POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Modernaj sekurigoj de la polaj monbiletoj

Ekde la 7-a de aprilo 2014 la Nacia Pola Banko en­cirkuligas monbiletojn kun modernaj sekurigoj. La modernig­itaj estas mondbiletoj kun la valoro de 10, 20, 50 kaj 100 zlotoj. Ilia grafika aspekto restas senŝanĝa. La plej grava modernigo koncernas la akvomarkon, kiu nun estas malkaŝita kaj tial la monbiletoj ŝajnas esti pli helaj. La en­cirkuligado okazos iom post iom kun samtempa retirado de malnovaj monbiletoj damaĝitaj kaj malpuraj. Pli frue encirkulitgitaj monbiletoj restas validaj. La modernigokosto de la Nacia Pola Banko limiĝis al la inform­kampanjo. La produktado de novaj monbiletoj estas nun malpli kosta. Dek kelkajn milionojn da zlotoj devis tamen elspezi firmaoj adaptintaj maŝinojn, kiuj akceptas monon.

El la elsendo 08.04.2014. Legas Krystyna

Nova sekurigo de polaj monbiletoj

Familio al familio – la iniciato de Caritas Polska

25 mil poloj partoprenis la iniciaton de Caritas Polska sub la devizo „Familio al Familio”. Ĝi estis realigita dank’ al la Pola Poŝto, kiu lanĉinte la kampanjon „Pakaĵo por Ukrainio” ebligis la senkostan sendadon de pakaĵoj al Urainio ĝis la fino de marto 2014. La plej multajn pakaĵojn sendis la loĝantoj de la mazovia, tio estas la ĉefurba vojevodio, de la krakova kaj la lodza. Preskaŭ 8 mil pakaĵoj estis senditaj dum la lasta tago de la kampanjo,  la 31-an de marto. La tuta kampanio daŭris ekde la 24-a de februaro. La pakaĵoj estis sendataj senkoste tra ĉiuj poŝtoficejaj centroj en la tuta lando. Troviĝis en ili vestaĵoj kaj nutraĵoj. Plej ofte temis pri sukero, faruno, oleo, pastaĵoj  kaj dolĉaĵoj. La adresoj de ukrainaj familioj kreiĝis interkonsente kun la ukrainaj paroĥoj kaj diocezoj. Ofte la pakaĵojn akompanis leteroj al la ukrainaj familioj.

El la elsendo 04.04.2014. Legas Krystyna

Pola helpo al Ukrainio

La usona NASA ĉesigas kunlaboron kun Rusio

La usona kosma agentejo NASA informis, ke ĝi ĉesigas la kunlaboron kun Rusio escepte de la Internacia Kosma Stacio – ISS. En la rilata komuniko legeblas, ke „konsideante la perforoton de la suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio la registaro de Usono decidis, ke ĉiuj kontaktoj de NASA kun reprezentantoj de la rusaj aŭtoritatoj estos suspenditaj”. Konforme al la noto liverita al NASA-laborantoj ili ricevis malpermeson veturi al Rusio kaj akcepti rusajn gastojn. Malpermesitaj estas ankaŭ – ĝis senvalidigo de la decido – tele­konferencoj kun rusoj. Escepta estas la programo de la Internacia Kosma Stacio. NASA deklaris last­merkrede, ke kune kun la rusa flanko ĝi laboros favore al gia plia sekura funkciado. La evoluo de la kosma stacio preskaŭ tutece dependas de Rusio, post kiam usonanoj finis la flugprogramon de la kosmaj pramoj. Usonaj astronaŭtoj veturas en la Kosman Spacon sur la ferdeko de la raketo Sojuz; pro ĉiu loko Usono pagas 71 milionojn da dolaroj. NASA informis la usonan kongreson, ke ĝi ne tiom dependus de la rusa transporto, se ni ne malgrandiĝus ĝiaj fondusoj. Nun NASA konsideras kunlaboron kun privataj firmaoj.

