POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polinoj en la balotoj al la Eŭropa Parlamento

En la majaj balotoj al la Eŭropa Parlamento rivalos el Pollando 561 polinioj. Tio estas preskaŭ duoble pli ol antaŭ 5 jaroj. Tiel ili okupas 44 procentojn de la lokoj sur la balotlistoj kompare al 56 procentoj, kiujn okupas kandidatoj.  Regas tamen la opinio, ke la ĉeesto de kandidat­inoj sur la balotlistoj ne signifas egalajn balot­ŝancojn, gravas nome la loko, kiun oni okupas sur la listo. En la majaj balotoj kandidatoj pli ofte okupas la komencajn lokojn ol la kandidatinoj. Plej malmultajn ŝancolokojn al la kandidatinoj certigis Pola Kamparana Partio. En la nuna oficperiodo de la Eŭropa Parlamento en la grupo de la polaj deputitoj virinoj konsitigas nur 22 procentojn. Ĉi-foje la unuan fojon en la eŭropaj balotoj en Pollando estas aplikita la t.n. kvota mekanismo. Konforme al ĝi 35 procentojn de lokoj sur la balotlistoj devas okupi personoj ne sufiĉe reprezent­itaj, kiujn kaze de ĉiuj partioj konsistigas polinoj.

El la elsendo 29.04.2014. Legas Tomek

Rezolucio de la Pola Sejmo lige kun la kanonizo de Johno Paŭlo la 2-a

Antaŭtage de la kanonizo de la Sankta Patro, Johano Paŭlo la 2-a, la kapo de la Romkatolika Universala Eklezio kaj granda polo, la Sejmo de Pola Respubliko esprimas al li dankon kaj respekton.

Antaŭ 9 jaroj, kelkajn tagojn post la morto de la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a, la deputitoj kaj senatanoj kunveninaj dum solena asembleo omaĝis lian memoron difinante lin la predikanto de la Evangelio de Jesuo Kristo, granda morala aŭtoritatulo, Patro kaj Instruisto, kaj ankaŭ “homo de paco kaj espero” kaj “la plej grava el la Patroj de la suverena Pollando”. La Sejmo de Pola Respubliko asertas, ke tiuj difinoj perdis nenion de sia aktualeco.

La Sejmo de Pola Respubliko esprimas la esperon, ke la kanonizo de la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a estos por ĉiuj poloj la okazo por ĝojplena kaj solidara festado, kaj ankaŭ la instigo al pli profunda konatiĝo kun lia intelekta kaj spirita heredaĵo kaj al entrepren­ado kaj daŭrigado de lia verko. La Sejmo de la Pola Respubliko alvokas ĉiujn membrojn de la nacia komunumo digne omaĝi ĉi tiun eventon.

El la elsendo 25.04.2014. Legas Tomek

Ĉirkaŭ kanonizaj solenaĵoj

Jam de kelkaj tagoj el ĉiuj landoj de la mondo, inkluzive Pollandon, al Romo direktiĝas pilgrim­grupoj por la kanonizaj solenaĵoj de Johano Paŭlo la 2-a kaj Johano la 23-a. Ne mankas individuaj pilgrimantoj, kiuj venas al Italio per specialaj aviadiloj kaj trajnoj. Kelkaj pilgrimantoj elektis eksterordinarajn vetur­eblecojn. Marek Schramm celis Romon per la aŭtomobilo Warszawa, kiu iam apartenis al Karol Wojtyła. El la okcidenta Pollando direkiĝis al Romo grupo de kurantaj pilgrimantoj kun la celo trakuri la du kaj duon­milkilometran distancon. El la nordorienta Bratian al Romo direktiĝis ĉevalrajda pilgrim­grupo de nobela kavaliraro en historiaj kostumoj el diversaj epokoj. Iuj elektis veturi al Romo bicikle. Plurkaze la busaj kun pilgrimgrupoj el Pollando krom viziti la Eternan Urbon rigardos i.a. Asizon, Monte Cassino, Napolon, Padovon, Venecion.

