Meze de majo en la loko Witnica (la okcidenta Pollando) estis malfermita Muzeo de la Bierfarado, kiu prezentas 1500 eksponaĵojn el pli ol 50 lokaj bierfarejoj, kiuj produktojn. La vizitadon dum la semajno oni organizas grupe, individuaj personoj povas viziti la novan muzeon lunde. funkciis en la regiono en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Inter la eksponaĵoj troviĝas boteloj, glasoj, pokaloj, kestoj, bareloj, kronfermiloj, krampfermiloj, etikedoj, biermatoj, fotoj, dokumentoj kaj krome instrumentoj kaj aranĝaĵoj por la bierfarado.
La muzeo troviĝas en la historia konstruaĵo de la malnova maltejo, kies tri etaĝoj estis restaŭritaj kaj adaptitaj kiel ekspozicisalonegoj. La vizitadon faciligas lifto liganta ĉiujn etaĝojn. La vizitprogramo kun la gvidanto ĉirkaŭprenas konatiĝon kun la teknologia pruduktolinio kaj gustumadon de la regionaj bieroj. Surloke eblas aĉeti la elektitajn produktojn. La vizitadon dum la semajno oni organizas grupe. Individuaj personoj povas viziti la novan muzeon lunde.

El la elsendo 30.05.2022. Legas Pamela – 01′ 09”