La plej valoraj memoraĵoj de Radziwiłł-familio ligitaj kun la apudviena kontraŭturka batalo el 1683 estas rigardeblaj ĝis la mezo de septembro en la palaco de Nieborów en la centra Pollando. I.a. temas pri kulte adorata bildo de Dipatrino, kiun reĝo Johano la 3-a Sobieski traktis kiel simbolon de sia venko. Lian konvinkon pri la Dia protekto dum la batalo firmigis la surskriboj sur la banderoloj tenataj de anĝeloj.  “In hac Imagine Mariae Victor ero Ioannnes” (En ĉi tiu bildo de Maria mi Johano venkos) kaj “In hac Imagine Mariae Vinces Ioannes” (En tiu bildo de Maria vi venkos Johano). Krom originalo estas prezentataj du kopioj de la tolaĵo. Unu devenas el la itala Loreto, kien ĝi laŭ la komisio de la  reĝino Maria Kazimira estis sendita kiel donacofero. Nun post la paso de 320 jaroj unu apudos la alian. La tria kopio estis farita de Radziwiłł-familio meze de la 18-a jarcento por ilia palaco en Połoneczka. Krom valoraj tolaĵoj troviĝas aliaj eksponaĵoj ligitaj kun la viena helpiro kiel trofeoj konkeritaj apud Vieno el la klostro ĉe la Hela Monto, selo de hetmano Jabłonowski kaj pluraj portretoj de la familiariĝintaj gentoj de Radziwiłł kaj Sobieski. Radziwiłł-familio dum pli ol 170 jaroj estis posedanto de Nieborów, en kiu nun funkcias la muzeo de palacaj internoj el la 17-a/19-a jarcentoj kaj muzeo de majolikoj. Radziwiłł-familio establis i.a. la palacan komplekson Arkadia kaj fine de la 19-a jarcento manufakturon de majoliko. Post la 2-a mondmilito Nieborów estis naciigita kaj la palco ekfunkciis kiel filio de la Nacia Muzeo.

El la elsendo 28.06.2019. Legas  Przemek – 2’03”