Kulturkroniko
Zalipie inter 30 plej belaj lokoj en Eŭropo
La vilaĝo Zalipie en la krakova vojevodio ektroviĝis inter 30 plej belaj, vizitendaj lokoj en Eŭropo laŭ la Japana Asocio de Vojaĝoficejoj JATA (Japanese Association of Travel Agents). Zalipie famas pro la kutimo de la lokaj virinoj ornami per flormotivoj i.a. la domfrontonojn kaj frontonojn de la hejmaj mastrumejoj. De jaroj en junio estas organizata konkurso „La pentrita ĥato”, kiu logas ne sole rivalantinojn, sed ankaŭ ĉiam pli multajn turistojn. La konkurso „La pentrita ĥato” estas konsiderata la plej malnova, se temas pri popola arto. Ĝi ne havas fiksan daton kaj ĉiujare okazas dum la unua semajno post la religia festo de Dia Korpo. Dum tri konkursaj tagoj Zalipie svarmas de vizitantoj, inter kiuj troviĝas kreskanta nombro de eksterlandaj turistoj. Entute la krakova vojevodio fariĝas turisme pli alloga. En la pasinta jaro temis pri 16 milionoj da turistoj.
El la elsendo 02.02.2018. Legas Maciek – 1’06”
Laŭvica albumo pri polaj tataroj
Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko eldonas laŭvican albumon kun fotoj kaj priskribo de la tradicioj de polaj tataroj. Ĝi estas dediĉita al la ritoj ligitaj kun la akcepto de la infano en la tataran komunumon. Ĝis nun aperis albumoj pri iliaj nuptaj kaj sepultaj tradicioj. La albumo „Kaj memoru nomon vian. Ritoj de transiroj de polaj tataroj – azan” fermas la serion. Azan estas la unua rito de transiro ligita kun la naskiĝo de infano enkondukanta ĝin en la konfesian vivon. Dum ĝi la gepatroj elektas por la infano plej ofte du nomojn. La unua estas oficiala, la alia uzata ĉiutage. La azan-solenaĵo en la ĉeesto de imamo havas familian karakteron okazante hejme aŭ en luita salono. Por ĝi estas necesa tablo kovrita per blanka tablotuko, sur kiun oni metas Koranon, akvoglason, panon kun salo kaj ŝafan felon, kio estas tipa por la tatra tradicio. Troviĝas sur ĝi ankaŭ dolĉa regalmanĝo „sadoga” el mielo, faruno kaj butero servata al la gastoj en la fino de la solenaĵo. En Pollando vivas ĉirkaŭ kvin mil tatardevenaj muzulmanoj. Plej multnombre en la nordorienta Pollando en la lokoj Bialistoko, Sokółka, Suchowola kaj Dąbrowa Białostocka.
El la elsendo 02.02.2018. Legas Maciek – 1’31”
La 16- kaj 17-jarcentaj moneroj retrovitaj en Bydgoszcz
Al la Regiona Muzeo en Bydgoszcz trafis jarkomence aparta trezoro. Temas pri 480 oraj moneroj kaj 200 aliaj objektoj, i.a. juveloj, bidoj, objektoj de religia kulto el la 16-a kaj 17-a jarcentoj, retrovitaj dum la arkeologiaj laboroj en la loka katedralo. Neniu supozis dum la rutinaj arkeologiaj laboroj ligitaj kun la renovigo de la sanktejo la ekziston de tiuj objektoj. Plimulto de la troviĝantaj sub la planko de presbiterio moneroj devenas el la 40-aj jaroj de la 17-a jarcento. La plej malnova datiĝas al 1570, la plej nova al 1652. Plimulton konsistigas moneroj el la Unuiĝintaj Nederlandaj Provincoj, sed krome temas ankaŭ pri dukatoj el Toruno kaj Poznano, el Aŭstrio kaj eĉ Turkio. La historia juvelaro origine troviĝanta en ligna kesto kun metalaj fermiloj konsistis el ringoj, ornampendaĵoj, surkudraĵoj ĉefe oraj aŭ inkrustitaj de noblaj ŝtonoj. La ligna kesto ne konserviĝis. La valoro de la bidgoŝĉa trezoro estas enorme granda, ĝian devenon esploras arthistoriistoj.
