POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
La semajnfinaj koncertoj omaĝe al Wojciech Kilar
Per la semajnfinaj koncertoj la Nacia Filharmonio en Varsovio omaĝas la memoron de la antaŭnelonge forpasinta elstara pola komponisto Wojciech Kilar. La muzikkolektivoj de la filharmonio dum jaroj plenumadis kaj registradis plurajn komponaĵojn de Kilar. En la programo de la koncertoj aŭdiĝos ankaŭ Springfield Sonnet, kiun praplenumis la Simfonia Orkestro de la Nacia Filharmonio. La monda premiero de tiu komponaĵo de Kilar okazis dum la turneo de la Nacia Filharmonio en Svedio kadre de la 13-a Festivalo “Nutida Music”. Krome en la semajnfinaj koncertoj aŭdiĝos Meso opuso 68 de Krzysztof Meyer kaj Stabat Mater de Dvořák. La tuton gvidos la arta direktoro de la Filharmonio, Jacek Kasprzyk.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Krystyna
Semajnfinaj koncertoj omagxe al Wojciech Kilar
La bildstrio “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”
La 15-an de januaro en la eldonejo Rizzoli Lizard en Italio aperis la bildstrio titolita “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”. Sur ĝiaj 160 koloraj paĝoj la leganto konatiĝas kun eksterordinara historio de homo, kiu dum la 2-a mondmilito kiel la unua rimarkis kaj kondamnis la teruraĵojn de la holokaŭsto, sed estis ignorita de la aliancanoj. La bildstrion aŭtoras Marco Rizzo kaj Lelio Bonaccorso. La milittemaro, la holokaŭsto kaj la historio de Pollando okupaciita de germanoj interplektiĝas kun la historio de la homo, kiu senĉese akuzas tiujn, kiuj kvankam vidis ne volis kredi kaj restis indiferentaj. Lige kun la eldono de la bildstrio pri Jan Karski, kies 100-a naskiĝdatreveno proksimiĝas oni parolis ankaŭ dum speciala konferenco en la Eŭropa Parlamento. Estis tie pretigita la 22-panela ekspozicio prezentanta la figuron de la heroa polo.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Milada
Ĉiam pli da laborofertoj en la reto
Daŭre kreskas la nombro de laborofertoj en la Interreto. En oktobro aperis ĉirkaŭ 145 mil. Plej multaj rilatis al la Poznana Regiono en la okcidenta Pollando. Kreskas interesiĝo pri ekonomikiistoj, en oktobro temis aparte pri librotenistoj kaj specialistoj pri impostoj. Daŭre alta estas interesiĝo pri inĝenieroj. Aperis novaj laborofertoj en eduka kaj farmacia sektoroj. En la dua duono de 2013 kreskis laborofertoj por personoj profesie okupiĝantaj pri infanoj kaj grizaĝuloj, kaj okupiĝantaj pri aliaj hejmlaboroj. Laŭ specialistoj kaŭzas tion longdaŭraj demografiaj transformiĝoj.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Zbyszek
Kreskas laborofertoj en la Interreto
Eksterlandaj Studentoj en Pollando (2014)
En Pollando studas gejunuloj el 142 landoj. Preskaŭ unu trionon de ili konsistigas ukrainanoj. Plej ofte ukrainaj gejunuloj elektas medicinajn fakultatojn. En la antaŭa akademia jaro temis pri 29 mil eksterlandanoj, inter ili 9747 ukrainanoj. Laŭ la vidpunkto de la nombro de la ukrainaj studentoj Pollando antaŭis Germanion kaj prenis la 2-an lokon post Rusio. Plej multaj ukrainanoj elektas privatajn altlernejojn. Ekde 2005 triobliĝis la nombro de studentoj el Bjelorusio, entute temas pri pli ol 3 mil personoj. Ĉiam malpli multaj estas eksterlandaj studentoj poldevenaj. Inter eksterlandanoj multnombre estas reprezentitaj studentoj norvegaj (1553) kaj svedaj (1160). Tre rapide kreskas la nombro de la studantaj en Pollando hispanoj. En la akademia jaro 2012/13 temis pri 1327personoj. En 2005 estis da ili nur trideko. Kompare kun la mondaj statistikaĵoj en Pollando studas malmultaj azianoj. La nombro de la eksterlandaj studentoj kreskas, sed daŭre temas nur pri 1,74 procentoj de la tuto de la gejunuloj studantaj en Pollando.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Gabi
