POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Konvencio kontraŭ la komercado per homorganoj

Konsilio de Eŭropo proklamis konvencion kontraŭ la komercado per la homorganoj. Ĝi celas protekti viktimojn kaj faciligi la internacian kunlaboron por pli efike punsekvi homojn respondecajn pro ĉi tiu agado. La konvencio baldaŭ estos disponigita por subskribo al 47 membro-ŝtatoj kaj al landoj ne apartenantaj al la Konsilio. Por ke ĝi enviviĝu ĝiaj sigelintoj devas fariĝi almenaŭ 5 ŝtatoj inkluzive de 3, kiuj estas membroj de la Kondilio. La subskribado estos ebla ĝis la fino de 2014 aŭ komenco de 2015.

La dokumento antaŭvidas, ke la sigenlintaj landoj traktos kiel delikton la forprenadon de homorganoj sen unusignifa konsento de organ­donanto – mortinta aŭ vivanta aŭ se tio kaŭzus profiton al la donanto aŭ al la tria persono. Samtempe ŝtatoj sigelintoj povos mem decidi ĉu respondecigi la organ­donanojn kaj ĉu trakti ilin kiel kunkulpulojn. La konvencio antaŭvidas kompenso­monon por la viktimoj, ilian protekton kaj enkondukon de preventorimedoj, kies celo estas garantio de egala aliro al transplantoj. Konsilio de Eŭropo elmontras, ke „manko de homorganoj firmigita de krizo, ekonomiaj malegalecoj, malsimilecoj en la sanprotektaj sistemoj kaj avidemo de senskrupulaj komercistoj de homorganoj alkondukis al disvolviĝo de transplant­ologia turismo kaj komercado per la homorganoj. Laŭ donitaĵoj cititaj en komuniko malgraŭ granda kresko de transplantoj en 2012 pli ol 68 mil homoj en Eŭropo atendis tranplanton de reno kaj ĉiun tagon pro manko de organoj mortas 12 personoj troviĝantaj sur la atendolisto.

En iu pli frua raporto, al kiu ni referencis en niaj elsendoj, estis reliefe atentigite, ke inter la kaŭzoj de homforkondukoj aŭ perdiĝintaj homoj en Eŭropo estas komercado per iliaj organoj fare de deliktaj grupoj.

El la elsendo 15.07.2014. Legas Barbara

Koncencio per malpermeso komerci per homorganoj

Ryszard Czarnecki unu el la vicprezidantoj de EP

La eŭropdeputito de Juro kaj Justeco,Ryszard Czarnecki estis elektita la 1-an de julio 2014 kiel unu el 14 vicprezidantoj de la Eŭropa Parlamento en la nova oficperiodo. Kandidat­igis lin la frakcio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformantoj. La fundamenta rolo de la vicprezidantoj estas subtenado de la estro de la Eŭropa Parlamento kaj anstataŭigado en situacioj antaŭviditaj leĝe. Ili eniras la konsiston de la Prezidumo de la Eŭropa Parlamento. Ryszard Czarnecki laboras en la Eŭropa Parlamento jam dum la tria oficperiodo kaj kiel li deklaris i.a. post sia elekto li reprezentos kiel vicprezdanto de la Eŭropa Parlamento la interesojn de Eŭropo kaj Pollando. Li volas krome okupiĝi pri la la orientaj najbaroj de la Unio.

El la elsendo 08.07.2014. Legas Milada

M Robert Czarnecki unu el la vicpreyidantoj de EP

Malfrugotika eksponaĵo en Frombork

La Muzeo de Mikołaj Kopernik en Frombork (la norda Pollando) aĉetis la malfru­gotikan liton kun baldakeno el la komenco de la 16-a jarcento. La unika meblo­ riĉigos ekspozicion pri historio de medicino.

La meblo kreiĝis en la jaroj 1520-1530 en la regiono de Tirolo, kion sugestas la karakteriza dekoraĵo de la speco “plata tranĉo” (Flachschnitt). Temas pri plata basreliefo bildiganta la kapon de cervo inter kies kornoj trovigas krucifikso. La lita apogtabulo estas riĉigita per motivo de karduo kaj plat­plektaĵo. Laŭ muzeaj ekspertoj la lito estas unikaĵo ne sole en la skalo de Pollando. Oni aĉetis ĝin de privata kolektanto dank’ al la subvencio de la pola kultur­ministerio kaj komunumaj aŭtoritatoj. Dum la plej proksimaj semajnoj la valoran meblon eblas rigardi en la ekspozicio „Mors ianua vitae” (morto – la vivopordo) bildiganta la kistanajn sepulto­kutimojn. Poste kiel “lito de mortanto” la gotika meblo riĉigos la konstantan ekspozicion pri historio de medicino en Frombork.

