Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Internacia Festivalo Hajnówka 2021

Ĉirkaŭ 30 korusoj el 18 landoj de Eŭropo, Azio kaj Afriko prezentiĝos – laŭ la nunaj informoj – dum la jubilea 40-a Internacia Festivalo de Kirka Muziko „Hajnówka 2021”. Ĝi estas planita por la periodo 21-26 septembro 2021 en Bjalistoko. Origine la festivalo okazis en Hajnówka, kaj tiu nomo konserviĝas ĝis nun en ĝia titolo malgraŭ tio, ke de dek kelkaj jaroj ĝi okazas en Bjalistoko. En Hajnówka mem tamen okazas alia internacia Festivalo „Hajnówka-tagoj de la kirka muziko”, aŭspiciata de Pola Aŭtonoma Ortodoksa Eklezio. Ĝi ankaŭ okazos en septembro. La Internacian Festivalon inaŭguros la 21-an de septembro koncerto „Muzikaj Perloj de la Ortodoksa Ekzezio”. Dum 4 pliaj tagoj okazos priaŭskultoj de la korusoj partoprenantaj la konkurson. Ili rivalos en kvin kategorioj: korusoj paroĥaj, korusoj amatoraj-laikaj, infanaj-junularaj, korusoj de muzikaj altlernejoj kaj korusoj profesiaj. La festivalon akompanos koncertoj en aliaj urboj kaj loĝlokoj, i.a. en Varsovio, Legionowo, Lusławice. La festivalon partoprenas personoj diverskonfesiaj, kiujn unuigas la universaleco de la kirka muziko. Ĝis nun la eventon partoprenis 904 korusoj el 41 landoj kun 30 mil plenumantoj el kvin kontinentoj sub la gvido de 630 muzikdirektistoj. En la ĵurio de la festivala konkurso laboris 66 ekspertoj.

El la elsendo 20.08.2021. Lagas Maciek – 1′ 47″

Estonteco NUN

Kvar premieraj spektakloj, koncertoj de artistoj el Pollando, Ukrainio, Belorusio, Germanio kaj Israelo, krom ekspozicio „Liberaj lokoj” prezentota surpanele en la urba spaco, konsistigos la programon de la Festivalo de Kvar Kulturoj en Lodzo, planita por septembro. La festivalo okazos sub la devizo „Estonteco NUN”. Ĝi okazos jam la 20-an fojon, sed kiel atentigas la organizantoj Lodzo ne plu reprezentas nur kvar kulturojn (polan-judan-germanan-rusan). Nun temas pri novaj akcentoj ukrainaj, belorusaj, ĉecenaj. La organizanto de la festivalo estas la lodza Centro de Dialogo al kiu patronecas Marek Edelman.

El la elsendo 13.08.2021. Legas Maciek – 0′ 44″

Parizo-Osaka-Varsovio

En la varsovia artgalerio DA Agra-Art funkcias ĝis la 4-a de septembro ekspozicio Parizo-Osaka-Varsovio. Ĝi prezentas pli ol 40 oleotolaĵojn de Zdzisław Baksiński el la kolekto de anonima kolektanto el Japanio. La tolaĵoj de Beksiński aĉetitaj en 1990 en unu el la parizaj artgalerioj estis konsistigontaj trunkon de la kolekto en Muzeo de la Orienteŭropa Arto en Osaka. Baldaŭ post la malfermo ĝi estis tamen fermita kaj malaperis ajna spuro pri la verkoj de Beksiński. Ili estis retrovitaj en 2018. En la ekspozicio eblas rigardi 30 nekonatajn sur la pola artmerkato verkojn de Beksiński. Kompletigos ili 13 verkoj venditaj al privataj kolektoj. La ekspozicion akompanas speciala publikaĵo kun reproduktaĵoj de ĉiuj tolaĵoj konsistigantaj la japanan kolekton, i.a. de Jacek Yerka, Jerzy Duda Gracz, Marian Michalik. Zdzisław Beksiński (1929-2005) estis renoma pola nuntempa artisto, fotografiisto, grafikisto kaj pentristo.

