POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Unu el la kampanjoj de hitlera Germanio ekstermi la polajn intelektulojn

La 6-an de novembro pasis la 74-a datreveno de la Speciala Kampanjo Krakovo,  kadre de kiuj germanoj invitis al Collegium Novum en Krakovo profesorojn de la Jagelona Universitato    por prezenti la prelegon pri la germana starpunkto rilate al la scienco kaj superaj lernejoj. Efektive temis pri  „Aktion gegen Professoren”, efektivigita de la krima subtaĉmento de Einsatzkommando D gvidita de SS-viro Bruno Müller. La subalternuloj de Hitler malliberigis 184 universitatajn lekciantojn el la Jagelona Universitato, el la Fand- kaj Minindustria Akademio kaj unuopajn personojn el aliaj altlernejoj. La koncentrejo Sachsenhausen signifis por ili la morto­verdikton. La evento estis tiom skandala, ke pri la sorto de famaj polaj sciencistoj intervenis… Mussolini. Parto estis liberigita, sed la travivitaj spertoj fariĝis kaŭzo de ilia baldaŭa morto.

El la elsendo 22.11.2013. Legas Milada

zap_bp_24

Ĉu en EU estos kultivebla modifita maizo 1507

La Eŭropa Komisiono petis la registarojn de la eŭrouniaj landoj permesi la kultivadon de la genetike modifita maizo 1507. Informis pri tio la unia komisaro por sanaferoj Tonio Berg. Tiu postulo fariĝos en decembro temo de la eŭropunia renkonto de la ministroj pri la medioprotektao. Se en la Konsilio ne estos atingita kvalifikita plimulto por aŭ kontraŭ  – la Komisiono aŭtomate devos ĝin aprobi. La last­merkreda decido de la Komisiono estas sekvo de la verdikto de la eŭropunia Tribunalo, kiu la 26-a de septembro agnoskis, ke la Eŭropa Komisiono sindetenis sin de agadoj koncerne peton de la firmao Pioneer de antaŭ 12 jaroj pri permeso kultivi la modifitan genetike maizon 1507.  Tiu maizo estas allasita al la aplikado en la nutraĵoj kaj furaĝoj, sed ne al la kultivado. La decidon de la Eŭropa Komisiono kritikis Greenpeace.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Tomek

Pri kultivado de maizo 1507 en EU

Nova opinisondado pri poruniaj agordoj en Britio

La plej nova opinisondado pri la rilato de britoj al la Eŭropa Unio elmontras kreskantan separismon. Du trionoj de la respond­intoj en la enketo de la gazeto „Huffingston Post” deklaris volon, ke Britujo forlasu la Union. Dum iom pli ol tagnokto la sondadon partoprenis 17 kaj duona mil personoj. 36 procentoj asertis, ke Britujo restu en la Unio pro la ekonomiaj motivoj tamen eĉ 64 procentoj deklaris tion malgrava. La demando pri ekonomiaj avantaĝoj estis diktita de la starpunkto de la Konfederacio de Brita Industrio – CBI, kiu latlunde lanĉis kampanjon por resti en la Unio.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Milada

Britoj en nova sondado pri EU

La novembra Tago de Solidareco kun Niĝerio

La 10-a de novembro estis dediĉita en la pola Katolika Eklezio al kristanoj en Niĝerio. Laŭ la veninta al Pollando episkopo Hyacinth Oroko Egbebo la ĉefa defio de la Niĝeriaj kredantoj estas la krima agado de la organizo Boko Haram, kies celo estas kontraŭbatali ĉion,  kio venas el Okcidento: preĝejojn, lernejojn hospitalojn por envivigi la islaman ŝariaton. Boko Haram celas plenan islamigon de la lando. Ĝiaj teroristoj mortigas ne sole kristanojn, sed ankaŭ kontraŭbatal­antajn soldatojn kaj policistojn, eĉ muzulmanojn mem, se ili kritikas ilian agadon.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Zbyszek

