POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

UNHCR-raporto pro la skalo de la monda migrado

Laŭ la donitaĵoj de la Agentejo por Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj – UNHCR la nombro de personoj forlasintaj siajn landojn kreskis en la fino de 2021 ĝis 90 milionoj. Tio estas la rezulto de novaj perfortoagoj kaj daŭrantaj konfliktoj en tiaj landoj kiel Etiopio, Burkina Faso, Birmo, Niĝerio, Afganlando kaj Demokratia Respubliko Kongo. Krome en la nuna jaro pro la rusa atako kontraŭ Ukrainion 8 milionoj da personoj ŝanĝis sian lokon interne de la lando kaj 6 milionoj forlasis ĝin.
La estro de UNHCR esprimis rekonon pro la internacia helpo al rifuĝintoj, kvankam temas sole pri mildigo de iliaj vivproblemoj. Tamen por renversigi la kreskotendencon estas necesa paco kaj stabileco, por ke la senkulpaj homoj ne devu elekti inter minaco en la propra lando kaj danĝera fuĝo kaj elmigro. La nombro 100 milionoj koncernas same rifuĝintojn kiel azilpetintojn kaj homojn, kiujn al la forlaso de la propra lando devigis internaj konfliktoj.
La jaran raporton pri la globskalaj migrotendecoj la agentejo prezentos la 16-an de junio.
Ankaŭ UEA direktis specialan mesaĝon, ligitan kun la monda tago de rifuĝintoj sendinte ĝin al la Unuiĝintaj Nacioj. Plenan tekston enhavas la Gazetara Komuniko el la 6-a de junio nunjare. Ni legas en ĝi i.a.: „Universala Esperanto-Asocio, kiel tutmonda neregistara organizo, memorigas, ke sekureco estas fundamenta homa rajto, kaj ke rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj tiurilate”. […] Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, membroj de UEA estas aparte konsciaj pri esencaj lingvaj rajtoj. Lingva subteno gravas, se oni volas trakti rifuĝintojn juste kaj digne. Rifuĝintoj bezonas aliri informojn en lingvoj, kiujn ili komprenas. Ili ankaŭ bezonas helpon pri lingvoj kaj ĉiutaga vivo. Krom instrui, necesas klerigi ilin pri ŝtataj funkciuloj, sekurecaj fortoj kaj helpantoj de neregistaraj organizoj. Precipe aŭskulti la voĉojn de rifuĝintoj pere de ties lingvoj. Iliaj infanoj rajtas al plenaj edukaj servoj, en lingvoj kiujn ili komprenas.

El la elsendo 15.06.2022. Legas Maciek, Krystyna, Milada – 02’47”

Poloj daŭre por la pola valuto

Laŭ la plej plej novaj esploroj de Social Changes, laŭ la komisio de la portalo wPolityce.pl, malgraŭ la malpliboniĝanta ekonomia konjunkturo en Eŭropo kaj en la mondo poloj daŭre deklaras sin por konservo de la pola nacia valuto. Ilia nombro makreskis je 3 procentoj kaj aktuale egalas al 56 procentoj de la ekzamenitoj. Je tri procentoj kreskis la elcento de personoj, kiuj ne deklaras sian opinion ĉi-rilate. Kontraŭ la akcepto de eŭro estas unuavice la balotintoj de Unuiĝinta Dekstrularo. Aktuale temas pri eĉ 81 procentoj, dum antaŭe temis pri 78 procentoj.
Inter la balotintoj de la opozicia Civitana Koalicio la subteno por eŭro kreskis je 17 procentoj. Oni konkludas, ke kun la apero de malpli stabila situacio pro la milito en Ukrainio, la opoziciaj balotintoj serĉas stabilecon pere de rezigno pri memstara valutpolitiko. Laŭ iuj ekspertoj tio estas erarvojo, ĉar eŭro ne protektas kontraŭ la inflacio, aliflanke la unia valuto senigas la ŝtatojn je necesaj instrumentoj por reagi je aperantaj defioj. Eŭro samtempe malfaciligas rapidan evoluon, aparte al la landoj, kiuj volas egalpaŝi kun la unia avanularo.

