Kulturkroniko
100 jaraj akvareloj pri florplantoj
Dum unu monato en la Artgalerio Gardzienice de Lublino (la orienta Pollando) daŭris la ekspozicio de 100-jaraj akvarelaĵoj „Valoro, kiu ne pasas, flaŭro en la paŝtelaj grafikaĵoj de Konstanty Prószyński”. Ilia aŭtoro estis pedagogo, botanikisto kaj mikologo, esploristo de la landa flaŭro, inspektoro de la Botanika Ĝardeno en Wilno 1919-1936.
Tiu ĉi grafika kolekto estas parto de herbario en la Fakultato de Biologio kaj Bioteknologio de la Universitato Maria Skłodowska-Curie. La ikonografia dokumentaro kun granda scienca signifo, havas krome gravan artan valoron. Konstanty Prószyński estis ne nur plantkolektanto, sed ankaŭ desegnisto kun enorma plastika talento. Interesis lin ĉefe la flaŭro de Wilno-regiono. Por la Universitato de Stefan Batory en Wilno li pretigs ĉirkaŭ 600 kolorajn didaktikajn tabulojn. Prószyński desegnis atlason de fungoj kaj atlason de florplantoj kun kelkcent akvarelaj tabulooj. Pri ĉi tiu kolekto zorgis profesoro Piotr Winiewski el la Botanika Fakultato en Lubliko, kiu revenante al Pollando post la 2-a mondmilito kunportis ĉirkaŭ 300 tabulojn prilaboritajn de Prószyński. Ili riĉigis la kreiĝantan herbarion de la novkreata en 1944 universitato. Ĉiu planto estas provizita per sia latina specinomo kaj informo pri la kolektoloko. Parto ricevis ankaŭ sinonimajn nomojn. La tuta kolekto aktuale konsistas el preskaŭ 400 mil folioj, inter kiuj ĉirkaŭ 200 mil rilatas al plantoj, kaj pli ol 180 mil rilatas al fungoj kaj likenoj. La lublina herbario estas unu inter kvin plej grandaj en Pollando. Antaŭ kvin jaroj la tuta kolekto estis subigita al ĝisfunda restaŭro kaj protekto. La skanitajn foliojn de la kolekto eblas rigardi en la paĝo de la Ĉefa Biblioteko de la Universitato Maria Skłodowska-Curie en Lublino (https://www.umcs.pl/pl/kolekcje,21147.htm).
El la elsendo 25.03.2023. Legas Maciek kaj Barbara – 02′ 35″
Porokaza teksaĵo en Lodzo
Nunjare la urbo Lodzo en la centra Pollando solenas sian 600-jariĝon. Tiuokaze en la Fabrika Muzeo de Manufakturo estas teksata tolaĵo, sur kiu kreiĝos 600 pentristaj projektoj de artistoj el diversaj mondopartoj. Ili estos prezentitaj dum la oficialaj solenaĵoj ligitaj kun la urbojubileo en julio kaj sekve aŭkciotaj por la karitataj celoj. La teksaĵo kreiĝas en Manufakturo sur historiaj 150-jaraj teksiloj. La organizantoj de la projekto ĝis la fino de aprilo atendas sinanoncojn de artistoj, kiuj volas kunpartopreni la projekton. Sian kontribuon anoncis jam i.a. la Akdemio de la Belartoj en Lodzo kaj la fondaĵo Unamos Culturas. Pliaj detaloj troviĝas rete (www.lodz600.eu).
