POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pollando en eŭrosfero (2019)

La pola ĉefministro Mateusz Morawiecki dum la partia kunveno de Juro kaj Justeco en Lublino – meze de aprilo deklaris, ke Pollando aktuale ne povas konsideri akcepton de eŭro, ĉar tio ligiĝus kun risko de ekonomia krizo. La ĉefministro atentigis, ke iuj uniaj landoj post la akcepto de eŭro, ne nur ne disvolviĝis, sed rekte suferis regreson kiel Italio aŭ Hispanio. Greklando, kiu en 2007 havis mastrumadon 10-oble malpli grandan ol Germanio nun havas ĝin 18-oble malpli grandan. Malgraŭ tio, ke Pollando estas unu el plej dinamike evoluantaj uniaj landoj – en kiu en 2018 kresko de malneta enlanda produkto egalis al 5,1 procentoj dum en la eŭrosfero al 1,8 procentoj – ĝi povos atingi la mezan eŭropan indicon koncerne aĉetopovon je unu loĝanto nur post 15-25 jaroj. Tion konstatis ekspertoj de Paris Polish Forum. En 2018 la meza aĉetopovo je unu loĝanto en Pollando egalis al 7 228 eŭroj, kio egalas al pli malpli duono de la eŭropa indico. En la eŭropa rangolisto Pollando okupis la 29-an lokon.

El la elsendo 24.04.2019. Legas Maciek – 1’14”

Saŭno por la monda kulturheredaĵo de Unesko

Finnlando oficiale proponis enmeti en la liston de la nemateria kulturheredaĵo de Unesko la „kulturon de saŭno”. La propono estis vortumita baze de la nacia kulturregistro de Finnlando, kiu ampleksas pli ol 50 diversspecajn kulturajn fenomenojn kaj tradiciojn. La decido estos anoncita en decembro 2020. Inter la argumentoj por la finna saŭno oni reliefigis, ke ekzistas neniu finna vorto, kiu tiom populariĝus en aliaj lingvoj kaj krome, ke la tempo pasigata en saŭno estas signifa elemento de la finna realo.  Oni elmontris, ke statistika finno iras al saŭno la unuan fojon antaŭ la fino de duona vivojaro kaj poste uzas ĝin pli ol unu fojon semajne. Finnoj ne rezignas pri saŭnoankaŭ grizaĝe. Oni taksas, ke en la lando, en kiu vivas iom pli ol 5,5 milionoj da personoj troviĝas tri milionoj da saŭnoj. Ĝis  nun neniu el la finnaj kutimoj aŭ elementoj de la nemateriala kulturo troviĝas sur Unesko-listo. Finnaj oficistoj preparas nun kroman proponon, kiu koncernas la tradicion de la popola violonludo, kiu estas kultivata en la komunumo Kaustinen, en la okcidenta Finnlando, kie de 50 jaroj en julio okazas la plej granda en la nordiaj landoj festivalo de la popola kulturo.

El la elsendo 24.04.2019. Legas Milada – 1’50”

Pli ol 38-metra palmo en la konkurso en Lipnica Murowana

Lastdimanĉe, dum la tn. Palma Dimanĉo en Lipnica Murowana en la krakova regiono okazis la 61-a Konkurso de Paskaj Palmoj kaj Artmetio. Venkis preskaŭ 38-metra palmo de 21-jaraĝa kreanto superinte la rekordon de antaŭ ok jaroj. La nunjaran rivaladon partoprenis 48 paskaj palmoj en kvar kategorioj – pli ol 22-metraj, altaj inter 14-22 metroj, inter 7 kaj 14 metroj kaj inter 3 kaj 7 metroj. Estis prezentitaj krome 122 palmoj ne pli ol trimetraj faritaj de infanoj. Kvankam en Pollando palmoj ne kreskas, la paska palmotradicio estas kultivata. La Paskajn Palmojn oni konstruas baze de alta tigo, kelkfoje picea trunko  ĉirkaŭ kiu estas volvitaj  junaj salikbranĉetoj. La kunmetolokojn ornamas salikpaperaj floroj. Ĉe la pinto aldoniĝas buntaj rubandoj, amentoj kaj verdaj branĉetoj de ruĝa vakcinio. La plej altaj postulas kelksemajnan laboron kaj povas pezi ĉirkaŭ 100 kilogramojn. La palmoj estas pritaksataj de plastikistoj kaj etnografoj. Gravas ne sole ilia alteco, sed ankaŭ ilia arta aspekto, la plenummaniero kaj ornammaniero, la formoharmonio. Klasika palmo estas farata el salikbranĉetoj, ornamata per naturaj plantoj kaj floroj karaktrizaj por la jarsezono.

