POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Publika dommurpentraĵo dediĉita al Nigra Apuso

Komence de oktobro en la kvartalo Stary Żegrz de Poznano kreiĝis interesa publika dommura pentraĵo dediĉia al nigraj apusoj. Ĝi celas grandigi la konojn pri tiuj birdoj, kiuj perdas siajn kovejojn pro la termoizolado de loĝejkonstruaĵoj. La murpentraĵo farita per kontraŭfumnebula kolorigilo havas la surfacon de 120 kvadrataj metroj. La nigra apuso pasigas la plimulton de sia vivo flugante. Ŝvebante kun vento en grandaj altoj ĝi trinkas pluvogutojn, plukas nutraĵon aŭ metrialon por nesto. Ĝi nutras sin per insektoj. Ofte oni erartaksas ĝin kiel hirundon. Bedaŭrinde la nigra apuso – iam tre populara – malaperas rapidritme. Kaŭzas tion konstrulaboroj, ĉefe ligitaj kun la varmigado de eksteraj muroj de loĝdomoj, dum kiuj laboroj oni ŝtopas truojn, kiujn la birdoj uzas por la nestokreado. Kiel atentigas la Naturscienca Universitato de Poznano aktuale nigraj apusoj plej ofte nestas en urboj kaj nur malmultaj uzas por tio malnovajn arbotrunkojn aŭ rokfendojn. La publika murpentraĵo en Poznano dediĉita al nigra apuso omaĝas samtempe la memoron de loka socia aganto aktivanta favore al la poznanaj birdoj, aparte apusoj, aŭtorinte la programojn „Birdoj en la urbo” aŭ „Fariĝu la urba naturamato”.

El la elsendo 25.10.2022. Legas Pamela – 1′ 34″

Poloj komencas iom draste ŝpari

Kiel rezultas el esploroj de la agentejo Inquiry, kiu ekde marto sekvas la sintenojn de poloj en la kunteksto de ekonomia situacio, kun aparta konsidero de prezokresko de nutraĵproduktoj, en aŭgusto la agorodoj de poloj iom pliboniĝis, sed daŭre pli ol 80 procentoj rimarkas la kreskon de la prezoj ankaŭ koncerne energion kaj gason, loĝejajn lukostojn kaj gastronomiajn servojn.
La oficialaj donitaĵoj estas emfazaj. En septembro la prezoj estis meze je 1,6 procentoj pli altaj ol en aŭgusto kaj je 17,2 procentoj pli altaj ol en septembro 2021. Tio estas rekordaj indicioj ekde 1997, kiam inflacio egalis al 18 procentoj.
Preskaŭ unu triono de poloj ŝparas ĉiuokaze, pli ol 80 procentoj asertas, ke la prezoj de produktoj kaj servoj kreskos. Ne trankviligas ilin publikaj deklaroj de politikistoj, ke la daŭra prezokresko estas neevitebla.
Sekve de tio 55 procentoj de enketitaj poloj serĉas la favorprezajn vendokampanjojn kaj elektas produktojn malpli karajn (52 procentoj). 42 procentoj butikumas en vendejoj kun malaltaj prezoj. Por solvi la ekonomiajn problemojn preskaŭ unu triono de poloj unuavice rezignas pri distro kaj vizito ĉe frizisto, kosmetikistino aŭ vestaĵlavejoj. Oni malplej multe ŝparas se temas pri edukado, transporto, hejmaj hemiaĵoj kaj medikamentoj.
Poloj ligas la ekonomian situacion en la lando unuavice kun la prezoj de fueloj, energio kaj kun internacia situacio. Tamen ili samtempe rimarkas la malhonestan konduton de produktantoj kaj vendejoj, kiuj utiligas la situacion por altigi siajn profitojn. La polaj konsumantoj ekde marto 2022 ĉiam malpli bone takasas la kontraŭinflaciajn agadojn de la registraro.

