POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Komenciĝis la lernojaro 2018-2019

Lastlunde kvar kaj duona milionoj da lernenoj en preskaŭ 24 mil lernejoj kaj klerigaj centroj komencis la novan lernojaron 2018/2019. La bazan lernadon en la elementaj lernejoj inaŭguris 3 milionoj da lernantoj inkluzive de 361 mil, kiuj pro la reformo de la instrusistemo denove lernos en la 8-jara sistemo. Lunde didaktajn-edukajn okupojn komencis ankaŭ pli ol 1,4 milionoj da infanoj en la aĝo ekde la tria ĝis la sesa vivojaroj en la infanĝardena kaj antaŭlerneja sistemo. De kelkaj jaroj laŭvicaj lernojaroj havas apartajn devizojn. En 2018/2019 ĝi tekstas „La sendependa Pollando”.

El la elsendo 04.09.2018. Legas Barbara – 0’58”

Israelo, la ŝtato de juda nacio

La proklamita pasintsemajne de la israela Kneset leĝo, difinanta Israelon kiel „ŝtaton de juda nacio” elvokis maltrankvilon de Eŭropa Komisiono – deklaris ĝia  aferprezentanto Maja Kocijanczicz. Ŝiaopinie necesas eviti paŝojn, kiuj aldone komplikus aŭ malebilgus solvi konflikton en la Proksima Oriento. Laŭ Kocijanczicz „demokratio kaj egaleco, se temas pri rajtoj de malplimultoj estas ŝlosilaj valoroj, kiuj difinas niajn sociojn kaj tiuj valoroj devas esti observataj. La nova israela leĝo vortumas, ke evoluo de la juda setliĝado konformas al la nacia intereso kaj „la tuta kaj unuiĝinta Jerusalemo” estas la ĉefa urbo de la ŝtato. Estis decidite, ke la hebrea fariĝas la unusola oficiala lingvo de Israelo, dum ĝis nun la egalan statuson havis la araba, ĉar unu kvinonon de la loĝantoj de Israelo konsisitigas araboj. La leĝo certigas al la juda nacio ekskluzivan rajton determini sian propran politikan statuson, ŝtatformon kaj registaron sen ajna ekstera trudo aŭ enmiksiĝo, kaj disponi pri teritorio, kie tiu registaro povas plenrajte regadi. La uniaj politikistoj emfazas timon, ke la nova leĝo povas serioze damaĝi klopodojn pri pacaj intertraktoj inter Israelo kaj Palestino.

El la elsendo 24.07.2018. Legas Barbara – 1’34”

Eksterlandanoj laborantaj en Pollando

Laŭ la donitaĵoj de la Ministerio por la aferoj de Familio, Laboro kaj Socia Politiko rezultas, ke en Pollando laboras ĉirkaŭ unu miliono 500 mil civitanoj de aliaj ŝtatoj. La ministerio konsideras krei favorajn kondiĉojn por enmigrantoj el pli granda nombro da landoj, i.a. el Filipinoj, Vjetnamio kaj eĉ Nepalo. Aktuale baze de laborpermeso povas esti dungataj civitanoj de Armenio, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio, se la laborperiodo ne superos 6 monatojn en la daŭro de 12 monatoj.  Oni planas plilongigi ĉi tiun periodon ĝis 18 monatoj kaj envivigi pli da favoroj kondiĉoj por akiri laborpermeson. Estas gvidataj laboroj pri ŝanĝo de la principoj de migropolitiko por logi eksterlandanojn resti en Pollando longdaŭre,  eĉ konstante. Laŭ la donitaĵoj de OECD Pollando estas unu el la landoj plej volonte elektataj de eksterlandanoj por komenci tie laboron. En 2016 temis pri 670 mil enmigrantoj per kio Pollando superis Usonon, Germanion kaj  multajn aliajn landojn. En 2017 baze de laborpermesoj en Pollando laboris 7 mil nepalanoj, preskaŭ 4 mil civitanoj de Hinda Unio, 2400 personoj el Bangladeŝo, po pli ol 1400 rusoj kaj azeroj, pli ol 1200 turkoj, preskaŭ samtiom da ĉinoj, 733 filipinanoj, 657 vjetnamanoj, 426 pakistananoj. Laŭ la donitaĵoj de la Nacia Pola Banko en tri jarkvaron de la 2017 ukrainanoj laborantaj en Pollando direktis al Ukrainio pli ol 8,6 miliardojn da zlotoj. Ĝiscele pri pli facila akiro de la loĝpermeso en Pollando povas esti interesitaj ĉirkaŭ 200 mil personoj, ĉefe ukrainanoj.

