Pola nuntempa pentristo, Wilhelm Sasnal fariĝis la laŭreato de la premio Rubens. Tio estas unu el la plej prestiĝaj distingoj por eŭropaj pentristoj, kiun atribuas la urbo Siegen, la naskiĝurbo de Peter Paul Rubens. La atribuata ĉiun kvinan jaron premio celas artistojn, kiuj simile kiel ĝia patrono alportas pioniran kontribuon al la evoluo de la pentroarto.
Wilhelm Sasnal estas ne nur pentristo, sed ankaŭ filmreĝisoro, kiu sian karieron komencis en la 90-aj jaroj kaj en siaj verkoj traktas gravajn temojn sociajn kaj politikajn, kiu kritikas la amaskulturon. Plej ofte li koncentriĝas pri la ĉiutaga vivo ĉerpante inspiron el la populara kulturo, muziko kaj komiksoj. Liaj verkoj troviĝas en la varsoviaj Muzeo de la Nuntempa Arto kaj en la Centro de la Nuntempa Arto „Ujazdowski-kastelo”, krome en la londona Tate Modern en Londono, en la pariza Centro Pompidou, en la novjorka muzeo Guggenheim.
Wilhelm Sasnal jam en 2006 estis distingita per unu el la plej prestiĝaj titoloj en la eŭropa pentroarto, premio pro la nuntempa arto, kies patrono estas Vincent Van Gogh. Li estis ankaŭ rekonita en la landa skalo kiel kulturkreanto en la konkurso de la periodaĵo Polityka „Pasportoj”. Pro sia kreado li estis distingita per la Kavalira Kruco de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando.
Kun la premio Rubens krom la monpremio en la alteco de 25 mil eŭroj ligiĝas monografia publikaĵo kaj individua ekspozicio en la Muzeo de la Nuntempa Arto en la urbo Siegen. Verkoj de Wilhelm Sasnal eniros la kolekton Lambrecht-Schadeberg de la germana muzeo. La komisiono atribuanta la premion aprecis la kreadon de Sasnal, en kiu la artisto ligas personajn travivaĵojn kun la kolektiva memoro.

El la elsendo 15.11.2026. Legas Gabi – 02′ 41″

Ludu