POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La pola parlamento omaĝis la memoron de Elizabeta la 2-a

Lastmerkrede la pola Sejmo per aklamo proklamis rezolucion omaĝe al la forpasinta reĝino de Britio, Elizabeta la 2-a. Kiel oni substrekis ŝi estas signifa figuro por la renaskiĝinta, demokrata Pollando. En 1991 la Reĝino estis distingita per la Granda Kruco de la Meritordeno de la Pola Respubliko kaj en 1996 per la plej altranga pola distingo Ordeno de la Blanka Aglo. Estis memorigite, ke la 26-an de marto 1996 en sia parolado en la parlamento ŝi atentigis pri la signifo de la riatoj inter Pollando kaj Britio. Reference al la plurjarcenta historio de la reciprokaj rilatoj de ambaŭ ŝtatoj kaj nacioj Elizabeta la 2-a omaĝis la heroecon de la polaj soldatoj dum la 2-a mondmilito. En la pola-brita historio gravuriĝis ŝiaj vortoj unusignife subtenentaj la tiaman strebadon de Pollando al NATO kaj la strukturo de la Eŭropa Unio. Ŝi diris „Pollando bezonas Eŭropon, sed ankaŭ Eŭropo bezonas Pollandon”.
La Sejmo de Pola Respubliko substrekante la meritojn kaj atingaĵojn de Elizabata la 2-a, la Reĝino de la Unuiĝinta Reĝolano de Britio kaj Norda Irlando deklaris omaĝon al la memoro de Ŝia Reĝina Moŝto. La sepultajn solenaĵojn en Londono partoprenos la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kun la edzino.

El la elsendo 15.09.2022. Legas  Barbara – 01’54”

Pollando kunlaboras kun Unicef

Pollando kunlaboros kun UNICEF koncerne garantion al la neplenkreskuloj de la libra aliro al justicorganoj. Ĉi-rilatan interkompreniĝon kun Infana Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj subskribis la pola justicministerio, Marcin Romanowski. La impulson al tiu paŝo donis milito en Ukrainio kaj amaskvanta nombro de enmigrantoj, kiu atingis Pollandon.
Kvankam Pollando de jarcentoj estas amika rifuĝejo por homoj de diversaj naciecoj kaj religioj ĝi mem en la pasinta jarcento fariĝis viktimo de du totalismoj.
Antaŭ pli ol 30 jaroj Pollando iniciatis la Konvencion de la Infanaj Rajtoj. Pollando daŭre entreprenas ĉi-rilatajn agadojn kaj planas envivigi pliajn reguliojn por protekti la plej junajn loĝantojn. I.a temas pri kontraŭperforta leĝo kaj projekto, kies celo estas justico pli amika al infanoj. De unu jaro funkcias kolektivo pretiganta la landan agadprogramon por kontraŭbatali la deliktojn kontraŭ la plej junaj personoj.

El la elsendo 15.09.2022. Legas Maciek – 01’08”