El la elsendo 24.07.2018. Legas Milada – 2’41”

Ekonomikaj studdirektoj plej popularaj

La plej popularaj studdirektoj dum la nunjara studentiga sesio en la Varsovia Universitato estis la ekonomikaj.  Plej multaj kandidatoj por unu studloko anonciĝis en la fakultatoj de la japana kaj korea filologioj. Por la licencaj trijaraj kaj magistrigaj kvinjaraj studoj plej multaj studentoj elektis ekonomikon, financojn, investaĵojn kaj kontadon, informadikon kaj ekonometrion (temis pri preskaŭ tri mil personoj). Sekvis administrado kun 2,4 mil kandidatoj kaj laŭvice fiancoj, kontado kaj asekuroj (2,2 mil personoj). Pli ol 2,1 mil personoj elektis psikologion kaj du mil la anglan filologion. Por unu loko en la fakultato pri la japana filologio rivalis 25 personoj, en la fakultato pri la korea filologio 22 personoj. 22 personoj rivalis por unu loko en la fakultato ekonomiko, administrado kiel interbranĉa studobjekto pri ekonomiko-manaĝerado; 19 personoj rivalis por unu studloko en la fakultato pri ĵurnalistiko kaj amaskomunikiloj – kun specializo publikaj rilatoj kaj merketiko de sociaj forumoj; 18 personoj je unu loko kalkuliĝis en la fakultato pri la ĉina filologio. Grandan poularecon en la Varsovia Universitato ĝuis krome nova studdirekto gvidota kun la Varsovia Medicina Universitato – medicina kemio. Temas pri interbranĉaj inĝenieriaj studoj kun konoj pri kemio vastigitaj je elektitaj problemoj de la medicinaj, biologiaj, farmaciaj kaj parencaj sciencoj. Por unu loko rivalis 16 personoj.

El la elsendo 24.07.2018. Legas Milada – 2’14”

Senlaboreco en Pollando kaj en la Eŭropa Unio

Laŭ Eurostat la senlaboreco en Pollando fine de majo, laŭ BAEL-metodo, baziĝanta sur la ekonomia aktiveco de homoj, egalis al 3,8 procentoj. Tiel Pollando okupis la kvinan lokon post Ĉeĥio, kie ĝi egalis al 2,2 procentoj, Malto – 3 procentoj, Germanio – 3,4 procentoj kaj Hungario – 3,7 procentoj. La plej alta senlaboreco estis notita en Greklando kaj egalis al preskaŭ 21 procentoj. Preskaŭ 16-procentan senlaborecon notis Hispanio. En Italio la senlaboreco superis 11 procentojn kaj en Francio 9 procentojn. La senlaboreco en 9 uniaj landoj ekster la eŭrosfero estis malalta, multe malpli alta ol en la eŭrosferaj landoj. En Pollando la nombro de registritaj senlaboruloj egalis al unu miliono da personoj kaj konsiderante la malkreskoritmon ĝi malgrandiĝas en la lastaj monatoj je ĉirkaŭ 40 mil personoj monate. Senlaboreco malkreskis en ĉiuj vojevodioj, ĉefe dank’ al la sezona kresko de dungobezonateco en tiaj branĉoj kiel agrikulturo, konstruado kaj turismo.

El la elsendo 17.07.2018. Legas Maciek – 1’11”

Stipendiitoj el 30 landoj lernas la polan lingvon en Toruno

En Toruno (la norda Pollando) komenciĝis la trisemajna kurso de la pola lingvo kaj kulturo por stipendiitoj de la Nacia Agentejo de Akademia Interŝanĝo. Lernas en ĝi 60 personoj el preskaŭ 30 landoj.  Temas pri la 12-a kurso, sed en la nuna jaro la unuan fojon  Somera Kurso de la Pola Ligvo kaj Kulturo estas organizita kunlabore kun la Nacia Agentejo. Ĉiuj ĝiaj partoprenantoj jam iom konas la polan lingvon lernitan en sia lando. Nun en Toruno ili profundigas siajn konojn. En la programo de la kurso estas lecionoj pri praktika lernado de la lingvo, prelegoj pri Pollando, poloj, pola kulturo kaj krome integrigaj renkontiĝoj, dancokupoj, laborrenkontoj muzikaj, teatraj,  rendevuoj en lingva ĉambro, renkontiĝoj kun polaj skoltoj, kun infanoj el la familiaj infandomoj, kun studentoj. Tiamaniere la kursanoj ricevis realan ŝancon kontakti verajn polojn kaj ne nur personojn interesiĝantajn pri la pola lingvo kaj kulturo venintajn al Toruno.

El la elsendo 17.07.2018. Legas Maciek – 1’07”

La pola registaro kontraŭ limigoj de parollibereco

La pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo akceptas neniujn solvojn limigantajn parolliberecon en la Interreto. Pollando ne subtenis direktivon de la Eŭropa Komisiono pri la aŭtora leĝaro sur la kohera bita merkato, sed kune kun aliaj landoj proponis solvojn proponitajn de Konsilio de la Eŭropa Unio. La pola decido rilatas al la projekto de nova unia direktivo, premisanta i.a., ke tiaj platformoj, kiel guglo, jutubo aŭ fejsbuko devos sisteme skani la disponigitajn de la uzonatoj  videoenhavojn aŭ muzikon laŭ la vidpunkto de la observado de la aŭtoraj rajtoj. La kontraŭuloj de la projektitaj ŝanĝoj asertas, ke ili signifas cenzuron en la Interreto. La definitiva versio de la direktivo povas fariĝi valida leĝo, se ĝi ankoraŭfoje estos subigita al la voĉdonado en la Eŭropaj Konsilio kaj Parlamento. Sekve ĝi devos esti envivigita en ĉiuj membroŝtatoj, kiu procezo povas finiĝi post 2-3 jaroj. Dume Pollando ne subtenis la direktivon, kaj definitiva starpunkto de Pollando dependos de la fina formo de la reguligo.

