En la historia kontruaĵo Curia Iulia – la iama loko de la senatanaj debatoj en la antikva Romo ĉe Forum Romanum – funkcias ekspozicio „Kopernik kaj la mondrevolucio”. Temas pri granda itala-pola art-scienca iniciato okaze de la 550-a naskiĝdatreveno de la astronomo daŭronta ĝis la 29-a de januaro 2024. La ekspozicio prezentas la mondon de bildoj kaj imagoj spronitaj de Kopernik-revolucio, ĝiajn radikojn, ikonografion, polajn kaj italajn verkojn dediĉitajn al la astronomo kaj arkeologiajn objektojn. Realigita komune de la direkcio de Koloseo kun la Varsovia kaj Jagelona Universitatoj, kaj Astronomia-Kopernika Muzeo en Romo ĝi rakontas ankaŭ pri la estado de Mikołaj Kopernik en Romo en 1500, kie li faris gravajn esplorojn kaj gvidis lekciojn pri matematiko kaj astronomio. Krome ĝi memorigas la rolon, kiun en la scienca eduko de la pola astronomo ludis Italio, ĉar Kopernik studis en Bolonjo, Padovo kaj Ferrara. La triparta ekspozicio „Kopernik kaj la antikva mondo”, „Kopernik en Italio”, „La ŝatantoj de Kopernik kaj lia legendo” okazas sub la patroneco de la pola ambasado en Italio kaj La Pola Instituto.

El la elsendo 05.11.2023. Legas Maciek – 01′ 28″