Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La nova Muzeo de Grunwald-Batalo 1410

Ĝis la 2020-a jaro sur la loko de la historia batalo kontraŭ teŭtonoj en 1410 kreiĝos nova, funkcianta dum la tuta jaro, muzeo. La batalkampo de Grunwald rolas en la lastaj jaroj kiel turisma atrakciaĵo loganta amase vizitantojn por la somera enscenigo de la plej granda mezepoka batalo. La funkcianta dum jaroj portempa muzea centro kreiĝis en 1960 kaj kun la tempopaso fariĝis tro malgranda konsiderante ankaŭ la gvidatajn tie en la lasta periodo arkeologiajn kaj sciencajn esplorojn.  En 2010 lige kun la 600-jariĝo de la evento sur la  batalkampo de Grunwald oni modernigis ĝian infrastrukturon por akcepti turistojn el la lando kaj eksterlando. Estis instalitaj por ili tendoj, amfiteatro, estis restaŭrita la postbatala kapelo, kreiĝis didaktikaj vojetoj kaj sociala-serva pavilono kun aŭtoparkejo. La nova muzeo inaŭgurota en la 610-a datreveno de la batalo  en 2020 ne nur omaĝos la polan kavaliraron kaj alianĉiĝintajn trupojn, sed ankaŭ fariĝos loko, en kiu povos renkontiĝi la kavaliraj fratularoj el la tuta Eŭropo. Krom ekspozicia surfaco  troviĝos en ĝi kavalira salonego por turniroj kaj rekreataj bataloj, konferenca salonego por 100 personoj, administra centro kaj butikoj por turistoj. 

El la elsendo 26.04.2019. Legas Maciek – 1’32”

Matheus Pompeu la venkinto en la kantkonkurso de Adam Didur

La brazila tenorulo Matheus Pompeu akiris la unuan premion en la 4-a Internacia Operkanta Konkurso de Adam Didur en Bytom kaj Katowice (la suda Pollando). Temas pri la prestiĝa en la opera mondo konkurso kun 40-jara tradicio, kiu logis ĉi-jare al la rivalado 63 junajn kantistojn el dek kelkaj landoj de la mondo.  Ili prezentis tre varian repertuaron, en kiu aŭdiĝis komponaĵoj kreataj ekde la 16-a jarcento ĝis nun. La konkurso estas destinita por personoj malpli ol 32-jaraĝaj, ĉefe diplomitoj kaj studentoj de la muzikaj akademioj kaj universitatoj, lernantoj de la muzikaj lernejoj, operaj kaj muzikteatraj solkantistoj kaj membroj de profesiaj korusoj. Krom poloj  venis por ĝi junaj kantistoj el Aŭstralio, Belorusio, Brazilo, Ĉinio, Ĉeĥio, Kroatio, Libano, Litovio, Israelo, Rusio, Ukrainio kaj Usono. Ĝis nun okazis jam 10 konkursaj eldonoj, el inter kiuj kvar, inkluzive la nunan – havis plene internacian karakteron. La lasta konkurso okazis antaŭ 6 jaroj.   La patrono de la konkurso Adam Didur (1874-1946), unu el la plej renomaj basuloj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kantis i.a. en la milana La Scala kaj Metropolitan Opera en Novjorko. Li estis ankaŭ la unua direktoro de la opera teatro en Bytom, majstro de operscenoj, pedagogo kaj kreinto de la loka opera scenejo.

