Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Madono sub abioj de Cranach en la Nacia Muzeo de Vroclavo

Ĝis la 31-a de marto 2021 en la Nacia Muzeo de Vroclavo estis planita publika prezento de la tolaĵo „Madono sub abioj” de Lucas Cranach Aĝa. Ĝi estis pruntita el la loka Arkidioceza Muzeo por tempo de la rekonstruo de tiu ĉi lasta. La verko perdiĝinta en cirkonstancoj ligitaj kun la 2-a mondmilito revenis al Pollando en 2012. La tolaĵo „Madono sub abioj” el 1510 estas agnoskita unu el la plej bonaj pentraĵoj de la germana pentristo kaj unu el apartaj prezentoj de la Dipatrino kun Jesu-infaneto. Ĝi apartenas al la plej valoraj pentraĵoj en Pollando.
Dum la konservistaj laboroj fine de la 2-a mondmilito ĝi estis ruze interŝanĝita kun bildokopio kaj forveturigta en 1948 al Germanio, kie ĝi estis vendita. En 1961 estis konstatita la fakto, ke germanaj konservistoj transdonits al Pollando bildofalsaĵon. Post la morto de la lasta posedanto de la tolaĵo ĝi estis transdonita al la svisa Eklezio. En 2012 ĝi revenis al Pollando, al la kolektoj de la vroclava Arkidioceza Muzeo.

El la elsendo 11.12.2020. Lagas Maciek kaj Barbara – 1′ 22″

Reta Platformo de la Pola Muziko

Kadre de la programo Heredaĵo de Pola Muziko, kiu celas forigi plurgeneraciajn neglektojn, kies sekvo estas foresto de pola muziko en la konscio de plenumantoj kaj publiko en la mondo kreiĝis reta platformo pri la pola muziko. Ĝi estis la unua elektronika centro de kompletaj kaj sistemigitaj konoj pri elektitaj kreantoj, daŭre kompletigata. Por la komenco estis pretigitaj informdosieroj pri tiaj komponistoj kiel i.a. Ignacy Feliks Dobrzyński, Franciszek Lessel, Józef Krogulski, Franciszek Mirecki, Maria Szymanowska. Krome temas pri komponistoj pli bone konataj al la publiko, sed pri kiuj ne estas troveblaj kompletaj informprilaboroj: Mieczysław Karłowicz, Stanisław Moniuszko kaj Juliusz Zarębski.
La reta platformo enhavas i.a. biogramojn de ĉiu el la komponistoj prilaboritajn en maniero ampleksa kaj mallongigita, kompletajn katalogojn de iliaj verkoj, ikonografion. (www.portalmuzykipolskiej.pl)

El la elsendo 05.12.2020. Legas Maciek – 01’06”

Dokumenta Filmo pri Kalwaria Zebrzydowska

La 53-minuta dokumenta filmo pri la fama pola sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska, titolita „Pola Jerusalemo” baldaŭ estos rigardebla en televido kaj en la Interreto. Sur DVD-disko ĝi estas krome senpage akirebla en la urbooficejo de Kalwaria Zebrzydowska.
Tiu ĉi loko, loganta ĉiujare du milionojn da pilgrimantoj estas la plej grava vivoverko de la vivinta lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj Mikołaj Zebrzydowski, vojevodo de Krakovo, granda reĝa marŝalo kaj marŝalo de la Ĉefa Reĝa Tribunalo. En 1602 li subskribis la fondoakton de klostro en ĉi tiu loko, al kiu li venigis bernardenojn. Tio estis la unua ĝermo de la pola pilgrimejo, kiu ekde la komenco ĝuis grandegan popularecon. 15 jarojn poste Zebrzydowski lokalizis ĉi tie urbon, Kalwaria Zebrzydowska (Kalvario de Zebrzydowski).
La filmo koncentriĝas pri la vivo de la sanktej- kaj urbofondinto, al la spektanto liverante samtempe fascinan vojaĝon tra la 17-jarcenta historio de Pollando ĝis nuntempo. La filmo prezentas do ankaŭ la plej gravajn eventojn, kiuj okazas nun en la „Pola Jerusalemo”. I.a. temas pri la Paskokaza rekreado de Pasiono, por kiu venas centoj da miloj da pilgrimantoj. Per la nuntempaj filmkadroj de Jerusalemo, arkivaĵoj kaj pentraĵoj la filmo reliefigas similecojn inter ambaŭ urboj ne nur se temas pri topografio, sed ankaŭ la spirita dimensio de la du lokoj.
La filmo kreiĝis kadre de la projekto „Zebrzydowski 2020”. Krom la filmo estis verkita monografio de Mikołaj Zebrzydowski kaj estis eldonita kopio de medalo kun lia bildo emisiita en 1601.

