POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Lernantoj rilate al la klimatŝanĝoj

D-rinoj Anna Guzy kaj Magdalena Ochwat el la Interbranĉa Esplorcentro pri Humanisma Edukado ĉe la Silezia Universitato en Katowice prilaboris studaĵon titolitan „Lernantoj rilate al la klimatŝanĝoj”. Ĝi baziĝis sur enketo, kiun partoprenis entute 2181 lernantoj inter la 10-a kaj la 19-a vivojaroj en la silezia vojevodio (la suda Pollando). La enketado okazis inter novembro kaj decembro 2021. Plej multaj respondoj venis de la 15-18-jaraĝaj enketitoj. La esploro celis ekscii pri la sintenoj de lernantoj rilate al la klimata krizo kaj pri iliaj ĉi-koncernaj konoj. Ili povis ankaŭ esprimi sin pri la kvalito kaj neceso de klimata edukado en lernejoj, inkluzive de polalingvaj lecionoj. Laŭ analizoj farataj de pluraj jaroj rezultas, ke la media konscio de lernantoj kreskas, kvankam ĝi ankoraŭ ne estas profunde enradikiĝinta. Laŭ la menciita esploro evidentiĝis, ke lernantoj havas malpli profundan klimatan konscion ol plenkreskuloj kaj ol testitaj en 2021 instruistoj de la pola lingvo. Por preskaŭ 70% de studentoj, klimataj ŝanĝoj estas grava problemo, dum 10% opinias ĝin negrava, kaj 20% ne havas firman opinion. Laŭ la esploristoj, tio sekvas el manko de sistema klimatrilata edukado en lernejoj, nesufiĉa media reflektiĝo en la socipolitika vivo, kaj eĉ spitaj (malakordaj) mesaĝoj pri la temo aperantaj jen kaj jen en la polaj amaskomunikiloj kaj en sociaj portaloj. La ekzamenitaj studentoj ĉerpis siajn konojn pri la klimato el diversaj fontoj – la ĉirkaŭanta medio, sociaj amaskomunikiloj, la interreto. Ili menciis ankaŭ la plej proksiman familion, ekologiajn organizaĵojn, muzikbandojn kaj kantistojn. La plimulto de la enketitaj lernantoj (82%) ne aktivis aldone favore al la klimata eduko. Tion faris nur 17% de la respondintoj. Samtempe laŭ la lernantoj la kleriga edukado pri klimato devas esti praktika, inluzivanta konkretajn agadojn sub la gvido de profesiuloj kapablaj logi al porekologia aktiviĝo. La esploro estis realigita kiel parto de la viŝegrada projekto “V4 Humanisma Eduko por Klimato. Diagnozoj – bonaj praktikoj – rekomendoj”.

El la elsendo 05.08.2022. Legas Milada – 03′ 39″

Uniaj laborrekorduloj

Laŭ la donitaĵoj de Eurostat la loĝantoj de Nederlando, Svedio kaj Danio laboras plej longe dum sia vivo. En Nederlando, la indico pri la daŭro de la profesia laboro estas la plej alta en la Unio kaj egalas al 42,5 jaroj. Aliflanke, italoj, grekoj kaj rumanoj profesie estas malplej aktivaj. Ilia averaĝa dumviva labordaŭro egalas al nur 31,3 jaroj. Laŭ pritakso de RTL Nieuws, la fakto, ke la nederlandanoj laboras plej longe inter ĉiuj eŭropanoj, ŝuldiĝas al la fakto, ke en Nederlando estas forigita frua pensiiĝo kaj plilongigita la emeritiĝo-aĝo. Pro tio, la dungado de homoj pli ol 60-jaraĝaj grandiĝis. Laŭ la Eŭropa Statistika Oficejo la mezuma labordaŭro en la Unio egalas al 36 jaroj, en Pollando ĝi egalas al 34,6 jaroj. Eurostat kiel indicon de labordaŭro konsideris takson de la jaroj, dum kiu persono aktuale 15-jaraĝa devus funkcii sur la labormerato dum sia tuta vivo kiel homo dungita aŭ senlabora.

