POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Varsovia loĝkolonio hejtota kaj provizota de sunpaneloj

La unua en Pollando loĝkolonio hejtata kaj provizata per la elektra energio helpe de sunpaneloj kreiĝos en Varsovio. Laŭ la projekto­donintoj loĝante en unu el 155 domoj eblos ŝpari pli ol 6 mil zlotojn jare (pli ol 1400 eŭrojn). La unua preskaŭ memsufiĉa loĝkolonio „Eco Natolin” situanta en rekta najbareco de Natolin- kaj Kanaty-Arbaroj baziĝos sur renovigeblaj energifontoj. Ĝi etendiĝos sur la surfaco de 36 hektaroj. Ĉiu el la domoj disponos ekstere pri sunmodulo certiganta varman akvon somere kaj pri fotovolta modulo funkcianta kiel malgranda elektrejo. Pro la vintra hejtado respondecos modulo de varmo­pumpilo. La koron de la integrita sistemo funkcianta aŭtomate konsistigos la ĉefhejtejo kolektanta varmon el unuopaj instalaĵoj kaj distribuanta ĝin tra la tuta domo. Dank’ al ĉio ĉi la tuta investaĵo estos medioamika kaj la loĝkolonio emisios je ĉirkaŭ 900 tunoj da karbo­dioksido malpli ol simila setlejo hejtata per gaso.

El la elsendo 19.08.2014. Legas Tomek

Tomek Sunpanele hejtata logkolonio

Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas nur ekster Eŭropo

Antaŭ la solena parado en Varsovio – lige kun la Festo de la Polaj Armeaj fortoj, la 15-an de aŭgusto – la pola prezidento Bronislaw Komorowski diris i.a.: “Ni ne povas vivi per iluzioj, ke militkonfliktoj okazas ie for. Ja en Eŭropo Rusio enkorporigis Kriemon. Ja en Eŭropo estis pafkrasxita pasaĝera avaidilo kun infanoj sur la ferdeko. Ni daŭre vivas en la mondo en kiu forto signifas pli ol leĝaro. La pola prezidento akcentis, ke ne povas esti tiel, ke Rusio okoble grandigas elspezojn por la miliaraj celoj dum NATO tiujn elspezojn malgrandigas”.

El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara

Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas ekster Europo

La agadoj de prezidento Putin endanĝerigas Eŭropon

La ambasadro de Usono Stephen Mull deklaris, ke la agadoj de prezidento Putin endanĝerigas ne nur Pollandon, sed ankaŭ Eŭropon. Tial estas necesaj decidaj paŝoj rilate al la agadoj de Rusio. Se niaj sankcioj ne estas efikaj – diris la usona diplomato – necesos entrepreni pli decidajn paŝojn. Historio laŭ la usona ambasadoro en Pollano elmontras pri neceson de firma reagado.

El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara

Ambasadoro de Usono en Pollando pri sankcioj rilate Rusion

Generalo Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto

Reference al la provokaj vortoj de rusa politikisto Zyrinowski generalo Roman Polko konfirmis en programo de TVP info, ke la rusaj scenaroj premisas, ke iliaj trupoj ektroviĝos en Pollando forpuŝante de sur la mapo Litovion, Latvion kaj Estonion. Kaj kvankam li deklaris distanciĝon disde la katastrof­ecaj vizioj li konfirmis, ke tiuj scenaroj estas ekzercataj. Ili celas psikologian efikon ĉe la rusa socio, tamen la manovroj, militistaj ekzercoj de Ruio kaj Belorusio antaŭ la ukraina krizo tian scenaron antaŭvidis. En ilia sekvo estus aplikota nuklea armilaro.