Tago por Antaŭmalhelpi Memmortigojn

La 10-an de septembro pasis Tago por Antaŭmalhelpi Memmortigojn. En sia raporto Monda Sanorganizo sciigis, ke ĉiujare eĉ 800 mil personoj mortas pro memmortigo, tio signifas memmortigan morton, kiu okazas ĉiun 40-an sekundon. Tiuj donitaĵoj estas des pli hororigaj, ĉar memortigo estas unu el la ĉefaj mortokaŭzoj inter dekkelkjaruloj. Memmortigo estas la tria mortokaŭzo en la aĝgrupo inter la 15-a kaj 44-a vivojaroj. En la monda memortiga statistiko avanas Srilanko, Gujano, Mongolio, Kazaĥio kaj Eburbordo. La 8-an kaj 9-an lokojn okupas Litovio kaj Belorusio, la 10-an Pollando.
Ĉiujare en Pollando eĉ 14 personoj ĉiutage alprenas la decidon pri memmortigo inter kiuj estas unu neplenkreskulo. Laŭ la donitaĵoj de pola polico en 2020 eĉ 5265 personoj mortis pro la memmortigo, do pli ol en stratakcidentoj. Plej multajn mortokazojn pro la memdecido oni notas inter 30-, 40-, 50- kaj 60-jaruloj, do inter personoj profesie aktivaj. Laŭ la lastaj policdonitaĵoj dum la unuaj kvin monatoj de 2022 estis notitaj pli ol 6 mil memortigaj provoj, kio signifas 9-procentan kreskon kompare al la sama periodo de la pasinta jaro. Preskaŭ 15 procentoj de memortigaj provoj koncernis 13-18-jarulojn, kio signifas kreskon eĉ 80-procentan.
La 10-a de septembro kiel la Monda Tago por Antaŭmalhelpi Memmortigojn ekzistas ekde 2003. Ĝia celo estas grandigi la socian konscion pri ĉi tiu fenomeno.

El la elsendo 15.09.2022. Legas Milada – 02’13”

Miljara historio de la polaj-hungaraj rilatoj

En la Pola Esplorinstituto kaj Muzeo en Budapeŝto ekde fino de junio funkcias la ekspozicio „Poloj – hungaroj. 1000 jaroj da historio”. Ĝi prezentas la plej gravajn veftojn el la historio de ambaŭ landoj, komencante de la komunaj sanktuloj kaj dinastiaj ligoj ĝis la nuntempo.
En ses ĉambroj estis kolektitaj dekoj da pentraĵoj kaj fotoj, filmkronikoj, kaj ankaŭ pluraj memoraĵoj kaj raportoj de rektaj atestantoj. La ekspozicio, preparita kunlabore kun la Pola Historia Muzeo, estis modernigita kaj kompletigita versio de la jam antaŭe funkcianta tie prezentaĵo. Aparte estis vastigita fragmento destinita al la heroo de ambaŭ nacioj, Józef Bem. Oni reliefigas krome la malmulte konatan epizodon, ligitan kun la komenco de la hungara presarto, kiu komenciĝis en Krakovo.
Serio de la dokumentaj filmoj, inkluzive de filmkronikoj rilatas al la Hungara Revolucio 1956. Akompanas ilin rememoroj de poloj, kiuj rapidis kun helpo al Budapeŝto. Dank’ al la Pola Instituto en Budapeŝto estas prezentita ankaŭ la historio de poloj en Hungario laŭ la ekzemplo de la pola komunumo en la vilaĝo Derenk. Derenk, situanta ĉe la limo kun Slovakio, iĝis pola setlejo en 1717. La posteuloj de la setliĝintoj loĝis tie ĝis 1943. Pro la planoj krei tie ĉasrezervejon poloj estis translokitaj, sed dank’ al sia pli ol 100-jara konstanta loĝado la lokaj poloj akiris en 1993 la statuson de nacia malplimulto.

El la elsendo 15.09.2022. Legas Maciek – 01’41”

 

Aktuala inflacio en Pollando

Laŭ ekspertoj de la Mediprotekta Banko, la apogeon de inflacio en Pollando oni notos en septembro kaj ĝi egalos al ĉirkaŭ 16,5 procentoj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo fine de septembro la prezoj altiĝis komparante jaron post jaro je 16,1%. Temas pri la plej alta inflacio ekde marto 1997, kiam ĝi egalis 16,6%. En la daŭro de la jaro plej rapide kreskis la prezoj de energio, fueloj kaj manĝaĵoj. Povas esti, ke tiuj donitaĵoj devigos la Konsilion de Monpolitiko denove altigi la interezajn indicojn. Laŭ ekspertoj malpli ol 7-procenta inflacio estas atendata nur en decembro 2023.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Maciek – 0′ 47″

