Lastdimanĉe, t.e. la 6-an de novembro en la Pomeria Filharmonio en Bydgoszcz estis inaŭgurita la 12-a Internacia Pianista Konkurso de Ignacy Jan Paderewski. Partoprenas ĝin 41 artistoj el 13 landoj en la aĝo de 16 ĝis 32 jaroj. Ili estis eliminitaj el inter 150 kandidatoj de 28 landoj. La eliminaj priaŭskultoj okazis en Sacile – Italio, Seulo, Tokio, Varsovio, Vieno kaj Novjorko. La kvaretapan konkursan rivaladon pritaksas la ĵurio sub la gvido de profesoro Piotr Paleczny. En ĝia konsisto troviĝas krome Rafał Blechacz (Pollando), Dang Thai Son (Vjetnamio), Stanislav Ioudenitch (Usono), Vanessa Latarche (Britio), Nikita Mndoyants (Francio), Alberto Nose (Italio), Noriko Ogawa (Japanio) kaj Alicja Paleta-Bugaj (Pollando). Ĉiuj konkursetapoj estas publike relajsataj.
La festivalo estas organizata de la Muzika Societo de Ignacy Jan Paderewski – kiu nunjare solenas sian 100-jaiĝon – kunlabore kun la Muzika Akademio kaj Pomeria Filharmonio en Bydgoszcz. La konkurso omaĝas la memoron de elstara pola pianisto, komponisto kaj politikisto Ignacego Jana Paderewskiego, krome ĝi celas promocii junajn pianistojn kaj polan kulturon en la mondo. La finalo de la konkurso dum kiu estos disdonitaj premioj okazos la 20-an de novembro en la koncerta salonego de la Pomeria Filharmonio de Ignacy Jan Paderewski en Bydgoszcz.

El la elsendo 10.11.2022. Legas Maciek – 01’44”