Antaŭ 120 jaroj la Nacia Muzeo en Krakovo riĉiĝis per kolekto de eksterordinaj numismataĵoj de grafo Emeryk Hutten-Czapski, kiu enhavas entute 11 mil objektojn. Tiu ĉi elstara sciencisto, kolektisto kaj bibliofilo postlasis krome interesajn kolektojn de grafikaĵoj, armeaj memoraĵoj, teksaĵoj, distingoj, ceramikaĵoj, vitraĵoj kaj riĉan librokolekton. Ekde la 20-a de oktobro 2023 en la Nacia Muzeo en Krakovo eblas viziti eksterordinatran ekspozicion dediĉitan al liaj numismataĵoj „Brilo de oro. El la kolekto de la Numismata Kabineto”. Ĝi prezentas 600 orajn numismataĵojn, normale ne ekspoziciatajn. La ekspozicio „Brilo de oro” omaĝas ne sole lian memoron kaj tiun de aliaj donacintoj, sed ankaŭ prezentas la magion de oro en la formo de ravaj artverkoj. Al la plej malnovaj ĉi-specaj numismataj objektoj apartenas moneroj, krome temas pri oraj medaloj. En la krakova ekspozicio troviĝas ankaŭ apartaj numismataĵoj, la t.n. omaĝmoneroj ligantaj la karakteron de moneroj kaj medaloj. Karakterizas ilin manko de nominalo. En Eŭropo, en la Pola Reĝolando ili aperis en la 16-a jarcento, omaĝe al regantoj aŭ honore al batalvenkintoj. La Nacia Muzeo en Krakovo posedas la plej multnombrajn ĉi-specajn omaĝmonerojn en Pollando. Ĉiuj oraj omaĝmoneroj, entute 66 estas rigardeblaj en la nuna ekspozicio daŭronta ĝis la 7-a de julio 2024.

El la elsendo 05.11.2023. Legas Maciek – 01′ 54″