En la loko Markowa en la Apudkarpatia Regiono (la suda Pollando) estos funkciigita Muzeo de Poloj Savantaj Judojn, kiu portos la nomon de la familio Ulm (E-elsendo el la 20.03.2015). Ĝia inaŭguro havos internacian karakteron. Nun daŭras la finpretigaj laboroj. La muzeo omaĝos polojn, kiuj endanĝerigante la propran vivon savis judojn dum la 2-a mondmilito. Iliaj nomoj estos prezentitaj sur la muro apud la muzeo kaj sur la placo sur lumigitaj informtabuloj troviĝos nomoj   de judoj murditaj de germanoj. Estas konataj nomoj de 200 viktimoj kaj ĉ. 900 kazoj de la savado de ilia vivo fare de poloj en la apudkarpatia regiono. Temas pri la unua ĉi-speca muzeo en Pollando. Kompletigos ĝin Fruktoĝardeno de Memoro. La lokalizo de la muzeo ne estas hazarda. Frumatene, la 24-an de marto 1944 germanaj ĝandarmoj murdis ok judojn. Kvin virojn kun la nomo Szall el Łańcut kaj du judinojn Gołda kaj Genia Goldman. Estis murditaj ankaŭ poloj ilin kaŝantaj: Józef Ulm kaj lia edzino Wiktoria estanta en la 9-a monato de gravedeco kaj 6 iliaj infanoj. La plej aĝa estis 8-jara.

El la elsendo 04.12.2015. Legas Maciek – 1’32”