POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

ARC Rynek i Opinia pri ukrainaj rifuĝintoj

Ekde la rusa invado kontraŭ Ukrainion la polan limon transpaŝis 3 milionoj 570 mil personoj el ĉi tiu lando. Laŭ la donitaĵoj de la esplorlaborejo ARC Rynek i Opinia  (merkato kaj opinio) 58 procentoj de ili intencas resti en Pollando ĝis la militfino.  27 procentoj planas resti en Pollando ankaŭ post la fino de la milito. 71 procentoj de estadantaj en Pollando ukrainaj rifuĝintoj devenas el regionoj rekte spertantaj la rusan militistan atakon. 54 procentoj intencas entrepreni laboron en Pollado kaj 57 intencas havi en Pollando bankan konton. Jam preskaŭ 160 mil rifuĝintoj estis enlaborigitaj plej ofte en varstaplejoj, gastronomio, hotela branĉo.

El la elsendo  25.05.2022. Legas Krystyna 01′ 03”

 

UNICEF pri tragika sorto de siriaj infanoj

Lastdimanĉe, la 8-an de majo reprezentantoj de UNICEF atentigis, ke pli ol 6 kaj duona milionoj da infanoj en Sirio bezonas helpon. Tio estas la plej granda nombro notita ekde la komenco de konflikto en ĉi tiu lando en 2011. Oni atentigis pri la fakto, ke milionoj da infanoj en ĉi tiu lando kaj en najbaraj landoj vivas en timo kaj malcerteco. UNICEF esprimis maltrankvilon, ke la milito en Ukraino forturnis la atenton kaj malgrandigis la fondusojn por la helpo al ĉi tiu araba lando. En la nuna jaro oni ricevis malpli ol la duonon de planitaj rimedoj. Kiel informis en marto reprezentantoj de la Siria Observejo de la Homaj Rajtoj – SOHR ekde la eksplodo de popola ribelo kontraŭ la registaro de Baszszar al-Asad en 2011 en Sirio pereis preskaŭ 610 mil personoj, inkluzive de 161 mil civiluloj, inter kiuj estis 25 mil infanoj.

El la elsendo 15.05.2022. Legas Milada – 01’25”

 

Ukrainoj povas studi la polan en Universitato de Lodzo

La Universitato de Lodzo (la centra Pollando) funkciigas novan studdirekton por rifuĝantoj el Ukrainio en sia Filologia Fakultato. Temas pri studoj pri la pola lingvo kombinitaj kun la angla.  Post la varbkampanjo, jam en majo oni decidis ilin inaŭguri. Temas pri la studoj de la 1-a grado ebligantaj al studentoj ne konantaj la polan lingvon aŭ konantaj ĝin en limigita grado, sed interesiĝantaj pri la pola lingvo kaj kulturo, dezirantaj vastigi siajn konojn pri Pollano –  alpropriogon de la pola kaj angla lingvoj sur minimume B2-nivelo.  Dum ses semestroj studentoj profundigas siajn sciojn pri instruado de la pola lingvo kiel la fremda kaj pri la pola lingvo en turismo kaj merkatagado. Finstudontoj havos ŝancon trovi laboron en lingvolernejoj, kulturinstitucioj, tradukoficejoj, amaskomunikiloj, eldonejoj, vojaĝoficejoj, diolomatiaj centroj kaj pliaj aliaj lokoj, en kiuj diversŝtupe okazas komunikado en la lingvoj pola kaj angla.

El la elsendo 15.05.2022. Legas Maciek – 01’11”

Ukrainoj dankeme pro i.a. pola helpo al ilia lando

Laŭ informoj de la pola limgardistaro la limon al Pollando ĝis vendredo transpaŝis pli ol 3 milionoj 300 mil ukrainanoj, temas ĉefe pri virinoj kaj infanoj.   La edzino de la ukraina prezidento Ołena Zełenska komenatnte tiun helpon dankis pro ĝi skribante i.a. „Tion kion vi faras por ni estas pli ol helpo”. Ŝi atentigis, ke PL akceptis centojn da ukrainaj infanojn kun onkologiaj problemoj.  Lastĵaŭde la ukraina ministro por la eksterlandaj aferoj Dymytro Kuleba difinis Germanion la gvidanto se temas pri subteno de Ukrainio per armllivero kaj envivigado de sankcioj kontraŭ Rusion. Li parolis pri la pionira rolo de Germanio en la germana televido ARD.