El la elsendo 26.01.2018. Legas Tomek – 1’13”
La Poznana Filharmonio premiitz pro „Quo Vadis”
La unua en la mondo diska surbendigo de la oratorio „Quo Vadis” de Feliks Nowowiejski akiris la prestiĝan premion de International Classical Music Awards-2018. La eldonita – de la germana diskoprotuktejo cpo – albumo estis nomumita en la kategorio de voĉa-instrumenta muziko. La enmanigo de la premio okazos en aprilo 2018 en Katowice. Inter la premiitoj de ICMA-2018 troviĝas ankaŭ pianistoj Krystian Zimerman kaj Szymon Nehring, krome orkestrdirektisto Krzysztof Urbański. „Quo Vadis” de Nowowiejski rivalis kun du aliaj diskoj “Stabat Mater” de Antoni Dvořak, kaj “Vesproj” opuso 37 de Siergiej Rachmaninow. “Quo vadis” estis registrita dum koncerto la 29-an de junio 2016 en la Aŭlo de Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano. La oratorio estis prezentita al muzikŝatantoj en la koncerta salonego de la Poznana Filharmonio en la Jaro de Feliks Nowowiejski (en la 70-a datreveno de lia naskiĝo,) kaj en la Jaro de Henryk Sienkiewicz. Unu tagon poste la komponaĵo estis plenumita en Konzertsaal Universitat der Kunste Berlin, ĉar “Quo vadis” parte kreiĝs ĝuste en Berlino, kie Feliks Nowowiejski studis kaj laboris. Dank’ al la dudiska albumo de cpo „Quo Vadis” trafas al la muzikŝatantoj en la tuta mondo. Ĝi jam akiris favorajn recenzojn en la prestiĝa brita magazino “Gramophone”. Ĝi fariĝis ankaŭ disko de la monato de la monatrevuo de MusicWeb International. La prapremiero de “Quo vadis”, kiu estis sekve varme bonvenigita en multaj eŭropaj landoj kaj en Ameriko, okazis en 1907. En la intermilita periodo „Quo Vadis” estis prezentita ĉirkaŭ 200 fojojn en diversaj urboj de Eŭropo kaj ambaŭ Amerikoj en 13 lingvaj versioj.
El la elsendo 23.01.2018. Legas Tomek – 1’55”
La 100-a datreveno de suvereneco en Bjalistoko
La 2018-a jaro estas solenata en Pollando kiel jaro de la 100-a datreveno de la reakiro de suvereneco post la 123-jara foresto sur la mapo de Eŭropo. Krom la jam konataj eventoj ankaŭ unuopaj urboj kaj medioj prezentas siajn omaĝplanojn. Kaj ekzemple la loĝantoj de Bjalistoko solenos en 2018 la centjariĝon de la reakiro de sendependeco fare de Pollando per muralo, t.e. murpentraĵo pri Esperanto kaj libereco, koncertoj, plantado de arboj kaj arbustoj ĉe „Skvaroj de la 100-jariĝo”. Kiel substrekis dum speciala gazetara konferenco la prezidanto de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski pro la graveco de la jubilea jaro la bjalistokanoj omaĝos la sendependecon per vico da eventoj en la daŭro de la tuta jaro kaj ne sole la 11-an de novembro. Kadre de la solenadoj estos organizitaj i.a. ekspozicio de portretoj de marŝalo Józef Piłsudzki aŭtoritaj de Ludomir Sleńdziński, ekspozicio pri la 100-jariĝo de la akiro de la balotrajtoj fare de virinoj. Okazos ankaŭ edukaj laborrenkontoj „Ni, fronte al sendependeco”. Oni intencas intervjui la plej aĝajn loĝantojn de la urbo pri tio, kiel ili memoras la unuajn jarojn de la reakirita libereco. Ĝis la fino de januaro estos solvita konkurso por porokazaj aranĝoj, kiuj ricevos specialan emblemon elektotan de la urboloĝantoj. Bjalistoko destinis por la porokazaj eventoj 250 mil zlotojn.
