POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Interkompreniĝo en Kievo

La prezidento de  Ukrainio Wikotr Janukowycz kaj la gvidantoj de la opozicio Arsenij Jaceniuk, Witalij Kliczko kaj Ołeh Tiahnybok en la ĉeesto de la estroj de la pola kaj germana diplomataro subskribis interkompreniĝon pri elkonduko de la lando el la krizo. Jam vendredon posttagmeze estis realigita unu el la punktoj de la interkom­preniĝo, estis revenigita la Konstitucio el 2004. Inter aliaj punktoj estas establo de la koalicia registaro en la daŭro de 10 tagoj kaj antaŭdataj balotoj.

El la elsendo 21.02.2014. Legas Barbara

Interkomprenigxo en Kievo

Tago de la Gepatra Lingvo 21.02.2014

La hodiaŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo pasas sub la devizo „Lokaj lingvoj por la globskala civitaneco – scienco en la atento­centro”. Ĝi emfazas la signifon de la gepatra lingvo kaj de la lokaj dialektoj por la evoluo de la globskala edukado formanta la kapablon de aktiva partopreno en la socia vivo kaj la kapablon solvi la problemojn same sur la loka kiel ankaŭ sur la tutmonda niveloj. Dum la planita por hodiaŭ Konferenco en la pariza Unesko-sidejo ekspertoj parolas i.a. pri la rolo de la gepatraj lingvoj en la perado kaj popularig­ado de la konoj de la lokaj kaj aŭtoktonaj socioj. Ili traktas ankaŭ la rolon de tiuj lingvoj en la solvado de aktualaj problemoj de la mondo. Unesko difinas la plurlingvan edukadon, kiel utiligadon de du aŭ pli lingvoj kiel instrumentojn de lernado kaj akirado de konoj. Laŭ la difino el 1999 temas pri lingvo de la loka socio, la gepatra lingvo kaj lingvoj de internacia komunikado. UEA en sia starpunkto el 2008 deklaris sin por la lernado de du, tri aŭ kvar lingvoj depende de la cirkonstancoj. Temas pri la gepatra lingvo, la regiona lingvo, se ĝi estas malsama ol la gepatra, la nacia lingvo, se ĝi malsamas disde la du ĵus menciitaj kaj la internacia lingvo estata nenies posedaĵo, alivorte Esperanto.

El la elsendo 21.02.2014. Legas Krystyna

“Hoteloj” por polenigantaj insektoj

En Varsovio funkcias la unua “hotelo” por polen­igantaj insektoj. Speciale konstruataj por ili “dometoj” – ĝiscele 100 – ekde marto komencos kreiĝi en la tuta lando. Dank’ al ili la sovaĝe vivantaj polenigantaj insektoj pli bone frontos la vivon en grandaj urboj. Mono por ilia elkonstruo estis kolektita dum la pasintjara septembra kampanjo “Adoptu abelon”. Ĝi celas protekti la polen­igantajn insektojn amase mortantajn sekve de malsanoj, amaskvanta uzo de  kemiaĵoj en la agrikulturo kaj detruado de iliaj vivejoj.

El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna

Hoteloj por polenigantaj insektoj

Monitorata la sorto de universitataj diplomitoj en Varsovio

Sistemo monitoranta  la sortojn de diplomitoj de la superaj lernejoj estas testata en la Varsovia Universitato. Laŭ la ĵus publikigitaj rezultoj evidentiĝas, ke 70 procentoj de la eksaj universitatanoj en Varsovio tri jarojn post la diplomitiĝo  havas stabilan etatan laboron enspezante pli ol 4 mil zlotojn monate. Ĉirkaŭ duono de ili estas dungita de la sama labordonanto. Aldoniĝas al tio 10 procentoj de la diplomitoj, kiuj establis propran firmaon aŭ laboras kontrakte. Rilate tiujn personoj mankas donitaĵoj pri iliaj enspezoj.  La ĵus menciitaj rezultoj estis formulitaj baze de analizo de donitaĵoj el la Instituto pri la Sociaj Asekuroj pri la periodo 2007-2011.

El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna

Monitorado de enlaborigitaj diplomitoj

Postuloj de islamanoj en Germanio

La loĝantaj en Germanio turkoj postulas enkondukon de leĝe agnoskita  muzulmana festo kaj enlaborigon de islamaj religiuloj en la germanaj militistaj fortoj, hospitaloj kaj malliberejoj. Laŭ Kenan Kolat, la prezidanto de la turka komunumo kiel leĝe agnoskita festo konforma estus Festo de Ofero. Ĝi estas la plej grava muzulmana festo. En Germanio loĝas nun ĉirkaŭ 4 milionoj da muzulmanoj. En plimulto ili devenas el Turkio, la sekvan lokon okupas islamanoj el la Sud-Orienta Eŭropo.

El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna

Postuloj de la turka malplimulto en Germanio

Senlaboreco en la eŭropunia eŭrosfero en 2013

Laŭ Eurostat en decembro 2013 en la eŭropunia eŭrosfero estis senlaboraj 12 procentoj de la civitanoj, same kiel en novembro kaj oktobro. En la tuta Unio tiu indico iom malkreskis kaj egalis al 10, 7 procentoj. La fenomeno  rilatis al 26 milionoj da civitanoj. Kompare kun la sama periodo de 2012 la nombro de senlaboruloj kreskis je 130 mil personoj. Plej malgrandan senlaborecon oni notis en Aŭstrio, kie ĝi koncernis ne plenajn 5 procentojn de la civitanoj, sekve en Germanio kaj Luksemburgio. Plej malbone la situacio aspektis en Greklando kaj Hispanio. En tiu ĉi lasta lando la senlaboreco trafis pli ol 25 procentojn de peronoj. Kompare al 2012 la senlaboreco kreskis en 14 membrolandoj, malkreskis en 13, en Svedio ĝi restis sur la sama nivelo. En la tuta Unio senlaboraj estis pli ol 23 procentoj de junaj personoj. Laŭ Eŭrostat la senlaboreco en Pollando en decembro 2013 egalis al pli ol 10 procentoj, dum laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo ĝi estis je 3, 4 procentoj pli alta.

