Kulturkroniko
Strutaj Paskaj Ovoj
Ĝis la fino de marto 2015 en la plej granda komerca-kultura centro de Lodzo Manufakturo daŭras ekspozicio i.a. de Strutaj Paskaj Ovoj, kiujn ornamis renomaj sportistoj, karikaturistoj kaj artistoj. Krome en la ekspozicio troviĝas 14 pentraĵoj kaj retpilko kun subskriboj de reprezentantoj de Pollando, Mondĉampionoj 2014. La sekvan tagon post la finiĝo de la ekspozicio ĉiuj ĉi objektoj trafos al aŭkcio favore al neplenlertaj infanoj. La aŭkcion okazantan sub la devizo „Pentritaj per Espero” jam la 14-an fojon organizas la Katolika Societo de Neplenlerturoj de la Lodza Arkidiocezo. La tuta enspezo estos destinita por organizo de la somera ripozo por neplenlertaj infanoj kaj junularo.
El la elsendo 27.03.2015. Legas Maciek
Pasko 2015 – procesio Emaus nur por viroj
Nur viroj de la plej juna ĝis la plej aĝa kun la figuro de la Resurektinta Kristo partoprenos dum la Paska Lundo tradician dekkelkkilometran procesion Emaus, kiu antaŭ la sunleviĝo akompanate de la sonorilsonoj kaj beno de episkopo startos el la paroĥejo Suków apud Kielce, en la suda parto de la centra Pollando. La tradicio de la Emaus radikas en la unuaj postmilitaj jaroj, kiam en Suków okazis jezuitaj karesmaj instruoj ligitaj kun kompensa preĝo pro pekoj kaj teruraĵoj de la 2-a mondmilito. Ĉar la unua ĉi-speca procesio okazis dum la Paska Lundo 1948 oni nomis ĝin Emaus reference al la nomo de la evangelia vilaĝo, kiun celis du disĉiploj de la Resurektinta Jesuo. Kutime la procesion partoprenas ĉirkaŭ 200 viroj, por kiuj multkaze temas pri la familia tradicio perata de 2-3 generacioj. La tradicio de Emaus-pilgrimado estas en Pollando tre malofta kutimo, kiun oni flegas krome en la krakova Zwierzyniec kaj en Poznana-regiono. Suków famas ankaŭ pro sia paroĥa preĝejo, kiu estas alte taksata pro sia arkitektura valoro, same kiel la apudanta ĝin ligna paroĥejo el la komenco de la 20-a jarcento.
El la elsendo 27.03.2015. Legas Maciek
Neceramikaj arkeologiaj eksponaĵoj en Włocławek
I.a. keltan glavon el la komenco de la 2-a jarcento antaŭ nia erao, feran pinĉilon por ŝirado de haroj el la frua ferepoko kaj ostan amuleton prezentas Etnografia Muzeo en Włocławek (la norda Pollando). La eksponaĵoj en la ekspozicio „Neceramikaj arkeologiaj objektoj en la Muzeo de Włocławek” prezentas la muzeajn kolektojn ekde 1909. Komence de la 2010-a jaro en la muzeo estis inaŭgurita duparta ekspoziciciklo prezetanta al la publiko ĉiajn objektojn konservatajn en la muzeo. En la unua parto estis prezentataj sole ceramikaĵoj. En la dua estas prezentataj historiaj objektoj el ŝtono, ostoj, kornoj. Estas eksponaĵoj lignaj kaj ledaj, vitraj kaj sukcenaj, entute ĉirkaŭ 500 objektoj en plimulto el la regionoj Kujavio kaj Dobrzyń-regiono (en la norda Pollando). Ĉiuj eksponaĵoj estas ordigitaj laŭ la devenepoko kaj en ĉiu segmento estas elstarigita unu aparte menciinda objekto. La ekspozicio funkcias ĝis la fino de majo 2015.