El la elsendo 19.01.2018. Legas Przemek – 1’37”
Eurostat pri plej popularaj lokoj el Unesko-listo
Eurostat publikigis liston de la plej popularaj lokoj el la listo de la Monda Unesko-heredaĵo en Vikipedio. Inter pli ol unu mil lokoj el Unesko-listo estas menciitaj dudek lokoj, elektitaj per la suma kvanto da vizitoj en tiuj virtualaj lokoj. Du troviĝas en Pollando. Temas pri la eksa germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau kaj la Malnova Urbo en Varsovio. La koncentrejo Auschwitz-Birkenau okupis la 4-an lokon kun 4,6 milionoj da vizitoj. La varsovia Malnova Urbo troviĝas ĉe la 17-a loko kun 2,7 milionoj da vizitoj. Plej popularaj estis la sejnaj bulvardoj en Parizo, la urbocentro de Romo kaj historiaj kvartaloj de Instambulo. La duono de la lokoj el la plej populara dudeko troviĝas en Eŭropo. En la interreta listo de Unesko pri la eksa germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau (en la listo ekde 1979) estas i.a. notite, ke ĝiaj postrestaĵoj atestas pri la kondiĉoj, en kiuj okazis la hombuĉado fare de Hitler-soldatoj. La Malnova Urbo en Varsovio troviĝanta en la listo ekde 1980 estas priskribita kiel loko, kiu dum la Varsovia Insurekcio 1944 estis 85-procente detruita de germanoj.
El la elsendo 19.01.2018. Legas Maciek – 1’27”
Trezoro de Peruo. La reĝa tombo en Castillo de Huarmey
Ĝis la fino de majo 2018 en la varsovia Etnografia Muzeo funkcias la unua en Pollando ekspozicio de antaŭinkaaj historiaj objektoj. Temas pri pli ol 150 originalaj eksponaĵoj, i.a. ora kaj arĝenta juvelaro, ceramikaĵoj kovritaj per polikromiaĵoj kaj aliaj. Ili venis por la prezento „Trezoro de Peruo. La reĝa tombo en Castillo de Huarmey” el la Nacia Muzeo de Arkeologio, Antropologio kaj Historio de Peruo en Limo. Plimulto de ili estis malkovrita dum la esploroj de la pola arkeologia misio en Castillo de Huarmey. Poloj malkovris tie la unuan ne prirabitan tombon de la antaŭkolombia kulturo Wari de antaŭ ĉirkaŭ 1200 jaroj. Dank’ al apliko de la plej nova virtuala teknologio kaj la t.n. vastigita realo la vizitantoj povos surmetante specialajn okulvitrojn transporti sin al la loko de la polaj foslaboroj en Peruo. En la monumenteca tombo troviĝis skeletoj de 64 personoj, ĉefe virinoj kaj pli ol 1200 valoraj objektoj el arĝento, oro, bronzo, luksaj ceramikaĵoj kaj aliaj. Inter rigardeblaj objektoj troviĝas tre delikataj, zorgeme ornamitaj teksaĵoj, apartenantaj al reprezentantoj de la tiamaj elitoj. Aparta atrakciaĵo estas la prezentata la unuan fojon – arte kaj science rekreita – hiperrealisma rekonstruo de la busto kaj vizaĝo de reĝino el Castillo de Huarmey, virino sepultita en la plej alta loko de la malkovrita tombo.
El la elsendo 12.01.2018. Legas Maciek – 1’40”
Podlaĥia Muzeo riciĝis je portretoj de Bjalistoko-fondintoj
La bjalistoka Podlaĥia Muzeo aĉetis fine de la pasinta jaro portretojn de la establinto de la urbo Jan Klemens Branicki kaj lia edzino Izabela, kiu estis mecenatino de la kultura vivo en la urbo. Temas pri valora akiraĵo, ĉar memoraĵoj ligitaj kun Branicki-familio en la polaj kolektoj ne abundas. Hetmano Jan Klemens Branicki (1689-1771) estis la plej granda magnata potenculo en la 18-a jarcento gvidante vastskale konceptitan politikon. Liaj havaĵoj troviĝis ne sole en Bjalistoko kaj la vojevodio, sed ankaŭ en la krakova regiono (la suda Pollando), sur la tereno de la nunaj Ukrainio kaj Belorusio. La portretoj de Jan Klemens kaj Izabela el la 18-a jarcento estis aĉetitaj komence de decembro dum aŭkcio en Munkeno. Post la necesaj analizoj kaj konservistaj laboroj ili estos ekspoziciataj en la Artgalerio de la Pola Pentroarto en Bjalistoko, kie estas prezentata i.a. la 19-jarcenta portreto de Jan Branicki el la muzeaj kolektoj. En ili troviĝas ankaŭ la dokumento el 1769 kun la aŭtografoj de Branicki kaj libroj el la kolekto de Izabela Branicka.