El la elsendo 04.07.2014. Legas Milada

mezepoka lito

Varsovio gajnis la Eŭropan Biciklan Rivaladon

Varsovio gajnis la Eŭropan Biciklan Rivaladon 2014. Ĝi okazis en majo kaj partoprenis ĝin 32 eŭropaj urboj. La biciklistoj kadre de la kampanjo per plurfunkcia poŝtelefono aŭ la retejo endomondo.com povis registri siajn biciklajn traveturojn. La varsoviaj biciklistoj traveturis 300 mil kilometrojn, la duan lokon okupis Lodzo. La tieaj biciklistoj traveturis dum la monato 170 mil kilometrojn. Preskaŭ samtiom traveturis biciklistoj de Romo. Kadre de la tuta rivalado per biciklo oni traveturis en Eŭropo unu milionon 600 mil kilometrojn.

El la elsendo 01.07.2014. Legas Milada

Varsoviaj biciklistoj gajnis la rivaladon

Nederlandanoj avanas inter aĉetantoj de polaj grundoj

Inter la plej grandaj aĉetantoj de polaj grundoj troviĝas nederlandanoj, francoj kaj germanoj. Inter la eldonitaj permesoj fare de la ministerio por la internaj aferoj en 2013 temis pri grundoj agrikulturaj kaj arbaraj kun la surfaco de 697 hektaroj, aparte en la okcidenta Pollando. Eksterlandanoj akiris en pasinta jaro 320 permesojn, kiuj krom grundoj rilatis ankaŭ al aĉeto de loĝejoj, lokaloj de ĝenerala uzo, akcioj kaj kompani­paperoj. Dezirante aĉeti firm­havaĵojn (nemoveblaĵojn) eksterlandano devas elmontri firmajn kaj fortajn ligojn kun Pollando pere de geedziĝo, laboro en la estra personalo de entrepreno kun la ekster­lanada kapitalo aŭ ekonomia agado realigata konforme al koncerna leĝo. En la jaroj 1990-2013 eksterlandanoj ricevis pli ol 24 mil permesojn por aĉeto de grundaj firmhavaĵoj kun la suma areo de 50 mil hektaroj.

El la elsendo 01.07.2014. Legas Milada

Nederlandanoj avanas inter acxetantoj de polaj grundoj

Polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj

Lunde en Gdansko okazis polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj kun la partopreno de la ĉefministroj Donald Tusk kaj Mariano Rajoy. Ili koncernis situacion en Ukrainio, ekonomian kunlaboron kaj energetikan sekurecon. Dum la konsultoj estis akceptitaj du dokumentoj. Komuna deklaracio pri kunlaboro rilate laboron kaj socian plitikon kaj intenco­letero pri firmigo de kunlaboro koncerne defendon. Kadre de la konsultoj inter la ĉefministraj interparoloj okazis renkontiĝo de reprezentantoj de unuopaj ministerioj: pri laboro kaj socia politiko, regiona evoluo, nacia defendo, medio kaj mastrumado. La polaj-hispanaj konsultoj estis inaŭguritaj en 2003. La lastaj okazis en julio 2013 en Madrido.

 El la elsendo 24.06.2014. Legas Milada

Polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj

La rangolisto de la polaj ĉefministroj

Lige kun la 25-jariĝo de la unuaj parte demokrataj balotoj en Pollando la opinisonda instituto CBOS enketis polojn pri la plej bona ĉefministro de la lasta jarcent­kvarono. 5 procentoj de la enketitoj elmontris Tadeusz Mazowiecki, por 10 procentoj la plej bona estis Jerzy Buzek, Jaroslaw Kaczyński ricevis voĉojn de 8 procentoj de la enkektitoj, Donald Tusk havas 7-procentan subtenon. La sekvajn lokojn okupis Leszek Miller, Włodzimierz Cimoszewicz, Jan Olszewski, Waldemar Pawlak kaj Kazimierz Marcinkiewicz. Malplej alte estis taksitaj atingaĵoj de Jan Bielecki, Józef Oleksy, Hanna Suchocka kaj Marek Belka. Preskaŭ 23 procentoj de la enetitoj ne kapablis elmontri la plej bonan kabinetestron. Dum la tuta 25-jara periodo la plej grandajn esperoj poloj ligis kun la registaro de Tadeusz Mazowiecki. Eĉ 82 procentoj de la enketitoj bonvenigis lin kun espero kaj kredo pri pliboniĝo de la situacio. Neniu pli posta kabineto kaj ĝia estro estis bonvenigita tiom entuziasme.