El la elsendo 05.12.2020. Legas Maciek – 01’56”

Manuskriptoj de Papusza en Vojevodia Biblioteko de Gorzów

Manuskriptoj de cigana poetino Bronisława Wajs, konata kiel Papusza estis ĵus transdonitaj al la Vojevodia kaj Urba Biblioteko de Gorzów Wielkopolski (la okcidenta Pollando), kie ili estas dume ekspoziciataj por la publiko. Estonte ili servos al sciencistoj kaj esplorantoj de ŝia kreado por novaj prilaboroj koncerne ŝian artan postlasaĵon. Temas pri preskaŭ 200-paĝa taglibro kaj ĉirkaŭ 130 diversspecaj leteroj, kovertoj kaj bildkartoj el la 40-aj/50-aj jaroj de la pasinta jarcento.
Papusza estas agnoskita la plej elstara cigana poetino, plene originala kaj imitanta neniun. Siajn pensojn kaj travivaĵojn ŝi vortumadis en unika, propra por si maniero. Por siaj poeziaĵoj ŝi ĉerpis inspiron el la naturo kaj el la sopiro al juneco kaj moviĝema, veturilara cigana vivmaniero. Ŝian poezian talenton malkovris Jerzy Ficowski, poeto kaj ciganologo dum la komuna kun ciganoj veturilstila vivo fine de la kvardekaj jaroj de la 20-a jarcento.
La kreado de Papuszo aperis en tri volumetoj „Kantoj de Papusza” (1956), „Kantoj eldiritaj” (1973) kaj postmorte en „Arbaro, patro mia” (1990). En Gorzów Wielkopolskie, kie ŝi loĝis ekde 1954 troviĝas i.a. ŝia publika monumento el 2007.

El la elsendo 05.12.2020. Legas Maciek kaj Barbara –  01’45”

Andrzej Wróblewski. Waiting Room, en Ljubljano

Ĝis la 10-a de januaro 2021 en Ljubljano, Slovenio daŭras ekspozicio populariganta la kreadon de Andrzej Wróblewski, pola pentristo, arthistoriisto kaj artkritikisto. Ĝi troviĝas en Moderna Galerija, unu el la plej prestiĝaj muzeoj de la nuntempa arto en Eŭropo, de jaroj iniciatanta kuraĝajn ekspozicisciencajn projektojn, dediĉitajn al la heredaĵo de la postmilita Jugoslavio kaj la Centra-Orienta Eŭropo.
En kvin salonoj kun la surfaco de pli ol 800 kvadrataj metroj estas prezentataj 120 verkoj de la pola artisto el la lastaj jaroj de lia kreado 1955-1957. Multaj ne estis antaŭe ekspoziciitaj aŭ la lastan fojon estis prezentitaj al la publiko en 1958. La ĉefa temo de la pentroarto de Andrzej Wróblewski estis homoj, sed li ankaŭ esperimentis pri temoj inspiritaj de socrealismo kaj abstrakto.
Krom la verkoj de Wróblewski la ekspozicio prezentas verkojn de artistoj el la eksa Jugoslavio, inkluzive de tiuj, kiujn la pola pentristo konis persone. Iliaj verkoj formas komunan kuntekston kaj kelkfoje ligas rektan dialogon kun la pola pentristo. La ekspozicion akompanas 400-paĝa katalogo kun multaj tekstoj de kuratoroj, verkoreproduktaĵoj kaj fotoj pri la vivo de Wróblewski.

El la elsendo 27.11.2020. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 41″

Nova konstanta ekspozicio en la Etnografia Muzeo

En la varsovia Ŝtata Etnografia Muzeo funkcias nova konstanta ekspozicio „Afrikaj ekspedicioj, aziaj vojoj”. Ĝi rakontas pri tio, kiel ambaŭ kontinentoj estis perceptataj tra la prismo de kolektoj kreiĝantaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Inter la eksponaĵoj troviĝas i.a. ceremonia vesto de la reĝino de la reĝolando Bakuba. La ekspoziciscenaro baziĝas sur la sortoj de poloj, kiuj ligis sian vivon kun Afriko dum la lastaj 130 jaroj. Jam en la 1889 Leopold Janikowski malfermis en Varsovio la unuan ekspozicion pri la afrika etnografio kun preskaŭ 1700 eksponaĵoj. Bedaŭrinde dum la 2-a monmilito ili perdiĝis aŭ estis detruitaj. La nuna ekspozicio omaĝas lian memoron kaj portas lian nomon, Leopold Janikowski.