El la elsendo 12.01.2018. Legas Barbara – 1’34”
Ne nur Oriento en la Palaco sub la Lada Tegmento
Orientaj tapiŝoj, murteksaĵoj, nobelaj teksaj vestozonoj, nederlandaj mebloj, itala majoliko, historiaj horloĝoj estas de kelkaj tagoj admireblaj en la ekspozicio „Ne nur Oriento. La aĉetoj de la Fondaĵo de Teresa Sahakian 2007-2017” en la varsovia Palaco sub la Lada Tegmento. La ekspozicio omaĝe al Teresa Sahakian en la 10-a datreveno de ŝia morto daŭros ĝis la fino de novembro 2018. Kvankam plimulton de sia vivo Teresa Sahakian pasigis ekster Pollando, sed dum la tuta vivo ŝi estis forte ligita kun la hejmlando kaj enamiĝinta al Varsovio. Teresa Sahakian apartenis al la grupo de la plej senavaraj sponsoroj de la varsovia Reĝa Kastelo, subtenante ĝin dum rekonstruo kaj aranĝado de la kastelaj internoj. En 1989 kaj 1991 ŝi trandonis al la Kastelo kolekton de la orientaj tapiŝoj kaj plurajn verkojn de la orienta kaj okcidenta ornamarto. Ŝi testamentis por la kastelo parton de siaj artaj kolektoj kaj la tutan heredaĵon. La eksterordinara kolekto de la Fondaĵo konata ĝis nun pro pli ol 600-objekta kolekto de la orientaj tapiŝoj kaj teksaĵoj estis kompletigita per pliaj orientaj teksaĵoj, tre interesaj objektoj de la eŭropa arto, inkluzive de artverkoj ligitaj kun Pollando.
El la elsendo 05.01.2018. Legas Tomek – 2’24”
La sukcena Stelo de Paco por Bet Leĥem
La 6-an de januaro 2018 en la Groto de la Naskiĝo de Jesuo en Bet Leĥem estos instalita eksterordinara verko de la pola sukcenartisto Mariusz Drapikowski. Temas pri lia donaco, Stelo de Paco el la montara kristalo, orumita metalo kaj sukceno. Sur ĝiaj ok brakoj troviĝas la surskribo Stelo de Paco en 16 lingvoj i.a. aramea, pola, japana, ĉina, araba, hebrea, angla, franca kaj itala. Ĝi troviĝos sur la volbo de la groto en la parto apartenanta al katolikoj. La Stelo de Paco per delikata lumo traiĝados tra montara kristalo kaj sukceno lumigante varmkolore la lokon, kie laŭ la tradicio Jesuo estis metita en la stalon. Ĝi troviĝos ĉirkaŭ du metrojn for de la stelo troviĝanta en la planko en la ortodoksa parto de la groto. La ok brakoj de la Stelo enhavas simbolan signifon. La cifero ok referencas al Kristo, kiel Nova Komenco, ĉar sep en la hebrea ikonografio signifas tempon plenumitan, fermitan. La stelo enhavas polajn akcentojn. Temas pri la uzita sukceno kaj vota signifo de la farita laboro omaĝe al la 100-a datreveno de la reakiro de sendependeco de Pollando kaj kun peto, ke Dio protektu Pollandon kaj la mondon kontraŭ milito pridonacante ĝin per firma paco.
El la elsendo 05.01.2018. Legas Maciek – 1’28”