El la elsendo 04.04.2014. Legas Tomek

Nasa cxesigas kunlaboron kun Rusio

Lastlundaj interparoloj de Putin kun Merkel

Lastlunde la rusa prezidento Vladimir Putin interparolis telefone kun la germana kanceliero Angela Merkal. Ili interparolis pri la ukraina krizo kaj la problemo de la moldavia Apuddniestrrivera regiono.  Estis traktitaj diversaj aspektoj de la situacio en Ukrainio, inkluzive eblon de internacia subteno por revenigi ekvilibron. Putin akcentis la signifon okazigi en Ukrainio konstitucian reformon, kies celo estos defendi la vivgravajn interesojn de ĉiuj ukrainaj regionoj. Rilate la Apuddniestrriveran regionon laŭ Putin necesaj estas pliaj agadoj por ĉesigi faktan blokadon de tiu regiono kaj por serĉi justan kaj kompleksan reguligon de la tiuregiona problemo. Putin kaj Merkel atingis interkonsenton pri daŭrigo de striktaj diverŝtupaj ambaŭflankaj kontaktoj pri  la tuŝitaj aferoj.

El la elsendo 01.04.2014. Legas Krystyna

Lastlunda interparolo Putin-Merkel

Financa situacio de polaj familioj

Laŭ esploroj de la Konfederacio de Financaj Entreprenistoj en Pollando pli ol 60 procentoj de poloj havas neniujn financajn rezervojn. Ili finkonsumas siajn financajn rimedojn en la periodo  de unu salajropago ĝis la sekva. Sole 17 procentoj de poloj havas pli da rimedoj ol elspezas. Malgraŭ tio du trionoj estas konvinkitaj pri la valoro de la ŝparado. Plej ofte poloj ŝparas por pagi elektro­fakturojn, aŭtomobilon, ekskurson. Ŝparadon por emerituro poloj traktas kiel malagrablan devon kaj laŭ la esplorintoj kaŭzas tion mal­motivigaj deklaroj de la nuna registaro rilate la malfermajn emeriturajn fondusojn. Plia motivo de neŝparado estas manko de sufiĉaj rimedoj ekzemple pro la fakto, ke loĝej­kreditoj – kiujn posedas plimulto de la polaj familioj – ne lasas al ili liberan monon. Ilia situacio estas malpli bona, se ili havas pli ol unu infanon. Ankaŭ pro tio Konfederacio de Financaj Entreprenistoj kulpigas la registaron, kiu ĝiaopinie ne sufiĉe stimulas la evoluon de la entreprenemo de poloj.

El la elsendo 01.04.2014. Legas Milada

Malmultaj poloj povs sxpari

Pli da polaj oficistoj en la uniaj strukturoj

La 10-a datreveno de la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio estas bonega okazo – laŭ pola sub­ŝtatsekretario en la ministerio por la eksterlandaj aferoj,  Henryka Mościcka-Dendys – fortigi kaj grandigi la ĉeeston de poloj en la strukturoj uniaj, tiel ke ĝi spegulu la povon kaj forton de la pola voĉo en la Unio. Pri tio ŝi interparolis pasintsemajne en Bruselo, kie ŝi  renkontiĝis kun reprezentantoj de la Eŭropa Oficistaro por Eksteraj Aktivadoj, Eŭropa Komisiono, Kosilio kaj la parlamento. Ŝi renkontiĝis krome kun naciaj ekspertoj kaj laborantoj de Konstanta Reprezentantaro kaj kun reprezentantoj de la Societo Network.pl membriganta polajn oficistojn en la internaciaj strukturoj. La pola ministerio por la eksterlandaj aferoj de jaroj gvidas inform­laboron pri la ebleco dungiĝi en la internaciaj organizoj kaj pri preparoj al laborcelaj konkursoj. Aktuale daŭras laŭvica rekrutado al malfermaj konkursoj por estontaj uniaj oficistoj.

El la elsendo 01.04.2014. Legas Milada

Polaj oficistoj en la uniaj strukturoj

La Festivalo Karesma Bedaŭrolamentado “Gorzkie Żale”

La plej proksiman sabaton komenciĝas en Varsovio la 6-a eldono de la Festivalo Karesma Bedaŭrolamentado – “Gorzkie Żale” daŭronta ĝis la 13-a de aprilo. La titolo de la festivalo referencas al la kreiĝinta en Varsovio antaŭ 310 jaroj kaj senĉese praktikata karesma diservo anoncanta la pasionon de Jesuo. La Festivalo entreprenas provon konsideri la fundamentajn demandojn de filozofio, teologio kaj kulturo tra la prismo de arto kreiĝinta ĉirkaŭ la pasionaj veftoj radikantaj en la 18-a Pollando. La organizantoj celas elmontri, ke tempo komune pasigita dum spektakloj, koncertoj, diskutoj kaj aktivaj labor­rendevuoj pere  de universalaj valoroj povas esti tempo de enpensiĝo por ĉiu, ne sole katoliko. La nunjara eldono de la festivalo okazas sub la devizo “40 tagoj en dezerto” memoriganta la gravecon de la spiritaj valoroj en la vivo de la homo.