El la elsendo 25.07.2022. Legas Maciek – 1′ 14″

Medicinaj studoj kunlabore kun alilandaj centroj en KUL

Aŭtune de la 2023-a jaro en la Katolika Universitato (KUL) de Johano Paŭlo la 2-a en Lublino (la orienta Pollando) startos kuracistaj studoj. Komence studos tie medicinon 60 personoj. La 6-an de majo KUL subskribis en Romo kunlaboran interkonsenton kun la Universitato “La Sapienza” kaj kun la Polikliniko Gemelli. KUL kaj “La Sapienza” deklaris interalie engaĝiĝon pri du projektoj. INOFLAM ĉirkaŭprenos laboratoriajn kaj klinikajn studojn pri tiaj degeneraj malsanoj, kiel fibrozo, kancero kaj kormalsanoj. ANDROMEDA koncentriĝos pri ekstrakto kaj identigo de naturaj antibiotikoj kaj kontraŭinflamaj medikamentoj, produktataj de unuĉelaj organismoj en la kondiĉoj de mikrogravito. Pli frue la Saninstituto ĉe KUL ligis proksiman kunlaboron kun la Medicina Kolegio de Viskonsino en Usono koncerne la studentan interŝanĝon kaj medicinajn esplorojn, ĉefe rilate onkologion. Krome, KUL kunlaboras kun la medicina fakultato de la hispana Universitato de Pamplona, ​​kiu estas unu el la plej bonaj privataj medicinistaj eŭropaj edukcentroj. Dank’ al kunlaboro kun la plej bonaj universitatoj de la mondo, medicinaj studentoj ĉe KUL povos akiri konojn baze de la plej novaj esploroj de la plej elstaraj specialistoj.

El la elsendo 25.07.2022. Legas Milada – 2′ 02″

Poloj emas rezigni pri la feriado

La feria periodo en Pollando estas piombrita de la galopanta inflacio, kiu en junio atingis la rekordon egalan al 15,6 procentoj, la plej altan indicon ekde 25 jaroj. Altiĝantaj prezoj en la lando estas ĉiam pli sentataj de ĉiuj konsumantoj, kaj laŭ oficialaj deklaroj de la polaj aŭtoritatoj la inflacia apogeo estas ankoraŭ antaŭ ni. Pli altaj vivtenkostoj kaj la timo pri pliaj prezokreskoj de elektro, gaso kaj fuelo signifas, ke multaj poloj ŝanĝas siajn somerajn ferioplanojn aŭ eĉ tute rezignas pri ili. Tio rezultas el la plej nova enketo de la esplorfirmao GfK farita kiel parto de la studo “Aktualaj Agordoj de la Konsumantoj”. GfK dungas pli ol 11.000 ekspertojn aktivantajn sur pli ol 100 merkatoj. En la lastaj du jaroj la turisman sektoron plagis la pademio, la milito en Ukrainio kaj nun furiozanta inflacio. Laŭ ekspertoj, ĉio ĉi tradukiĝas al decidoj redukti elspezojn, interalie, pasigante feriojn proksime de la hejmo aŭ entute ne forlasante ĝin. La konsumantojn enzorgigas ĉiutagaj vivtenkostoj, pli altaj devigaj pagoj por loĝejludado, energio, gaso kaj simile. Ili ankaŭ esprimias timojn pri la flugado pro la problemoj, kiujn spertas aviadtrafiko en Eŭropo.

