En la Artmuzeo de la kataluna Girona daŭras granda ekspozicio de la pola pentristino Mela Muter. Fininte pentrokurson en Krakovo en 1901 ŝi forveturis al Parizo. Jam unu jaron post la alveno, Mela Muter estis invitata kun siaj tolaĵoj al ekspozicioj en Parizo, Krakovo, Lvovo, Varsovio. En 1923 ŝian grandan monografian ekspozicion organizis la varsovia artgalerio Zachęta. Ŝi ofte vizitadis Bretonion pentrante pejzaĝojn kaj ankaŭ ekspresiplenan senvivan naturon. Per aparta amo ŝi rilatis al Katalunio, kie ŝi ofte pentris kaj ekspoziciis enportinte en la tiean medion vivigan artetoson de la kosmopolita Parizo. Ŝia pejzaĝo „Domoj ĉe la rivero l’Onyar en Girono” spegulas en maniero elstara same la individuajn trajtojn de la pentristino, kiel ankaŭ la ĉefan fluon de la tiamaj serĉadoj de artistoj el vaste komprenata Pariza Skolo. Krom la menciita ekspozicio la loka teatro en Girono prezentas speciale verkitan spektaklon pri la pola artistino en Katalunio. De sur la scenejo aŭdiĝas la vortoj de Mela Muter „No sóc dona, sóc pintora!” (mi ne estas virino, mi estas pentristino).

El la elsendo 18.01.2019. Legas Maciek  – 1’23”