La tolaĵo „Ĉe Uzuristo” de la franca barokepoka pentristo Georges de La Tour ĝis la 10-a de januaro 2016 estas admirebla en la varsovia Reĝa Kastelo kadre de la ciklo „Artgalerio de unu pentraĵo”.  La Tour, originala kaj iom mistera pentristo el la unua duono de la 17-a jarcento, apartenas al pentristoj elstaraj, kvankam iom forgesitaj de la arthistorio. La tolaĵo fine de la 18-a jarcento apartenis al Eugeno la Lotaringia, princo de d’Elboeuf de Lambesc. Lia edzino sian havaĵon inkluzive de la donacita al ŝi bildo heredigis al Łukasz Dąmbski, ŝia havaĵa konsilisto kaj artkolektanto. Lia plenrajtigito Tomasz Dąmbski deponis la kolektojn en la Nacia Instituto de Ossoliński-familio en Lvovo, kie ili eniris la konsiston de la Muzeo de Lubomirski-princoj. Komence la pentraĵo estis opiniata la verko de Gerard della Notte, sekve de Theodor Romboust. Nur dum la monografia ekspozicio en 1972 „Ĉe Uzuristo” estis agnoskita kiel la tolaĵo de  La Tour. En 1974 dank’ al retrovita subskribo la supozoj de ekspertoj estis konfirmitaj. Disputa evidentiĝis krome la titolo „Ĉe uzuristo”. La franca literaturo titolis ĝin „reguligado de kontoj aŭ ŝuldorepagado. Laŭ polaj arthistoriistoj la bildo komentas la socian situacion de la loĝantoj de Lotaringio. Bonstate vestitaj viroj simbolas reĝajn oficistojn, barbohava maljunulo signifas kamparanon. Tio bildigas la malfacilan situacion de la paŭperiĝanta loĝantaro, kiu ne kapablas elteni la financajn postulojn de la franca reĝo aŭ lotaringia princo.

El la elsendo 20.11.2015. Legas Tomek