Komence de novembro 2018 la Nacia Pola Banko emisiis 100 ekzemplerojn de ora globforma monero kun la nominala valoro de 2018 zlotoj kaj la arĝentan globforman moneron kun la nominala valoro  de 100 zlotoj en la kvanto de 1918 ekzempleroj. La unua kostas  54 mil zlotojn, la alia 2,4 mil zlotojn. Ĉirkaŭ la globforma monero troviĝas neregule metita rubando kun citaĵo el la pola himno „Dum ni vivas Pollando ankoraŭ ne pereis”. Krome troviĝas sur ĝi bildoj de tri aliaj moneroj. Temas pri reverso de la 5-zlota monero el 1928 kun la figuro de la greka venkodiino Nike, emisiita lige kun la 10-jariĝo de la regajnita suvereneco. Reverso de la provmonero kun la nominala valoro de 100 zlotoj el 1966 kun la bildo de geprincoj Mieszko I kaj Dąbrówka, omaĝe al la 1000-jariĝo de la Pola Ŝtato. Fine temas pri reverso de aktuale cirkulanta monero kun la valoro de unu zloto.  En la dua plano troviĝas bildoj de du stilizitaj agloj. La unua devenas  el la blazono de Pollando, la alia estas simbolo de la Polaj Armeaj Fortoj de la 2-a Respubliko, el la intermilita periodo. La globformaj moneroj enhavas krome simbolojn de braveco, tio estas kverkajn branĉetojn kaj foliojn. Aldone estis emisiita ora monero kun la nominala valoro de unu zloto. Temas pri la  1-zlota monero aktuale uzata en la versio el 2017.  Ĝi havas tamen duoble pli grandan diametron kaj ĉerande la tekston „La 100-a datreveno de la regajnita suvereneco de Pollando”. Ĝi estis emisiota en la kvanto ĝis mil ekzempleroj kaj ĝia aĉetvaloro egalas al 13 mil zlotoj.

El la elsendo 25.01.2019. Legas Maciek  – 1’59”