En la urbodomo de Duseldorfo, Nordrejn-Vestfalio ĝis la fino de novembro nunjare daŭras jubilea ekspozicio lige kun la 30-jariĝo de la Pola Instituto en ĉi tiu urbo. La dulingva ekspozicio per 24 inform- kaj bildtabuloj gvidas tra temoj, kiuj difinas la ĉefpunktojn de la ĝisnuna laboro de la Instituto. Temas i.a. pri Arto kaj Dezajno, Pentroarto, Filmo, Muziko, Grafiko, Fotografio, Teatro, Artinstalaĵoj, Literaturo, inkluzive de la porinfana, Skulptarto kaj Plurmedioj, Podkastoj kaj Sonlibroj, Historio, Politiko, Pola Kuirarta Tradicio kaj Pola Kristnaska Tradicio. La ekspozicion kompetigas i.a. arkivaj fotoj pri la unuaj tagoj de la funkciado de la Instituto. Nordrejn-Vestfalio estas la regiono kun granda signifo por la pola-germana kunlaboro same pro historiaj konsideroj, kiel ankaŭ aktualaj ligoj kulturaj, ekonomiaj kaj sciencaj. Loĝas tie la plej multnomba poldevenularo en Germanio. Duseldorfo mem havas preskaŭ 32 mil poldevenajn loĝantojn. Siajn reprezentantojn en la urbo havas polaj firmaoj, same kiel multaj gravaj firmaoj de Duseldorfo havas ligojn kun Pollando.

El la elsendo 25.10.2023. Legas Maciek – 01′ 35″