El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna

Senlaboreco en la eurosfero 2013

Polino distingita de la brita reĝino Elizabeta la 2-a

La 62-jaraĝa Elżbieta Wanda Piotrowska, la direktorino de Morley College en Londono estis distingita de la reĝino Elizabeta la 2-a per medalo de la Oficiro de la Ordeno de la Brita Imperio – OBE pro la meritoj en la edukado de plenkreskuloj. Piotrowska naskiĝis en Britio en la familio de la polaj milit­rifuĝintoj – ŝia patrino estis malliberigit­ino de Oberlangen, la patro estis soldato de generalo Stanisław Maczek. Ekde 2008 ŝi estas direktorino de la funkcianta ekde la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento koleĝo specialist­iĝanta pri la edukado de la plenkreskuloj. diplo­mitiĝinte pri sociologio en la universitato de Kent ŝi pli frue laboris en la kleriga inspektor­aro Ofsted, ŝi estis instruistino kaj manaĝero. En MorleyCollege en la sud-orienta Londono edukiĝas ĉ. 11 mil plenkreskuloj jare. Ĝi specialist­iĝas pri la sociaj sciencaj kaj artaj studdirektoj: pentroarto, muziko, aktorado, danco k.s. Kun la lernejo estis ligitaj konataj komponistoj Gustaw Holst kaj Ralph Vaugham Williams, nun kunlaboras konata pentristo David Hockney. MorleyCollege havas riĉan programon de ekspozicioj, lekcioj kaj koncertoj.

El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi

Elzbieta W. Piotrowska distingita de la brita regxino

2013 – laŭvica rekorda jaro de Veturilo

En la dua jaro de la publikaj biciklo­luejoj Veturilo en la pola ĉefurbo oni pruntis biciklojn preskaŭ unu milionon 800 mil fojojn. En 2013 aldoniĝis 173 biciklaj staciluejoj, kiujn utiligis 150 mil personoj. Grandiĝis la longeco de la biciklaj vojetoj.  En la 2014 kreiĝos pliaj. Daŭras laboroj pri plukonstruo de la bicikla infrastrukturo. La utiligantoj de Veturilo estas kontentaj pri la funkciado de la sistemo. Pli ol 90 procentoj de la enketitoj taksis ĝin kiel bonan aŭ tre bonan. La sistemo Vetruilo estis funkciigita la 1-an de aŭgusto 2012, ĝia E-nomo Veturilo proponita de Marek Kempisty gajnis en la publika plebiscito i.a. dank’ al la subteno de esperantistoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj.

El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi

La bicikloluejoj Veturilo en 2013

Nova sezono de Veturilo komenciĝas

Ekde la plej proksima sabato denove eblas lui la ĉefurbajn biciklojn Veturilo. Ili aperis sur la varsoviaj stratoj komence de aŭgusto 2012. Ekde tiam kreiĝis en la tuta urbo 173 lustacioj de Veturilo kun pli ol 2 mil 600 bicikloj. Nunjare aldoniĝos novaj lustacioj kaj biciklaj vojetoj. En 2013 la bicikloj Veturilo estis luitaj pli ol unu milionon 800 mil fojojn. Rekorda luinto faris tion 1400 fojojn – 507 fojojn en la 2012-a jaro kaj 893 pasintjare. Veturilo estas la 8-a laŭ grandeco eŭropa biciklo­sistemo kaj la plej granda en la Centra kaj Orienta Eŭropo. Laŭ „USA Today” ĝi estas la 10-a plej bona  bicikla sistemo en la mondo. En la publika informo pri la inaŭguro de la nova sezono oni memorigas, ke la nomo Veturilo devenas el la lingvo Esperanto kaj oni klarigas la signifon de la vorto.

El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara / Tomek

Nova sezono de la varsovia Veturilo

Omaĝaj solenaĵoj en Auschwitz-Birkenau

Lunde okazis solenaĵoj lige kun la Internacia Memortago pri la Viktimoj de Holokaŭsto. Ĝi estas solenata en la datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz-Birkenau. La ĉefa datrevena solenaĵo kun partopreno de eksaj malliberigitoj, saviĝintaj judoj, rabenoj kaj katolikaj religiuloj, politikistoj, inkluzive de parlamentanoj el Eŭropo, Usono kaj Kanado okazis frumatene en la eksa koncentrejo Birkenau. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Bierkenau kreiĝis du jarojn poste kaj fariĝis loko de la ekstermado de judoj.  En Auschwitz germanoj mortigis almenaŭ unu milionon 100 mil homojn, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, ciganojn, sovetajn ostaĝojn kaj personojn de aliaj naciecoj. La koncentrejo estis liberigita la 27-an de januaro 1945 fare de la soldatoj de la 100-a Lvova Infanteria Divizio.  Estis liberigitaj ĉ. 7 mil malliberigitoj, pereis 231 sovetaj soldatoj. Hieraŭ komencis funkcii la dulingva – pola-angla – paĝo de la Instutito pri la Nacia Memoro pri la germanaj morto­tendaroj kaj koncentrejoj sur la tereno de la okupaciita Pollando:  www.truthaboutcamps.eu. 

El la elsendo 28.01.2014. Legas Krystyna

Omagxaj solenajxoj en Auschwitz-Birkeu