El la elsendo 15.10.2022. Legas Milada – 02’40”

Poloj ĉiam pli por la senvianda dieto

La 1-an de oktobro pasis Internacia Tago de Vegetarismo. La unuan fojon ĝi okazis en Usono en 1977. La sekvan jaron aprobis ĝin Internacia Vegetarana Unio. Ĝia celo estis popularigi la senviandan vivstilon. Laŭ la raporto de la Pola Ekonomia Instituto rezultas, ke poloj ĉiam pli multnombre rezignas pri la viandkonsumado. En 2014 laŭ la esploroj de CBOS-instituto nur unu procento da poloj deklaris sin vegetaraj. En 2019 la vegetaran aŭ veganan dieton praktikis 8,4 procentoj da poloj. Kiel atentigis Pola Ekonomia Instituto en sia raporto el 2021 tiu kreskotendencon influas la sinteno de juna generacio. Laŭ la raporto de Heinrich Böll en Varsovio kaj de la Fondaĵo favore al Ekoevoluo 44 procentoj de la enketitaj poloj en la aĝo inter la 15-a kaj la 29-a vivojaroj deklaris limigon de la viandkonsumado, inkluzive de 8 procentoj, kiuj jam praktikas vegetaran aŭ veganan dieton. Unu triono de la enketitoj konsumantaj viandon konsideras limigon aŭ kompletan rezignon pri viandokonsumado.
Laŭ la monda skalo la plej multaj vegetaranoj vivas en la Hinda Unio (38 procentoj). En la eŭropaj landoj avanas Italio, Aŭstrio, Germanio kaj Britio, en kiuj la kvanto de vegetaranoj egalas al 9-10 procentoj. En Brazilo 14 procentoj de la populacio deklaras sin vegetarana, en Argentino 12 procentoj.
En Pollando la Fondaĵo VIVA gvidas la kampanjon „Fariĝu >vege< dum 30 tagoj”. Ĝiaj partoprenantoj ricevas necesajn informojn pri la planta dieto, pretajn menuojn, receptojn por plantaj pladoj kaj praktikajn konsilojn, al kio doni la atenton butikumante.

El la elsendo 15.10.2022. Legas  Pamela – 02’10”

Laboraŭtomatigo kaj ĝiaj sekvoj

Laŭ la lasta raporto de World Economic Forum (monda ekonomia forumo) laboraŭtomatigo kaŭzos la malaperon de eĉ 85 milionoj da laborpostenoj.
La plej nova analizo de Pearson-firmo mildigas ĉi tiujn prognozojn elmontrante, ke en estonteco malaperos 20 procentoj de la nun konataj profesioj. Temas i.a. pri laborantoj de administracio, vendistoj, ĉefe kasistoj. Kaze de 10 procentoj de specializoj, ekzemple en la sanprotekto aŭ edukado estos pli da laborofertoj. Necerta estas sorto de 7 je 10 laborantoj, ĉar se eĉ ili estos bezonaj ilia profesio multe modifiĝos, kio postulos alikvalifikiĝon.
Kiel rezultas el la >barometro< de la pola labormerkato 2022 de Personnel Service 44 procentoj de personoj volas en la plej proksima tempo akiri novajn kompetentojn. Kiel motivon ili elmontras timon pri laborperdo pro laboraŭtomatigo flanke de proksima al si persono. Tio trafis jam 17 procentojn de la enlaborigitoj.

El la elsendo 15.10.2022. Legas Maciek – 01’11”

Pola-dana gaskondukilo Baltic Pipe inaŭgurita

Fine de septembro okazis solenaĵo inaŭguranta la funkciadon de la gaskondukilo Baltic Pipe, la komuna investaĵo de Pollando kaj Danio, en la loko Budno apud Goleniów. La Balta Tubo permesas al Pollando diversigi gasprovizojn, plifortigi la suverenecon de la lando kaj sendependiĝi disde la rusaj provizoj. Ĝi komencis novan epokon, la epokon de energisuvereneco, energilibereco kaj grandigita sekureco de la lando. La tuta projekto kostis ĉirkaŭ 1,6 miliardojn da eŭroj. La monon liveris investantoj Gaz-System kaj Danish Energinet. 250 miliardoj da eŭroj estis akiritaj dank’ al la unia subvencio. Gaso el la Norvega Kontinenta Breto ekfluis al Pollando la 1-an de oktobro.
La liverpovo de Baltic Pipe atingas 10 miliardojn da kubometroj da gaso. La longeco de la submara parto de la gasdukto egalas al proksimume 275 kilometroj. La sekcio en Danio konsistas el pli ol 200 kilometroj. Kiel deklaris la reprezentantoj de la pola registaro dank’ al la sekurigitaj provizoj de tergaso, inkluzive de tiuj el la gaskondukilo Baltic Pipe, ne estas minaco enkonduki limigojn en la konsumado de tergaso por iu ajn pola ricevanto.