El la elsendo 16.04.2019. Legas Krystyna kaj Barbara – 1’44”

Parlamentaj balotoj en Finnlando

Parlamentaj balotoj en Finnlando

Lastdimanĉe en Finnlando okazis parlamentaj balotoj, tamen pli ol unu triono de la rajtohavaj balotintoj, ĉirkau unu kaj duona milionoj da homoj,  jam faris elekton en pli frua balotado, kiu daŭris sep tagojn kaj finiĝis marde. Laŭ Reuters la rezultoj de la pli frua balotado povas esti ne fidindaj pro la malsamaj politikaj preferoj de batolitntoj en diversaj regionoj. La parlamentajn balotojn en Finnlando gajnis la Socialdemokrata Partio (SDP) kun 17,7 procentoj de la voĉoj, la dua lokon okupis la Partio Finnoj (PS) kun 17,5 procentoj de la voĉoj.  La trian lokon kun la 17-procenta subteno okupis la konservativula-liberalula Nacia Koalicio (KOK). La kvaran lokon okupis Centro de Finnando, la partio de la aktuala ĉefministro, por kiu voĉdonis 13,8 procentoj de la balotintoj. La balotrezultoj signifas, ke en la 200-persona parlamento SDP disponos pri 40 mandatoj, dum PS pri 39. La venko de SDP signifas, ke ĝia gvidanto Antti Rinne povas fariĝi la unua de post 20-jaroj maldekstrula ĉefministro de ĉi tiu lando. La agentejoj atentigas, ke la formiĝado de la koalicio povas esti afero komplika pro la partiplureco en la finna parlamento kaj  deklaro de plimulto de la partigvidantoj, ekskludantaj kunlaboron kun PS.

El la elsendo 16.04.2019. Legas Milada – 2’04”

La plej feliĉaj landoj laŭ la raporto de Unuiĝintaj Nacioj

Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis la plej novan raporton pri la plej feliĉaj por vivi landoj. Venkis Finnlando kun 7769 poentoj, sekvis ĝin Norvegio kaj Danlando kun 7600 respektive 7554 poentoj. Dum la prilaborado de la raporto oni prenis en konsideron ses kriteriojn: malnetan enlandan produkton je unu loĝanto, la vivlongon laŭ la donitaĵoj de la Monda Sanorganizo,   socian subtenon, pritaksan liberon alprenadi vivdecidojn, malavarecon, pritaksan nivelon de la konsumado. Pollando akiris 6 182 poentojn okupinte la 40-an lokon. Antaŭis nin ĉe la 39-a loko Trinidado kaj Tobago, ĉe la 38-a loko Slovakio. La lastan lokon inter 156 landoj, rilate kiujn oni disponis pri donitaĵoj okupis la Sud-Sudano kun 2853 poentoj. Al la plej feliĉaj 10 landoj krom la jam menciitaj komence apartenas Islando, Nederlando, Svislando, Svedio, Novzelando, Kanado kaj Aŭstrio.

El la elsendo 09.04.2019. Legas Maciek – 1’21”

La Parlamento povos ratifi interkonsenton kun Danlando

La pola parlamento povos ratifila kontrakton inter Pollando kaj Danlando pri la gasokondukilo Baltic Pipe. Ĉi-rilatan dokumenton subskribis lastsemajne la pola prezidento. La internacia interkonsento pri Baltic Pipe estis subskribita fine de 2018. Ĝi antaŭvidas, ke la pola transporta operatoro Gaz-System estos la posedanto kaj operatoro de la submara parto de gasokondukilo eĉ ĝis la dana marbordo. Gaz-System tutece kovros la kostojn de la entepreno. La kontrakto rilatas ankaŭ al la gaspumpilo Everdrup sur la insulo Zelando. Ĝia posedanto kaj operatoro estos la dana Energinet, sed Gaz-System kunpartoprenos la konstrukostojn.  En la kontrakto la flankoj konfirmas ankaŭ, ke ili helpos al investontoj en preparo kaj realigo de Baltic Pipe, tiel ke ĝi estu finita ĝis la 1-a de oktobro 2022. Baltic Pipe estas projekto celanta ligi Pollando kun la provizoj de tera gaso sur la Norvega Kontinenta Breto pere de la dana kaj norvega transportaj sistemoj. La transportopreteco de la gaskondukilo estas antaŭvidita sur la nivelo de 10 miliardoj da kubometroj jare.