Stabila nombro de la polaj retuzantoj
La nombro de poloj utiligantaj la Interreton en la lastaj jaroj stabiliĝis. Temas pri 62 procentoj da poloj super la 15-a vivojaro. Laŭ la kvara eldono de Monda Interreta Raporto tiu ĉi grupo de la pola socio ne estas kohera kaj ĝiaj ciferecaj kapabloj ligiĝas unuavice kun aĝo. Inter 15-24 jaruloj eĉ 94 procentoj deklaras almenaŭ foj-fojan utiligadon de la Interreto. Inter personoj pli ol 60-jaraj nur 17 procentoj prezentis similan deklaron. Alia faktoro laŭ kiu eblus karakterizi la polan interretan populacion estas klereco. Ju pli kleraj estas poloj des pli ofte ili uzas la reton. Tiu elcento inter personoj kun universitata klereco egalas al 80 procentoj, dum nur al 20 procentoj inter homoj kun elementa edukiteco. Preskaŭ 100-procente la reton utiligas lernantoj kaj studentoj. Kreskis elcento de la internaŭtoj inter senlaboruloj. La unuan fojon oni notis personojn, kiuj iam uzis interreton – sed nun pro manko de komputilo, altaj kostoj de la retuzo, ĝia senutileco rezignis pri tio.
El la elsendo 07.01.2014. Legas Milada
Ĉinio, atrakcia laborloko
Ne Kajmana Insularo, nek Aŭstralio – sed Ĉino estas la plej ofte elektata de eksterlandanoj loko por vivi kaj labori. Laŭ ekspertoj de la banko HSBC eksterlandajn al Azio logas unuavice altaj salajroj. Meze dum la jaro eblas gajni 74 mil dolarojn, tio estas je 10 mil pli ol ekvivalentas la meza salajro sur aliaj kontinentoj. Al la malavantaĝoj apartenas polucio en la ĉinaj metropoloj. HSBC enketis pli ol 7 mil personojn en 37 landoj. Post Ĉinio, kiel atrakcia laborloko, viciĝis Germanio, Singapuro, Kajmana Insularo kaj Aŭstralio.
El la elsendo 07.01.2014. Legas Zbyszek
Cxinio, atrakcia laborloko
Pilgrimanto de la Jarmilo
Ĝis la 20-a de januaro 2014 en Lodzo – la centra Pollando – daŭras unika laŭ la monda skalo ekspozicio de fotoj de Johano Paŭlo la 2-a „Pilgrimanto de la Jarmilio”. La kolekto konsistas el 300 fotoj de Papo-polo en plimulto ĝis nun neniam publikigitaj. Johano Paŭlo la 2-a ĉiam alte taksis kontaktojn kun homoj, estis homo karisma, energia kaj aktiva. La prezentataj fotoj devenas el la riĉega kolekto de Servizio Fotografico [servicjo fotografiko] de „L’ Osservatore Romano” kaj atestas pri la eksterordinara pontifikado de Johano Paŭlo la 2-a. Ili prezentas la papon laŭ diversaj aspektoj. Kiel moralan aŭtoritatulon, kiu disvastigadis universalajn valorojn al ĉiuj homoj sendepende al ilia mondkoncepto, konfesio aŭ raso. Kiel politikiston, kiu dank’ al sia sindediĉo, humileco kaj amo en enorma maniero influis la formon de la hodiaŭa mondo. Kiel la homon, kiu spertante penon kaj solecon dediĉis sian vivon al aliaj homoj. La ekspozicio konsistanta el 21 partoj – pro la temamplekso – rolas kiel eksterordinara dokumenta veturo tra la unuopaj etapoj de la pontifikado kaj agado de Johano Paŭlo la 2-a.
