La historia baroka Palaco de Branicki-familio en Bjalistoko estas la vizitkarto ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la tuta regiono. De kelkdek jaroj troviĝas en ĝi Medicina Universitato. Antaŭnelonge ĝi finefektivigis la projekton „Promeno en la pasintecon”. Kadre de ĝi estis restaŭritaj la 18-jarcentaj monumentoj de Herkuloj sur la palaca korto, la ĉefa salonego Aula Magna, la palaca kapelo, la surmuraj pentraĵoj, oni disponigis al la vizitantoj la palacajn kelojn. Tra ĉiuj ĉi lokoj kondukas nun historia itinero rakontanta pri la historio de la magnata familio Branicki, de la palaco kaj de Bjalistoko. Malgraŭ tio, ke la palaco estas la sidejo de la universitato ĉiutage tiun unu el la plej gravaj  barokaj rezidejoj en Pollando vizitas multaj vizitantoj. La planoj de la palaca-ĝardeno komplekso en Bjalistoko kreiĝis en la 16-a jarcento. Ĝi akiris la plej grandan brilon en la tempo de hetmano Jan Klemens Branicki en la 18-a jarcento. Bjalistoko posedis tiam unu el la plej belaj barokaj ĝardenoj ne nur en Pollando, sed ankaŭ en Eŭropo. Ekde la fino de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento okazas – kun paŭzoj – ĝia revalorigado.

El la elsendo 01.02.2019. Legas Gabi  – 1’31”