Tago de Solidareco kun Nigxerio

Malgranda Pollando en Hinda Unio

La 10-an de novembro okazis la hindunia premiero de filmo pri maharaĝo savanta polajn infanojn. La filmo „Malgranda Pollando en Hinda Unio” rakontas historion de ĉirkaŭ unu mil polaj infanoj, al kiuj dum la 2-a mondmilito helpis la reganto de Ĝamnagar. Dank’ al prezento de la filmo en la kanalo Doordarshan [do-ĉan] konatiĝis kun ĝi ĉ. 150 milionoj da spektantoj.  La polaj infanoj el la infero de la sovetaj tendaroj kaj ekzilejoj de Siberio trafis al Hinda Unio tra dezertoj de la Centra Azio kaj tra Irano. La maharaĝo konstruigis al ili el siaj privataj rimedoj estadtendaron kaj certigis dignajn vivkondiĉojn. Ĉiujn grupojn de polaj infanoj li bonvenig-adis per la vortoj:  „Ne opiniu vin orfoj. Nun vi estas ĝamnagaranoj kaj mi estas patro, la patro de ĉiuj loĝantoj de Ĝamnagar, ankaŭ la via”. La helpokampanjo dediĉita al polaj infanoj en 1942 estis realigita kun delegitoj de la Armeo de generalo Władysław Anders kaj kunlabore kun la pola konsulejo en Bombajo, la Ruĝa Kruco kaj la tiama brita administracio. La filmo realigita de Anu Rada estis financita de la hindunia ŝtata televido Doordarshan kaj la registaro de la provinco Guĝarato, en kies loko Ĝamnagar loĝis polaj infanoj. La kunproduktintoj de la filmo estis pola Nacia Aŭdovida Instituto kaj la pola televido kiel teknika partnero.

El la elsendo 15.11.2013. Legas Milada

Malgranda Pollando en Hinda Unio

Interretaj servoj de la Pola Poŝto

Ekde la 5-a de novembro klientoj de la Pola Poŝto povas aĉeti en la Interreto kaj sekve presi poŝtmarkojn. Ili povas ankaŭ skribi interrete leteron kaj sendi ĝin tradicie. Liveros ĝin al adresato leterportisto. La interreta platformo de Pola Poŝto ofertas do  novleteron kaj nov¬poŝtkarton. Jam de kelkaj monatoj utiligante mobil¬aparatojn eblas presi faritan de si foton kaj sendi tian karton al dezirata persono. Dume nov¬poŝtmarko kaj novletero estas realigeblaj pere de komputilo, sed baldaŭ la oferto estos vastigita je tabletoj kaj plur¬funkciaj poŝtelefonoj.

El la elsendo 12.11.2013. Legas Tomek

Novaj interretaj servoj de Pola Posxto

Librovendomaŝinoj en polaj staciodomoj

En la stacidomoj en Varsovio, Vroclavo kaj Poznano krom aŭtomatoj kun kafo, tero kaj dolĉaj mordaĵoj aperis pasint­semajne aŭtomatoj kun libroj. La vojaĝantoj povas aĉetila plej novan romanon de Haruki Murakami „La senkaraktera Tsukuru Tazaki kaj la jaroj de lia pilgrimado”. Ne hazarda estas la formo kaj enhavo de la vendata libro”. Nome temas pri la tradicio de vendo­maŝinoj, tre popularaj en Japanio, aliflanke la ĉefheroo estas la projektanto de la stacidomoj. La kreado de Haruki Murakami vekas grandan interesiĝon en la mondo. Li estis plurfoje kandidato por la literatura Nobel-premio. La libro de Mrakami aperis en la polaj librovendejoj la 6-an de novembro. En Japanio ĝi fariĝis furorlibro dum unu diurno, dum unu tago estis venditaj 600 mil ekzempleroj.

El la elsendo 12.11.2013. Legas Tomek

La stacidomaj vendomasxinoj

Klimata Konferenco de UNo en Varsovio

Teknikaj preparoj al la klimata UNO-pintrenkonto en Varsovio inter la 11-a kaj la 22-a de novembro finiĝas hodiaŭ. La konferenco okazos sur la Nacia Stadiono, sur kies ludplato estis instalitaj kvar pavilonoj, inkluzive de du por  po ĉirkaŭ du mil peronoj, en kiuj disvolviĝos la debatoj. La akompanaj aranĝoj okazos ankaŭ en Palaco de Kulturo kaj Sciencoj. Por la pint­renkonto, kies inaŭguro okazos en la 95-a datreveno de la reakiro de la sendependeco de Pollando venos pli ol 10 mil personoj reprezentantaj ŝtatojn kaj ekster­registarajn organizojn. Unu el la plej grandaj delegacioj – ĉirkaŭ 100-persona – venos el Ĉinio. Por faciligi la trafikon funkcios specialaj buslinioj. La organizo de UNO-konferenco kostos ĉirkaŭ 100 milionojn da zlotoj, aldone por la teknika priservo de la evento estis destinitaj 34 milionoj da zlotoj.