El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara

Gen. Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto

Caritas organizas la feriadon

Pli ol 100 mil personoj ĝuas ĉi-somere diversspecajn ripoz­formojn – tendarojn, somerumadojn, lingvo­kursojn kaj aliajn – organizatajn de katolikaj komunumoj, societoj aŭ karitataj organizoj. Entute en efektivigon de la nunjara feriado estas engaĝitaj ĉirkaŭ du kaj duona milionoj da personoj. Kadre de la ripoza oferto kreiĝas ĉiam pli da internaciaj iniciatoj, kiuj estas aparta okazo evoluigi volontul­adon. La gvida iniciato de Caritas Polska estas ĝia Somera Kampanjo, kiu ĉirkaŭprenas ĉirkaŭ 30 mil personojn celente unuavice infanojn kaj gejunulojn el familioj kun ekonomiaj problemoj. Kadre de la kampanjo estas aranĝataj dusemajnaj ripozskipoj en Mazuria Regiono, en la montoj kaj en aliaj turisme allogaj lokoj de la lando. Caritas disponigas al ili 52 proprajn kaj 97 luitajn ripoz­centrojn en la tuta lando. Kunlaborante kun la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj Caritas organizas ankaŭ la feriadon en Pollando por preskaŭ 1700 poldevenaj infanoj el Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Rumanio. La ĉefa celo estas aktiva lernado de la pola lingvo en la kunligo kun ilia integriĝo kun polaj infanoj.

El la elsendo 12.08.2014. Legas Milada

Feriado kun Caritas

Ekstremaj krucovojoj – praktiko ĉiam pli populara

Jam pli ol 24 lokoj en Pollando kaj 4 eksterlande (du en Britio, Svislando kaj Spicbergo) aliĝis al la adresita al la junularo Ekstrema Krucovojo 2014, kies celo estas pli profunde sperti la Karesmotempon. Ĝi estas iom eksterordinara formo konsideri la Pasionon dum la nokta kelk­dekkilometra marŝa pilgrimado al elektita sanktejo. Plej multaj grupoj de Ekstremaj Krucojovoj (de kelkdek­personaj ĝis 300-personaj) praktikos ĉi tiun karesman preĝoformon la 11-an de aprilo. Kelkaj entreprenis la Ekstreman Kurovojon 2014 jam last­vendrede, tio estas la 4-an de aprilo. Plej frue sian Ekstreman Krucovojon havis grupo en la brita Nottingham. La Ekstrema Krucovojo estas praktikata ekde 2009, nunjare oni antaŭvidas 7 mil partopren­antojn.

El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada

Ekstremaj Kkrucovojoj _ praktiko cxiam pli polulara

La plej granda sunpanela elektrejo baldaŭ kreiĝos en Pollando

En la regiono de Lublin (la orienta Pollando) kreiĝos aŭtune la unua en ĝi sunelektrejo kun la povo de 1,4 megavattoj. Elkonstruos ĝin la komunuma kompanio Energio de Zielawa-Valo. La valoro de la projekto egalas al ĉ. 9 kaj duona milionoj da zlotoj. Pli ol 3, 7 milionoj devenos el la uniaj rimedoj. La sunelektrejo funkcios en la loko Bordziłówka en la komunumo Rossosz. Sur ĉirkaŭ tri kaj duonhektara surfaco estos dislokitaj kvin kaj duona mil de la sunpaneloj, transform­antaj la sunenergion en la energion elektran. Laŭ la pritaksoj tio estos la plej granda sunpanela elektrejo en Pollando. Ĝian kreiĝon favoras la naturaj kondiĉoj – tre multaj jare suntagoj, vasta kaj plata tereno. Laŭ komunum­agantoj la enspezoj pro la disvendo de la elektra energio al la landa reto dum 7 jaroj ebligos repagi kreditojn kaj poste financos komunumajn elektrofakturojn. La kompanion Energio de Zielawa-Valo establis kvin komunumoj Rossosz, Wisznice, Sosnówka, Jabłoń kaj Podedwórze, situantaj apud la rivero Zielawa. De kelkaj jaroj kiel formalaj partneroj ili komune klopodas pri subvencioj el la uniaj fondusoj.

El la elsendo 22.07.2014. Legas Gabi

Somera Kurso en la Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo

La 8-an de julio en la Katolika Universitato de Lublino komenciĝis la 41-a somera kurso de la Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo. Partoprenos ĝin ĝis la fino de aŭgusto 130 personoj el 22 landoj de la mondo. Inter la studantoj estas personoj el tiaj usonaj akademiaj centroj kiel Columbia University, Harvard University, Oxford University aŭ The University of North Carolina. Kutime ĉirkaŭ 20 procentoj de la studantoj havas la polajn radikojn, la ceteraj interesiĝas pri la pola kulturo kaj lingvo, estas studentoj de slava filologio, de internaciaj rilatoj aŭ politologio. En 2014 venis studentoj – kiel tradicie – ĉefe el Usono kaj Kanado, sed krome el la okcidenta Europo, Japanio, Tajlando, Bolivio. Inter la lekciantoj estas profesoroj de la Lublina Katolika Universitato kaj aliaj polaj altlernejoj, ankaŭ eksterlandaj lekciantoj. Krom la tradicia lingvo­instruato studantoj povas elekti prelegojn pri la pola histrio, literaturo, muziko aŭ filmo. En la programo estas ankaŭ dancokursoj kaj renkontiĝo kun la pola folkloro. Semajnfine la studantoj havas la okazon konatiĝi kun la vidindaĵoj de Pollando vizitante tiajn urbojn kiel Krakovo, Varsovio, Sandomierz (sandomieĵ), Zamość kaj Kozłówka [kozŭuwka]. Por plimulto de la lernantoj la kurso estas la unua kontakto kun Pollando, al kiu ili ofte revenas en postaj jaroj evoluigante kontaktojn profesiajn, sciencajn kaj personajn.