El la elsendo 25.07.2022. Legas Maciek – 1′ 30″

Omaĝe al la viktimoj de Wołyń-krimo

Lastlunde en Pollando oni solenis la nacian omaĝtagon en la 79-a datreveno de la t.n. Wołyń-krimo efektivigita de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, la frakcio de Stepan Bandera, de la subalterna al ĝi Ukraina Ribela Armeo kaj ukraina loĝantaro. Laŭ pritaksoj en tiu eksterma plano, kiu konsisitis en la murdado kaj elpelado de poloj el iliaj domoj daŭranta ekde 1943 estis murditaj, plurfoje en ekstreme kruela maniero inter 100 kaj 150 mil personoj. La kuliminaj eventoj okazis la 11-an kaj la 12-an de julio, kiam la ukraina UPA en maniero kunordigita atakis polajn loĝantojn en ĉirkaŭ 150 loĝlokoj. Oni utiligis la fakton, ke 11-a de julio estis dimanĉo kaj multaj personoj direktiĝis al preĝejoj.
La omaĝeventoj okazis en la tuta lando. La varsoviajn solenaĵojn ĉe Wołyń-skvaro partoprenis prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Mateusz Mazowiecki. Kiel diris la pola prezidento „La vero devas esti eldirita, tiu ĉi krimo estas fakto historia, nekontestebla. Tio estis homekstermado, kies celo estis etna elmurdo de poloj, purigo de la regiono de la pola malplimulto”. Reference al la omaĝtago viministro por la kulturo Jarosław Sellin akcentis, ke la reciproka dialogo devas baziĝi sur vero, kaj vero estas, ke okazis homekstermo sur la nacia fono. La 11-a de julio estis proklamita kiel la Nacia Memortago de la Viktimoj Wołyń-homekstermado fare de la pola parlamento en julio 2016.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Barbara kaj Krystyna – 2′ 05″

La plej rapida unumotora jeto el Pollando

Kiel konfirmis testoj la pola aviadilo Flaris Lar1 estas la plej rapida unumotora jeto en la mondo. Laŭ ĝiaj kreintoj temas pri la plej ekonomia kaj la plej malgranda dispozicia unumotora jeta pasaĝeraviadilo formanta novan klason High Speed Presonal Jet (HPJ). Ĝia tasko estas rapide alilokiĝi al ajna direkto. La pola jeto kapablas transporti kvar personojn je la distanco de 2500 kilometroj en malpli ol tri kaj duona horoj. Alia atuto de ĉiu tiu plej rapida jeto en la mondo estas malalta foruzo de fuelo egala al 120 litroj po unu horo dum la flugrapideco de 470 kilometroj je unu horo. Flaris Lar1 la unuan fojon staris en aprilo 2019.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Maciek – 0′ 55″

Helpoprogramo de Eŭropa Investa Banko

Eŭropa Investa Banko kreis helporogramon por la membroŝtatoj frontantaj la migran krizon ligitan kun la milito en Ukrainio. Ĝia valoro egalas al 4 miliardoj. Per la „Solidareca Fasko” la Banko respondis al la bezonoj de Pollando kaj aliaj landoj, kiuj akceptas rifuĝintojn el Ukrainio. Ĝia Estraro de Direktoroj jam aprobis 2 miliardojn da eŭroj el ĉi tiu fasko por Pollando kiel lando gastiganta rifuĝintojn de Ukrainio. Tiel, Varsovio estos la unua unia membroŝtato, kiu ricevos ĉi tiun subvencion. La akiritaj rimedoj ebligos rapidan financadon de medicina, eduka kaj socia infrastrukturoj same kiel aliajn elspezojn ligitajn al la akcepto kaj integriĝo de rifuĝintoj. La rimedoj trafos al Pollando kaj al ĝia Helpofonduso establita en marto nunjare pere de la Banko de la Landa Mastrumado. La ĉefaj adresatoj de la Helpa Fonduso estos publikaj subjektoj, t.e. centraj kaj lokaj administraciaj unuoj, kiujn ŝarĝis kaj ŝarĝas la tasko akcepti kaj integri rifuĝintojn kaj establi por tio taŭgan infrastrukturon.