El la elsendo 08.11.2013. Legas Zbyszek

Klimata UNo-Konferenco en Varsovio

Adiaŭo de Tadeusz Mazowiecki

Lastdimanĉe, t.e. la 3-an de novembro Pollando adiaŭis la forpasintan unuan nekomun­istan ĉefministron en la Orienta Eŭropo post 1989.  Tadeusz Mazowiecki mortis la 28-an de oktobro en la aĝo de 86-jaroj. La sepultotago estis anoncita en Pollando kiel tago de la nacia funebro. La solenaĵoj komenciĝis en la varsovia Arkikaderala Baziliko de Sankta Johano Baptisto. La funebran meson, kiun partoprenis la plej altrangaj reprezentantoj de la ŝtato kaj registaro celebris kardinalo Kazimierz Nycz. Tadeusz Mazowiecki estis entombigita en la apudvarsovia loko Laski.  Kondolencoj al la familianoj kaj al Pollando venis el la tuta mondo. Sendis ilin i.a. la prezidentoj de Usono, Germanio, Ĉeĥio, Litovio, Estonio, Svislando, Makedonio, Bosnio kaj Hercegovino. Ili venis ankaŭ de la germana kanceliero Angela Merkel kaj la ĉefministroj de Ĉeĥio, Litovio, Moldavio, Luksemburgio kaj Singapuro. Pasint­semajne en la polaj diplomatiaj centroj estis elmetitaj kondolencaj libroj. Siajn omaĝvortojn enskribis estroj de la ŝtatoj kaj registaroj, konataj politikistoj la amikoj de Tadeusz Mazowiecki el la periodo de lia politika aktivado.

El la elsendo 05.11.2013. Legas Milada

Funebraj solenajxoj de Tadeus

Muro de Memoro omaĝe al insurgentoj de la Varsovia Insurekcio 1944

En la tombejo de la Varsoviaj Insurgentoj en la kvartalo Wola kreiĝos La Muro de Memoro. Nun en la Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944 komencis funkcii centro kolektanta informojn pri pereintoj, mortintoj aŭ perdiĝintoj dum la tempo de la Insurekcio. Ĉiuj informoj estas kolektataj  pere de speciala enketo konsultebla rete. La enketo paperforme estas disdonata ankaŭ de volontuloj kvestantaj – dum la nuna periodo de la Festo de la Mortintoj en ĉiuj Varsoviaj tombejoj – por la renovigo de la insurgentaj tomboj. Ĉiuj informoj estos kontrolataj de specialistoj de la muzeo kaj definitivan decidon  pri la loko de unuopaj nomoj sur la Muro de la Memoro alprenos Memorkonsilio pri Bataloj kaj Martireco.  La Muro troviĝos en la Tombejo de la Varsovia Insurekcio 1944, en kiu eterne ripozas jam pli ol 104 mil personoj – civiluloj kaj soldatoj. Eĉ 80 mil tio estas la korpo­restaĵoj de la civila loĝantaro de la pola ĉefurbo: virinoj, infanoj, grizaĝuloj senkompate pafmortig­ataj de hitleranoj.

Ekde 2011 daŭras la renovigo de la Tombejo de la insurgentoj de la Varsovia Insurekcio 1944, nome la sabloŝtonaj tombotabuloj estas anstataŭigataj per granitaj. La tuta renoviga laboro finiĝos antaŭ la 70-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio, tie estas la 1-a de aŭgusto 2014.  Renovigita estos ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de la monumento Pereintoj Nevenkitaj troviĝanta sur la terŝutaĵo kun la restaĵoj de preskaŭ 50 mil varsovianoj, kiuj pereis dum la Insurekcio 1944.

El la elsendo 01.11.2013. Legas Milada

Muro de Memoro omagxe al insurgentoj de la jaro 1944