POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Caritas Polska solenas la 25-jariĝon
Caritas Polska solenas en 2015 la 25-jariĝon. Ĝi estas la plej bone konata en Pollando karitata organizo. Caritas funkcias sur la tereno de la tuta lando gvidante tranoktejojn, nutrejojn, domojn de soleca patrino, fenestrojn de la vivo, sociterapeŭtajn kleriĝejojn, protektolokojn por malsanuloj en la fina vivstadio, distribuejojn de vestaĵoj, distribejojn de nutraĵoj, laborrenkontojn de okupa terapio, centrojn de kriza interveno. Caritas krome engaĝiĝas eksterlande organizante helpon por Ukrainio, Irako, Sirio, Libano, Jordanio kaj Balkanio. Kadre de la jubilea jaro pasanta sub la devizo „Caritas por la familio” inter multaj iniciatoj ĉiu monato estos dediĉita al malsama agadsfero de Caritas – ekzemple al helpo por neplenlertuloj, por senhejmuloj, por senlaboruloj, al infanoj. La ĉefaj jubileaj solenaĵoj okazos aŭtune, kiam estas planita i.a. internacia konferenco „Familio en la zorgo de Caritas”. Lige kun la jubileo en la Interreto kreiĝas servilo pri socia subteno de la karitataj iniciatoj kaj servilo dediĉita al Caritas-volontuloj entute ĉirkaŭ 100 mil personoj.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada
Tribunalo malfondis Societon de Silezia Nacio
La tribunalo en Opole (la sudokcidenta Pollando) malfondis la Societon de Silzia Nacio kaj verdiktis ĝian likvidon. Ĝi agnoskis valida la starpunkton de la Plej Supera Tribunalo, laŭ kiu ĝia nomo kaj la celo erarigas rilate juran apartigon de la silezia nacia malplimulto. La prezidanto de la Societo de Personoj de Silezia Nacieco anoncis apelacion kaj aldone direkton de la afero al kompetentaj organoj sur la eŭropa nivelo. Juristino Irena Majcher prezentante motivojn de la decido memorigis, ke laŭ la Plej Supera Tribunalo la nomo kaj celo de la societo povas implici eraran aserton pri ekzisto de la silezia nacio. La agado de la societo kun tiu nomo kaj kelkaj ĝiaj statutparagrafoj lezas polan leĝaron, aparte leĝon pri naciaj kaj etnaj malplimultoj kaj balotkodon.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada
La 70-a datreveno de la liberigo de Auschwitz
Eksaj malliberigitoj kaj saviĝintoj el Holokaŭsto estis la plej gravaj gastoj dum la solenaĵoj ligitaj kun la 70-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau. Unue eksaj malliberigitoj metis florkronojn kaj bruligis torĉojn ĉe la Mortomuro sur la korto de la bloko 11 de la eksa koncentrejo en Auschwitz. Sekve en la Centro de Dialogo kaj Preĝo estis celebrita la sankta meso kun ilia partopreno. La kuliminaj solenaĵoj komenciĝis posttagmeze en tendo ĉe la ĉefpordo de la eksa koncentrejo Birkenau, nun Auschwitz II-Birkenau. Laŭvice la delegacioj bruligis torĉojn antaŭ la monumento de la viktimoj de la koncentrejo, kiu staras inter ruinoj de du plej grandaj gaskameroj de Birkenau. Antaŭtage de la solenaĵoj en la Librogalerio en Oświęcim kun la eksaj malliberigitoj de la koncentrejoj – inter kiuj plejmultis poloj – renkontiĝis ĵurnalistoj.
Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Birkenau kreiĝinta du jarojn poste fariĝis ekstermoloko de judoj. En la koncentreja komplekso funkciis koncentrejaj subfakoj. Germanoj ekstermis almenaŭ unu milionon 100 mil personojn: judojn, polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĝojn, alinaciaj malliberigitoj. La 27-an de januaro 1945 la koncentrejon liberigis soldatoj de la Ruĝa Armeo. Sur ĝia tereno en 1947 kreiĝis muzeo.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Tomek
Boato kun hibrida motoro
La Mara Akademio en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) kune kun turka ŝipfarejo konstruos boaton, kiu utiligos la renovigeblajn energifontojn disponante pri la sunenergia-venta-elektra motoro. La lanĉo kaj la unua ralio de la marunuo okazos sur la Marmora Maro en 2016. La konsorcio de la Mara Akademio, la Varsovia Politekniko kaj Autocomp Management ricevis unu milionon da eŭroj por kromfinanci la realigon de la projekto. La boato ekzempligos la evoludirekton de hibridaj motoroj kaj jaktotrunkoj en la plej proksimaj dudek jaroj. Dek kelk metrojn longa jakto por ĉ. 6-persona anaro estos konstruita el modernaj kompozitaj materialoj. La projekto kreiĝas kadre de la programu Era Net Transport, kadre de kiu funkcias internacia konsorcio konsistanta el centroj financantaj sciencesplorojn rilate transporton, kiel ministerioj, registaraj agentejoj kaj esplorcentroj. Inter 24 subjektoj el 18 landoj Pollandon reprezentas Nacia Centro por Esploroj kaj Evoluo.
El la elsendo 20.01.2015. Legas Maciek
Pollando sen GMO
Pollando estas kaj daŭre intencas resti lando libera de Genetike Modifitaj Organismoj, informis polaj aŭtoritatoj rilatigante sin al la proklamitaj de la Eŭropa Parlamento reguloj faciligantaj al la uniaj landoj enkonduki malpermeson kultivi plantojn genetike modifitajn. Ili donas al la landaj aŭtoritatoj pli grandan elastecon i.a. ebligante, ke jam en la daŭro de la t.n. aŭtoriga proceduro de koncerna GMO-specio sur la unia nivelo la koncerna lando povu elpaŝi por limigi la geografian kultivadterenon, tiel ke ĝi ne ampleksu ĝian teritorion. Aliflanke ŝtatoj, en kiuj plantoj genetike manipulitaj estas kultivataj devos zorgi, ke GMO-specioj ne traiĝu sur la teritorion de najbaraj ŝtatoj kreante la tiel nomatajn bufrosferojn. La leĝdona procezo sur la unia nivelo ankoraŭ ne finiĝis. Kiam tio okazos kaj la teksto de la direktivo estos publikitita, kio povas okazi ĝis la fino de la unua jarkvarono 2015, tiam eblos envivigi ĝin ankaŭ en Pollando.
Aktuale en la Eŭropa Unio estas allaseblaj nur tiuj GMO-kultivaĵoj, kiuj laŭ Eŭropa Oficejo por Nutraĵsekureco ne endanĝerigas homojn, bestojn kaj la medion. La uniaj landoj kvankam povas sur sia teritorio enkonduki periodajn limigojn aŭ malpermesojn, devas tion pravigi per argumentoj rilatantaj al la homa sano kaj mediokonsideroj.
El la elsendo 20.01.2015. Legas Milada
Germanologio kaj centreŭropaj studoj en Krakovo
La Pedagogia Universitato en Krakovo kune kun la Universitato en Prago funkciigos en la nova akademia jaro novan magistrigan studdirekton pri germanologio kaj la centreŭropaj studoj. Dum unu el kvar semestroj polaj studentoj lernos en Prago kaj la ĉeĥaj en Krakovo. Diplomitoj ricevos diplomojn de ambaŭ altlernejoj. Kvankam la Pedagogia Universitato en Krakovo ne estas la unusola en Pollando proponanta germanologion kiel studdirekton, sed la unusola kiu en sia profilo donas la atenton al la centroeŭropaj problemoj. La kunlaboro kun ĉeĥa universitato ebligos konatiĝi kun la ĉeĥa vidpunkto pri la ĉeĥaj-germanaj-polaj rilatoj, kiu apenaŭ estas konata kaj konsiderata en la polaj altlernejoj. La atuto de la nova studdirekto estas la interŝanĝa studsemestro jen en Krakovo jen en Prago, kio donos la eblecon konatiĝi kun alia akademia medio kaj labori en multkultura kolektivo.