EU GREEN kun la statuo de Eŭropa Universitato

Laŭ la decido de la Eŭropa Komisiono la internacia konsorcio EU GREEN, al kiu apartenas i.a. la Naturscienca Universitato en Vroclavo, ricevis la statuson de Eŭropa Universitato. EU GREEN estas la Eŭropa Reto de Universitatoj por Daŭripova Kresko, Inkluziva Edukado kaj Medio, en kiu krom la vroclava Naturscienca Universitato troviĝas Universidad de Extremadura el Hispanio kiel la konsorcia gvidanto troviĝas pliaj el Francio, Portugalio, Germanio, Italio, Svedio, Irlando kaj Rumanio. La reto de la Eŭropaj Universitatoj ebligas al studentoj diplomitiĝi kombinante studojn en pluraj uniaj landoj kaj tiel evoluigas inter ili internacian konkurencon. La unuaj konsorcioj (17) estis elektitaj en 2019. Jaron poste al la reto aliĝis 24 aliaj. En aŭgusto la Eŭropa Komisiono anoncis la rezultojn de la nunjara varbado. Al la reto de eŭropaj universitatoj aliĝis 13 polaj universitatoj. Inter ili la Naturscienca Vroclava Universitato el Vroclavo.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Milada – 1′ 35″

Demografiaj problemoj de la mondo

La demografiaj problmeoj enzorgigas ne sole polajn aŭtoritatojn. Laŭ Steven Mosher, la prezidanto de la Populacia Esplorinstituto “la longdaŭra problemo de la homaro ne estas, ke estos tro da infanoj, sed tro malmultaj: tro malmultaj infanoj por plenigi lernejojn kaj universitatojn, tro malmultaj junuloj por nutri homojn, tro malmultaj paroj aĉetantaj domojn kaj duan aŭton.” Lian opinion citis Jack Bingham de Life Site News. Tiu scenaro povus signifi, ke estos tro malmultaj konsumantoj kaj produktantoj. Mosher antaŭvidas, ke la kolapso de eŭropaj merkatoj kaj “la ekonomia stagno de Japanio” vastiĝos tra la mondo, influante kaj Usonon kaj la ceteran mondon. Bingham, krom la opinio de Mosher, citas demografian analizon el la revuo The Lancet en 2020, kiu elmontras, ke la mondo spertos fortan malkreskon de la loĝantaro ene de kelkaj jardekoj. Dume la aŭtoroj de ĉi tiu analizo antaŭvidas, ke la homa populacio kreskos konstante ĝis 2064. Post kiam ĝi atingos ĉirkaŭ 9,73 miliardojn da homoj, ĝi komencos malkreski pro malalta fekundeco. Tio signifus, ke antaŭ ka jarcentfino la homaro malkreskos je pli ol miliardo da personoj.

El la elsendo 05.09.2022. Legas Milada – 1′ 48″

Katowice – Eŭropa Urbo de la Scienco 2024

Dum la konferenco EuroScience Open Forum 2022 en Leiden, Nederlando okazis en julio oficiala solenaĵo, dum kiu la pola urbo Katowice transprenis la titolon Eŭropa Urbo de la Scienco 2024.
La decido pri la atribuita titolo estis anoncita jam en decembro 2021, sed la oficiala aljuĝo de la titolo okazis nur nun dum la konferenco dediĉita al esplorado kaj novumado kun ŝlosila graveco por la estonteco de la mondo. La simbolan ŝlosilon al la Eŭropa Urbo de la Scienco transprenis la urbestro de Katowice emfazante, ke la titolo grandigos la engaĝiĝon de la loĝantoj kaj de la scienca komunumo favore al la solvado de lokaj problemoj kaj altigos la turisman atrakciecon de la urbo sur la internacia areno.
Katowice ricevis samtempe la rajton organizi la konferencon EuroScience Open Forum en 2024. ESOF Katowice 2024 estos unu el la plej prestiĝaj sciencaj kaj teknologiaj eventoj en la mondo, por kiu al la ĉefa urbo de Silezio venos la plej grandaj aŭtoritatuloj de la sciencista mondo. Katowice dum jaroj asociigata kun minejoj kaj ŝtalfabrikoj spertas transformiĝon, kaj scienco fariĝas kvazaŭ ĝia nova industria branĉo.
La titolo Eŭropa Urbo de la Scienco estas aljuĝita ekde 2004 ĉiun duan jaron de la Eŭropa Asocio Favre al Scienco kaj Teknologio. Antaŭe ricevis ĝin i.a. Barcelono, Dublino, Stokholmo kaj Leida. Katowice estas la unua urbo en Centra kaj Orienta Eŭropo kun ĉi tiu titolo.