El la elsendo 15.05.2022. Legis Barbara – 0′ 57”

 

Riĉaj sukcenprovizoj en la orienta Pollando

Kiel skribis „Puls Biznesu” ne la marborda regiono, sed la orienta Pollando evidentiĝas esti la plej riĉa regiono por akirado de sukceno en Pollando. Laŭ informoj de la Ŝtata Geologia Instituto la plej novaj donitaĵoj el 2019 pri la tiel nomataj „bilancaj geoologiaj provizoj” de sukceno en la regiono de Lublin estas 25-oble pli grandaj ol en la pomeria vojevodio kaj egalas al preskaŭ 1,5 mil tunoj. La tieaj sukcentavoloj troviĝas ankaŭ en malpli granda profundo ol en la nordo de la lando. Tiu abundo logas ne mezajn sukcenplukantojn, sed seriozajn firmaojn. La unua estas Stellarium ekspluatanta la lublinajn sukcentavolojn laŭ la industria skalo. Ĝi estas aktuale la unusola en Pollando kaj en la Eŭropa Unio firmao gvidanta la akiradon de sukceno laŭ la industria skalo.

El la elsendo 05.05.2022. Legis Milada – 01′ 19”

Pollando por ukrainaj rifuĝintoj – 05.05.2022

Ĝis la komencaj tagoj de majo la Landa Fiska Administracio priservis pli ol 15 mil konvojojn kun humaneca helpo al Ukrainio. Samtempe ĝiaj funkciuloj priservis pli ol 3 milionojn da rifuĝintoj, 200 mil personaŭtormobilojn, 15 mil busuojn. Ĉe la pola-ukraina limo laboras 1400 doganfiskaj funkciuloj konantaj la ukrainan kaj anglan lingvojn, laborante tutdiurne dum 7 tagoj de la semajno. Laŭ raporto de Centro pri Analizoj kaj Esploroj de la Unio de la Polaj Metropoloj la loĝantaro de Pollando kreskis. Grandiĝis populacioj de unuopaj polaj urboj. Ekzemplodone la populacio de la urbo Rzeszów grandiĝis je 53 procentoj, de Varsovio je 15 procentoj. Jam antaŭ la milito en Pollando troviĝis pli ol 1 miliono 500 mil ukrainoj ne kalkulante infanojn ĝis la 15-a vivojaro.
Laŭ la informoj de la pola vicministro por la internaj aferoj kaj administracio Paweł Szefernaker jam pli ol unu miliono da ukrainaj rifuĝintoj ricevis la identigan numeron PESEL. Ĝi enhavas i.a. la naskiĝdaton, informon pri sekso de persono al kiu ĝi apartenas. Preskaŭ 48-procente ricevis ĝin infanoj kaj junuloj ĝis la 18-a vivojaro, preskaŭ 45 procentoj virinoj en la aĝo inter la 18-a kaj 65-a vivojaroj. Virinoj kaj viroj post la 65-a vivojaro formas 3,4-procentan grupon.
En Pollando daŭras la abiturientaj ekzamenoj. La deziron subiĝi al la pola abiturienta ekzameno deklaris 47 ukrainoj. Decida plimulto – dek kelkaj mil – partoprenos la abiturientan ekzamenon, por kiu Pollando certigas organizan helpon.

El la elsendo 05.05.2022. Legis Barbara kaj Maciek – 02’12”

Okaze de la 3-Maja Festo

En la kunteksto de la pasinta la 3-an de Majo Nacia Festo omaĝanta la proklamon de la 3-maja Konstitucio en la Reĝa Kastelo en Varsovio daŭras porokaza ekspozicio „Stanisław Małachowski. Heroo. Mito. Simbolo”. Ĝi memorigas la silueton de tiu elstara politikisto kaj lian rolon dum la debatoj de la 4-jara Sejmo kaj la proklamo de la fama Konsitucio, la unua en Eŭropo. Lian kontraŭstaron kontraŭ la perfidula Targowica-komploto el la 27-a de aprilo 1792, kiu laŭ la instigoj kaj patroneco de la rusa carino Katarina celis kontraŭ la reformoj de la 4-jara Sejmo kaj la Konstitucio.
La ekspozicio ne sole omaĝas marŝalon Małachowski kiel unu el la plej gravaj ŝtatviroj de sia epoko, kreskinta al la rolo de patriota simbolo. Ĝi ankaŭ bildigas la aperon en Pollando de la estetikaj tendencoj propraj al klasikismo.

El la elsendo 05.05.2022. Legis Milada – 01’19”

Pola Pavilono en Expo 2022 Dubai distingita

La 31-an de marto 2022 oficiale finiĝis Expo 2020 Dubai. La Pola Pavilono estis distingita per arĝenta medalo pro la aranĝo de internoj en la kategorio de mezgrandaj pavilonoj. La premion atribuis Oficejo de la Mondaj Ekspozicioj, interregistara organizo respondeca pro ilia organizado. La premioj havas longan tradicion, kiu radikas en 1851, kiam okazis la unua Monda Ekspozicio.

