En la ortodoksa kirko de la Anĝelanonco al la Plej Sankta Maria Virgulino en Supraśl apud Bjalistoko daŭras la restaŭrado de la 16-jarcentaj freskoj. Temas pri la korusa parto de la sanktejo, iam la ĉefa parto de la plej grava en la lando ortodoksa monaka centro. La sanktejo konstruita en la jaroj 1503-1510 en la gotika-bizanca stilo estis eksplodigita de germanoj en 1944. En 1984 komenciĝis ĝiaj rekonstrulaboroj. Nun ĝi servas al la religiaj celoj, sed en la interno daŭras restaŭristaj laboroj. La ĉefan informfonton pri tio, kiel aspektis la freskoj konsisitigas fotodokumentaro el la komenco de la 20-a jarcento. La laboroj pri freskoj komenciĝis en 2016. Tiam pri ilia restaŭro okupiĝis specialistoj el Serbio, poste el Belorusio. Tiuj laboroj koncernis centran kupolon, arkojn kaj volbojn de la flankaj navoj, altaran segmenton. Nun daŭras laboroj en la korusa parto, en kiu en 16-a jarcento freskoj ne ekzistis. La ikonografia plano premisas sur la surfaco de ĉirkaŭ 200 kvadrataj metroj de  la volbo kaj muroj de la korusa parto prezenti  scenojn pri la mondokreo.

El la elsendo 27.03.2020. Legas  Gabi – 1’31”