El la elsendo 19.04.2019. Legas Gabi – 1’49”

La Sanktvendredaj Tomboj

Dum la antaŭpaskaj Grandaj Vendredo kaj Sabato miloj da personoj en la tuta Pollando vizitas preĝejojn por rigardi, por enpensiĝi ĉe la aranĝataj tie simbolaj Tomboj de Jesuo. Tradicie ili estas konstruataj dum Sankta Vendredo, kien – post la sanktvendreda liturgio – la korpo de Kristo (en la formo de oblato en hostiujo kovrita per diafana vualo) estas transportata al simbola tombo en flanka kapelo ĉe kiu daŭras la adora preĝado ĝis la sabata Paska liturgivespero. La kutimo deriviĝas el mezepoko, sed en 18-a jarcento ĝi malaperis preskaŭ en la tuta Eŭropo transdaŭrinde en Aŭstrio, Hungario, suda Germanio kaj Pollando. La kutimo aranĝadi kaj ornami la simbolan Tombon de Kristo en preĝejoj en Pollando disvolviĝis aparte ĉiam enhvante aktualajn ornammotivojn ligitajn kun la kuranta historia situacio. Tiel estis en la periodo de la 18-jarcentaj dispartigoj, la germana okupacio kaj la milita stato.

El la elsendo 19.04.2019. Legas Barbara – 1’33”

Karol Wojtyła – la literaturaj kaj teatraj verkoj

En Palaco de la Krakovaj Episkopoj estis prezentita la kritika eldonprojekto de la eldonaĵo „Karol Wojtyła – la literaturaj kaj teatraj verkoj”.  Ĝia unua volumo „Juwenilia” enhavas la plej fruajn verkojn   el la jaroj 1938-1946 inkluzive de neniam publikigita teksto „Mi daŭre troviĝas ĉe la sama bordo”. La teksto konserviĝinta en la Arkivo de la Metropolitana Kurio en Krakovo kreiĝis inter februaro 1941 kaj oktobro 1942. Ĝi rilatas al aparta momento en la vivo de la aŭtoro – la meditado pri la homa amo. La herooj estas Łukasz kaj Maria kaj Wojtyła aplikas en ĝi internan monologon, kiun formon li ripetos i.a. en sia verko „Antaŭ la vendejo de juvelisto”. La kritika eldono de literaturaj verkoj de Karol Wojtyła kaj Johano Paŭlo la 2-a estos triparta. La dua enhavos liajn poeziaĵojn, la tria dramverkojn. Ĝi kiel la lasta aperos en 2020 por la 100-a naskiĝdatreveno de Karol Wojtyła. La ideo de la eldonaĵo aperis jam en la 90-aj jaroj, sed povis realiĝi nur en 2015, kiam venis konsento uzi la ekleziajn arkivaĵojn de Krakovo kaj kreiĝis eldonkomitato. En la volumo Juwenalia krom literaturaĵoj troviĝas ankaŭ leteroj de Karol Wojtyła al Mieczysław Kotlarczyk kaj lia amiko el Wadowice Wincent Białys, pentrito kaj skulptisto. Enestas ankaŭ verkoj ne signitaj, kies stilo montras tamen, ke ili povus esti skribitaj de juna Wojtyła. Ĉiu el la tekstoj estas detale pridokumentitaj kaj priskribitaj.

El la elsendo 12.04.2019. Legas Gabi – 2’11”

La 23-a Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven

La 7-an de aprilo komenciĝis en Varsovio la 23-a Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven. En la daŭro la festivalo okazanta sub la devizo „Beethoven kaj romantika kanto” estis planitaj 21 koncertoj, inkluzive de 13 simfoniaj, 4 ĉambraj, du kantrecitaloj, koncerto por infanoj kaj akompanaj aranĝoj. Krom Varsovio la festivalaj koncertoj okazas en dek kelkaj urboj de Pollando. La festivalon inaŭguris la 7-an de aprilo koncerto de Matthias Goerne [matjas gerne], al kiu akompanis pianisto Markus Hinterhaeuser [markus hintehojser] en la varsovia Reĝa Kastelo. Konforme al la tradicia festivala ciklo prezentanta malmulte konatajn aŭ forgesitajn operojn oni planis la operon „Paria” de Stanisław Moniuszko en la itala lingvo. Tiel oni omaĝos la solenatan nunjare 200-an naskiĝdatrevenon de la komponisto. Inter la akompanaj festivalaj eventoj troviĝas i.a. ekspozicio de muzikaj manuskriptoj en la Jagelona Bibliotko en Krakovo, internacia scienca simpozio traktanta la festivalan devizon „Beethoven kaj romantika kanto”.