La laŭreatoj en unuopaj kategorioj – arkitekturo kaj panoramo, aranĝo de internoj kaj interpreto de la temo estis deklaritaj dum la solenaĵo „BIE Day Awards Ceremony”. La interna aranĝo de la pola pavilono observis la devizon „Pollando, kreiveco inspirita de la naturo”. Dominis en ĝi natura ligno kaj blanka mobila instalaĵo  impresanta kiel flugantaj birdoj. Ĝia kroma atrakciaĵo estis la arta instalaĵo „La pola tablo” el 120 lignaj moduloj kaj  specialaj elementoj el kupro, aluminio, vitro kaj ceramiko, ĉe kiu povis renkontiĝi la gastoj de la pavilono. En la daŭro de Expo 2020 Dubai la polan pavilonon vizitis preskaŭ unu kaj duona milionoj da personoj. Preskaŭ 200 polaj firmaoj prezentis siajn novumajn kaj teknologie evoluintajn produktojn.

El la elsendo 25.04.2022. Legas Pamela – 1’30”

Jubileo de la polaj-azerbajĝanaj rilatoj

Nunjare pasas la 550-a datreveno de la historiaj rilatoj inter Azerbajĝano kaj Pollando. Komencis ilin en 1472 la reganto de la lando Uzun Hasan direktinte leteron al la reĝo de Pollando, Kazimiro Jagelonido pri komunaj agadoj kontraŭ la otomana dinastio. Tiuj kontaktoj daŭris ĝis 1477. Ambaŭ landoj ligis la diplomatiajn rilatojn en 1992, kelkajn tagojn post la malkomponiĝo de Sovetunio.
Okaze de la 550-jariĝo de ambaŭlandaj rilatoj en la Malnova Oranĝerio de la Reĝa Łazienki-Parko funkcias fotoekspozicio „Perloj de la pola heredaĵo en Azerbajĝano”. Ĝi omaĝas la kontribuon de poloj vivantaj kaj kreantaj en Azerbajĝano fine de la 19-a jarcento. Temas pri polaj arkitektoj, kiuj partoprenis la ampleksan elkonstruon de ĝia ĉefurbo Baku. Inter aliaj Józef Gosławski (1865-1904) kaj Kazimierz Skórewicz (1868-1950) lime de la 19-a kaj la 20-a jarcento kreis multajn reprezentajn bakuajn konstruaĵojn, kiel la Urban Oficejon, Palacon kaj teatron de Tagijew, oficejan domon de Rothschild-familio, sidejon de la Nacia Banko de Azerbajĝano.
Tiuepoke Baku estis la produktoloko de preskaŭ duono de petrolo. La akirataj rimedoj estis destinitaj por la konstruado de modernaj publikaj kontruaĵoj kaj modernaj brikdomoj. Tio kaŭzis, ke dum apenaŭ kelkaj jardekoj Baku transformiĝis en „Parizon de Kaŭkazio” i.a. dank’ al polaj arkitektoj, kiuj funkciis kiel la ĉefarkitektoj de la urbo. La esploristo de la pola arkitekturo en Baku, profesoro Elchin Alijew informis ke dum la sovetunia periodo la kultura heredaĵo de Azerbajĝano estis neniigata i.a. pere de laŭplana detruado de arkivaĵoj pri la pola arkitekturo en Baku. Tiam estis konataj nur kvar nomoj de polaj arkitektoj. Nun tiu listo ĉirkaŭprenas 18 polojn kaj ĉirkaŭ 80 konstruaĵojn levitajn dank’ al polaj arkitektoj. Estas tamen sciate, ke estis ĉirkaŭ 300-400 konstruaĵoj de polaj arkitektoj. Oni kolektas informojn kaj fotojn pri tiuj fakuloj partoprenintaj la konstruadon de la azerbajĝana ĉefurbo.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Gabi – 02’48”

Strategia kanalo tra la Vistula Terlango finkonstruita

La ĉefaj laboroj en la kluzo de la naviga kanalo tra la Vistula Terlango (pole Mierzeja Wiślana) finiĝis. La kanalo ligos la Vistulan Lagunon kun la golfo de Gdansko. Aktuale daŭras tiaj finlaboroj kiel muntado de hidroteknika ekipaĵaro kaj testoj pri trafikinfrastrukturo. Post kvin monatoj povos jam laŭe de ĝi navigi ŝipoj.
La Vistulan Terlangon konsisitigas mallarĝa kaj longa terŝutaĵo kreiĝinta pro la efikado de marondoj, apartiganta la golfon de Gdansko disde la Balta Maro. Ĝi etendiĝas de Gdansko, Pollando okcidente ĝis markolo de Pilava en Rusio nordoriente. Por uzi la markolon polaj ŝipoj ĝis nun ĉiufoje devis peti aprobon de Rusio. La ĵus konstruita kanalo ebligas pri tio rezigni. Dank’ al la kanalo mallongiĝos ankaŭ la vojo de ŝipoj navigantaj el la Gdanska Golfo al la Vistula Laguno kaj al la Balta Maro.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Milada – 01’22”