Ekde la 7-a de oktobro ĝis la komenco de 2024 en la varsovia Reĝa Kastelo estas prezentata „Portreto de junulo” pentrita de Ticiano, unu el la plej famaj kaj elstaraj italaj pentristoj de la 16-a jarcento. La lanĉon de la publika prezento antaŭis speciala sesio de la Internacia Ticiana Komitato dediĉita al la pentrista tekniko de Ticiano en la frua periodo de lia kreado. Ĉi tiu originala tolaĵo de Ticiano – kion konfirmis la komitato – estis pentrita en la komenco de la kariero de Ticiano inter la jaroj 1515 kaj 1530. Ĝi prezentas junan viron en blanka ĉemizo, malhela vesto kun bireto surkape. La pentraĵo estas tre spektakleca kaj emfazas la ticianan manieron kaj stilon pentri. Ĝi estis pruntita de la Reĝa Kastelo baze de ĝia privata posedanto el Eŭropo. La pentrajoj de Ticiano malofte estas prezentataj en Pollando. En 1998 en Muzeo de Czartoryski-familio en Krakovo eblis rigardi lian „Venuson el Urbino”, kiu estis pruntita el la firenca Uffizi-galerio. En septembro 2011 la itala ambasado organizis specialan prezenton de la pentraĵo de Ticiano „Portreto de Tomasso Mosti”. Ekde 2022 en la kolektoj de la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo troviĝas „Amalegorio” de Ticiano, agnoskita varianto de la datumita por la jaroj 1530-1540 „Alegorio de la geedza amo” el Luvro.

El la elsendo 25.11.2023. Legas Pamela – 01′ 56″