El la elsendo 22.07.2o14. Legas Milada

Somera Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kuluro

Konvencio kontraŭ la komercado per homorganoj

Konsilio de Eŭropo proklamis konvencion kontraŭ la komercado per la homorganoj. Ĝi celas protekti viktimojn kaj faciligi la internacian kunlaboron por pli efike punsekvi homojn respondecajn pro ĉi tiu agado. La konvencio baldaŭ estos disponigita por subskribo al 47 membro-ŝtatoj kaj al landoj ne apartenantaj al la Konsilio. Por ke ĝi enviviĝu ĝiaj sigelintoj devas fariĝi almenaŭ 5 ŝtatoj inkluzive de 3, kiuj estas membroj de la Kondilio. La subskribado estos ebla ĝis la fino de 2014 aŭ komenco de 2015.

La dokumento antaŭvidas, ke la sigenlintaj landoj traktos kiel delikton la forprenadon de homorganoj sen unusignifa konsento de organ­donanto – mortinta aŭ vivanta aŭ se tio kaŭzus profiton al la donanto aŭ al la tria persono. Samtempe ŝtatoj sigelintoj povos mem decidi ĉu respondecigi la organ­donanojn kaj ĉu trakti ilin kiel kunkulpulojn. La konvencio antaŭvidas kompenso­monon por la viktimoj, ilian protekton kaj enkondukon de preventorimedoj, kies celo estas garantio de egala aliro al transplantoj. Konsilio de Eŭropo elmontras, ke „manko de homorganoj firmigita de krizo, ekonomiaj malegalecoj, malsimilecoj en la sanprotektaj sistemoj kaj avidemo de senskrupulaj komercistoj de homorganoj alkondukis al disvolviĝo de transplant­ologia turismo kaj komercado per la homorganoj. Laŭ donitaĵoj cititaj en komuniko malgraŭ granda kresko de transplantoj en 2012 pli ol 68 mil homoj en Eŭropo atendis tranplanton de reno kaj ĉiun tagon pro manko de organoj mortas 12 personoj troviĝantaj sur la atendolisto.

En iu pli frua raporto, al kiu ni referencis en niaj elsendoj, estis reliefe atentigite, ke inter la kaŭzoj de homforkondukoj aŭ perdiĝintaj homoj en Eŭropo estas komercado per iliaj organoj fare de deliktaj grupoj.

El la elsendo 15.07.2014. Legas Barbara

Koncencio per malpermeso komerci per homorganoj

Ryszard Czarnecki unu el la vicprezidantoj de EP

La eŭropdeputito de Juro kaj Justeco,Ryszard Czarnecki estis elektita la 1-an de julio 2014 kiel unu el 14 vicprezidantoj de la Eŭropa Parlamento en la nova oficperiodo. Kandidat­igis lin la frakcio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformantoj. La fundamenta rolo de la vicprezidantoj estas subtenado de la estro de la Eŭropa Parlamento kaj anstataŭigado en situacioj antaŭviditaj leĝe. Ili eniras la konsiston de la Prezidumo de la Eŭropa Parlamento. Ryszard Czarnecki laboras en la Eŭropa Parlamento jam dum la tria oficperiodo kaj kiel li deklaris i.a. post sia elekto li reprezentos kiel vicprezdanto de la Eŭropa Parlamento la interesojn de Eŭropo kaj Pollando. Li volas krome okupiĝi pri la la orientaj najbaroj de la Unio.

El la elsendo 08.07.2014. Legas Milada

M Robert Czarnecki unu el la vicpreyidantoj de EP