Kulturkroniko
Ekspozicio de vitraj skulptaĵoj kaj instalaĵoj
Vitro estas ĉiam pli alte taksata en la arto. Ĝii estas verdire unusola „vivanta” materio. La ĉarmo de la vitroobjektoj dependas de lumo. Ĝis la 10-a de novembro en la Ĉefa Stacidomo de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) funkcias ekspozicio de vitraj skulptaĵoj kaj instalaĵoj. En ĝia Secesia Salonego estas prezentitaj 32 verkoj de 16 artistoj el 14 eŭropaj landoj, i.a. el Italio, Hungario, Britio, Estonio, Francio. La ekspozicio titolita „Belulino kaj la Besto” okazas kadre de la okazanta en la urbo Eŭropa Festivalo de Vitro. Krom ĉi tiu ĉefa ekspozicio kadre de la festivalo vitroartaĵoj estas prezentataj en kelkaj malpli grandaj ekspozicioj de Vroclavo. Krome dum la festivalaj tagoj okazas metirenkontoj, renkontoj kun artistoj kaj promenoj laŭ la spuroj de la vitra arkitekturo en Vroclavo. La Eŭropa Vitro-festivalo estas organizata ekde 2012. Ĝis nun en 6 festivalaj eldonoj partoprenis 87 artistoj el 37 eŭropaj landoj. La ekspozicio „Belulino kaj la Besto” post Vroclavo estos prezentata ankaŭ en la urboj Legnica, Łódź kaj Jelenia Góra.
El la elsendo 25.10.2019. Legas Gabi – 1’34”
Modernigita Artgalerio de la Pola Pentroarto en Kielce
En la Nacia Muzeo de Kielce (la centra Pollando) post dujara restaŭro estis disponigita al la publiko modernigita Artgalerio de la Pola Pentroarto kaj Eŭropa Ornamarto. En 17 salonegoj kun la areo de 700 kvadrataj metroj estas prezentataj pli ol 300 tolaĵoj kaj ĉirkaŭ 600 objektoj de la artmetio. La artgalerio sinteze prezentante la historion de la pola pentroarto de la lastaj 250 jaroj troviĝas en la 18-jarcenta alo de la iama Palaco de Krakovaj Episkopoj. Unuopaj salonegoj estas dediĉitaj al artistoj, en plejmulto ligitaj kun la regiono de la Sanktakruca Montaro. Temas pri tiaj polaj pentristoj kiel Stanisław Wyspiański, Jacek Malczewski, Józef Pankiewicz, Józef Szermentowski, Józef Brandt, Maurycy Gottlieb, Aleksander Gierymski. Inter la verkoj de artmetio troviĝas i.a. la malproksimorientaj porcelanaj vazoj, ceramikaĵoj el Meissen, Berlino, Vieno, Korzec, Baranówka kaj Ćmielów. Atentindaj estas vitraĵoj el la periodo de baroko ĝis la intermilita jardudeko devenantaj el ĉeĥaj, sileziaj, germanaj kaj polaj fandejoj. La metiistan artgalerion kompletigas mebloj kaj horloĝoj el la prezentataj epokoj. Ĉiuj objektoj ricevis modernan ekspozicikadron kaj specializa apliko de lumo reliefigas la plej interesajn detalojn de unuopaj pentristaj verkoj.
El la elsendo 25.10.2019. Legas Tomek – 1’34”
La verkoj de Rembrandt en Varsovio
La 4-an de oktobro pasis la 350-a mortodatreveno de Rembrandt van Rijn. La genia nederlanda pentristo, desegnisto kaj gravuristo simbolas la disfloron de la nederlanda arto de la 17-a jarcento, difinata ankaŭ la ora. Tiuokaze multaj muzeoj en la mondo organizas plurajn ekspoziciojn kaj kulturaj eventojn. En la ekspozicio funkcianta en la varsovia Reĝa Kastelo eblas rigardi 36 orignalajn verkojn de la nederlanda pentroarto. Inter ili estas du tolaĵoj de Rembrandt el inter tri troviĝantaj en la kastela kolekto „Knabino en la bildokadro” kaj „Sciencisto ĉe pupitro”. Akompanas ilin originalaj desegnaĵoj kaj grafikaĵoj de Rembrandt el polaj kolektoj. La ĉefurba Nacia Muzeo prezentas krome pli ol 40 grafikaĵojn de Rembrandt kun scenoj bibliaj kaj porokazoj, ankaŭ aktojn. Kelkaj grafikaĵoj rilatas al veftoj ne speguliĝantaj en la pentristaj verkoj de Rembrandt, sed koncernas liajn bildokoceptojn kaj teknikojn. La ekspozicion en la Nacia Muzeo akompanas alia prezento titolita „Bruegel en la akompano”. Konsisitgas ĝin 30 krokizoj de Pieter Breugel Pli Aĝa en la 450 mortodatreveno de ĉi tiu artisto.