El la elsendo 03.01.2014. Legas Gabi
La ekspozicio pri la Pilgrimanto de la Jarmilo en Lodzo
24 milionoj da pasaĝeroj en polaj flughavenoj
Eĉ 24 milionoj da pasaĝeroj utiligis en 2013 la polajn flughavenojn. Tio estis je 12,5 procentoj pli ol unu jaron antaŭe. La gvidan rolon havis la Varsovia Chopin-flughaveno, sekvis aerodromoj en Krakovo kaj en Gdansko. La 2012 estis la tria jaro laŭvice, en kiu kreskis la nombro de la flugantaj pasaĝeroj. Tio estis ebla dank’ al la ŝanĝoj sur la merkato de regulaj trafikkonektoj, inkluzive evoluon de favorprezaj kaj landaj flugoj. Tra la ĉefurba flughaveno Chopin pasis 9,5 milionoj da pasaĝeroj, la krakova Balice notis 3,4 milionojn da pasaĝeroj kaj la flughaveno en Gdansko 2,8 milionojn da vojaĝantoj. Krome la flughaveno en Katowice notis 2 kaj duonan milionojn da pasaĝeroj kaj tra Vroclavo pasis 1,9 milionoj da pasaĝeroj. En 2012, simile kiel unu jaron pli frue, plej rapide disvolviĝis la regionaj flughavenoj; la plej grandan dinamikon, pli ol 77-procenton notis la flughaveno en Zielona Góra-Babimost. En 2012 komencis funkcii du novaj flughavenoj – en Modlin (857 mil pasaĝeroj) kaj en Lublino (5,6 mil personoj). La plej oftaj flugoj okazis al Britio kaj la plej ofte vizitata urbo estis Londono, kien flugis pli ol du milionoj da pasaĝeroj. Sekvis Germanio kaj Italio. La gvida flukompanio estis LOT. Rynair havis la 23-procentan partoprenon en la pola flugmerkato, la 20- procentan notis Wizz Air.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Milada
La Poŝtelefona Gardanĝelo
La prototipon de aplikaĵo baziĝanta sur niaj nervaj konektoj kaj nia biologio prilaboras psikologo Rafał Ohme konstatinte, ke plimulto de ni ne havas tempon aŭskulti nian internan voĉon aŭ ĝin rifuzas. Ŝanĝi tion helpos al ni plurfunkciaj poŝtelefonoj. La prototipo de la aplikaĵo estos preta en 2014. Lau Rafał Ohme la homa korpo la tutan tempon „sufloras” al ni, kion fari. Ĝi informas nin pri la bezonoj, sed nur malmultaj kapablas aŭdi tiujn komunikojn. La menciita aplikaĵo baze de signaloj senditaj de organismo avertos ekzemple, ke la nivelo de nia nervoziĝo superis iun nivelon. Tiam aperos ankaŭ konsilo, ke prefere dum duona horo oni distanĉiĝu de aliaj homoj, faru kelkajn fizikajn ekzercojn aŭ supreniru la ŝtuparon de la oficejo aŭ domo. Kiam la organismo reakiros ekvilibron homo ricevos konfirman informon. Rafał Ohme bildece komparas la funkcion de la aplikaĵo kun la rolo de Gardanĝelo sufloranta solvon, helpanta, sed parolanta tro mallaŭte por ke oni aŭdu tion. La poŝtelefona aplikaĵo estos pli laŭta.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Tomek
La Posxtelefona Gardangxelo
Ĉokolado rekomendita
Laŭ hispanaj sciencistoj ne necesas rezigni pri frandado de ĉokolado, ĉar ĝi ne grasigas, eĉ kontraŭe – personoj, kiuj ofte konsumas ĉokoladon havas malpli da grasa histo. Kiel informis la periodaĵo „Nutrition” sciencistoj el la universitato en Grenado analizis donitaĵojn de 1458 personoj 12-17-jaraĝaj el 9 eŭropaj landoj, partoprenintaj la esplorprojekton HELENA, financitan de la Eŭropa Unio. La esplorojn aŭtoris Magdalena Cuenca-Garcia. Ŝiaopinie kvankam ĉokolado estas taksita kiel altgrade energidona produkto, riĉa je sukeroj kaj graso la lastaj esploroj inter plenkreskuloj sugetas, ke la konsumado de ĉokolado ligiĝas kun malpli alta risko de kormetabolaj malsanoj. Ĉokolado enhavas mulajn flavonoidojn, kiuj rolas kiel fortaj antioksidantoj. Ili efikas ankaŭ kontraŭinflame kaj kontraŭtrombe kaj helpas en hipertensio. Sciencistoj atentigas krome, ke la biologia efikado de nutraĵoj ne povas esti konsiderata nur laŭ la vidpunkto de ilia kolarieco, sed ankaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj konsisteroj, kiuj en difinita maniero efikas grandige aŭ malgrandige je la risko de malsanoj, inkluzive de obezeco.
El la elsendo 31.12.2013. Legas Gabi
Cxokolado rekomendita