El la elsendo 27.11.2020. Legas Maciek – 0′ 58″

Pola filmfestivalo en Seulo

Inter la 2-a kaj la 13-a de decembro 2020 la korea publiko en Seulo kadre de Pola Filmfesivalo rigardos 14 polajn kinobildojn. Inter la prezentotaj filmoj troviĝas tiuj, kiuj kalkuliĝas al la klasiko de pola filmkreado kreitaj de Andrzej Wajda, Wojciech Jerzy Hass, Andrzej Munk, Jerzy Skolimowski, Krzysztof Zanussi, Tadeusz Konwicki kaj Andrzej Żuławski. La festivalan programon kompletigas la nuntempaj filmoj de pliaj jam rekonitaj filmkreantoj. Ĉiuj filmprezentoj estos antaŭitaj de enkondukoj de filmkrisitkisto Michał Oleszczyk realigitaj aparte por la festivalaj bezonoj fare de Adam Mickiewicz-instituto. La festivalo estas organizita de Cinematheque Seoul Art Cinema kunlabore kun la pola ambasado en Seulo kaj la ĵus menciita Mickiewicz-instituto.

El la elsendo 27.11.2020. Legas Maciek – 0′ 57″

La jaro de Jan Klimens Branicki en Bjalistoko

La urbokonsilio de Bjalistoko decidis, ke la 2021-a jaro estos solenata en la urbo kiel la Jaro de Jan Klemens Branicki. Tiujare pasos la 250-a mortodatreveno de la homo, kiu enorme kontribuis al la evoluo de Bjalistoko kaj dank’ al li ĝi ricevis la urborajtojn komence de la 17-a jarcento.
Jan Klemens Branicki (1689-1771) estis la krakova kaŝtelestro granda reĝa hetmano kaj senatano de la Pola Reĝolando. Ĝenerale li estas opiniata la patrono de la urbo, kiu alportis siajn meritojn al la plej granda urboevoluo administrante la bjalistokan posedaĵon en la jaroj 1709-1771. En lia epoko la familia Branicki-palaco kaj la ĉirkaŭanta ĝin parka-ĝardena komplekso estis grava kulturcentro loganta elstarajn artistojn kaj sciencistojn. En ĝia kortega teatro prezentiĝis la plej famaj opersteluloj, baleto, ekzistis bestoĝareno. Branicki-palaco apartenas al la plej gravaj turismaj allogaĵoj de Bjalistoo.

El la elsendo 20.11.2020. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 28″

Sonus Innumerabiles, Meritiĝinta por la Pola Kulturo

La aktivanta de 25 jaroj koruso Sonus Innumerabiles ricevis honoran distingon „Meritiĝinta por la pola kulturo”. En sia historio ĝi estis varsovia interparoĥa koruso, poste ligiĝinta kun la preĝejo de s-ta Barbara. Nun Sonus Innumerabiles funkcias ĉe la 14-a Ĝeneralkleriga Liceo de Stanisław Sztaszic en la pola ĉefurbo, kunlaborante kun la paroĥo de s-ta Klemento Hofbauer. Kantas en ĝi lernantoj, diplomitoj de la lernejo kaj personoj kun ĝi ne ligitaj. Sonus Innumerabiles prezentiĝis same en Pollando kiel ankaŭ eksterlande i.a. en Litovio, Latvio, Germanio, Ĉeĥio, Italio, Slovakio. Inter siaj premioj ĝi havas Arĝentan Strion de la Baltika Koruskonkurso „Pomerania Cantat”, kiun ĝi ricevis en la kategorio de lernejaj korusoj. Ĝi akiris la duan premion „Stribne Pasmo” de Internacia Konkurso de Peter Eben en Prago. Ĝi ricevis ankaŭ la premion por la plej bona junulara koruso dum la internacia konkurso „Te Deum de la loko Łapy”.

El la elsendo 20.11.2020. Legas Maciek – 1′ 11″

Poland Film Festival en Japanio

La 9-a eldono de Poland Film Festival en Japanio okazas sub la signo de „La Dekalogo” de Krzysztof Kieślowski. La festivala programo disvolviĝanta inter la 20-a kaj la 26-a de novembro 2020 enhavas la kompletan 9-segmentan ciklon de ĉi tiu filmserio. Krome en la festivala programo adresita al vasta publiko troviĝos mallongaj filmoj de renoma pola reĝisoro kaj dokumentfilmisto Macel Łoziński. Estos prezentita la nomumita por Oskar-premio – kiel la plej bona neanglalingva filmo – „Dia Korpo” de Jan Komasa kaj dokumenta filmo de Borys Lankosz „Autor Solaris”. La menciita laste filmo prezentas la silueton de la pola sciencfikcia verkisto Stanisław Lem, kies 100-a naskiĝdatreveno pasos en 2021. La festivalo okazas en Tokyo Photographic Art Museum.

El la elsendo 20.11.2020. Legas Maciek – 1′