La italaj aŭtoritatoj atendas dum la solenaĵoj ĉirkaŭ 800 mil eksterlandajn gastojn kaj du mil busojn. Estas atendataj 61 ŝtataj delegacioj el 54 landoj, inkluzive de 19 ŝtatestroj, 24 ĉefministroj kaj 23 ministroj. La kanonizajn solenaĵojn pere de amaskomunikiloj sekvos du miliardoj da homoj en la tuta mondo. Pollandon dum la kanonizaj solenaĵoj de Johano Paŭlo la 2a kaj Johano la 23-a reprezentos prezidento Bronisław Komorowski kun la edzino kaj la eksaj prezidentoj Lech Walęsa kaj Aleksander Kwaśniwski. En la pola delegacio troviĝos reprezentantoj de la pola Sejmo kaj Senao kaj de la ĉefministro. Estos reprezent­itaj ankaŭ deputitoj de la unuopaj partioj krom Alianco de la Pola Maldekstrularo kaj de Via Movado.

Ĉiuj polaj lokoj preparas sin al distanca partopreno en la eventoj ligitaj kun la kanonizo de la du papoj Johano Paŭlo la 2-a kaj Johano la 23-a. En Varsovio okaz­as koncertoj, funkcias porokazaj ekspozicioj. La ĉefa organizanto de la eventoj estas la Centro de Penso de Johano Paŭlo la 2-a. La tegmenta devizo de la solenaj preparoj al la kanonizo de la papo polo estas la vortoj referencaj al lia poemo: “Se vi serĉas fonton iru kontraŭ akvofluon”. Antaŭ la akademia preĝejo de sankta Anna en Varsovio kreiĝis sfero de Johano Paŭlo la 2-a, kie ekde la 14-a de aprilo matene kaj posttagmeze startas partopren­anoj de la urba ludo “Al la fontoj”. Vespere okazas tie rendevuoj, debatoj, film­prezentoj kaj koncertoj. La instalaĵo “La papa Varsovio” ebligas proksime konatiĝi kun la ĉefurbaj lokoj ligitaj kun Johano Paŭlo la 2-a.  La ekspozicio “Papo de libereco” prezentas Johanon Paŭlon la 2-an kiel grandan ŝtatviron, al kiu Pollando kaj landoj de la centra Eŭropo dankŝuldas reakiron de suvereneco. Ĝi reliefigas la decidan rolon de Pollando en la liberigaj procezoj el la fino de la 20-a jarcento. Ĝuste en Varsovio en 1979 sur la tiama Venkoplano Johano Paŭlo la 2-a eldiris memorindan alvokon al la Sankta Spirito renovigi ĉi-teron. Ĝi antaŭdiris ŝanĝojn baldaŭ okazontajn. La kreiĝon de Solidareco, reakiron de la suvereneco fare de la landoj de la Centra Eŭropo kaj faligon de la berlina murego.

La ĉefaj solenaĵoj komenciĝas hodiaŭ sur la iama Venkoplaco, nun Pilsudzki-Placo per la koncerto “Ne hezitu iri kontraŭ la akvofluon”. Krom muziko estos prezentitaj nekonataj pli frue arkivaj materialoj el la papaj pilgrim­vizitoj en Pollando. Sabate ekde la 19-a horo daŭros nokta maldorm­programo kun preĝoj, atestoj, kaj improvizita koncerto. Dimanĉe samloke kaj antaŭ la Sanktejo de la Dia Providenco estos relajsita la kanoniza sankta meso el Romo. Post ĝi en multaj preĝejoj estos celebritaj dankaj diservoj.

El la elsendo 25.04.2014. Legas Milada kaj Zbyszek

Pola biero sur la aziaj merkatoj

Kreskas la eksporto de la pola biero. En 2013 la eksporto­kresko estis pli ol 16 procenta kaj egalis al du kaj duona milionoj da hektolitroj. Tio ligiĝas kun pli grandskala vendo en la landoj, en kiuj loĝas kaj laboras multaj poloj, kiel Usono, Kanado, Britio kaj Irlando. La vendokreskon influis ankaŭ pli granda aĉetateco en Azio. Unuavice temas pri Ĉinio kaj Hinda Unio, kie dume oni aĉetas tradiciajn biero­specojn el Pollando. En la 2013 jaro la kresko de la bier­produktado kreskis je 7 dekonoj de procento kaj entute oni produktis en la lando 39, 6 milionojn da hektolitroj.

