La loĝantoj de la loko Stalowa Wola en la apudkarpatia vojevodio (la suda Pollando) havos la eblecon ĝis la fino de marto admiri duplikatojn de la mondfamaj figuroj de la  Terakota Armeo de la 1-a Imperiestro de Ĉinio.  Kalkulata al la mondaj mirindaĵoj ekde 1987 ĝi troviĝas en la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko.  En la loka regiona muzeo de Stalowa Wola troviĝas 40 terakotaj soldatoj, inkluzive la imperiestron Qin, infanterianoj, arkopafistoj, oficiroj, ĉevaloj kaj ĉevaltiraj veturiloj. Ili estis faritaj sammaniere kiel la originaloj, rigardeblaj sole en la ĉina Xi’an. La armeo estis farita el terakoto, kiu antaŭ du mil jaroj estis transportata el la tuta Ĉinio al la konstruloko de la imperiestra maŭzoleo. La karakteriza trajto de la figuroj estas tio, ke ili ne identas. Ĉiu havas la malsamajn vizaĵtrajtojn, mimikon, hararanĝon, ĉiu estas prezentita en malsama pozo kaj estas malsame armilekipita. Kuriozaĵo estas,  ke la terakotaj soldatoj estis ekipitaj per veraj armiloj, i.a. glavoj, halebardoj, arbalestoj. Iliaj forĝitaj elementoj estas funkcipovaj ĝis nun.  La surpriza malkovro de la maŭzoleo dum la putfosado en 1974 fariĝis arkeologia sensacio de la 20-a jarcento. Ĝis nun estis elterigitaj  pli ol 8 mil figuroj. Shi Huang el Qin-dinastio, kiu transprenis la povon havante 13 jarojn komencis la konstruadon de la Granda Ĉina Muro. Li unuigis la malnovan ĉinan ŝtaton inaŭgurante ĝian  modernan staton. Li envivigis unuecigitan sistemon de mezuroj, pezoj, komunan valuton kaj alfabeton. La ekspozicio en Stalowa Wola estas vizitebla ĝis la 27-a de marto.

El la elsendo 09.02.2018. Legas  Tomek – 1’52”