El la elsendo 28.03.2014. Legas Gabi

La 6-a eldono de la Festivalo Karesma Lamentado

Ukrainio – temo daŭre aktuala

 En Hago ekde lundo okazas – la finiĝanta hodiaŭ – pinte­renkonto dediĉita al la nuklea sekureco. Partoprenas ĝin reprezentantoj de 53 ŝtatoj kaj 4 internaciaj organizoj. Pollandon reprezentas la ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski.  Tiuj ĉi debatoj kaj la komenciĝinta en Eŭropo vizito de Barak Obama troviĝas en la ombro de la geopolitika disputo inter Okcidento kaj Rusio, kiun kaŭzis la rusa anekso de Krimeo.  La gvidantoj de la grupo G7 renkontiĝis lunde vespere en Hago por pripaproli la situacion en Ukrainio. Laŭ la informo de la plenumanta la funkcion de la ukraina prezidento Oleksandr Turczynow ukrainaj soldatoj ricevis la ordonon forlasi Krimeon. Kune kun militistoj el Kriemo estas evakuataj ankaŭ iliaj familioj. Al Pollando venis la unua grupo de rifuĝintoj el Krimeo. Ili intencas resti ĝis momento, kiam la situacio en Ukrainio trankviliĝos kaj jam petis la statuson de rifuĝinto, kiu ebligos al ili legale loĝi kaj labori en Pollando. La ministro por la internaj aferoj Bartłomiej Sienkiewicz informis, ke Pollando konsideras diversajn scenarojn rilate al la venantaj ukrainanoj inkluzive elkonstruon de speciala por rifuĝintoj urbeto.

 El la elsendo 25.03.2014. Legas Milada

Ukrainio – temo daure aktuala

Finnoj pri militista alianco kun Svedio kaze de krizo

Lastlunde estis publikigitaj en Finnlando rezultoj de la opinisondado pri militista alianco kun Svedio. Oni enketis 1000 plenkreskajn finnojn demandante ĉu kaze de kriza situacio ili akceptus aliancon de armeoj de ambaŭ landoj. Favore al ĝi deklaris sin 54 procentoj de finnoj, 36 procentoj estis kontraŭ, 10 ne prezentis la ĉi-rilatan deklaron. Inter personoj, kiuj favoras la militistan kunlaboron kun Svedio dominis finnoj sub la 25-a kaj super la 50-a vivojaroj. Tiuj rezultoj elvokis la reagon de la finna defend­ministro Carl Haglund konstatinta, ke la militista finna-sveda alianco „ne devus esti eksludita”. La opinisondado okazis laŭ la komisio de la publika radia-televida emisianto YLE.

El la elsendo 25.03.2014. Legas Krystyna

Finnoj pretas militare kunlabori kun Svedio

Pliaj sankcioj rilate Rusion

La kanceliero de Germanio Angela Merkel anoncis pliajn sankciojn de la Eŭropa Unio rilate Rusion de la gvidantoj de la uniaj ŝtatoj. Ŝi informis, ke kaze de la akriĝo de la konflikto estos eblaj ekonomiaj sankcioj.  Merkel antaŭ kelkaj tagoj kontestis la deklaron de la franca ministro por la eksterlandaj aferoj, ke Rusio estis ekskludita el la grupo G8. Ŝi certigis, ke malgraŭ anekso de Krimeo Rusio daŭre restas membro de la grupo de la plej influpovaj ŝtatoj de la mondo, tamen rilate la planatan por junio renkontiĝon de G8 en Soĉi ne estis alprenitaj konkretaj decidoj.  Merkel deklaris, ke la germana registaro pli poste decidos ĉu la planitaj por la fino de aprilo germanaj-rusaj interregistaraj konsultoj okazos aŭ estos revokitaj. Pro intensaj ekonomiaj kontaktoj kun Rusio Germanio preferis ĝis nun diplomatiajn klopodojn por solvi la konflikton en Ukrainio. Germanaj firmaoj avertas kontraŭ negativaj sekvoj de la sankcioj por la mastrumado kvankam agnoskas la superecon de politiko super la ekonomiaj interesoj.

El la elsendo 21.03.2014. Legas Krystyna