Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Nova iniciato de la Nacia Instituto pri Historia Heredaĵo

La Nacia Intituto pri la Historia Heredaĵo funkciigis novan version de la portalo Zabytek.pl (Historia Objekto). Ĝi prezentas informojn pri historiaj objektoj en Pollando kun ilia priskribo, informojn pri arkivaj kaj aktualaj fotoj, pri modeloj de la objektoj en la tekniko 3D, pri dokumentaj filmoj kaj skanaĵoj de malnovaj planoj de konstruaĵoj. Temas pri unika reta loko kun plena kolekto de preskaŭ 500 mil historiaj objektoj el la landa registro. Ĝian konsiston eniras pli ol 360 mil arkeologiaj antikvaĵoj, pli ol 120 nemoveblaj antikvaĵoj, 114 lokoj kun la titolo Historimonumentoj kaj 16 objektoj troviĝantaj en la Listo de la Moda Historiheredaĵo. La kolekto estas daŭre aktualigata. En la portalo Zabytek.pl eblas krei propran konton, kio ebligas al internaŭtoj kunkrei la portalan enhavon per aldonado de propraj fotoj kaj priskriboj.

El la elsendo 28.08.2021. Legas Milada -1′ 26″

Ekspoziciata Kolekto de Stenzel-familio en Vroclavo

Ĝis la 5-a de septembro 2021 en la Nacia Muzeo en Vroclavo eblas rigardi la portempan ekspozicion kun unikaj imperiestraj, reĝaj, kavaliraj, urbaj kaj ekleziaj stampoj ekde la fino de la 12-a jarcento ĝis la komenco de la 17-a jarcento – „La kurioza kolekto de Stenzel-familio”.
La Muzeo de Sileziaj Historiaĵoj aĉetis en 1913 de vroclavanino Augusta Stenzel du novepokajn pergamenajn dokumentojn kaj 62 mezepokajn, novepokajn vaksajn sigelojn, kiuj havis verkonfirmigan funkcion, kaj estis fortranĉitaj en la 19-a jarcento de originalaj dokumentoj. La kolekto estas des pli kurioza, ke temas sole pri originalaĵoj, dume preskaŭ ĉiuj 19 jarcentaj sigelkolektoj baziĝis sur gipsaj muldaĵoj. En la aktualaj kolektoj de la vroclava muzeo konserviĝis 48 stampoj, inter kiuj troviĝas i.a. la imperiestra-reĝa majesta sigelo de Vaclavo la 4-a Luksembrgia el la jaroj 1378-1400, la blazona sigelo de imperiestro Sigimundo Luksemburgia el la la jaroj 1433-1437, sigelo de la klostro de S-ta Klara en Kolonjo el la 14-a jarcento aŭ sigelo de la priorino de dominikaninoj en Lemgo el la 14-a jarcento.
La edzo de la Augusta Stenzel estis biologo. La plej maljuna filo de profesoro Gustaw Adolf Harold Stenzel, historiisto kaj plurjara direktoro de Arkivejo de Silezia Provinco en Vroclavo. Ne estas ekskludite, ke tiun interesegan kolekton li faris por sia filo multe interesiĝanta pri historio. Nur post lia morto Aŭgusta Stenzel vendis la kolekton.

