POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Pollando helpe post la tertremo en Nepalo
Caritas Polska, Pola Humaneca Kampanjo kaj UNICEF Polska reage je la tertremo en Nepalo tuj komencis la monkolektadon por aĉeti akvon, nutraĵojn kaj medikamentojn necesajn post la tertremo, kiu plagis Nepalon kaŭzinte milojn da mortintoj kaj vunditoj.
UNICEF Polska preparis ankaŭ du aviadilajn transportojn kun humaneca helpo, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 120 mil tunoj da necesaj produktoj, tendoj, plejdoj kaj medicinaj instrumentoj. Al Katmanduo lunde venis grupo de polaj savantoj el la Pola Centro de Internacia Helpo. Surloke estas kelkdekpersona grupo de polaj fajrobrigadistoj el la serĉ-sava grupo HUSAR kun 12 serĉhundoj kaj necesa ekipaĵaro. La tertremo kun la forto de 7,9 gradoj en Richter-skalo estis la plej forta ekde 81 jaroj.
El la elsendo 28.04.2015. Legas Krystyna
Ĉirkaŭ la problemoj de nelegala enmigrado en la sudo de Eŭropo
Lastlunde la ĉefministroj de Italio Matteo Renzi kaj de Malto Joseph Muscat alvokis en Romo la Eŭropan Union pri decidfirma kaj komuna agado lige kun la lavanga alvenado de enmigrantoj kaj katastrofoj sur Meditereaneo. Iliaopinie necesas meti finon al la kontrabandado de homoj. La tragedio de enmigrantoj en ĉi tiu regiono de Eŭropo dominis dum la lunda renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la Unio en Luksemburgo, al kiuj posttagmeze aliĝis la uniaj ministroj por la internaj aferoj. Ilia tasko estis konsideri la unian reagon je la tragika situacio. Nokte inter sabato kaj dimanĉo sekve de katastrofo de la fiŝkaptista boato naviganta el Libio al Italio povis perei eĉ 950 personoj. Estis savitaj 28, oni retrovis la kadavrojn de 24. Laŭ Federica Mogherini, la estro de la unia diplomataro la lunda komuna renkontiĝo povis servi al preparo de eventuala eksterordinara pintrenkonto de la Unio ĉi-semajne, se la estro de Konsilio de Eŭropo, Donald Tusk decidos ĝin kunvoki. Li estis gvidanta ĉi-rilatajn konsultojn.
La decido estis alprenita lunde vespere kaj laŭ la informo de Donald Tusk, la prezidanto de la Konsilio de Eŭropo eksterordinara pintrenkonto de la Eŭropa Unio dediĉita al la situacio sur Medeitereaneo okazos ĵaŭde.
El la elsendo 21.04.2015. Legas Krystyna
la problemoj de lavanga enmigrado (2)
La plej Supera Kontrolĉambro kritike pri la komunumaj balotoj 2014
La Plej Supera Kontolĉambro en sia raporto pri la lastaj komunumaj balotoj en Pollando informis pri eraroj kaj malregulaĵoj en la Landa Balotoficejo. La raporto koncernas la utiligon de rimedoj el la ŝtatbuĝeo por la informadika priservo de la komunumaj balotoj. La kontrolĉambro konstatis i.a. mankon de longdaŭraj informadikaj planoj kaj tion, ke la aŭkcio pri sistemo priservonta la balotojn ne estis honesta kaj kreis riskon de korupto. La kontrolo rilatis sole al la Landa Balotoficejo. Ne estis kontrilitaj Ŝtata Balotkomisiono nek la trapaso de la balotoj. Komence de aprilo ĝi informis la prokuroraron kaj Agentejon pri Interna Sekureco pri ĵus la menciitaj „gravaj malregulaĵoj”. Laŭ aliaj informoj la komunumaj balotoj 2014 signifis malsukceson de demokratio en Pollando. Temis ne sole pri averio de infmadika sistemo, enorma skalo de nevalidaj voĉoj, longiĝa atendado je balotrezultoj, sed ankaŭ pruvitaj malregulaĵoj en preskaŭ ĉiu balotregiono. En februaro 2015 estis atingita interkompreniĝo inter reprezentantoj de kelkdek sociaj organizoj, sekve de kio estis establita Movado por Kontroli la Balotojn. Ĝia celo estas la civitana kontrolo de la balotoj. En majo 2015 en Pollando okazos prezidentaj balotoj, aŭtune la parlamentaj.
El la elsendo 14.04.2015. Legas Milada
krtike pri la lastaj komunumaj balotoj
La 5-a datreveno de la aviadila katastrofo apud Smolensko
La 10-an de aprilo 2015 pasas la 5-a datreveno de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko. Pereis en ĝi 96 personoj, inter ili la prezidento de Pola Respubliko Lech Kaczyński kun la edzino, eksa prezidento en la elmigrejo, vicmarŝaloj de la Sejmo kaj Senato, grupo de parlamentantoj, komandantoj de la Polaj Armeaj Fortoj, laborantoj de la Prezidenta Kancelario, estroj de la ŝtataj institucioj, sacerdotoj, reprezentantoj de ministerioj, kunbatalintaj kaj sociaj organizaĵoj, akompanaj personoj enirantaj la polan delegacion, kiu celis al la solenaĵoj ligitajn kun la 70-a datreveno de Katyń-krimo. Peris ankaŭ la aviadilanaro. Neniu transvivis.