El la elsendo 15.06.2022. Legas Milada – 01’55”

Pollando daŭre ekster la eŭrosfero

La pola vicĉefministro kaj ministro pri agrikulturo Henryk Kowalczyk deklaris, ke Pollando dume ne konsideras eniron de la eŭrosfero. Tiu deklaro aperis, post la merkreda raporto de la Eŭropa Komisiono anoncinta, ke Kroatio plenumis jam la kondiĉojn por la enkonduko de eŭro kiel valuto ekde la 1-a de januaro 2023.
Ministro Kowalczyk konfirmis, ke aliĝante al la Eŭropa Unio Pollando devontiĝis akcepti en nedifinita estonteco la komunan valuton. Liaopinie tio povos okazi nur kiam niaj mastrumadoj estos kompareblaj kun aliaj mastrumadoj ene de la Unio. Tio ankoraŭ ne okazis. Plie, la inflaciindico PPI en la eŭrosfero altiĝis en aprilo je 37,2% kompare al la pasinta jaro. La pola ministro memorigis, ke la akcepto de la komuna valuto antaŭe forte tuŝis tiajn landojn kiel Grekio, kiuj spertis tiuokaze tre gravan ekonomian krizon. Konsiderante ĉion ĉi Pollando dume povas gvidi respondecan fiskan politikon, same kiel la respondecan pruntpolitikon disponante pri la propra valuto. Ĉi tio ne kreas minacon de ŝtata nepagipoveco, kiam la forto de la enspezrimedoj ne estas komparebla. Tial aktuale ne ekzistas plano, ke Pollando akceptu komunan valuton, kvankam eble ne temas pri perspektivo malproksima.

El la elsendo el la 15.06.2022. Legas Maciek – 01’21”

La pola kverko elektita kiel la Eŭropa Arbo 2022

Tigfrukta Kverko „Dunin” difinita kiel la Gardanto de Białowieża-Arbarego (la nord-orienta Pollando) akiris la titolon de la Eŭropa Arbo de la Jaro. En la interreta plebiscito ĝi akiris plejmuton de la voĉoj, pli ol 180 mil.
Dunin havas 400 jarojn kaj de jardekoj estas ĉirkaŭita per aparta respekto kaj admiro flanke de la loka loĝantaro kaj de la turistoj, vizitantaj ĉi tiun parton de Pollando, difinatan ofte >La Eŭropa Lando de Bizonoj<. Dunin ravas en ĉiuj jarsezonoj, ofte inspirante diversajn artistojn.
Dum la februara reta voĉdonado por la Eŭropa Arbo de la Jaro 2022 la 2-an lokon akiris kverko el la loko Conxo en Hispanio, la 3-an lokon la tigfrukta kverko el Vale do Pereiro en Portugalio. La nunjaran plebisciton partoprenis arboj el la tuta Eŭropo i.a. el Hungario, Italio, Belgio, kiuj pli frue venkis en la landaj plebiscitoj. La ĉefa premiso de la konkurso estas malkovrado de la plej interesaj arboj en Eŭropo kaj ligita kun tio popularigado de iliaj kreskoregionoj.
Dunin estas la dua arbo el Pollando akirinta la titolon Eŭropa Arbo de la Jaro. En la 2017-a jaro tiun fieridan titolon akiris kverko Józef el la loko Wiśniowa en la apudkarpatia vojevodio.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Maciek – 01’27”

 

