Meze de februaro en la listo de la pola nemateria kulturherdaĵo aldoniĝis nova registro. Ĝi rilatas al iu interesa tradicio, kiu estas la solena parado inaŭguranta ĉiun novan studentan jaron en la Jagelona Universitato en Krakovo. Ĝi referencas al la mezepoko, okazante la 1-an de oktobro, kvankam en la mezepoko ne ekzistis la ideo de akademia jaro kaj ne temis pri aparta evento. La unua solena parado okazis en 1886. La paradan tramarŝon partoprenas profesoroj de ĉiuj 16 fakultatoj vestitaj per tradiciaj talaroj. Komencas ĝin reprezentantoj de la plej novaj fakultatoj kaj fermas de la plej malnovaj – medicinista kaj jurista. En la fino marŝas la rektoro, antaŭ kiu pedeloj portas la plej malnovajn en Eŭropo rektorajn insignojn, inkluzive de la rektora sceptro. La paradoitinero kondukas de la plej malnova universitata konstruaĵo, Collegium Maius ĝis Collegium Novum, kie oni metas florkronojn antaŭ Kverko de Libereco kaj memortabuloj honore al la viktimoj de la 2-a mondmilito. Sekve la parado direktiĝas al Auditorium Maximum, en kiu okazas solena inaŭguro de la nova studenta jaro. En la fino de la solenaĵo la rektoro de la Jagelona Universitato eldiras la formulon: Quod felix, faustum, fortunatumque sit, kio signifas, ke la nova, inaŭgurita akademia jaro estu bona, feliĉa kaj bonŝanca. La registro de ĉi tiu tradicio okazis en la jaro, en kiu la Jagelona Universitato festas la 660-an datrevenon de sia establo. Ĝi estas la 86-a registro en la listo, kiu havas informan karakteron kaj estas kreata ekde 2014, laŭ la principoj akceptitaj lige kun Unesko-konvencio.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Maciek – 02′ 08″