Lastlunde la berlina publiko denove povis ĝui la muzikon de Stanisław Moniuszko. La muzikŝatantoj, kiuj jam konatiĝis kun la koncertaj versioj de liaj operoj „Halka” kaj „Paria”, ĉi-foje en la Berlina Filharmonio aŭdis la koncertan version de lia opero „La timiga nobeldomo”. Prezentis ĝin artistoj de la Teatro la Granda el Poznano, kiujn direktis Marco Gaudarini. La patrono de la poznana Teatro la Granda estas Stanisław Moniuszko mem, difinata kiel la patro de la pola nacia opero. La promociado de lia muzika talento eksterlande, ĉefe en Berlino, havas apartan emfazon. Nome Moniuszko dum tri jaroj (1837-40) perfektigadis en la tiea Singakademie sian komponistan arton. Tiuj ĉi jaroj plenis je liaj kontaktoj kun eksterlandaj kreantoj, dank’ al kio li ĝisdate sekvis ŝanĝojn okazantajn en la tiuepoka muzika Eŭropo.

El la elsendo 25.04.2024. Legas Milada – 01′ 19″