El la elsendo 13.08.2021. Legas Maciek – 1’17”

La Podlaĥiaj Orgenoj

Ĝis la 8-a de aŭgusto en la nordorienta Pollando daŭras la koncerta ciklo „La Podlaĥiaj Orgenoj”, la evento organizata de la Podlaĥia Kulturinstituto en Bjalistoko. La koncertoj okazas en Białowieża, Drohiczyn, Suwałki kaj Bjalistoko. Entute 10 koncertoj.
Jam de 26 jaroj la someraj orgenkoncertoj okazas ankaŭ en la bjalistoka katedralo kaj kune kun recitaloj en aliaj lokoj formas komplekson de la someraj recitaloj en la regiono. La nunjaraj Katerdalaj Orgenkoncertoj en Bjalistoko, organizataj de la loka Kulturcentro daŭros ĝis la 27-a de aŭgusto. Krom polaj orgenmajstroj prezentiĝos orgenludistoj el Danlando, Germanio kaj Italio. La akompanaj dimanĉaj koncertoj okazos senpage en la bjalistokaj preĝejoj de s-ta Kazimiro la Reĝido kaj de Dipatrino el Fatima. La lasta el la akompanaj koncertoj estas planita por la 29-a de aŭgusto.

El la elsendo 06.08.2021. Legas Maciek – 01’04’’

Internacia Muzika Festivalo NDI Sopot Classic

Jam la dekunuan fojon en Sopot (la norda Pollando) okazis fine de julio Internacia Muzika Festivalo NDI Sopot Classic. La ĉi-jara eldono de la festivalo estis unu el la eventoj okazigitaj de la urboaŭtoritatoj kadre de la solenaĵoj de la 120-a datreveno de la akiro de la urbaj rajtoj.
De multaj jaroj la festivalo estas unu el la plej atendataj kulturaj eventoj en la t.n. Triurbo (Gdansko, Gdynia, Sopot), allogante ĉiun someron entuziasmulojn de klasika muziko. Ĉi jare la publiko povis aŭdi artistojn internacie agnoskitajn, prezentiĝantajn sur la plej prestiĝaj scenejoj de la mondo. La repertuaro de la festivalo estas elektata tiel, ke eĉ la plej postulema partoprenanto trovu allogan por si muzikan proponon.
La festivalo komenciĝis per itala vespero en la Arbara Operejo de Sopot. Temaj koncertoj jam de kelkaj jaroj estas ĝiaj tradiciaj programeroj. En la antaŭaj jaroj, la organizantoj proponis al la publiko muzikan vojaĝon al Hispanio, Francio, Aŭstrio kaj Ĉeĥio. Dum ĉi-jara inaŭgura koncerto aŭdiĝis italaj barokaj kantoj kaj operfragmentoj de italaj komponistoj, pororkestraj verkoj kaj filmmuziko. Inter la plenumantoj aŭdiĝis Olga Pasecznik – sopranulino, Jan Jakub Monowid – kontraŭtenorulo, Szymon Mechliński – baritonulo kaj Janusz Wawrowski – violonisto.
Kadre de la Festivalo okazis solena enmanigo de distingoj al la premiitoj de la 6-a Komponista Konkurso de Krzysztof Penderecki. Dum la koncerto aŭdiĝis verko de la konkursa patrono, komponaĵo de Paweł Mykietyn, unu el la ĵurianoj kaj muzikverko de Krystian Nestor, la laŭreato de 1-a premio.

El la elsendo 06.08.2021. Legas Barbara – 02’18’’

Post la eliminaj kvalifikoj al Chopin-konkurso 2021

El inter ĉirkaŭ 160 pianistoj, post la kvalifikigaj prezentoj inter la 12-a kaj la 23-a de julio en Varsovio, 87 partoprenos la nunjaran Chopin-konkurson. Temas pri 22 ĉinoj, 14 japanoj, 16 poloj, 7 koreoj el la Suda Koreio, 6 italoj. Inter kvalifikigitaj pianistoj estas reprezentantoj de Armenio, Tajvano, Kanado, Kubo, Latvio, Tajlano, Usono, Britio kaj Vjetnamio. La konkurseliminado estas relative nova elemento en la historio de la konkurso. Nunjare ĝi okazis la 4-an fojon.
La 18-a Internacia Piankonkurso de Frederiko Chopin okazos inter la 2-a kaj la 23-a de oktobro 2021 en Varsovio.