Nova studdirekto vastigos konojn de la studentoj pri la germanlingvaj kaj centreŭropaj mastrumadoj kaj kulturoj kaj krome praktike preparos al la pola-germana-aŭstra-ĉeĥa kunlaboro ebligonte laboron en firmaoj kaj institucioj okupiĝantaj pri la polaj-germanaj-ĉeĥaj-aŭstraj kontaktoj.
El la elsendo 13.01.2015. Legas Milada
Poloj bonvenigis la Novan Jaron hejme
Plimulto de poloj, eĉ 59-procente deklaris komence de decembro, ke la Silvestran Nokton pasigos hejme inter la familianoj. Malpli oni unu kvinono (16 procentoj) faris tion kun gekonatoj, amikoj – ankaŭ dum hejmaj aranĝoj. Nur 7 procentoj bonvenigis la 2015-an dum baloj.
Laŭ la decembraj esploroj de CBOS-centro nur malmultaj enketitoj – 2 procentoj – tiucele forveturis ekster sian loĝlokon, partoprenis koncerton, vizitis teatron, amuziĝis dum organizita surstrata Silvestra Festo.
Laŭ la esploroj de CBOS rezultas, ke kvankam ekde la fino de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento malkreskis iom grupo de poloj bonvenigantaj la Novan Jaron kun familianoj en la propra hejmo (je 7 procentoj) daŭre la pasigado de la Silvestra Nokto okazas en la familia rondo. Ekde 1997 ne ŝanĝiĝis en maniero esenca elcento de personoj, kiuj bonvenigas la Novan Jaron alimaniere. Tamen junaj poloj en la aĝo de 18-24 jaroj nur 21-procente pasigis la Silvestran Nokton kun familianoj, 85-procente faris tion personoj pli ol 65-jaraĝaj. Balon, nokton en kafejo aŭ restoracio plej ofte elektis poloj 25-44-jaraĝaj. Silvestron ekster la hejmo preferis loĝantoj de grandaj aglomerejoj.
El la elsendo 02.01.2015. Legas Gabi
2015 en la pola politiko
Laŭ politologoj kaj sociologoj, kun kiuj interparolis PAP-agentejo la prezidentaj kaj parlamentaj balotoj estos la plej grava evento en 2015. Laŭ politologo Rafal Chwedoruk el la Varsovia Politekniko tio estos la plej grava jaro ekde 2005. Liaopinie partio, kiu ilin gajnos plej verŝajne restos en la pola politika sistemo pli ol unu oficperiodon. Kiu atingos tro malfortan rezulton aŭ ne superos la balotsojlon povas entute adiaŭi la politikan vivon. Laŭ ĉi tiu vidpunkto la decidaj estos la rezultoj de la Pola Kamparana Partio kaj Alianco de Demokrata Maldekstrularo. Se Civitana Platformo gajnos balotojn aŭ certigos al si – en la alianco kun la kamparanoj – decidan plimulton la pola partia sistemo transformiĝos en sistemon kun unusola dominanta partio. Aldonendas, ke la Civitana Platformo regas en Pollando jam ekde 2007 kiel rivalon havante la partion Juro kaj Justeco. Laŭ Maciej Gdula en „Politika Kritiko” konsiderante la regadstilon de Ewa Kopacz el Civitana Platformo ne eblas al ŝi aŭguri grandan sukceson. Sed liaopinie multo dependas de la balotrezulto de la rekandidatonta por la prezidenta posteno Bronislaw Komorowski. Politologo el la Jagelona Univiersitato Jaroslaw Flis ankaŭ asertas, ke la balotoj de 2015 certigos la povoaranĝon por longa tempo eĉ ĝis aŭtuno 2018. Liaopinie Civitana Platfromo kun la Kamparana Partio havas ŝancon pluregi eĉ se bonan rezulton atingus Juro kaj Justeco. Similan opinion prezentas Rafał Matyja el la Supera Lernejo de Informadiko kaj Administrado en Rzeszów (en la sudorienta Pollando). Nur du aferoj povas ŝanĝi la ĝinunan regoaranĝon – apero de laŭvica prezidentokandidato kaj la fakto, ke la Civitana Platformo fermiĝis je junaj generacioj konsiderante la aĝon de la gvidantoj, kiu superas 50 jarojn. Povas do sekvi generacia revolucio, ĉar junaj poloj estas subreprezentitaj en la pola politika sistemo. Laŭ Antoni Duda la dua duono de la nuna oficperiodo de la aktuale reganta Civitana Platformo kaj Kamparana Partio ne estos same stabila kiel la unua.