Polaj altlernejoj en prestiĝa rangolisto

Polaj altlernejoj notis signifan avanacon en la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking by Subject. Je ses kreskis la nombro de polaj altlernejoj kalkulitaj al la plej bonaj en la mondo en koncerna branĉo. Entute temas pri 23 polaj altlernejoj.
La rangolisto estas prilaborata ĉiujare por helpi al estontaj studentoj konatiĝi kun la gvidaj universitatoj rilate konkretan studbranĉon. Oni konsideris i.a. la altlernejan prestiĝon, ĝian prestiĝon inter la labordonanoj, oftecon de citaĵoj de sciencesploroj kaj tiel nomatan Hirsch-indekson. La Varsovia Universitato notis plej grandan sukceson inter la polaj altlernejoj, ĉar ĝi estis menciita koncerne 22 studbranĉojn. Tiu bona pozicio de la polaj altlernejoj ligiĝas i.a. kun la altigado de ilia kvalito dank’ al la kunlaboro en la reto de la uniaj universitatoj, kio ebligas komunajn sciencesplorojn kaj komunan edukadon de studentoj.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Milada – 01’28”

Polaj elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj

En 2021 Pollando konservis la lokon de la eŭropa avanulo, se temas pri la produktado de la elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj. Ĝi antaŭis Germanion kaj avanacis al la 2-a loko, post Ĉinio, inter la globskalaj eksportantoj.
En 2021 la polaj firmaoj liveris al eksterlandaj klientoj 26 milionojn da ekzempleroj da granddimensiaj elektraj akcesoraĵoj de la hejma uzo kun la valoro de 5,3 miliardoj da eŭroj. Tio signifas, ke 96 procentoj de la polaj akcesoraĵoj estis eksportitaj. Pasintjare la polaj firmaoj produktis 27 milionojn 200 mil ekzemplerojn de la grandaj hejmuzaj akcesoraĵoj, kio ekvivalentis al 39 procentoj de la unia produktado. Temis pri lavmaŝinoj kaj vestaĵaj sekigaj maŝinoj, manĝilarlaviloj, forneloj, bakiloj kaj fornelaj platoj, fridujoj.
La plej grandaj kliento de la polaj produktoj estis Germanio, kiu aĉetis la aranĝaĵojn kun la valoro de 1,4 miliardoj da eŭroj, kio egalis al 26,3 procentoj de la pola rilata eksporto. Grandaj klientoj de Pollando estis krome Francio, Britito kaj Italio. Kune kun Germanio ili formis pli ol la duonon de la klientoj de la polaj grandaj elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj. Sur pliaj lokoj troviĝis Svedio, Hispanio kaj Rusio.

El la elsendo 05.06.2022. Legas Maciek – 01’33”

Pola nutraĵeksporto 2021

Je 9 procentoj kreskis en la 2021-a jaro la pola eksporto de la agrikulturaj-konsumaj produktoj kompare al 2020. Entute la valoro de la pola ĉi-branĉa eksporto egalis al 37, 4 miliardoj da eŭroj. En ĉi tiu sumo 27,1 miliardoj da eŭroj venis pro la eksporto al la uniaj merkatoj, kio signifis kreskon 11-procentan kompare al 2020. Plej grandaj klientoj de la polaj varoj estis Germanio, Nederlando, Francio, Italio kaj Ĉeĥio. Inter la eksteruniaj klientoj trviĝis laŭ la grandeco Britio, Ukrainio, Rusio, Usono, Saŭda Arabio kaj Alĝerio. En la eksportostrukturo dominis viando, ĉefe kortbirda,  kaj viandaj alifaraĵoj, grengrajno kaj ĝiaj alifaraĵoj, tabako kaj ties alifaraĵoj, sukero kaj sukeraĵista galanterio, fiŝoj kaj fiŝalifaraĵoj. La enspezoj pro la eksporto de la laktaj prodktoj konpare al 2020 kreskis je 13 procentoj.