El la elsendo 25.08.2022. Legas Maciek – 01’45”

La Jaro de Paweł Edmund Strzelecki

La pola sejmo proklamis, ke unu el la patronoj de 2023 estos Paweł Edmund Strzelecki la Jaro, elstara esploristo, mondvojaĝanto, malkovrinto kaj filantropo, la unua polo, kiu individue ĉirkaŭveturis la terglobon por la sciencaj celoj. En 1853, Strzelecki fariĝis membro de La Reĝa Societo de Londono kaj la Reĝa Geografia Societo. Lia laboro estis honorita per multaj britaj distingoj, kaj la reĝino Wiktoria aljuĝis al li la titolon de Kavaliro-Komandanto de la Ordeno de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo, kaj la Universitato de Oksfordo donis al li honordoktorecon. En Aŭstralio lian nomon portas montaro, du montopintoj, lago, rivero kaj urbo. Nia redakcia felietono dediĉita al Paweł Edmund Strzelecki aperis en la elsendo en la 18-a de novembro 2016 kaj estas legebla ankaŭ aparte en la rubriko Felietonoj.

El la elsendo 16.08.2022. Legas Gabi – 1′ 06″

Sociaj kaj ekonomiaj efikoj de feria forpermeso

La analizoj de la Pola Ekonomia Instituto elmontras, ke dungitoj, kiuj kapablas distanciĝi disde siaj devoj dum la feria forpermeso, manifestas simptomojn de alitigita nivelo de feliĉo, kiu stato konserviĝas longdaŭre. Je dudek procentoj malkreskas ĉe ili la mortorisko. Krome la feria ripozo altigas ilian produktivecon. La Pola Ekonomia Instituto memorigis ĉeokaze, ke en la jaroj 2012-2018 la procento de poloj laborantoj uzantaj la forpemeson ripozcele kostante kreskis de 46 ĝis 60 procentoj. La pandemio de 2020 haltigis tiun evoluon, kiam ripozon eksterhejman partoprenis sole 39 procentoj de la enketitoj kaj la daŭro de la ripoztagaj forpemesoj egalis nur al 12,4 tagoj, kio estis indico la plej malalta ekde 2003. En la 2021 la nombro de statistikaj forpermesaj libertagoj de polaj laborantoj krekis je unu procento. Samjare nur 27 procentoj de dungitoj uzis pli ol 7-tagan feriadon, kio estis rezulto malpli bona ol en la jaroj 2014-2019. Samtempe laŭ donitaĵoj cititaj de la esploristoj de la Pola Ekonomia Instituto evidentiĝas, ke ju pli bone oni ripozas des pli tio estas avantaĝa por la dunganto. Ekzemple laŭ Boston Consulting Group laborantoj uzantaj ferian forpermeson estas ne sole pli produktivaj, sed ilia laboro postulas malpli da streĉo ol antaŭ la feriado. Laŭ E&Y, ĉiuj dek pliaj ripozhoroj altigas la produktivecon de laborantoj je 8 procentoj.

El la elsendo 16.08.2022. Legas Milada – 2′ 24″