Inter 326 proponoj el 38 landoj kandidatigitaj por la plej grava eŭropa arkitektura premio, European Union Prize for Contemporary Architecture – Mies van der Rohe Awards, troviĝas modernigo de la legejoj de la Pola Nacia Biblioteko. Jam la kandidatigo mem estas granda distingo, ĉar en ĉiu lando krom la landaj arkitekturaj institucioj kaj organizoj okupiĝas pri tio ekspertoj speciale nomumitaj de la fondaĵo Fundació Mies van der Rohe. La ĵurio elektos el inter ĉiuj proponoj 40 projektojn, kiuj estos prezentitaj en januaro 2024, la venkintoj estos anoncitaj en aprilo. La plej grava premio por la nuntempa arkitekturo en Eŭropo estis inaŭgurita en 1987. 14 jarojn poste laŭ propono de la Eŭropa Komisiono ĝi fariĝis la oficiala premio de la Eŭropa Unio.

El la elsendo 25.10.2023. Legas Maciek – 01′ 03″