El la elsendo 25.10.2019. Legas Maciek – 1’29”
Denove en Vroclavo Trezoro de Środa Śląska
Ĝis la 29-a de decembro 2019 denove la Nacia Muzeo en Vroclavo – la sudokcidenta Pollando – prezentas la historiajn objektojn de la mezepoka oraĵista ornamarto el la 14-a jarcento kune kun arĝentaj kaj oraj moneroj retrovitaj en la loko Środa Śląska en 1988. La nunjara ekspozicio koncentriĝas pri la mezepoka orumtekniko kaj pri la konservado kaj restaŭro de la objektoj el ĉi tiu kolekto efektivigitaj en 1996 en Krakovo kaj plej laste en 2018 en Vroclavo. En la ekspozicio troviĝas la plej valora objekto de la Trezoro, ora nupta krono el la 14-a jarcento. Temas pri la unusola ĉi-speca mezepoka krono konserviĝinta ĝis nun. En la ekspozicio troviĝas la 13-jarcenta agrafo kun kameo, oraj pendaĵoj ornamantaj la virinan kapon, agrafo en la formo de birdo, oraj ringoj, ornama zonrubando destinita por enkadrigi valorajn objektojn, fine la oraj kaj arĝentaj moneroj. La trezoro, en la pola lingvo Skarb Średzki apartenas al la plej valoraj mezepokaj trovaĵoj en Eŭropo. Ĝi troviĝas en la kolektoj de la vroclava muzeo, kie ĝi estis prezentita la unuan fojon en 1996. Nun ĝi estas rigardebla tie dum tri lastaj monatoj de la jaro. En la cetera periodo eblas ĝin rigardi en la Regiona Muzeo de Środa Śląska.
El la elsendo 18.10.2019. Legas Maciek – 1’40”
140-jariĝo de la Nacia Muzeo en Krakovo
La Nacia Muzeo en Krakovo estis la unua sur la polaj teritorioj nacia muzea institucio de poloj, kiuj estis senigitaj je propra ŝtato kaj lando akaparita en la 18-a jarcento de Rusio, Prusio kaj Aŭstrio. Ĝi estas la unua, en kies nomo troviĝas la difino „nacia” kaj ĝi havas plej multajn fakojn kaj kolektojn, pri kiuj ĝi okupiĝas. Ĝia unua sidejo estis la krakovaj Draphaloj kaj la kolektojn inaŭguris la tolaĵo de Henryk Siemiradzki „La flamantaj torĉoj de Nerono”. Ĝis la fino de la 1-a mondmilito (1918) ĝi estis la unusola alirebla al la publiko muzeo sur la polaj teritorioj. En ĝia 140-jara historio laboris en ĝi pli ol 4 mil personoj kaj aktuale ĝiaj kolektoj konsistas el 900 mil objektoj. La krakova Nacia Muzeo havas du biografiajn fakojn dediĉitajn al la pentristoj Jan Matejo kaj Józef Mehoffer; unu en Zakopane estas dediĉita al elstara pola komponisto Karol Szymanowski. La muzeo posedas la nepritakseble valoran kolekton de 100 mil numismtikaĵoj. La intergra parto de la muzeo fine de la 2016-a jaro fariĝis la kolekto de Czartoryski princoj. Ĝi konsistas el 86 mil muzeaj objektoj, 250 mil manuskriptoj, malnovpresaĵoj, libroj kaj dokumentoj.