El la elsendo 25.03.2023. Legas Maciek – 0′ 53″
Pollando, la honora membro de Librofoiro en Tajpej
Pollando estis la honora membro de la nunjara Internacia Librofoiro en Tajepej, Tajvano, unu el la plej gravaj ĉi specaj eventoj en la Fora Oriento. Tio fariĝis la okazo prezenti ne sole la polan literaturon, sed ankaŭ kulturon. Internacia Librekspozicio en Tajpej – TIBE celas legoamantojn, kun kio ligiĝas renkontiĝoj kun aŭtoroj, kulturaj eventoj kaj librovendado. La lastan TIBE – antaŭ la pandemio – en 2019 vizitis 580 mil personoj kaj en 1859 standoj prezentiĝis 735 eldonistoj el 52 landoj. Ĝis nun ĝiaj honoraj gastoj estis i.a. Francio, Hungario, Isrealo kaj la Suda Koreio. En la pola pavilono krom informstando troviĝis i.a. ekspozicio pri la pola historio, ekspozicio pri la tradicio kaj nuntempo de la pola infana desegnoarto. Eblis en ĝi aĉeti librojn de polaj aŭtoroj en la traduko al la ĉina tradicia lingvo, troviĝis en ĝi scenejo por la aŭtoraj renkontiĝoj, speciala renkontosektoro por eldonistoj. Ĝis nun sur Tajvano popularecon akiris tiaj polaj kreantoj kiel Janusz Korczak – dank’ al la tradukoj de Wei-Yun Lin-Górecka – kiel Wisława Szymborska kaj Andrzej Sapkowski. Ĉiam pli multnombre aperas en Tajvano ankaŭ la pola porinfana literaturo. Aparta atento estis donita al libroj, kiuj aperis aŭ baldaŭ aperos en la traduko al la tradicia ĉina lingvo kaj la angla. Kadre de la akompanaj eventoj krom aŭtoraj renkontiĝoj, plastikaj laborrenkontoj por infanoj, okazis ankaŭ prezento de la pola kuirato kun la gustumado de elektitaj pladoj. La ĉefa organizanto de la pola stando estis Libroinstituto subtene de la Pola Buroo en Tajpej kaj Adam Mickiewicz-instituto.
El la elsendo 15.03.2023. Legas Barbara – 02′ 20″
Orientarium el Lodzo atrakciaĵo agnoskita
Komence de februaro la solenaĵo International Property Awards, kunvenigis la plej bonajn arkitekturajn projektojn el la tuta mondo. Pollando evidentiĝis dum ĝi senkonkurenca. Orientarium el la Zoo-ĝardeno en Lodzo – la centra Pollando – ricevis eĉ du premiojn. En la kategorio „La plej bona Ripoza Arkitekturo” kaj „Arkitekturo en la Publika Servo”. La projekto de Dorota Szlachcic estis kalkulita al la plej bonaj ĉi-specaj entreprenoj en la monda skalo. Ĝis la 12-a de marto daŭris Semajno dediĉita al la misio de la Bestoĝardenoj kaj Akvarioj. La lodza Orientarium inter 13 Zoo-ĝardenoj en la tuta Pollando informas kaj edukas dum ĝi kial la bestoĝardenoj gravas, kia estas ilia misio kaj kiel oni en ili kondutu.
El la elsendo 15.03.2023. Legas Maciek – 0′ 57″
La pola Sejmo omaĝas la memoron de Wincenty Kadłubek
Lige kun la pasinta la 8-an de marto 800-a mortodatreveno de Wincenty Kadłubek la pola Sejmo per aparta rezolucio omaĝis lian memoron. Wincenty Kadłubek estas taksata kiel unu el la plej gravaj figuroj en la historio de la pola literaturo kaj historiografio, difinata kiel patro de la pola kulturo. Oni memorigis, ke la naskiĝinta en la 12-a jarcento aŭtoro de la „Pola Kroniko” devenis el kavalira familio akirinta ĉiuflankan edukon en Krakovo kaj en la universitatoj de Parizo kaj Bolonjo. Post la studoj sian karieron li ligis kun la kortego de princo Kazimiro la Justa. Laŭ ties komisio li ekverkis la historion de Pollando ekde la legendeca tempo ĝis 1202. Tiu ĉi verko fariĝis la baza fonto de konoj pri la pola historio ankaŭ por postaj kronikistoj, kiel i.a. Janek el Czarnków, Jan Długosz aŭ Marcin Kromer. Ekde 1208 dum 10 jaroj Wincenty Kadłubek estis episkopo de Krakovo kaj en tiu rolo li partoprenis la 4-an Lateranan Koncilion. En 1218 Wincenty Kadłubek rezignis pri la episkoka posteno kaj kiel monako li ekloĝis en cisterciana abatejo en Jędrzejów, daŭrigante laboron pri sia verko.