El la elsendo 20.08.2021. Lagas Maciek kaj Barbara – 2′ 13″

Internacia Festivalo Hajnówka 2021

Ĉirkaŭ 30 korusoj el 18 landoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko prezentiĝos – laŭ la nunaj informoj – dum la jubilea 40-a Internacia Festivalo de Kirka Muziko „Hajnówka 2021”. Ĝi estas planita por la periodo 21-26 septembro 2021 en Bjalistoko. Origine la festivalo okazis en Hajnówka, kaj tiu nomo konserviĝas ĝis nun en ĝia titolo malgraŭ tio, ke de dek kelkaj jaroj ĝi okazas en Bjalistoko. En Hajnówka mem tamen okazas alia internacia Festivalo „Hajnówka-tagoj de la kirka muziko”, aŭspiciata de Pola Aŭtonoma Ortodoksa Eklezio. Ĝi ankaŭ okazos en septembro. La Internacian Festivalon inaŭguros la 21-an de septembro koncerto „Muzikaj Perloj de la Ortodoksa Ekzezio”. Dum 4 pliaj tagoj okazos priaŭskultoj de la korusoj partoprenantaj la konkurson. Ili rivalos en kvin kategorioj: korusoj paroĥaj, korusoj amatoraj-laikaj, infanaj-junularaj, korusoj de muzikaj altlernejoj kaj korusoj profesiaj. La festivalon akompanos koncertoj en aliaj urboj kaj loĝlokoj, i.a. en Varsovio, Legionowo, Lusławice. La festivalon partoprenas personoj diverskonfesiaj, kiujn unuigas la universaleco de la kirka muziko. Ĝis nun la eventon partoprenis 904 korusoj el 41 landoj kun 30 mil plenumantoj el kvin kontinentoj sub la gvido de 630 muzikdirektistoj. En la ĵurio de la festivala konkurso laboris 66 ekspertoj.

El la elsendo 20.08.2021. Lagas Maciek – 1′ 47″

Estonteco NUN

Kvar premieraj spektakloj, koncertoj de artistoj el Pollando, Ukrainio, Belorusio, Germanio kaj Israelo, krom ekspozicio „Liberaj lokoj” prezentota surpanele en la urba spaco, konsistigos la programon de la Festivalo de Kvar Kulturoj en Lodzo, planita por septembro. La festivalo okazos sub la devizo „Estonteco NUN”. Ĝi okazos jam la 20-an fojon, sed kiel atentigas la organizantoj Lodzo ne plu reprezentas nur kvar kulturojn (polan-judan-germanan-rusan). Nun temas pri novaj akcentoj ukrainaj, belorusaj, ĉecenaj. La organizanto de la festivalo estas la lodza Centro de Dialogo al kiu patronecas Marek Edelman.

El la elsendo 13.08.2021. Legas Maciek – 0′ 44″

Parizo-Osaka-Varsovio

En la varsovia artgalerio DA Agra-Art funkcias ĝis la 4-a de septembro ekspozicio Parizo-Osaka-Varsovio. Ĝi prezentas pli ol 40 oleotolaĵojn de Zdzisław Baksiński el la kolekto de anonima kolektanto el Japanio. La tolaĵoj de Beksiński aĉetitaj en 1990 en unu el la parizaj artgalerioj estis konsistigontaj trunkon de la kolekto en Muzeo de la Orienteŭropa Arto en Osaka. Baldaŭ post la malfermo ĝi estis tamen fermita kaj malaperis ajna spuro pri la verkoj de Beksiński. Ili estis retrovitaj en 2018. En la ekspozicio eblas rigardi 30 nekonatajn sur la pola artmerkato verkojn de Beksiński. Kompletigos ili 13 verkoj venditaj al privataj kolektoj. La ekspozicion akompanas speciala publikaĵo kun reproduktaĵoj de ĉiuj tolaĵoj konsistigantaj la japanan kolekton, i.a. de Jacek Yerka, Jerzy Duda Gracz, Marian Michalik. Zdzisław Beksiński (1929-2005) estis renoma pola nuntempa artisto, fotografiisto, grafikisto kaj pentristo.

El la elsendo 13.08.2021. Legas Maciek – 1’17”

La Podlaĥiaj Orgenoj

Ĝis la 8-a de aŭgusto en la nordorienta Pollando daŭras la koncerta ciklo „La Podlaĥiaj Orgenoj”, la evento organizata de la Podlaĥia Kulturinstituto en Bjalistoko. La koncertoj okazas en Białowieża, Drohiczyn, Suwałki kaj Bjalistoko. Entute 10 koncertoj.
Jam de 26 jaroj la someraj orgenkoncertoj okazas ankaŭ en la bjalistoka katedralo kaj kune kun recitaloj en aliaj lokoj formas komplekson de la someraj recitaloj en la regiono. La nunjaraj Katerdalaj Orgenkoncertoj en Bjalistoko, organizataj de la loka Kulturcentro daŭros ĝis la 27-a de aŭgusto. Krom polaj orgenmajstroj prezentiĝos orgenludistoj el Danlando, Germanio kaj Italio. La akompanaj dimanĉaj koncertoj okazos senpage en la bjalistokaj preĝejoj de s-ta Kazimiro la Reĝido kaj de Dipatrino el Fatima. La lasta el la akompanaj koncertoj estas planita por la 29-a de aŭgusto.