El la elsendo 18.10.2019. Legas Milada – 1’50”
Pola kontratenorulo kun la prestiĝa Gramophone-premio
Pola kontratenorulo Jakub Józef Orliński fariĝis laŭreato de la prestiĝa Gramophone Classical Music Awards 2019 en la kategorio Juna Artisto. La enmanigo de la premio okazis lastmerkrede en Londono. Temas pri unu el la plej gravaj distingoj por surbendigoj de klasika muziko kaj la ĉiujara solenaĵo tradicie estis festo liganta artistojn, muzikajn eldonistojn, recenzantojn kaj kritikistojn. La enmanigon de la premioj akompanis la muzika kadro en la plenumo de Arte dei Suonatori, kiu en 2003 fariĝis laŭreato de la premio pro la plej bona plenumo de baroka muziko. La partnero de la solenaĵo estis Adam Mickiewicz-instituto, kiu prezentis siavice laborojn kadre de la programo Pola Muziko. Tiukuntekste la Instituto inaŭguras plurjaran kunlaboron kun Wigmore Hall. Dank’ al tio pola muziko kaj nuntempaj artistoj estos en pli signifa grado proksimigitaj al la brita publiko. La 28-jaraĝa Orliński debutis pasintjare sur la scenejo de Wigmore Hall, unu el la plej gravaj londonaj koncertaj salonegoj. En decembro 2019 okazos tie lia laŭvica koncerto.
El la elsendo 18.10.2019. Legas Tomek – 1’17”
Literatura Nobel-premio 2018 por Olga Tokarczuk
Lastĵaŭde estis prezentitaj laŭreatoj de la literaturaj Nobel-premioj. La Nobelpremia Komisiono de Sveda Akademio atribuis la premion pro la 2018-a jaro al verkistino el Pollando, Olga Tokarczuk. Pasintjare la premio ne estis aljuĝita pro la skandalo ĉirkaŭ la komisiono atribuanta la premion. La literaturan Nobel-premion pro la 2019-a jaro ricevis aŭstro, verkisto, dramverkisto Peter Handke pro „laboro, kiu kun lingva genieco esploras ka periferion kaj specifrecon de la homa sperto”. Motivante sian decidon rilate la aŭtorinon el Pollando la Sveda Akademio verdiktis, ke Olga Tokarczuk ricevas ĝin „pro la rakonta imago, kiu kun enciklopedieca pasio prezentas la transpaŝadon de limoj kiel vivoformon”. En junio 2018 en kulturfolio al ŝi dediĉita Maciej Jaskot diris i.a. ni citas Taśma: Olga Tokarczuk naskiĝis en 1962 jaro en la loko Sulechów kaj aktuale estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la pola nuntempa literaturo. Ŝi estis dufoje distingita per la plej prestiĝa enlande literatura premio Nike. Profesie ŝi estas psikologo. Ŝia debutromano, “La vojaĝo de la homoj de la Libro” (pollingve “Podróż ludzi Księgi”) estis eldonita en la 1993-a jaro. Du jarojn poste ŝi publikigis sian sekvan libron – “E. E.”. La tria romano de Tokarczuk, “Praerao kaj aliaj tempoj” (pollingve “Prawiek i inne czasy”) el la 1996-a jaro, estis unu el ŝiaj plej sukcesaj verkoj, pri kio atestas la fakto, ke unu jaron poste ŝi ricevis pro ĝi du gravajn en la pola kultura medio premiojn, la tiel nomatan Pasporton de Polityka (temas pri distingo aljuĝita de opinikrea semajna revuo “Polityka”) kaj la premion de Kościelscy-Fondaĵo. La laŭvican fojon ŝi ricevis Nike-premion en 2015, pro la pli ol milpaĝa romano “La Libro de Jakobo” (eble la “Jakobaj Libregoj” (“Księgi Jakubowe”), eldonita en Pollando en 2014 kaj tradukita jam en kelkajn lingvojn, interalie en la svedan kaj ukrainan”. La libroj de Olga Tokarczuk, la 5-a literatura Nobel-premiito el Pollando aperis pli ol 100 fojojn kaj estis tradukitaj en 29 lingvojn. La angla, belorusa, bulgara, ĉina, ĉeĥa, dana, estona, finna, franca, germana, hidua, hispana, hungara, itala, japana, kataluna, kroata, litova, makedona, nederlanda, norvega, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, turka kaj ukraina.