El la elsendo 22.04.2014. Legas Tomek

Pola biero ankau en Cxinio kaj Hinda Unio_t

Paŝtista sezono ĉe montaraj herbejoj inaŭgurita

Lastlunde en la religia kadro en la Baziliko de Ludźmierz (la suda Pollando) estis solene inaŭgurita la paŝtista sezono, kunvenig­inte centojn da montaranoj, ŝaf­bredistoj kaj homoj ligitaj kun  la ŝafbredado. Ĝi estis ankaŭ la okazo por levi la problemojn, kiujn spertas polaj ŝafbredistoj kaj la tuta sektoro. I.a. temas pri buĉado de ŝafoj, kio devas okazi en specialaj buĉejoj, kaj ne en ŝafbredaj mastrumejoj kiel en Germanio, Aŭstrio, Ĉehio, Slovakio. La kaŭzoj ligitaj kun la transporto kaŭzas, ke la pola ŝafida viando ne eltenas konkurencon kun la importita el Novzelando.  Alia afero ligiĝas kun la produktado de la regionmarka ŝaffromaĝo “oscypek”. Malgraŭ tio, ke en la lastaj jaroj kreskis je 10 mil  la nombro de la origina ŝafospecio “cykiel” la unia direktivo ne permesas produkti el ĝia lakto la regionan ŝafromaĝon.

El la elsendo 22.04.2014. Legas Barbara

Tri polaj urboj en la internacia reto Cittaslow

Niedzica, Pasym kaj Górowo Iławieckie estis akceptitaj al la internacia reto de urboj, en kiuj oni vivas senhaste kaj for de la urba bruo. Pri ilia akcepto al la reto Cittaslow decidis Internacia Kunordiga Komitato de tiu societo debatinta en la itala Cisternino. Por membriĝi la tri menciitaj urboj devis fari mem­pritakson kaj plenumi la statutajn postulojn ligitajn kun la naturmedio, rekreo de la historia arkitekturo, popularigo de la regionaj frandaĵoj, gastamo rilate turistojn kaj infrastrukturo plibonig­anta la vivkvaliton de la loĝantoj. Ĉio ĉi estis ver­konformigita de la landaj organoj de Cittaslow-reto. La societo estis establita fine de la 90-aj jaroj en Italio por popularigi kulturon de bona vivo. Aktuale ĝi membrigas 182 urbojn en 28 landoj. La marko de la reto estas oranĝa heliko simbolanta fuĝon for de la grandurba hasto kaj garantianta altkvalitajn turismajn servojn. En la pola reto de Cittaslow estas 15 membroj kaj temas pri la dua plej multnombra reto post la itala.

El la elsendo 22.04.2014. Legas Tomek

Pasko por poloj 2014

Dum la lastaj 20 jaroj la Pasko en la percepto de poloj ne multe ŝanĝiĝis, kvankam malpli ofte ol en 1994 ĝi ligiĝas kun la observado de tradicio. Por pli ol 60 procentoj de poloj temas pri familia festo, por pli ol 40 procentoj ĝi ligiĝas unuavice kun religiaj travivaĵoj. Laŭ la opinisonda instituto CBOS dum la lastaj 8 jaroj malkreskis nombro de personoj partoprenantaj karesmajn kaj paskajn kutimojn. Inversa percepto de Pasko dominas inter personoj tre religiemaj. Por ili 90-procente unuavice temas pri religia festo kaj nur sekve pri festo familia. Tamen daŭre por 83 procentoj de poloj gravas fasto dum la Sankta Vendredo kaj paskokaza pekkonfeso. Dum la lastaj 4 jaroj malkreskis elcento de enkeitoj, kiuj limigas distrojn dum Karesmo de 62 ĝis 53 procentoj. CBOS okazigis la enketadon komence de aprilo inter reprezenta grupo de 1028 plenkreskaj poloj.