El la elsendo 15.03.2023. Legas Maciek – 1′ 35″
Kopernik-eventoj en Toruń
Antaŭtage de la 550-a naskiĝdatreveno de Mikołaj Kopernik en la Malnova Urbodomo en Toruń, la norda Pollando estis malfermita ekspozicio „El ĉiuj libregoj plej leginda…. Pri la rivoluado de la ĉielaj sferoj”. Ĝi enhvas sep eldonojn de Kopernik-verko el la 16-a kaj la 17-a jarcentoj. Ĝis la 21-a de februaro ĝi estis disponigita al la gastoj de la Monda Kopernik-kongreso, poste ĝis la 8-a de majo povas rigardi ĝin ĉiuj vizitantoj.
En la ekspozicion enkondukas afiŝoj pri konserviĝintaj 14 ekzempleroj de la unua eldono de „De revolutionibus orbium celestium” en la polaj bibliotekoj de Krakovo, Vroclavo, Poznano, Toruno, Varsovio, Kórnik kaj Płock. En la dua parto de la ekspozicio en la Reĝa Salonego de la Malnovurba Urbodomo troviĝas tri unuaj eldonoj de la fama Koperniktraktato el Nurimbrgo 1543 (du ekzempleroj), tri ekzempleroj de la 2-a eldono en Bazileo 1566 kaj du ekzepleroj el la 3-a eldono en Amsterdamo 1617. La tria parto de la ekspozicio estas dediĉita al la evoluo de la scienco sekve de Kopernik-malkovroj. La kvara ekspoziciparto klopodas bilidigi kiel la verko de Kopernik estas perceptata en la nuntempa mondo. La ekspozicio prezentas krome preskaŭ 100 grafikaĵojn kun portretoj de fama astronomo el la periodo inter la 16a kaj la 20a jarcentoj.
La kongreson de la Toruna Universitato kunorganizis la universitatoj en Krakovo kaj Olsztyn kaj Historiinstituto de la Pola Sciencakademio. Ĝiaj eventoj daŭros ĝis septembro 2023. Paralelis Monda Kopernik-kongreso organizita de la antaŭnelonge establita Kopernik-akademio.
El la elsendo 05.03.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 02′ 11″
La pentroarto de la Nordo 1880-1910
Ĝis la 5-a de marto eblis rigardi en Varsovio la ekspozicion dediĉitan al la pentroarto de la Nordo. La ekspozicio prilaborita de la Nacia Muzeo en Varsovio kune kun la Artmuzeo en Gotenburgo estas la unua tiom ampleksa prezento de la nordia arto el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcento en nia parto de Eŭropo. La ekspozicio enhavas pli ol 100 verkojn de pentristoj de ĉi tiu periodo el Danlando, Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio. Temas pri pentraĵoj i.a. de Edvard Munch, Vilhelm Hammershoi kaj Carl Larsson, kiuj proksimigas al la publiko historion kaj kulturon de ĉi tiu landoj. La ekspozicio enhavas ankaŭ pentraĵojn de polaj pentristoj kiel Olga Boznańska, Józef Chełmoński, Józef Mehoffer dank’ al kio la publiko povas malkovri iujn similecojn inter la pola kaj la nordia pentroarto. La ekspozicio okazis sub la honora patroneco de la dana, finna, norvega kaj sveda ambasadoj kaj de Islanda Honora Konsulejo en Varsovio.