El la elsendo 12.04.2019. Legas Gabi – 1’21”

La malnovpresaĵo de Piaj Kantoj de F. Karpiński en la Podlaĥia Librejo

La malnovpresaĵon de „Piaj Kantoj” de Franciszek Karpiński el 1792 aĉetis aŭkcie la bjalistoka Poldlaĥia Librejo. La enstantajn en ĝi kantojn „Kiam la matena aŭroro leviĝas”, „Ĉiujn niajn tagajn zorgojn” kaj ankaŭ la kristnaskan „Di’ naskiĝas” la poeto verkis en Bjalistoko. Temas pri la unua eldono de ĉi tiu verko, kiu cetere estis eldonita en la presejo de bazilianoj en la proksima Supraśl. La libro estis subigita al enkondukaj konservistaj laboroj, kaj troviĝas en tre bona stato. Nun ĝi estis bitigita kaj disponigita en ĉi tiu formo al la publiko. La originalon rajtos konsulti laborcele esploristoj kaj sciencistoj. La ligita kun la bjalistoka regiono 18-jarcenta poeto krom religiaj kantoj aŭtoris ankaŭ bukolikojn „Laŭra kaj Filono”. Liaj plej famaj – komence menciitaj – religiaj kantoj kreiĝis dum lia gastvizito ĉe Izabela Branicka, la edzino de la urbofondinto Jan Klemens Branicki. Nunjare la Podlaĥia Librejo kune kun la bjalistoka filio de la Katolika Societo „Civitas Christiana” – atribuanta literaturan premion, kies patrono estas la poeto – organizos popular-sciencan konferencon dediĉitan al Franciszek Karpiński.

El la elsendo 05.04.2019. Legas Przemek – 1’26”

Komunaj polaj-francaj poŝtmarkoj

Okaze de la 100-jariĝo de la restarigitaj diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Francio la Pola Poŝto kaj la franca La Poste eldonis „ĝemelajn” poŝtmarkojn kun bildoj de generalo Józef Haller kaj de kapitano – la posta generalo kaj prezidento de Francio – Charles de Gaulle. En 1919 kiel kapitano li troviĝis en la grupo de militistaj instruktoroj vizitintaj Pollandon. Dum la porokaza solenaĵo en la pola ambasado en Parizo reprezentantoj de ambaŭ poŝtaj firmaoj rekonis la komunan emision de la poŝtmarko kiel pruvon ne sole de interŝtataj rilatoj, sed ankaŭ kiel ateston de ekonta kunlaboro inter ambaŭ firmaoj. La solenaĵon partoprenis ankaŭ altrangaj francaj oficiroj.   Inter ili estis direktoro de la pariza Supera Militista Akademio, kolonelo Marc-Henri Wronski, la filo de kapitato de la pola Landa Armeo, elmigrinta al Francio en 1948. Li prezentis sin kiel vivantan simbolon de la ligoj inter Francio kaj Pollando kaj kiel vivantan simbolon de la valideco de la devizo „por nia kaj via libereco”. Kolonelo Wronski aldonis, ke antaŭ la fino de la 2-a mondmilito generalo de Gaulle el inter pluraj distingoj alkroĉitajn portis nur tri – Honoran Legion, la polan Krucon de Bravuloj kaj la polan Virtuti Militari.