El la elsendo 15.07.2022. Legas Milada – 1′ 40″

La pola kolektista monbileto la plej bona en la mondo

La pola monbileto „Lech Kaczyński. Valoras esti polo” kun la valoro de 20 zlotoj, prezentanta la pereintan en aviadilkatastrofo polan prezidenton Lech Kaczyński, estis rekonita kiel la plej bona kolektista monbileto de 2021. La premion atribuis Reconnaissance International, la tutmonda institucio okupiĝanta pri valuta, optika kaj cifereca sekureco de dokumentoj. Malgraŭ forta rivalado, la pola monbileto emisiita de la Nacia Pola Banko de Pollando gajnis inter dek du aliaj proponoj. La ĵurio de la konkurso reliefigis ĝiajn distingajn valorojn. “Sur la aversa flanko troviĝas la portreto de la prezidento de la Pola Respubliko prof. Lech Kaczyński, la bildoj de la Ordeno de la Blanka Aglo kaj de la Prezidenta Palaco en Varsovio. La reverso prezentas la konstruaĵon de la ĉefurba Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944, strikantojn en la Gdanska Ŝipfarejo, la surskribon „Solidareco” kaj bildon de la Pola Militrombejo en Katyń”. La distingita monbileto estas protektita per la plej modernaj sekurecrimedoj i.a. dukolora sekurecfadeno en la blanka kaj ruĝa metalecaj koloroj, reliefa ora etfolio, reliefa fono, plurkolora angulefekto, mikrogravurado kaj speciala rastrumero. High Security Printing EMEA estas ĉiujara konferenco, ĉi-jare okazinta en Tallino. Ĝi estas dediĉita i.a. al la plej novaj teknologioj kaj teknikoj en la produktado kaj eldonado de monbiletoj, elektronikaj pasportoj, identigiloj aŭ vizoj.

El la elsendo 05.07.2022. Legas Milada – 2′ 23″

La pola Bioelektra Group en la finalo de Energy Globe

La pola kompanio Bioelektra Group aŭtoras la venkan teknologion de alifarado de rubo, kiu estis rekonita kiel la plej interesa porekologia solvo en nia lando. Post la ricevo de la premio en la unua konkursetapo de Energy Globe ĝi avancis al la tutmonda finalo. Energy Globe estis establita fine de la 90-aj jaroj fare de la aŭstra inĝeniero kaj ekologia aktivulo Wolfgang Neumann. Laŭreatoj estas elektataj duetape dum la landa kaj sekve monda rivalado. En la finalo de la konkurso, premioj estos aljuĝitaj en ses kategorioj: Akvo, Aero, Tero, Fajro, Juneco kaj Ekologiaj Plastoj. La pola kompanio reprezentos nian landon en la kategorio Tero. La pola projekto de alifarado de forfalaĵoj baziĝas sur la teknologio konsistanta en termika traktado de rubo, dum kiu oni aplikas vaporon sub alta aerpremo. Speciala procezo nomata RotoSTERIL ebligas transformi biodiserigeblajn rubojn en konstrumaterialojn. Simila teknologio de Bioelektra Group estas de jaroj uzata en la urba establo por alifarado de la komunumaj forfalaĵoj en la loko Różanki. La pola projekto krom protekti la medion estas ankaŭ eksterordinare ekonomia. Dank’ al la konkurso ĝi havas ŝancon aperi ankaŭ alikoke en la mondo.

El la elsendo 05.07.2022. Legas Milada – 02′ 08″

Ĉiam pli multaj pakaĵaŭtomatoj

La reto de maŝinoj por liverado de pakaĵoj en Pollando grandiĝas fulmrapide. En la lasta jaro oni notis 45-procentan kreskon. La pakaĵliverajn aŭtomatojn povas utiligi jam preskaŭ 17 milionoj da poloj, el kiuj eĉ 46 procentojn ĝis la plej proksima pakaĵaŭtomato dividas la 350-metra distanco. La pakaĵaŭtomata reto ĉirkaŭprenas ĉiam pli da urboj, ĉiam pli da malgradaj loĝlokoj kaj eĉ vilaĝoj. En Pollando funkcias jam pli ol 21 mil pakaĵaŭtomatoj kaj oni prognozas ilian dinamikan plukreskon. Ili aperas ne nur sub la marko de InPost, sed ankaŭ de aliaj firmaoj. La jarkomenco estis tre dinamika kaj evoluiga por InPost en la monda skalo. La enspezoj de la firmao en la unua jarkvarono de 2022 kreskis je 94 procentoj kaj ĝi priservis 164 milionojn da pakaĵoj. Tiuperiode sur la pola merkato InPost notis 16-procentan kreskon.

El la elsendo 05.07.2022. Legas Maciek – 01′ 09″