El la elsendo 10.07.2018. Legas Maciek – 1’09”

La Nacia Memortago pri la Viktimoj de la Hombuĉado

Morgaŭ, la 11-an de julio  en Pollando estos solenata la laŭvican fojon la Memortago pri la Viktimoj de la Hombuĉado, de la hombuĉado de poloj  bestece murditaj de ukrainaj naciistoj. Jam lastdimanĉe lige kun la 75-a datreveno de ĉi tiu evento la pola ĉefministro Morawiecki omaĝis la memoron de la polaj viktimoj en Wołyń-regiono deklarinte, ke „estas krimoj, fronte al kiuj oni mutiĝas kaj la krimojn de la kaŭzintoj ne eblas relativigi”. Temas pri la viktimoj de la naciista armeo UPA kaj ties gvidanto Stepan Bandera, kiu en la propraj dokumentoj vortumis la planitan ekstermadon de la polaj loĝantatoj difininte  ĝin kiel kontraŭpolan kampanjon. Lastdimanĉe oni solene omaĝis la 75-jariĝon de la kulimina momento de Wołyń-krimo.  Kiel skribis porokaze la pola ĉefministro, Mateusz Mazowiecki „La interpaciĝo inter la nacioj de Pollando kaj Ukrainio povas esti bazita ekskluzive sur rekono de plena vero pri la tiama tempo”.  Temas pri la kontraŭpola etna ekstermado flanke de la ukrainaj naciistoj, kiu havis la karakteron de la hombuĉao. Diversaj fontoj informas pri inter 100 kaj 200 mil viktimoj, polaj civiluloj, inter  kiuj temis pri kruele murditaj virinoj kaj infanoj. La pola prezidento en la 75-a datreveno de Wołyń hombuĉado vizitis terenojn iam enloĝatajn de poloj omaĝante la senhomece murditojn polojn. La prezidento Duda metis florojn en la loko de ne plu ekzistanta pola vilaĝo Pokuta en Wołyń-regiono, dirinte, ke li ŝatus, ke ĉiu el poloj tie muditaj reakiru sian nomon, ke ties tombo estu signita, por ke ties familianoj povu ĝin viziti. Andrzej Duda alvokis la ukrainajn aŭtoritatojn pri la ebligo de esploroj, dank’ al kiuj oni povos identigi ĉiujn viktimojn de Wołyń-krimo.

El la elsendo 10.07.2018. Legas Milada – 2’37”

Sukceso de polaj altlernejoj

En la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking ĝis 14 grandiĝis la nombro de polaj altlernejoj. En 2018 Aldoniĝis do 5 novaj superaj lernejoj el Pollando. La plej bonan lokon akiris la Varsovia Universitato, sian pozicion altigis ankaŭ la krakova Jagelona Universitato. Inter aliaj polaj altlernejoj troviĝas la Varsovia Politekniko, Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, la Min-fandindustria Akademio en Krakovo, la Lodza Universitato, Universitato de Nikolao Kopernik en Toruń kaj la vroclavaj Universitato kaj Politekniko. La unuan fojon en la rangolisto QS World University Ranking en 2018 aperis la Politeknikoj de Krakovo, Lodzo, Poznano kaj Universitatoj el Gdansko kaj Katowice. Tio laŭ ekspertoj estas rezulto de la rezigno pri amasa edukado favore al kvalita.

El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 0’57”

Ekoparko en Gdanska Studenta Urbeto

Komence de junio sur la tereno de la Balta Kampuso de la Gdanska Universitato estis funkciigita Ekoparko, kies patrono estas Maciej Płażyński, diplomito de ĉi tiu universitato, Sejmmarŝalo de la 2-a oficperiodo, pereinta en la aviadila katastrofo apud Smolensko en 2010. Kiel la marŝalo de la Pomeria Vojevodio li helpis en disponigo de la terenoj por la studenta urbeto. La ekoparko plenumas edukajn, sciencajn kaj ripozigajn funkciojn. Studentoj de la biologia kaj kemia fakultato partoprenas tie praktikajn studokupojn. Sciencistoj okupiĝas pri la genetika varieco de tiaj specioj kiel rozero, stipo,  malalta kaj nana betuloj.  Sur la tereno de la ekoparko estis instalitaj du ornamaj akvoreceptakloj, kiuj servos kiel generaj medioj por amfibioj, insektoj kaj senvertebruloj.  Samtempe la loĝantoj de Gdansko, Gdynia, Sopot ricevis en la Ekoparko de Maciej Płażyński la eblecon ĝui terenojn destinitajn por refreŝigo.

El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 1’57”