El la elsendo 05.04.2019. Legas Przemek – 1’31”

La plej belaj suprasileziaj paskaj ovoj

Fine de marto finiĝis la nunjara eldono de la tradicia konkurso pri la plej belaj ornamitaj paskoovoj, organizita de la Suprasilezia Muzeo en Bytom. Oni taksis iliajn artajn kaj estetikajn valorojn, aplikon de tradiciaj teknikoj kaj ornamaĵoj. La konkurson partoprenis 43 personoj kaj la ĵurio taksis entute 253 konkursaĵojn; La taksado okazis en kvar kategorioj depende de la plenumtekniko – skrapado, vaksoskribado, surgluado, modernaj ornamteknikoj. En Silezio la plej populara estas la skraptekniko. La kolorigita ovo estas ornamata per elskrapita dekoraĵo. La venkintaj verkoj kaj 30 el la pasintjaraj konkurseldonoj – pro la 30-jariĝo de la konkurso – ĝis la 28-a de aprilo estas rigardeblaj dum la porokaza ekspozicio en la Muzeo de Bytom. La konkurso kaj ekspozicio estas elemento de la festivalo de la silezia kulturo, kadre de kiu ĝis la 22-a de aprilo en la Suprasilezia Muzeo okazas 19 eventoj – ekspozicioj, koncertoj, kermesoj, laborrenkontoj kaj familiaj amuzeventoj.

El la elsendo 05.04.2019. Legas Gabi – 1’30”

Polaj noveloj – por la Nacia Legado 2019

La pola prezidenta paro elektis por la nunjara Tago de la Nacia Legado, okazonta la 7-an de septembro,  ok polajn novelojn. Temas i.a. pri „Bona Sinjorino” de Eliza Orzeszkowa, „Fumo” de Maria Konopnicka kaj „Gurdo” de Bolesław Prus. La Nacia Legado estas organizata ekde 2012, kiam ĝi estis inaŭgurita per la legado de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Pasintjare, en la datreveno de la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando por la Tago estis elektita „Antaŭprintempo” de Stefan Żeromski. Dum la tuta jaro estis krome rekomenditaj legaĵoj el la kolekto de verkoj kalkulataj al la kanono de la pola patriota literaturo. La Nacia Legado – ĉiam pli populara – okazas en bibliotekoj, muzeoj,  teatroj, en lernejoj kaj infanvartejoj, en hospitaloj, sociprotektaj domoj, en malliberejoj. La legado alprenas diversajn formojn. Oni legas tekston tutece, en fragmentoj, dividitan je roloj, laŭte, publike aŭ en la hejma intimejo. Pasintjare la romano de Żeromski estis legita en preskaŭ tri mil lokoj inkluzive de 134 ekster la limoj de Pollando, eĉ sur Antarkto. Ekde la komenco la kampanjon partoprenas krom polaj ankaŭ eksterlandaj esperantistoj.

El la elsendo 29.03.2019. Legas Maciek – 1’30”

70-jariĝo de Muzeo de Mikołaj Kopernik

La 70-jariĝo de la Muzeo de Mikołaj Kopernik en Frombork estas la okazo por ekspozicio kun 540 plej interesaj eksponaĵoj el la muzea kolekto. Troviĝas inter ili portretoj de Kopernik, antikvecaj mapoj kaj atlasoj kaj interesaj malnovpresaĵoj, objektoj ligitaj kun la historio de medicino, skulptaĵoj el la regionaj preĝejoj, valoraj objektoj de la artmetio. En la daŭro de 70 jaroj la muzeo transformiĝis de modesta centro al profesia, plurfaka muzea institucio kun milnombraj eksponaĵoj. En la centro de ĝia interesiĝo estas Mikołaj Kopernik, lia vivo kaj verko fone de la epoko kaj lige al la loko, en kiu li pasigis plimulton de sia vivo kaj kie kreiĝis lia traktato „De revolutionibus”. En la daŭro de sia historio la muzeo organizis kelkcent konstantajn kaj porokazajn ekspoziciojn. Ekde 9 jaroj ĝi kunlaboras kun la muzeaj centroj de la Varmia diocezo. Dank’ al tio ĝia ekspozicia oferto estas enorme riĉa kaj varia pro la eksponaĵoj devenantaj same el la preĝejoj el la tuta regiono Varmio kaj Mazurio, kiel ankaŭ el muzeaj institucioj kaj privataj kolektoj.

El la elsendo 29.03.2019. Legas Tomek – 1’21”