El la elsendo 05.03.2023. Legas Maciek – 1′ 11″
Muzeo de Krakovo kaj la Pola Poŝto realigis novan projekton
La Pola Poŝto kunlabore kun la Muzeo de Krakovo encirkuligis porokazajn poŝtmarkojn bildigantajn kristnaskajn kripetojn, laŭreatojn en la Konkurso por Krakovaj Kripetoj en 2021. Pere de ĉi tiu poŝtmarka serio la pola poŝto laŭvican fojon referencas al la riĉo de la pola kultura heredaĵo. La poŝtmarkoj estis eldonitaj en tri versioj prezenante kripetojn de Józef Madej, Kazimierz Stopiński oraz Zbigniew Gillert. En iliaj plurnivelaj konstruaĵoj estas rekoneblaj miniaturaj elementoj de la historia arkitekturo de Krakovo en la kristnaska scenaro. Ĉiu el la poŝtmarkoj estis emisiita en la kvanto de 120 mil ekzempleroj. La Konkurso por la krakovaj kristnaskaj kripetoj estas organizata ekde 1937. Siajn kripetojn la metiartistojn tradicie dislokas ĉe la piedoj de Adam Mickiewicz-monumento ĉiun unuan ĵaŭdon de decembro. La krakova kristnaska kripetfara metio troviĝas en la Listo de la Nemateria Kultura Unesko-heredaĵo.
El la elsendo 05.03.2023. Legas Pamela – 1′ 15″
Porokaza ekspozicio en la Vroclava Universitato
La solenadojn de la 550-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik en Vroclavo – la sudokcidenta Pollando – inaŭguris porokaza ekspozicio en la tiea universitata biblioteko. Oni prezentas en ĝi la unuan eldonon de Kopernik-verko „De revolutionibus orbium coelestium” kaj ankaŭ verkojn de Ptolomeo, Galileo, Johannes Kepler kaj Jan Heweliusz. En Vroclavo troviĝas tri originalaj ekzempleroj de la unua eldono de la epokfara verko de Nikolao Kopernk, du el la kolektoj de la biblioteko mem kaj unu el Nacia Insituto Ossolinum. La eksponaĵoj koncernas la periodon ekde la geocentra vizio de la mondo, reganta ankoraŭ en la 15-a jarcento, do en la periodo antaŭ la malkovro de Kopernik ĝis la tempo de Galileo. La ekspozicio celas unuavice lernantojn de la regiono, kiuj jam anoncis siajn vizitojn. Kadre de la tutjaraj eventoj ligitaj kun la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik okazos pliaj prelegoj kaj ekspozicioj, ankaŭ publika legado de Kopernik-verko.
El la elsendo 20.02.2023. Legas Maciek – 01′ 14″
Muzeo de Memoro pri Siberio identigas malnovajn fotojn
Muzeo de Memoro pri Siberiekziloj funkciigis retan portalon, en kiu krom publicaj kaj popularsciencaj artikoloj troviĝas aparta sekcio „Fotomisteroj”. La bjalistoka centro tiel kompletigas kaj identigas informojn pri la fotitaj personoj. La esploristoj de ĉi tiu fako ne multon scias mem pri iliaj fotoherooj, kelfoje estas konata sole nomo el unu el la fotitaj personoj, kelkfoje dato kaj loko kie la foto estis farita. Tre rapide dank’ al la helpo de la retejvizitantoj, familianoj de deportitoj oni identigis iujn nomojn, kio ebligis konatiĝi kun la vivhistorioj de iuj el ili kaj akiri pliajn dokumentojn al ili rilatajn. Tia deĉifrado de fotoj estas grava por historiistoj, kiuj povas konatiĝi kun la sortoj de la deportadoj, pliaj eventoj kaj sortoj de la deportitoj. Ofte al la muzeo venas demandoj de nepoj kaj pranepoj de la ekzilitoj pri sortoj de konkretaj personoj deportitaj al Siberio. La portalo >swiatsybiru< estas komuna iniciato de la Muzeo de Memoro pri Sibirekzliloj kaj Centro de Dialogo Juliusz Mieroszewski. Ĉiun sepan-dekan tagon aperas tie novaj fotoj, pri kies identigo historiistoj petas retumantojn. La jam identigitaj fotoj ne estas forigataj, ĉar esploristoj esperas, ke daŭre povas ankoraŭ veni kompletigaj informoj de la portalvizitantoj. La bjalistoka Muzeo de Memoro pri Siberiekziloj inaŭgurita la 17-an de septembro 2021 estas tutlanda instituto okupiĝanta i.a. pri la deportado de poloj orienten.
El la elsendo 20.02.2023. Legas Maciek – 01′ 51″