El la elsendo 09.04.2019. Legas Milada – 1’39”

Nacia Memortago pri Poloj savantaj judojn dum la germana okupacio

Lastsabate en Pollando estis solenata la Nacia Memortago pri Poloj savataj judojn dum la germana okupacio. Ĝi omaĝas polajn heroajn civitanojn, kiuj per akto de heroeca kuraĝo, eksterordinara braveco, empatio kaj interhoma solidareco, fidelaj al la plej superaj etikaj valoroj, la instruo de la kristana mizerikordo kaj etoso de la suverena Pola Respubliko savis siajn judajn najbarojn minacitajn de la planita kaj realigata ekstermo fare de la germanaj okupaciintoj. La 1-an de januaro 2018 sur la interreta paĝo de Yad Vashem inter preskaŭ 27 mil personoj distingitaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo 6863 poloj konsistigas la plej grandan grupon inter civitanoj de 51 landoj de la mondo. En la landoj troviĝantaj sub la germana okupacio ĉia helpo al judoj estis punata, tamen en Pollando malsame ol en la Okcidenta Eŭropo, kia ajn helpo al judoj estis minacita de morto. Laŭ pritaksoj en la savadon de judoj aktive engaĝigis miloj da poloj, plej ofte oni mencias  300 mil personojn.

El la elsendo 26.03.2019. Legas Milada – 01’37”

Tensioj ĉirkaŭ Briteliro

La pola vicministro por la eksterlandaj aferoj, Konrad Szymański asertas, ke kreskas ŝancoj por ke Britio forlasu la Eŭropan Union baze de interkonsento. Liaopinie ĉi-rilate tre grava estis la starpunkto de la pola ĉefministro Morawiecki dum la lasta pintrenkonto de la Unio. Ĝi malebligis, ke la Brieliro okazu seninterkonsente, cetere la plej proksiman vendredon. La malpli supera ĉambro de la brita parlamento voĉdonis lunde vespere favore al okazigo de oreintigaj voĉdonoj pri la Briteliro la plej proksiman merkredon. Ili ebligos ekzameni la subtenon de deputitoj por diversaj modeloj de la rilatoj inter Britio kaj la Unio, kaj povas esti por la dua referendumo.

El la elsendo 26.03.2019. Legas Krystyna – 00’57”

Subencioj por la pola profesia edukado

Preskaŭ 90 milionojn da zlotoj el la tiel nomataj norvegaj fondusoj kaj Eŭropa Ekonomia Areo ricevos Pollando i.a. por la profesia edukado. La ĉefcelo estas malgrandigi ekonomiajn kaj sociajn diferencojn ĉe la limoj de la Eŭropa Ekonomia Areo kaj firmigo de la duflankaj rilatoj inter ŝtatoj-donacintoj kaj ŝtatoj ricevantaj. Rekompence la subvenciantaj landoj havas alireblon al la interna merkato de la Unio malgraŭ tio, ke ili ne estas la uniaj membroj. La monsubteno disponigita en tri partopagoj estos akirebla por studvizitoj, instrukciado de instruistoj, evoluo de la instruado, inkluzive de profesia, spertointerŝanĝo kaj laborasistado al laborantoj el eksterlanda partnera institucio. La rimedoj estos destinitaj ankaŭ por projektoj realigataj komune de la polaj institucioj kaj institucioj de la subvencidonaj ŝtatoj.

El la elsendo 12.03.2019. Legas Maciek – 01’0″

Ĉiam malpli da infanoj restas kun la patrinoj

Ankoraŭ en 2015 en 60 procentoj de la divorcoj la rajton eduki infanojn estis akirantaj patrinoj. Laŭ la plej novaj donitaĵoj tiu procento nun malkreskis je 20 procentoj. En 2017 la tribunaloj verdiktis 39 mil divorcojn inter la geedzoj, kiuj posedis infanojn. En 15 mil kazoj la edukrajto estis  atribuita nur al la patrinoj, en 20 mil kazoj la edukado estis konfidita al ambaŭ gepatroj. Laŭ ekspertoj tion motivas du aferoj. Nome en 2015 okazis amendo de la familia kodo. Laŭ la novaj reguloj la gepatra rolo estas atribuata al ambaŭ gepatroj, do al la patrino kaj al la patro kondiĉe, ke ĝi ne damaĝas la infanon. Samtempe ĉiam pli da divorcintoj asertas, ke divorco rilatas al ili kiel vivpartneroj kaj ne al iliaj infanoj. Ĉiam pli da divorcoj finiĝas per verdikto ne indikanta la kulpinton. La divorcintaj patroj fariĝas ĉiam pli aktivaj, se temas pri sia daŭra kontakto kun la infano. Ne plu ili kontentiĝas per la difino „semajnfina patro”. Ili volas havi kontakton kun sia infano pli ofte, ankaŭ dum la laborsemajno, ili deziras ke la infano estadu kun ili ne nur tage, sed ankaŭ nokte.

El la elsendo 12.03.2019. Legas Maciek – 01’25”