El la elsendo 11.06.2014. Legas Krystyna

Polaj cxefministroj de la 25-jarigxo

La usona prezidento vizite en Pollando

Marde la prezidento de Usono, Barack Obama komencis dutagan viziton en Varsovio. Li partoprenas oficialajn solenaĵojn ligitajn kun la 25-jariĝo de la pola libereco pasonta la 4-an de junio. Obama renkontiĝis kun la pola prezidento kaj la pola ĉefministro; li renkontiĝis ankaŭ kune kun la ŝtatestroj kaj ĉefminitroj de la Centra-Orienta Eŭropo. Merkrede la usona gasto partoprenos ĉefajn datrevenajn solenaĵojn sur la varsovia Kastela Placo, kie estas antaŭvidita lia parolado. Morgaŭ Obama renkontiĝos ankaŭ en Varsovio kun la ukraina prezidento-elektito Peter Poroszenko.

Post la renkontiĝo kun la usona prezidento dum la komuna gazetara konferenco en la palaco Belweder Bronislaw Komorowski esprimis ĝojon kaj kontenton pro la gastigado de la usona prezidento en la 25-a datreveno de la akiro de libereco fare de Pollando. La prezidento aldonis, ke gastigi la prezidenton de Usono signifas grandan esperon en la kunteksto de la krizaj eventoj en Ukrainio. Tiu ĉi vizito – laŭ liaj vortoj signifas konfirmon la sekurec­garantioj por Pollando.

Prezidento Barack Obama diris, ke estas por li granda honoro festi kun Pollando la 25-jariĝon de libereco. En la daŭro de la konferenco li substrekis, ke ĉiu el la aliancanoj kadre de NATO devas investi por sia defendsistemo. Laŭ la marda komuniko de la Blanka Domo, Barack Obama alvokis la usonan Kongreson subteni lian propon­on elspezi unu miliardon da dolaroj por grandigi la usonan militistan ĉeeston en la Orienta Eŭropo. Obama ripetis tion dum la gazetara konferencon deklarinte: Ni firmigas nian militistan ĉeeston en Eŭropo.

Barack Obama renkontiĝis ankaŭ kun ĉefministro Donald Tusk en la sidejo de la Ministerokonsilantaro. La ĉeftemo de iliaj interparoloj estis problemoj de sekureco en la regiono kaj en la mondo. Estis traktitaj perspektivoj de vastigo de la ekonomia kunlaboro inter Pollando kaj Usono.

El la elsendo 03.06.2014. Legas Barbara

Vizito de Barack Obama en Pollando

Polaj gajnintoj en la eŭropuniaj parlamentaj balotoj

Je 35 dekonoj de procento Civitana Platformo superis Juron kaj Justecon en la balotoj al la Eŭropa Parlamento. Ili akiris la subtenon de 32,13 respektive 31,78 procentoj de la balotintoj. Ambaŭ partioj povas kalkuli je la sama nombro de la mandatoj, t.e. 19. Laŭ la Ŝtata Balotkomisiono la balotsojlon superis ankaŭ Alianco de Demokrata Maldekstrularo (9,44 procentoj – 5 mandatoj), Pola Kamparana Partio (6,28 procentoj – 4 mandatoj) kaj Nova Dekstrularo (7,15 procentoj – 4 mandatoj). La balotsojlon ne superis Europa Plus, Twój Ruch, Solidarna Polska, Polska Razem kaj Ruch Narodowy. Kompare al la balotoj de antaŭ 4 jaroj Juro kaj Justeco notis subtenokreskon je 5 procentoj grandigante la nombron de mandatoj je 4. Civitana Platformo notis 13-procentan malkreskon de la subteno de la balotintoj kaj perdis 6 mandatojn.

El la elsendo 27.05.2014. Legas Gabi

La balotrezultoj en Pollando

La balotfrekventeco en la uniaj landoj

La last­dimanĉajn balotojn al la Eŭropa Parlamento partoprenis 43,09 procentoj de la personoj rajtaj baloti. Temas pri malkreska balotfrekventeco kompare al la balotoj en 1979, kiam ĝi egalis al 61,99 procentoj kaj kompare al la jaro 1994, kiam ĝi egalis al preskaŭ 57 procentoj. Plej multaj balotintoj estis en Belgio kaj Luksemburgio. Tie la balotfrekventeco egalis al 90 procentoj, sekve en Malto – 74,81 procentoj, Italio – 60 procentoj, Greklando 58,2 procentoj kaj Danlando – 56,4 procentoj. En Pollando la balotfrekventeco egalis al 23,82 procentoj. Antaŭ kvin jaroj ĝi egalis al 24,53 procentoj.

El la elsendo 27.05.2014. Legas Gabi

Balotfrekventeco en la uniaj landoj