El la elsendo 18.04.2014. Legas Milada

Pasko por poloj 2014

Marŝo de Katyń-ombroj

Marŝo de Katyń-ombroj, la iniciato omaĝanta la memoron de la murditaj fare de Sovetunio poloj,  moviĝis lastdimanĉe tra la stratoj de Varsovio. La historian enscenigon partoprenis ĉ. 100 personoj en historiaj uniformoj kaj vestoj kaj multnombre venintaj varsovianoj. Tiutage pasis Tago de Memoro pri la Viktimoj de Katyń-krimo. Ĝi ligiĝis kun la datreveno de la publikigo en 1943 de informo fare de germanoj pri malkovro de amasaj tomboj de polaj civitanoj. Post la soveta agreso kontraŭ Pollandon la 17-an de septembro 1939 al la soveta mallibereco trafis ĉ. 250 mil polaj militkaptitoj, inkluzive de pli ol 10 mil oficiroj. Printempe 1940 la funkciuloj de NKWD [no-ko-vo-do] laŭ ordono de Stalin pafmortigis 22 mil polajn civitanojn. Inter ili troviĝis la elito de la antaŭmilita Pollando – oficiroj, policistoj, rezervaj oficiroj: oficistoj, kuracistoj, profesoroj, juristoj, instruistoj, inĝenieroj, sacerdotoj, literaturistoj, komercistoj, sociaj agantoj, Samtempe iliaj familioj fariĝis viktimo  de amasa deportado en la profundon de Sovetunio. La marŝo estis nur unu el la iniciatoj memorig­antaj la 74-an datrevenon de Katyń-krimo pasanta en la nuna jaro.  planitaj por la nuna jaro.

El la elsendo 15.04.2014. Legas Tomek

Marsxo de Katyn-ombroj

Palmoj de Kurpie-regiono

140 paskaj palmoj estis anoncitaj al la 45-a konkurso por la plej bela palmo de Kurpie-regiono en la loko Łyse en la centra Pollando. Ĉi-jare nur kelkaj palmoj altis 6-7 metrojn, pro kiuj dum jaroj famis ĉi tiu konkurso. Ĉiujare la Palma Dimanĉo estas tie unu el la plej gravaj elementoj de la religia kaj kultura tradicio. La religiajn solenaĵojn kun procesio kaj palmoj akompanas tiutage festeno, kermeso kaj porokazaj prezentoj. La premiojn oni atribuis en tri kategorioj – individua, kolektivo, lernejana. Dominis palmoj du kaj du kaj duonmetraj. Al la konkurso ĉiujare estas anoncataj ĉiam pli da palmoj, kies arta nivelo daŭre kreskas. La unua konkurso estis organizita en 1969. La Paskaj Palmoj estas kreataj el verdaj elementoj, unuavice pinbranĉetoj aŭ branĉetoj de ruĝa vakcinio plektataj ĉirkaŭ ligna bastono, ornamitaj per majstre faritaj paperaj floroj. Kelkfoje temas pri kelkaj miloj da ili.  Oni preparas ilin en la daŭro de la tuta karesma periodo.

El la elsendo 15.04.2014. Legas Tomek

Konkurso por la Paskaj Palmoj en Lipniki

Kromaj laboroj Paskokaze

La proksimiĝanta Pasko estas la okazo por kromlaboro. Plimulto de pretigitaj labor­ofertoj ligiĝas kun pli intensa ol kutime komerca vigliĝo. La tiurilataj laborofertoj estas plentempaj por la tuta semajno aŭ koncernas semajnfinon. Work Servis komencis varbi kandidatojn, kiuj distingiĝas per la kapablo dialogi kun klientoj kaj estas komunik­talentaj. Porokazaj laborantoj estas tuj dungeblaj kaj povas kalkuli je kromlaboro ĝis la fino de aprilo. Je alta enspezo povas kalkuli personoj okupiĝantaj pri hejm­purigado kaj kurieroj liverantaj la Paskokazajn donacojn.

El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada

Kromaj laboroj Paskokazaj