El la elsendo 05.10.2022. Legas Milada – 01’48”

Nova studenta jaro 2022/23

En ĉirkaŭ kvarcent polaj superaj lernejoj en oktobro la novan studojaron komencis preskaŭ unu miliono ducent mil studentoj. Laŭ informoj de la Centro alifaranta la donitaĵojn de la Pola Esplorinstituto en nia lando laboras preskaŭ cent mil akademiaj instruistoj, inter kiuj estas ĉirkaŭ 9700 profesoroj, pli ol 21 mil habilitiĝintaj doktoroj kaj 45,8 mil doktoroj. Temas pri donitaĵoj el decembro 2021.
Dum la lastaj kvin jaroj la nombro de studentoj malkreskis, tamen inter eksterlndaj studentoj oni notis 20-procentan kreskon. La malkreskon de studentoj notis publikaj kaj ekleziaj altlernejoj. En nepublikaj altlernejoj la nombro de studentoj kreskis ĝenerale je 27 procentoj.
Dum la studojaro 2021/2022 en Pollando lernis preskaŭ 86 mil eksterlandanoj. Unuavice el Ukrainio – 36 mil kaj el Belorusio – 11 mil. En 2021 al la grupo de 10 landoj, el kiuj venis plej multnombraj studentoj aldoniĝis Zimbabvo kaj Niĝerio. Eksterlandaj studentoj konsisitigas aktuale 7 procentojn de ĉiuj studentoj en Pollando. Tiu kreskotendenco konserviĝas ekde 2005. Aktuale la polajn altlernejojn enzorgigas la lavange kreskantajn kostojn de la funkciado ligitajn kun la energprezoj, servokostoj kaj malaltaj enspezoj de sciencaj laborantoj.

El la elsendo 05.10.2022. Legas Maciek – 0’40”

100-jariĝo de Asocio de Poloj en Latvio

La Asocio de Poloj en Latvio solenas sian 100-jariĝon. Ĝi kreiĝis en 1922 en Dyneburg – Daugavpils. La asocio havis politikan karakteron kaj celis, ke almenaŭ unu reprezentanto de la pola nacio ektroviĝu en la latva parlamento, kio efektiviĝis. Poste pro diversaj politikaj motivoj la organizaĵo ĉesis ekzisti. Post la eniro de la sovetuniaj trupoj en Latvion neniu pola organiza aktivado eblis. Poloj estis subigitaj al reprezalioj, ili estis en etapoj ekzilitaj al Siberio, multaj ne revenis. En 1948 estis fermitaj ĉiuj polaj lernejoj. La pola instrusistemo en Latvio renaskiĝis nur 40 jarojn poste. Aktuale funkcias kvar polaj lerneoj en Rigo, Daugavpils, Rēzekne (Rzeżyca) kaj en Krāslava (Krasław). Kun ĉiu jaro kreskas la nombro de lernantoj, sume en la polaj lernejoj en Latvio lernas aktuale ĉirkaŭ 1500 infanoj.
Okaze de la 100-jariĝo de la organizaĵo en Daugavpils estis inaŭgurita porokaza ekspozicio „Rezisiti spite historion” kaj koncerto de polaj patriotaj kantoj laŭ ĵaza prilaboro. La ekspozicio estos prezentita en ĉiuj polaj lernejoj. Asocio de poloj en Latvio estas la plej malnova polkolonia organizaĵo en la regiono. Kvankam jam ekde 19-a jarcento en diversaj urboj aktivis polaj sociaj organizoj la Asocio estis la unua pola organizaĵo en Latvio.