El la elsendo 02.01.2015. Legas Milada
Skolta donacpakaĵo por poloj malantaŭ la orienta limo
Jam la 18-an fojon la Skolta Asocio de la Respubliko organizis porokazan donackampanjon por poloj loĝantaj malantaŭ la orienta limo. Kun konkretaj, eĉ se simbolaj, donacoj skoltoj veturis al Belorusio kaj Ukrainio. La esenco de la kampanjo ne konsistas tamen en konkretaj donacoj, sed en la komuna kunesto, renkontiĝo en la pollingva medio, interŝanĝo de la kristnaskaj bondeziroj kundividante blankan oblaton, plenumo de polaj kristnaskaj kantoj.
La kampanjo „La donacpakaĵo” celas unuavice malgrandajn lokojn, kie neniu rifuzas helpon. Kelkfoje, kiam vintro estas severa la forajn vilaĝojn oni alveturas per ĉaroj aŭ sledoj tirataj de ĉevaloj. La kampanjo animas ankaŭ la lokan socion por komune porti helpon al tiuj, kiuj ĝin bezonas en grado plej signifa. La situacio de poloj sur la iamaj polaj teritorioj malantaŭ la orienta limo, aparte grizaĝaj, estas tre malfacila. La renkontiĝoj estas neforgesebla travivaĵo plena de kortuŝoj same por la loĝantaj tie poloj, kiel ankaŭ por vizitantaj ilin skoltoj.
Kadre de la nunjara kampanjo polaj skoltoj vizitis pli ol 1400 polajn familiojn malantaŭ la orienta limo. Ili estis en Grodno kaj Wołkowyska en Belorusio kaj en Żytomierz, Wołograd Wolyński, Równe, Trzepietówka, Złoczów, Dowbysz, Lwów en Ukrainio.
El la elsendo 30.12.2014. Legas Milada kaj Krystyna
Polaj infanoj por siaj samaĝuloj en Hindio
Ekde la dua Kristnasko-tago, t.e. ekde la 26-a de decembro ĝis la 6-a de januaro infanoj el Pollando kadre de la kampajo „Misiistaj Kristnaskaj Bondeziruloj” kvestas nunjare favore al siaj malriĉaj samaĝuloj en Hindio. En la vestoj de i.a. Tri Reĝoj, paŝtistoj ili vizitas polajn domojn prezentante scenon pri la Kristnasko kaj petante etan subtenon por malgrandaj hindoj.
En Hindio – en unu el la plej multnombraj kaj mizeraj landoj de la mondo – loĝas unu miliardo 200 milionoj da homoj. Mizero trafas 35 procentojn de la socio, 200 milionoj da hindoj suferas malsaton. Pli ol la duono de infanoj ĝis la 5-a vivojaro estas subnuntrita kaj preskaŭ 50 procentoj suferas subpezon. Pli ol 55 milionoj da infanoj sub la 14-a vivojaro devas sklave labori. Iia meza labortago daŭras 13 horojn dum ili enspezas ĉ. unu kvaronon de cendo. En Novdelhio kiel stratinfanoj vivas kvindek mil senhejmaj infanoj. Laŭ unu el polaj monakinoj laborantaj kun ili al la plej urĝaj bezonoj apartenas la tasko certigi ili manĝon kaj egaligajn edukokupojn.
Pasintjare dum la misiista kampanjo de polaj infanoj oni kolektis preskaŭ du milionojn da zlotoj, t.e. ĉirkaŭ 250 mil eŭrojn. Tiam la helpo celis infanojn en Afriko, Suda Ameriko kaj Azio. Polaj infanoj al la helpokampanjo iniciatita en la germanlingvaj landoj aliĝis antaŭ 19 jaroj, en 1993.
El la elsendo 30.12.2014. Legas Milada kaj Krystyna