Ĝis nun al Pollando ne revenis la vrako de la aviadilo nek la tn. nigraj kestoj. La 13-an de marto 2015 la Eŭropa Parlamento alvokis pri ilia tuja redono al Pollando.
Lastmerkrede okazis la gazetara konferenco de la familioj de la viktimoj de la katastrofo, en kiu estas postulata la internacia juĝesplorado pri la ĝis nun ne klarigita katastrofo. Al tiu postulo rilatigis sin en la televida programo de la stacio Republika Jaroslaw Kaczyński, la prezidanto de Juro kaj Justeco. Li memorigis, ke en 2010 la Eŭropuniaj aŭtoritatoj ofertis sian helpon ĉi-rilate, tiaj proponoj venis ankaŭ flanke de NATO. Ili restis senreagaj. Laŭ prezidento Bronisław Komorowski la ideo de internacia komisiono esploronta la kaŭzojn de Smoleńsk-katastrofon estas „io decide ne konvena kaj antaŭdata” antaŭ ol pola prokuroraro finos sian esploradon pri la kaŭzoj de la katastrofo el 2010.
El la elsendo 10.04.2015. Legas Barbara
La 5-a datreveno de la katastrofo
Zortrax – sukceso de junaj loĝantoj de Olsztyn
La tridimensiaj presiloj de la firmao Zortrax el Olsztyn (la norda Pollando) estas aĉeteblaj en Usono kaj en multaj uniaj landoj. Nun la kompanio planas borsan debuton ĝis la fino de la unua jarkvarono de 2015.
Zortrax aperis sur la usona merkato en 2013 post brila kampanjo de junaj poloj el Olsztyn en la paĝoj de Kickstarter. Ili gajnis tiam 180 mil dolarojn kaj aperis sur la mondaj merkatoj. Nun la produktoj de la firmo estas aĉeteblaj en ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio. La firmao malfermis fine de la 2014 la unuan polan salonon de la tridimensia presado, en kiu eblas ne nur aĉeti presilon kaj akcesoraĵojn, sed ankaŭ veni kun la propra projekto kaj presi ĝin surloke. Nunjare simila pressalono estos funkciigita en unu el la eŭropaj urboj.
El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada
Unu triono de poloj pretas defendi la landon
Preskaŭ unu triono de poloj en situacio de atako kontraŭ Pollandon anoncus sin al la militistaj fortoj aŭ al alia organizaĵo funkcianta sur la fronto (ekzemple sanitara). Laŭ la raporto de la Instituto pri la Markataj kaj Sociaj Esploroj evidentiĝas, ke granda elcento de la socio ne zorgus sole pri la sorto de la familaianoj. Kromaj 12 procenoj anstataŭ serĉi rifuĝon atendus la militistan rekrutigon. Plej patriote reagantaj personoj estas en la aĝo de 18 ĝis 24 vivojaroj.
La aŭtoroj de la raportoj atentigas krome, ke ju pli granda estas deklarita kono pri la historio de Pollando kaj la mondo des pli granda estas la deziro defendi la landon. Simila ligo aperas inter deklarata religia praktikado kaj preteco aliĝi al la volontulaj defendformacioj. La enketado okazis sur la tereno de la tuta Pollando en marto 2015.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Tomek
Poloj daŭre ne volas eŭron
Laŭ la opinisondado de la esplorcentro CBOS [cebos] rezultas, ke plimulto de poloj (68 procentoj) kontraŭas la enkondukon de eŭro en Pollando. Kontraŭan opinion prezentas nur unu kvarono de poloj – 24 procentoj. Ekde februaro 2013 la elcento de poloj dezirantaj eŭron malkreskis je 5 procentoj kaj nun estas la plej malalta en la historio de CBOS-esploroj. Pli ofta ol antaŭe estas timo pri negativaj sekvoj de akcepto de eŭro; deklaras ĝin 67 procentoj de la enketitoj. Ĉiam pli da personoj dubigas ankaŭ pozitivajn ekonomiajn sekvojn de la enkonduko de la komuna valuto. Inter la plej gravaj negativaj sekvoj de la enkonduko de eŭro estis menciita prezokresko. Tion timas 64 procentoj de la enketitoj. 42 procentoj antaŭvidas malavantaĝan ŝanĝokurzon de eŭro rilate zloton. Oni elmontris ankaŭ perdon de la eblo gvidi suverenan monpolitikon fare de Pollando. Kiel pozitivan sekvon de la komuna valuto 35 procentoj de la enketitoj elmontris la vojaĝavantaĝojn.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Milada
En 2014 pli da geedziĝoj
La 2014-a estis la unua jaro post 5-jara paŭzo, en kiu estis notita kresko de geedziĝoj. Ĝi egalis al 7 mil pli ol 2013, kvankam tiu kresko – laŭ anlizantoj – ne signifas firman tendencon. Entute temis pasintjare pri ĉ. 188 mil geedziĝoj. Senŝanĝe inter ili dominas la unuaj, t.e. inter fraŭloj kaj fraŭlinoj konsisitigante 82 procentojn. En la kamparo tiu elcento estas pli alta kaj egalas al 88 procentoj. Geedziĝoj religiaj, tio estas en preĝejoj kaj samtempe registritaj en la oficejoj de la civila stato en 2013 egalis al 64 procentoj. Laŭ direktoro de la Landa Centro por la Familianimzorgado pastro Przemysław Drąg oni de jaroj observas malkreskon de geedziĝoj en la Katolika Eklzezio, kion motivas timo de junuloj engaĝiĝi por „eterne”, havantaj la konscion de necesaj rezignoj kaj cedoj en la komuna vivo. Samtempe kreskas socia aprobo por la tn. prova partnera vivo.
