Kulturkroniko
Misteria Paschalia rete
Misteria Paschalia apartenas al la plej gravaj festivaloj de malnova muziko en Eŭropo. De 16 jaroj ĝi estas tradicie organizata okaze de la Sankta Semajno kaj Pasko. Pro la kronvirusa pandemio la ĝinuna festivala formulo ne povas esti realigita. La organizantoj de la festivalo decidis tamen daŭrigi la tradicion en ŝanĝita formo. La 17-a eldono de la festivalo Misteria Paschalia okazos inter la 5-a kaj la 13-a de aprilo 2020 tutece en la reta spaco. (http://misteriapaschalia.com/program/misteria-paschalia-2-0)
El la elsendo 03.04.2020. Legas Maciek – 0’37”
Karesmaj edifaj enpensiĝoj
Al la tradicio kaj kutimoj de la karesma periodo apartenas en la pola katolika eklezio karesmaj edifaj lekcioj. Plej ofte kredantoj partoprenas ilin en preĝejoj, sed nun ili povas sekvi sole virtualan formon. Interesan inciaton proponis la animzorganto de la kreaj medioj de la arkidiocezo de Gdansko kaj rektoro de la preĝejo de sankta Johano. Liaj edifaj lekcioj pere de la urba portalo estis dediĉitaj al la religia arto. Ilia tegmenta titolo „Intensa foresto. Karesmaj edikaj enpensiĝoj” estis inspiritaj de la arto de la dana pentristo Vilhelm Hammershøi/ Hammershoi.
El la elsendo 03.04.2020. Legas Maciek – 0’45”
Esploroj pri 11 bildoj el Artus-Domo
La muzeo de Gdansko (la norda Pollando) intencas subigi al specializaj esploroj 11 bildojn troviĝantajn en Artus-Domo. Plimulto devenas el la fino de la 16-a jarcento, unu el la 17-a jarcento kaj tri el la 19-a jarcento. La konservistaj kaj teknologiaj esploroj faciligos la difinon de ilia deveno, la aplikitaj materialoj kaj detalan analizon. La esploroj okazos kadre la projeko de la Gdanska Muzeo prilaboronta la militperdojn de la Gdanska Urbodomo. Artus-Domo estas la malnova renkontoloko de komercistoj, centro de la societa vivo kaj loko de la gdanska borso. La nomo ligiĝas kun la mezepoka legendo pri la reĝo Artur, la simbolo de kavalireco kaj kuraĝo. En Britio, kaj poste ankaŭ en kontinenta Eŭropo lian nomon portis renkontolokoj de kavaliraro kaj patriciaro. La nomo de la konstruaĵo „curia regis Artus” elkonstruita en Gdansko en la jaroj 1348-1350 la unuan fojon aperis en la urbaj notoj pri grundimposto en 1357.
El la elsendo 03.04.2020. Legas Gabi – 1’21”
Novaj laŭreatoj de la premio Feliks Jasieński
En 2016 estis starigita en Krakovo la premio de Feliks Jasieński, artkolektanto, artmecenato kaj amiko de artistoj. Kiel artkolektanto li kreis riĉan verkokolekton de artistoj ligitaj kun la fluo Juna Pollando, kaj de artverkoj el la Fora Oriento, ĉefe Japanio kaj Ĉinio. En 1920 li transdonis ĝin al la urbo. Aŭtune de la nuna jaro dum scienca konferenco dediĉita al la signifo de kolektado por popularigado kaj protekto de la nacia heredaĵo oni disdonos ĵus atribuitajn Feliks Jasieński-premiojn. Por la scienca laboranto publikiganta verkojn pri kolektista laboro la premion transprenos Joanna Hubner-Wojechowska, kiel aŭtoro de la libro „La arto de roka Tatry-antaŭmontaro. Gvidlibro de kolektisto”. La alia laŭreato estas Muzeo Villa La Fleur en la apudvarsovia Konstancin. La premio venis pro la amaskomunikila popularigado de la kolektistaj ideoj kaj pro la prezentado de kolektista kontribuo al la protekto de la nacia heredaĵo. Premion por ĵurnalisto ricevis Rafał Kamecki, la kreinto de la portalo artinfo.pl.
El la elsendo 27.03.2020. Legas Maciek – 1’24”
Nokto de Muzeoj ŝovita je aŭtuno
De 16 jaroj grava kultura evento en Varsovio estis la okazanta en majo Nokto de Muzeoj. Ĝi estis granda festo ne nur de la kulturcentroj, sed de la tuta urbo. Ĉiujare dekoj da miloj da loĝantoj kaj turistoj vizitantaj Varsovio vizitadis muzeojn kaj aliajn kulturcentrojn aktive partoprenante la eventon. La unuan fojon en Pollando ĝi estis organizita en Poznano en 2003. Pro la pandemio de kronviruso la planita por la 16-a de majo Nokto estis ŝovita je la dua duono de septembro.
El la elsendo 27.03.2020. Legas Maciek – 0’39”
Restaŭro de la 16-jarcentaj freskoj en Supraśl
En la ortodoksa kirko de la Anĝelanonco al la Plej Sankta Maria Virgulino en Supraśl apud Bjalistoko daŭras la restaŭrado de la 16-jarcentaj freskoj. Temas pri la korusa parto de la sanktejo, iam la ĉefa parto de la plej grava en la lando ortodoksa monaka centro. La sanktejo konstruita en la jaroj 1503-1510 en la gotika-bizanca stilo estis eksplodigita de germanoj en 1944. En 1984 komenciĝis ĝiaj rekonstrulaboroj. Nun ĝi servas al la religiaj celoj, sed en la interno daŭras restaŭristaj laboroj. La ĉefan informfonton pri tio, kiel aspektis la freskoj konsisitigas fotodokumentaro el la komenco de la 20-a jarcento. La laboroj pri freskoj komenciĝis en 2016. Tiam pri ilia restaŭro okupiĝis specialistoj el Serbio, poste el Belorusio. Tiuj laboroj koncernis centran kupolon, arkojn kaj volbojn de la flankaj navoj, altaran segmenton. Nun daŭras laboroj en la korusa parto, en kiu en 16-a jarcento freskoj ne ekzistis. La ikonografia plano premisas sur la surfaco de ĉirkaŭ 200 kvadrataj metroj de la volbo kaj muroj de la korusa parto prezenti scenojn pri la mondokreo.