El la elsendo 25.05.2022. Legas Milada – 01’30”

LOT kun restarigitaj kaj novaj flugkonektoj

Antaŭ 50 jaroj en majo 1972 la pola flugkompanio LOT funkciigis la rektan flugkonekton al Ĉikago en Usono. Apud pli frua konekto al Toronto en Kanado temis pri unu el la unuaj flugkonektoj el Pollando al la Norda Ameriko. Aktuale LOT realigas flugkonektojn krom al Ĉikago ankaŭ  al Novjorko, Miami kaj Los Angelos.  Ekde la somera sezono la transatlantikaj konektoj de la pola flugkompanio revenas al la stato de antaŭ la pandemiaj limigoj. La polaj aviadiloj  realigos  semajne 14 flugojn inter Pollando kaj Ĉikago dum vintre okazos unu flugo ĉiutage. LOT planas priservi en 2022 laŭ ĉi tiu itinero 250 mil pasaĝerojn. Dum la somera sezono 10 aviadiloj startos el Varsovio kaj 4 el Krakovo. La flugoj el Krakovo konsideras la bezonojn de la usona pola kolonio vizitanta la hejmlandon.   La flugkompanio funiciigas novajn flugkonektojn el Varsovio al Kairo en Egiptio kaj al Priŝtina en Kosovo. La unuaj flugoj okazos la 31-an de majo, respektive la 6-an de junio. La flugoj al Kairo estos realigataj 5 fojojn semajne – lunde, merkrede, ĵaude, sabate kaj dimanĉee. Tiuj al Priŝtina okazos kvar fojojn semajne en lundoj, merkredoj, ĵaŭdoj kaj sabatoj. Krome fine de majo komencos funkcii rektaj flugkonektoj al Bombajo en la Hinda Unio, Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino, kaj Baku en Azerbajĝano. Pro la milito en Ukrainio LOT ĉesigis flugojn al Rusio, Belorusio kaj Ukrainio.  En pli  ol 69 procentoj la akciulo de LOT estas la pola fisko, en 30,7 procentoj Pola Aviada Grupo.

El la elsendo 25.05.2022. Legas Maciek kaj Milada – 02’08”

 

ARC Rynek i Opinia pri ukrainaj rifuĝintoj

Ekde la rusa invado kontraŭ Ukrainion la polan limon transpaŝis 3 milionoj 570 mil personoj el ĉi tiu lando. Laŭ la donitaĵoj de la esplorlaborejo ARC Rynek i Opinia  (merkato kaj opinio) 58 procentoj de ili intencas resti en Pollando ĝis la militfino.  27 procentoj planas resti en Pollando ankaŭ post la fino de la milito. 71 procentoj de estadantaj en Pollando ukrainaj rifuĝintoj devenas el regionoj rekte spertantaj la rusan militistan atakon. 54 procentoj intencas entrepreni laboron en Pollado kaj 57 intencas havi en Pollando bankan konton. Jam preskaŭ 160 mil rifuĝintoj estis enlaborigitaj plej ofte en varstaplejoj, gastronomio, hotela branĉo.

El la elsendo  25.05.2022. Legas Krystyna 01′ 03”

 

UNICEF pri tragika sorto de siriaj infanoj

Lastdimanĉe, la 8-an de majo reprezentantoj de UNICEF atentigis, ke pli ol 6 kaj duona milionoj da infanoj en Sirio bezonas helpon. Tio estas la plej granda nombro notita ekde la komenco de konflikto en ĉi tiu lando en 2011. Oni atentigis pri la fakto, ke milionoj da infanoj en ĉi tiu lando kaj en najbaraj landoj vivas en timo kaj malcerteco. UNICEF esprimis maltrankvilon, ke la milito en Ukraino forturnis la atenton kaj malgrandigis la fondusojn por la helpo al ĉi tiu araba lando. En la nuna jaro oni ricevis malpli ol la duonon de planitaj rimedoj. Kiel informis en marto reprezentantoj de la Siria Observejo de la Homaj Rajtoj – SOHR ekde la eksplodo de popola ribelo kontraŭ la registaro de Baszszar al-Asad en 2011 en Sirio pereis preskaŭ 610 mil personoj, inkluzive de 161 mil civiluloj, inter kiuj estis 25 mil infanoj.

El la elsendo 15.05.2022. Legas Milada – 01’25”