El la elsendo 11.10.2019. Legas Milada – 3’38”
La svisa Culturescapes 2019 kun pola kulturo
220 diversspecaj eventoj – teatraj, muzikaj kaj filmaj – prezentantaj la kreadon de polaj artistoj estas planitaj kadre de la 15-a Festivalo Culturspace 2019 en 18 diversaj urboj de Svislando. La gvidideo de plurbranĉa kaj interbranĉa festivalo – dediĉita al la interkultura dialogo, kunlaboro kaj kontaktoj – celas proksimigi al la svisa publiko spertojn de aliaj kulturoj en ilia bunto. Nunjare la ĉefheroo de la festivalo, kies inaŭguro okazis la 5-an de oktobro en Theater Basel kaj daŭros ĝis la 6-a de decembro – estas Pollando. La programpreparoj inter svisaj kaj polaj partneroj daŭris du jarojn. La ĉefa muzika evento de Culturescapes 2019 estos la premiero de la opero „Reĝo Roger” en Konzert Theater Bern. Estos prezentata krome i.a. la kreado de Frederiko Chopin kaj de artistoj iel ligitaj kun Svislando, kiel Witold Lutosławski kaj Bettina Skrzypczak. La polan nuntempan arton proksimigos ekspozicioj kaj artaj retrorigardoj i.a. al la kreado de Tadeusz Kantor. La svisaj filmŝatantoj konatiĝos kun la kreado de Paweł Pawlikowski, ili rigardos ankaŭ elekton de polaj dokumentraj kaj mallongaj filmo de la lastaj du jaroj.
El la elsendo 04.10.2019. Legas Maciek
Azia arto en Grotowski-Instituto en Vroclavo
Du spektaklojn inspiritajn per la kreado de la reprezentanto de la japana teatra avangardo, Shūji Terayama eblos rigardi en oktobro en la Instituto de Jerzy Grotowski en Vroclavo. La 9-an kaj la 10-an de oktobro la teatra grupo Ikenoshita enscenigos la teatraĵon „Klaso de furiozuloj”. La 12-an kaj la 13-an de oktobro estos prezentita de Teatro Laboratorio Ban’yu Inryoku „Indikoj por regatoj”. Komence de la nova sezono en la Instituto estos ankaŭ prezentitaj artaj proponoj de haitiaj voduokomunumoj. La azia arto en la Instituto de Jerzy Grotowski estos prezentata ankaŭ en la sekvaj jaroj. En 2020 gastos en ĝi artistoj el Hongkongo. En la sekva artistoj el Ŝanhajo, kio ligiĝas kun la fakto, ke Vroclavo kaj Ŝanhajo en la jaroj 2021-2022 estis proklamiraj kiel la Ĉefa Urbo de Performance-Artoj de Unesko.
El la elsendo 04.10.2019. Legas Maciek – 1’10”
Renovigita Muzeo de Muzikaj Instrumentoj
Post kelkjara renovigado meze de septembro 2019 en Poznano (la okcidenta Pollando) estis remalfermita Muzeo de Muzikaj Instrumentoj. Temas pri unusola ĉi speca centro en la lando kaj unu el malmultaj en Eŭropo. Fundamentis ĝin 80 instrumenoj destinitaj meze de la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento al la regiona muzeo fare de Zdzisław Szulc. La muzeaj kolektoj estis nun rearanĝitaj kaj vizitantoj povos pruntepreni tabletojn kun vizititinero, laŭe de kiu eblas konatiĝi kun la sonado de unuopaj instrumentoj. La vizito kondukas tra tri etaĝoj. La teretaĝo ĉirkaŭprenas eksponaĵojn ekde la malfrua mezepoko ĝis la 18-a jarcento. Baze de elektitaj problemoj el la muzikhistorio same tuteŭropa, kiel ankaŭ pola aŭ regiona oni proksimigas la mondon de la kreiĝanta laika instrumenta muziko kaj dominantan en baroko voĉ-instrumentan religian muzikon. La ekspozicio ĉe la 1-a etaĝo kondukas tra la pasanta en la 18-a jarcento periodo de la kortega muziko ĝis koncertaj salonegoj, famaj virtuozoj, ĉambra muziko, muziko de salonegoj ĝis la avangarda muziko 20-jarcenta. Ĉe la dua etaĝo eblas konatiĝi kun muzikaj tradicioj el diversaj mondopartoj – kun la riĉo de iliaj instrumentaj formoj kaj ilia funkciado en unuopaj kulturoj. En la poznana Muzeo de Muzikinstrumentoj funkcias ankaŭ la unusola en Pollando Konservista Laborejo. Estas en ĝi kreataj ankaŭ kopioj kaj rekonstruoj de instrumentoj arkeologiaj aŭ historiaj.
El la elsendo 27.09.2019. Legas Maciek – 1’45”