El la elsendo 27.03.2020. Legas Gabi – 1’31”
Nova literatura premio de Krakovo
En Krakovo (la suda Pollando) estos atribuata Premio de la Literatura Urbo de Unesko. Tiun ĉi titolon la urbo ricevis en 2013 kaj i.a. dank’ al ĝi Krakovo povas pli facile kunlabori koncerne literaturon kun aliaj urboj kun ĉi tiu titolo, kiel Edinburgo, Melburno, Dublino, Rejkjaviko. La premio estas destinita por verkistoj, redaktoroj, tradukistoj kaj desegnistoj elektotaj konkursavoje, kiujn kandidatigos eldonistoj. La nova premio celas subteni la eldoniniciatojn rilatantajn al la literatura karaktero de Krakovo, literaturverkojn ligitajn kun Krakovo aŭ verkitajn de krakovaj aŭtoroj. Laŭreatojn atendas diplomo kaj monpremio.
El la elsendo 20.03.2020. Legas Maciek – 0’55”
Nova ekspozicio dediĉita al Maria Konopnicka
En la Muzeo de Maria Konopnicka en Suwałki (la nordorienta Pollando), finiĝis la du jarojn daŭranta renovigado. Ĉeokaze estis primastrumita la ĉirkaŭanta ĝin tereno, sur kiu en la jaroj 1911-12 estis instalita anglastila ĝardeno. Nun el la unia interregistara programo Pollando-Litovio la muzeo ricevis rimedojn por preparo de nova konstanta ekspozicio dediĉita al la verkistino naskiĝinta en ĉi tiu urbo, en la konstruaĵo en kiu funkcias la muzeo. En la naskiĝdomo de Konopnicka funkcias verdire konstanta ekspozicio „Maria Konopnicka 1842-1910. Malantaŭ fermita tempopordo”, sed laŭ estroj de la muzeo ĝi ne plu konformas al la nova epoko kaj aliaj sociaj atendoj. Ĝis 2021 kreiĝos tie nova ekspozicio kun riĉa scenografio, ekipita per modernaj videaj kaj multmediaj rimedoj.
El la elsendo 20.03.2020. Legas Maciek – 1’10”
Arto en la tempo de epidemio
Lige kun la pasintsemajna decido pri provizora suspendo de la funkciado de kulturcentroj, i.a. muzeoj, por la publiko multaj proponas virtualajn vizitojn. I.a. ekde lasta lundo la retan viziton proponas la Muzeo en Biskupin (la norda Pollando). Ĝi prezentas la restaĵojn de la prahistoria setlejo epud la vilaĝo Biskupin, malkovritajn de loka instruisto en 1933. Post la tujaj esplorlaboroj, post la milito, krom ilia daŭrigo okazis rekonstruo de la fragmentoj de la setlejo de antaŭ 2700 jaroj. Nun la Muzeo organizas vivformajn raportojn, elsendojn, prezenton de la ekspoziciaj eksponaĵoj. Krom tio ĉe ĝiaj paĝoj troviĝas prezentitaj edukmaterialoj kun priskibo de proponataj okupoj, kiujn povos utiligi restantaj hejme pro kvarteno gepatroj kun infanoj http://biskupin.pl/wirtualnemuzeum. Ankaŭ i.a. la Tatry-montara Muzeo en Zakopane invitis viziti siajn centrojn, t.e. la Ĉefan Sidejon kaj la Muzeon de la Zakopiane-stilo en la vilao Koliba. Laborantoj de la muzeo ekde lasta mardo rakontas pri figuroj ligitaj kun la pola Tary-montaro, pri libroj, arto kaj naturo de regiono www.muzeumtatrzanskie.pl/wirtualny-spacer/.
El la elsendo 20.03.2020. Legas Gabi – 1’25”
Eliminado al la 18-a Chopin-konkurso
164 personoj el 33 landoj kvalifikiĝis al la elimadoj de la 18-a Internacia Chopin-konkurso. Plej multnombraj estas ĉinoj, entute 43 personoj. El Japanio kvalifikiĝis 31 pianistoj el la Suda Koreio 16. Pollandon reprezentos en la eliminadoj 18 poloj. Entute anoncis sin 502 kanidatoj. La ĵurio elektos 60 pianistojn, kiuj partoprenos la konkurson. La konkurso mem komenciĝos la 2-an de oktobro. Ĉar ĉiuj biletoj por konkursaj priaŭskultoj estis fulmrapide forvenditaj por la muzikŝatantoj funkcios specialaj muziksferoj, en kiuj eblas sekvi sur ekranegoj la rivaladon kaj ĝui la sonon de la plej alta kvalito. Ili funkcios en Pollando, kaj krome en Novjorko, Parizo, Londono, Budapeŝto, Moskvo, Jerusalemo, Seulo kaj Tokio. Krome priaŭskultoj estos sekveblaj en la reto ĉe la konkursa paĝo www.chopin2020.pl kaj en jutubo.
El la elsendo 13.03.2020. Legas Maciek – 1’11”