El la elsendo 05.10.2022. Legas Milada – 02’09”

La 700-jariĝo de Zielona Góra

Komence de septembro, la urbo Zielona Góra en la okcidenta Pollando gastigis la ĉiujaran Vinrikoltan Feston. En la nuna jaro komenciĝis la festado de la okcentjariĝo de la urbofondiĝo kaj la 700-a datreveno de ĝiaj urborajtoj. Dum la tuta semajno eblis viziti vinberejojn, gustumi drinkaĵojn, pri kiuj la urbo famas, spekti ekspoziciojn aŭ amuziĝi dum koncertoj sur tri scenejoj. Kadre de la Tagoj de Zielona Góra, krom partopreni en eventoj proponitaj kiel WinoBus kaj la Vinurbo, kie eblis gustumi la produktojn de 37 vitejoj, eblis ankaŭ viziti historiajn vinkelojn situantajn ĉirkaŭe de la urbocentro. Oni ankaŭ preparis serion da vitpromenaj itineroj, ĉe kiuj okazis vingostumado kaj renkontiĝoj kun sommelieroj kaj vinproduktantoj. Post la pandemio, revenis ĉi-jare la alia konstanta elemento de la Vinrikolta Festo – la vinrikolta parado tra la stratoj de la urbo.
La unuaj dokumentitaj informoj pri la vitejoj de Zielona Góra devenas el 1314. La fino de la 15-a jarcento estis precipe favora por la tiea vitkultivado. Fine de la 18-a jarcento, Zielona Góra fieris pri 48 vitkulturistaj majstroj, kies vitejoj kovris la areon de proksimume 700 hektaroj. Aktuale, la vinkultivadtradicioj estas daŭrigitaj de malgrandaj familiaj vitejoj ĉirkaŭe de Zielona Góra. Dank’ al ili kaj la riĉa tradicio la Zielona Góra estas difinata kiel Vina Kastelo.

El la elsendo 25.09.2022. Legas Milada – 02’52”

 

Kolbe-Instituto pri la pola lingvo

Fine de aŭgusto en la pola parlamento (Sejmo) estis prezentita la registara leĝpropono pri instituto populariganta la polan lingvon. Instituto pri Evoluigo de la Pola Lingvo de Sankta Maksimiliano Maria Kolbe servos por popularigi la polan lingvon inter la pola malplimulto en la mondo kaj laŭpremise similos al tiaj mondkonataj institucioj kiel Cervantes-instituto aŭ Goethe-instituto.
El unu miliono da polaj loĝantoj en la usona Ĉikago nur 7 procentoj parolas la polan lingvon. Ofte temas pri homoj devenantaj el la polaj-italaj, polaj-francaj, polaj-germanaj aŭ polaj-usonaj familioj. Ili ŝatus lerni la polan lingvon, sed ne ekzistis ĝis nun necesaj tiucele kaj tiuskale financrimedoj. Sekve, Kolbe-Instituto ŝanĝos la situacion de la pola lingvo kaj ĝian uzon inter la pola kolonio, pola komunumo eksterlande.
Laŭ la projekto, la instituto inkluzivos la subtenon de la kultivado de pola tradicio kaj de la valoro de la pola lingvo kiel la gepatra lingvo. Ĝi celos la promociadon de la pola kiel la gepatra lingvo inter la pola kolonio kaj poloj loĝantaj eksterlande. Ĝia tasko estos la firmigado de kunlaboro inter la pola malplimulto kaj poloj loĝantaj elsterlande kun rilataj subjektoj funkciantaj en Pollando, aparte pri edukado kaj instruado. Ĝi subtentos iniciatojn, eduk- kaj sciencajn projektojn por profundigi la konon de la pola lingvo, popularigadi la polan lingvon kiel la fremdan. La sidejo de Kolbe-instituto estos Varsovio.

El la elsendo 25.09.2022. Legas Maciek – 01’46”

 

La Naviga Kanalo tra la Vistula Terlango funkcias

La 17-an de septembro estis oficiale inaŭgurita la Naviga Kanalo tra la Vistula Terlango. Dank’ al ĝi estis starigita rekta akvovojo inter Baltiko kaj la Vistula Golfo kaj estonte kun la haveno en Elbląg. Ĝi ebligas eviti Rusion kaj estas malpli longa je preskaŭ 100 kilometroj. Ĝis nun la navigado de polaj unuoj devis esti aprobita de Rusio pro la neceso navigi tra Piława-markolo. La evento planita por la 17-a de septembro en la 83-a datreveno de la sovetunia invado kontraŭ Pollandon en 1939 simbole signis finon de la rusa influo je la mastrumado kaj evoluo en la regiono.
Krom la politika kaj ekonomia signifo la nova akvovojo favoros turismon, ĉar povos navigi tra ĝi ankaŭ velŝipoj.

El la elsendo 25.09.2022. Legas Milada – 01’09”