El la elsendo 06.08.2021. Legas Maciek – 01’04’’

Internacia Muzika Festivalo NDI Sopot Classic

Jam la dekunuan fojon en Sopot (la norda Pollando) okazis fine de julio Internacia Muzika Festivalo NDI Sopot Classic. La ĉi-jara eldono de la festivalo estis unu el la eventoj okazigitaj de la urboaŭtoritatoj kadre de la solenaĵoj de la 120-a datreveno de la akiro de la urbaj rajtoj.
De multaj jaroj la festivalo estas unu el la plej atendataj kulturaj eventoj en la t.n. Triurbo (Gdansko, Gdynia, Sopot), allogante ĉiun someron entuziasmulojn de klasika muziko. Ĉi jare la publiko povis aŭdi artistojn internacie agnoskitajn, prezentiĝantajn sur la plej prestiĝaj scenejoj de la mondo. La repertuaro de la festivalo estas elektata tiel, ke eĉ la plej postulema partoprenanto trovu allogan por si muzikan proponon.
La festivalo komenciĝis per itala vespero en la Arbara Operejo de Sopot. Temaj koncertoj jam de kelkaj jaroj estas ĝiaj tradiciaj programeroj. En la antaŭaj jaroj, la organizantoj proponis al la publiko muzikan vojaĝon al Hispanio, Francio, Aŭstrio kaj Ĉeĥio. Dum ĉi-jara inaŭgura koncerto aŭdiĝis italaj barokaj kantoj kaj operfragmentoj de italaj komponistoj, pororkestraj verkoj kaj filmmuziko. Inter la plenumantoj aŭdiĝis Olga Pasecznik – sopranulino, Jan Jakub Monowid – kontraŭtenorulo, Szymon Mechliński – baritonulo kaj Janusz Wawrowski – violonisto.
Kadre de la Festivalo okazis solena enmanigo de distingoj al la premiitoj de la 6-a Komponista Konkurso de Krzysztof Penderecki. Dum la koncerto aŭdiĝis verko de la konkursa patrono, komponaĵo de Paweł Mykietyn, unu el la ĵurianoj kaj muzikverko de Krystian Nestor, la laŭreato de 1-a premio.

El la elsendo 06.08.2021. Legas Barbara – 02’18’’

Post la eliminaj kvalifikoj al Chopin-konkurso 2021

El inter ĉirkaŭ 160 pianistoj, post la kvalifikigaj prezentoj inter la 12-a kaj la 23-a de julio en Varsovio, 87 partoprenos la nunjaran Chopin-konkurson. Temas pri 22 ĉinoj, 14 japanoj, 16 poloj, 7 koreoj el la Suda Koreio, 6 italoj. Inter kvalifikigitaj pianistoj estas reprezentantoj de Armenio, Tajvano, Kanado, Kubo, Latvio, Tajlano, Usono, Britio kaj Vjetnamio. La konkurseliminado estas relative nova elemento en la historio de la konkurso. Nunjare ĝi okazis la 4-an fojon.
La 18-a Internacia Piankonkurso de Frederiko Chopin okazos inter la 2-a kaj la 23-a de oktobro 2021 en Varsovio.