El la elsendo 30.07.2021. Legas Maciek – 0’49’’

Bazaro de s-ta Dominiko

Ĝis la mezo de aŭgusto jam la 761-an fojon en Gdansko okazas Bazaro de Sankta Dominiko. La evento as sur la surfaco de ĉirkaŭ 45 mil kvadrataj metroj en la historia parto de la urbo. La eventon partoprenas 650 ekspoziciantoj el 7 landoj – Pollando, Azerbejĝano, Litovio, Moldavio, Slovakio, Tukio kaj Italio. Simile kiel ĝis nun la plimulto de la standoj reprezentos metiistojn, kolektantojn kaj artistojn. Krome funkcias kiel kutime multaj gastronomiaj standoj kaj budoj. La Bazaro de s-ta Dominiko estas unu el la plej rekoneblaj markoj en Pollando se temas pri eventoj komercaj, turimaj kaj kulturaj.
Ĝis la 14-a de novembrno de la Ĉefa Urbodomo de Gdansko funkcias ekspozicio ligita kun la 800-jariĝo de la alveno de dominikanoj al Pollando. Oni prezentas ekde la 15-a de julio ne prezentitajn pli frue eksponaĵojn el la preĝejo de s-ta Nikolao en Gdansko, la sidejo de la dominikanoj.
La tradicio de la Bazaro de s-ta Dominiko radikas en la 1260 jaro, kiam la papo Aleksandro la 4-a permesis al la gdanskaj dominikanoj atribui 100-tagan indulgencon okaze de la fondo de ilia ordeno, al kiu akompanis bazaro. En unu el la plej malnovaj priskriboj de la evento el la 16-a jarcento la papa nuncio Giulio Ruggieri skribis jene: „en aŭgusto okazas ĉi tie (en Gdansko) granda bazaro de S-ta Dominiko, dum kiu en 14 tagoj kaj eĉ pli longe kolektiĝas germanoj, francoj, britoj, flamandoj, hispanoj kaj portugaloj, kaj en la havenon ennavigas 400 ŝipoj plenaj de franca kaj hisapana vino, silko, olivoleo, citronoj, konfitaĵoj kaj aliaj fruktoj hispanaj, portugaaj spicoj, stano kaj angla drapo”.
Postmilte la jarmarko estis restarigita en 1972, kiu de kelkaj jaroj daŭras tri semajnojn.

El la elsendo 30.07.2021. Legas Maciek – 02’20’’

La premio Georg Büchner atribuita

La plej prestiĝa premio por la germanlingvaj verkistoj, La Premio Georg Büchner estis aljuĝita ĵus al aŭstro Clemens Johann Setz. Li jam pli frue ricevis diversajn literaturajn premiojn, sed la nun atribuita premio estas la plej prestiĝa en la tuta germanlingva literatura mondo. Clemens Johann Setz naskiĝis en 1982 en Graz kaj nun loĝas kaj laboras en Vieno. En 2007 aperis lia unua romano “Söhne und Planeten” (Filoj kaj planedoj). Krom la propraj verkoj li publikigis ankaŭ tradukojn el la angla.
Kiel atentigas la „Libera Folio” el kiu ni ĉerpas la informon Clemens Johann Setz estas konata ankaŭ en Esperantujo i.a. pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde trovis rete poemojn de Auld en Esperanto, kaj surpriziĝis pro la eblo kompreni la enhavon. Sekve li decidis traduki ion el ili en la germanan. Tio estis interalie la 14-a ĉapitro de „La infana raso” de Auld. En 2018 aperis la germanlingva libreto de Setz pri Auld, poste publikigita ankaŭ en Esperanto en „Beletra Almanako”. Liaopinie la originala literaturo en Esperanto estas ampleksega kaj la E-beletro formas riĉan paralelan mondliteraturon kun siaj propraj avangardo, klasikuloj, malkonformuloj, geniuloj – kaj ĉio sen baziĝi en unu lando kun ties propraj politikaj kaj geografiaj cirkonstancoj. En 2020 Clemens Johann Setz aperigis la libron “Die Bienen und das Unsichtbare” (La abeloj kaj l’o nevidebla), kiu traktas planlingvojn, ĉefe Esperanton. Li skribas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj.
Hieraŭ, la 22-an de julio en Libera Folio aperis mallonga intervjuo kun la premiito. El ĝi ni citu la respondon de la intervjuito al la demando „ Krom la literaturo, kion vi trovas rimarkinda en la esperantista mondo?”. Lia respondo tekstas i.a. „ Aparteni al kulturo sen esti posedata de la kulturo”.