Reference al la okcidentaj esploroj ekspertoj atentigas ke, ankaŭ en Pollando estonte kreskos iom la nombro de divorcoj, malkreskos la nombro de naskoj, tamen ne eblas paroli pri kiuj ajn principaj ŝanĝoj, nenio eksterordinara okazas en la pola socio kaj kutimoj.
Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo en la lastaj jaroj oni rimarkas pli altan aĝon de novgeedzoj. Rilate virojn temas pri aĝo lime de la 30-a vivojaro, rilate virinojn temas pri aĝo ĉirkaŭ la 27-a vivojaro. Ŝanĝojn oni notis en la nivelo de edukiteco de la novgeedzoj. En 2013 inter junedzinoj dominis supera klereco (pli ol 47 procentoj), en 1990 temis nur pri 4 procentoj. Similan kreskon oni notas rilate junedzojn de 4 procentoj kun supera edukiteco en 1990 ĝis 34 procentoj en 2013. En tiu jaro je ĉiuj 10 mil geedzoj 73 divorcis, komence de la 90-aj jaroj temis sole pri ne plenaj 50 divorcoj je 10 mil paroj. En la urboj la divorcoritmo estas duoble pli alta ol en la kamparo.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Maciek
Samurajaj kirasoj el Złoty Stok
Czesław Zabiegło el Złoty Stok en la Malsupra Silezio, emerita kriminologo estas amanto de la kulturo kaj militakcesoraĵoj de la malnova Japanio. Dum 25 jaroj li permane produktas aŭtorajn samurajajn kirasojn.
Kiel unuan objekton li faris – baziĝante sur foto – samurajan kaskon. Lia sekva verko estis kompleta kiraso, kies originalo el la 14a jarcento troviĝas ĝis nun el unu en la japanaj sanktejoj. Li rekreis ankaŭ kirason el la 12-a jarcento baze de nuntempa akvarelaĵo. La aŭtoritaj de Czesław Zabiegło kirasoj estas faritaj kun granda precizeco kaj zorgo pri ĉiu detalo de la manverko, spegulantaj la stilon de la epoko en kiu ili estis uzataj, t.e. la epoko Edo (1603-1868) kiam la samurajaj kirasoj estis riĉe ornamitaj. Ĉiun projekton antaŭas pridokumenta laboro kaj pretigo de la skizoj. Ĉiuj kiraselementoj estas farataj de la amotora artisto-metiisto mane, kvankam li uzas ankaŭ borilon kaj tornilon. Li uzas samajn materialojn, el kiuj kirasoj estis faritaj antaŭ jarcentoj. Krom ladoj latunaj, feraj kaj kupraj li aplikas teksaĵojn kaj ledon. Li tamen ne uzas lakon kaj silkajn brodaĵojn li faras el artefaritaj silkaj fadenoj. Liaj verkoj, eĉ se multekostaj, trovas klientojn dank’ al kio li kolektas rimedojn por siaj sekvaj projektoj.
El la elsendo 13.03.2015. Legas Tomek
Centro de la Japana Sporto kaj Kulturo
En la ĵus inaŭgurinta laboron Centro de la Japana Sporto kaj Kulturo en Lodzo eblas konatiĝi kun la japanaj batalartoj, kaligrafio, teceremonio, origamio. La Centro kreiĝis kiel komuna projekto de la Urba Centro por Sporto kaj Refreŝigo kaj la fondaĵo Surei No Mon apoganta la medion de la japana sporto kaj kulturo kaj laboranta favore al la pola-japana kunlaboro. La ideo de la Centro estis meti en unu lokon ĉiujn subjektojn, kiuj okupiĝas pri la japanaj batalartoj kaj tiujn, kiuj popularigas aliajn aspektojn ligitajn kun la japana kulturo kaj tradicio. Al la projekto aliĝis la lokaj kluboj Sambo, Kendo, Triumfanto, Aikido, Hagaku kaj Fudoshin Aikido. Temas pri la unua ĉi-speca iniciato en Lodzo populariganta la fizikan aktivadon kaj proksimiganta vaste komprenatan japanan kulturon.
El la elsendo 20.03.2015. Legas Tomek