El la elsendo 30.07.2021. Legas Maciek – 0’49’’

Bazaro de s-ta Dominiko

Ĝis la mezo de aŭgusto jam la 761-an fojon en Gdansko okazas Bazaro de Sankta Dominiko. La evento as sur la surfaco de ĉirkaŭ 45 mil kvadrataj metroj en la historia parto de la urbo. La eventon partoprenas 650 ekspoziciantoj el 7 landoj – Pollando, Azerbejĝano, Litovio, Moldavio, Slovakio, Tukio kaj Italio. Simile kiel ĝis nun la plimulto de la standoj reprezentos metiistojn, kolektantojn kaj artistojn. Krome funkcias kiel kutime multaj gastronomiaj standoj kaj budoj. La Bazaro de s-ta Dominiko estas unu el la plej rekoneblaj markoj en Pollando se temas pri eventoj komercaj, turimaj kaj kulturaj.
Ĝis la 14-a de novembrno de la Ĉefa Urbodomo de Gdansko funkcias ekspozicio ligita kun la 800-jariĝo de la alveno de dominikanoj al Pollando. Oni prezentas ekde la 15-a de julio ne prezentitajn pli frue eksponaĵojn el la preĝejo de s-ta Nikolao en Gdansko, la sidejo de la dominikanoj.
La tradicio de la Bazaro de s-ta Dominiko radikas en la 1260 jaro, kiam la papo Aleksandro la 4-a permesis al la gdanskaj dominikanoj atribui 100-tagan indulgencon okaze de la fondo de ilia ordeno, al kiu akompanis bazaro. En unu el la plej malnovaj priskriboj de la evento el la 16-a jarcento la papa nuncio Giulio Ruggieri skribis jene: „en aŭgusto okazas ĉi tie (en Gdansko) granda bazaro de S-ta Dominiko, dum kiu en 14 tagoj kaj eĉ pli longe kolektiĝas germanoj, francoj, britoj, flamandoj, hispanoj kaj portugaloj, kaj en la havenon ennavigas 400 ŝipoj plenaj de franca kaj hisapana vino, silko, olivoleo, citronoj, konfitaĵoj kaj aliaj fruktoj hispanaj, portugaaj spicoj, stano kaj angla drapo”.
Postmilte la jarmarko estis restarigita en 1972, kiu de kelkaj jaroj daŭras tri semajnojn.

El la elsendo 30.07.2021. Legas Maciek – 02’20’’

La premio Georg Büchner atribuita

La plej prestiĝa premio por la germanlingvaj verkistoj, La Premio Georg Büchner estis aljuĝita ĵus al aŭstro Clemens Johann Setz. Li jam pli frue ricevis diversajn literaturajn premiojn, sed la nun atribuita premio estas la plej prestiĝa en la tuta germanlingva literatura mondo. Clemens Johann Setz naskiĝis en 1982 en Graz kaj nun loĝas kaj laboras en Vieno. En 2007 aperis lia unua romano “Söhne und Planeten” (Filoj kaj planedoj). Krom la propraj verkoj li publikigis ankaŭ tradukojn el la angla.
Kiel atentigas la „Libera Folio” el kiu ni ĉerpas la informon Clemens Johann Setz estas konata ankaŭ en Esperantujo i.a. pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde trovis rete poemojn de Auld en Esperanto, kaj surpriziĝis pro la eblo kompreni la enhavon. Sekve li decidis traduki ion el ili en la germanan. Tio estis interalie la 14-a ĉapitro de „La infana raso” de Auld. En 2018 aperis la germanlingva libreto de Setz pri Auld, poste publikigita ankaŭ en Esperanto en „Beletra Almanako”. Liaopinie la originala literaturo en Esperanto estas ampleksega kaj la E-beletro formas riĉan paralelan mondliteraturon kun siaj propraj avangardo, klasikuloj, malkonformuloj, geniuloj – kaj ĉio sen baziĝi en unu lando kun ties propraj politikaj kaj geografiaj cirkonstancoj. En 2020 Clemens Johann Setz aperigis la libron “Die Bienen und das Unsichtbare” (La abeloj kaj l’o nevidebla), kiu traktas planlingvojn, ĉefe Esperanton. Li skribas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj.
Hieraŭ, la 22-an de julio en Libera Folio aperis mallonga intervjuo kun la premiito. El ĝi ni citu la respondon de la intervjuito al la demando „ Krom la literaturo, kion vi trovas rimarkinda en la esperantista mondo?”. Lia respondo tekstas i.a. „ Aparteni al kulturo sen esti posedata de la kulturo”.

El la elsendo 23.07.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 2′ 41″