El la elsendo 23.07.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 2′ 41″

La eliminadoj por Chopin-konkurso daŭras

Lastlunde komenciĝis la eliminadoj de preskaŭ 160 pianistoj kvalikfikiĝintaj por Chopin-konkurso. La eliminado okazas ĝis la 23-a de julio en la Ĉambra Salonego de la Nacia Filharmonio en Varsovio. Plimulto de la pianistoj decidis veni fizike al Varsovio por vivmaniere prezentiĝi antaŭ la ĵurianoj kaj la publiko. Junaj pianistoj prezentas la preparitan de si programon en du tagaj etapoj – matena kaj vespera. Tiuj prezentiĝoj estas relajsataj en la reta paĝo de la 2-a programo de Pola Radio. En la ĵurio sidas elstaraj pianistoj kaj pedagogoj apartenantaj al la elito de la monda Chopin-ologio: Philippe Giusiano, Piotr Paleczny, Ewa Pobłocka, Katarzyna Popowa-Zydroń, Wojciech Świtała, Dina Yoffe, Ludmil Angelov, Alberto Nosè, Marta Sosińska-Janczewska, Stefan Wojtas, kaj ankaŭ eksperto pri la vivo kaj kreado de Frederiko Chopin, John Rink. Al la eliminadoj el Pollando kvalifikigis 16 junaj pianistoj. La 18-a Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin okazos en Varsovio inter la 2-a kaj la 23-a de okbrobro 2021.

El la elsendo 17.07.2021. Legas Maciek – 1′ 18″

En varsovia Kordegarda reakirita tolaĵo

Ĝis dimanĉo en la varsovia Kordegarda, la artgalerio de la Nacia Kulturcentro funkcias la ekpozicio el la ciklo „Perdita/Reakirita: Interno de la Katedralo en Milano”. Temas pri la tolaĵo de la elstara pola panorampentristo, Marcin Zaleski dum 70 jaroj opiniata kiel la perdiĝinta. Ĝi estis rabita el la varsovia Nacia Muzeo plej verŝajne post la falo de la Varsovia Insurekio 1944 kaj revenis al ĝiaj kolektoj en 2019. La tolaĵon Zaleski pentris en 1834 kaj kvar jarojn poste la artisto prezentis ĝin en la Belarta Ekspozicio de la varsovia urbodomo. Zaleski petris ĝin jam en Varsovio jam post la reveno el Parizo kaj Romo, kie li estadis dank’ al arta stipendio. Samtempe kun tiu ĉi tolaĵo la varsovia Kordegarda prezentas la internojn de du aliaj varsoviaj preĝejoj kaj du aliĝenrajn petristajn verkojn de Marcin Zaleski: „La aŭtoportreto” kaj „La interno de la varsovia Belarta Akademio”. Kadr de la ciklo „Perdita/Reakirita” oni prezentas elektitajn verkojn kalkuliĝantajn al la plej valoraj militperdoj, kiuj estis reakiritaj en la lastaj jaroj.

El la elsendo 17.07.2021. Legas Maciek – 1′ 23″