El la elsendo 06.03.2015. Legas Milada
La filharmonio de Ŝĉecino inter plej bonaj eŭropaj konstruaĵoj
En la listo de la Eŭropa Komisiono kaj Fundació Mies van der Rohe nomumitaj por la premio de Mies van der Rohe troviĝas la sidejo de la Ŝĉecina Filharmonio (la nordokcidenta Pollando). La ceteraj estas la Artmuzeo en Ravensburg, Germano, La Dana Nacia Marmuzeo en Helsingør, Vintrinkejo Antinori el la regiono de Florenco kaj Studenta Centro Saw See Hock LSE en Londono.
La Ŝĉecina Filharmonio, kies konstruado finiĝis en 2013 kelkfoje elvokas malsamajn opiniojn. Nome ĝia nubskrapa kaj neĝpure blana sidejo frape kontrastas kun la ĉirkaŭaĵo. Projektis ĝin arkitektoj el la hispana Estudio Barozzi Veiga.
La premion atribuas la Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento kaj la Fondaĵo de Mies van der Rohe en Barcelono. Ĝi estas atribuata ekde 1987. Ludwig Mies van der Rohe estas taksata kiel unu el la plej renomaj arkitektoj de la 20-a jarcento. Por la premio rivalas arkitekturaj projektoj ne pli malnovaj ol dujaraj. Ilin devas karakterizi moderneco, sed iliaj kreantoj devas talente ĉerpi el la tradicio de la eŭropaj urboj.
El la elsendo 06.03.2015. Legas Milada
Irina Bokova alvokas kunsidon de la Sekureckonsilantaro de UN
En la Interreto aperis filmo, en kiu videbliĝas, kiel uloj reprezentantaj sin kiel batalantojn de la t.n. Islama Ŝtato per marteloj frakasas la ŝtonajn monumentojn en la muzeo de Mosulo, Irako. Lige kun tiu ĉi barbareca evento la ĝenerala direktoro de Unesko, Irina Bokova alvokis kunvoki la Sekureckonsilantaron de UNo por protekti la historiajn kulturhavajoĵojn en Irako. Laŭ Bokova la detruo de la historiaj monumentoj en la mosula muzeo lezas la rezolucion de la Konsilantaro, kiu alvokis protekti la kulturhavaĵojn en la regiono de militagadoj en Irako kaj Sirio. La batalantoj de Islama Ŝtato eksplodigis krome bibliotekon en Mosulo. Forbrulis miloj da libroj kaj 700 raraj manuskriptoj.
El la elsendo 27.02.2015. Legas Krystyna
Honora Legio por Antoni Wit
La pola direktisto Antonio Wit transprenis el la manoj de la franca ambasadoro en Pollando, Pierre Buhler Honoran Legion pro la meritoj en la popularigado de la franca muziko.
Antoni Wit estas aktuale honora direktisto de la solenanta sian 70-jariĝon Krakova Filharmonio kaj arta direktoro de Orquesta Sinfónica de Navarra en Pamplono – kie dum tri sezonoj li estis la unua gastdirektisto. En la jaroj 2002-2013 li estis ĉefa kaj arta direktoro de la Nacia Filharmonio en Varsovio. Laŭ edukiteco li estas direktisto kaj juristo.
Antoni Wit koncertis en ĉiuj preskaŭ muzikaj centroj de Eropo, Azio, Aŭstralio kaj ambaŭ Amerikoj. En la lastaj jaroj li gvidis orkestrojn i.a. en La Scala en Milano, Budapest Festival Orchestra, Santa Cecilia en Romo, Petrobras (Rio de Janeiro), Duisburger Philharmoniker, Berner Symphoniker, China Philharmonic (Pekin), Shanghai Symphony Orchestra, Denver Symphony Orchestra, New Zealand Symphony Orchestra, la orkestron de Teatro Colón (Buenos Aires), Royal Philharmonic Orchestra (dum festivalo en Montreux), orkestrojn en Lieĝo, Bruselo, Trondheim, Zagrebo, Bilbao kaj Barcelono. Liaj surebendigoj troviĝas sur pli ol 200 diskoj, kiuj estis venditaj en la suma elonkvato de 5 milionoj da ekzempleroj.
Antoni Wit estas profesoro de direktado en la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio.
El la elsendo 27.02.2015. Legas Maciek
Nova artgalerio en Krakovo
La 2-an de marto Krakovo riĉiĝos je nova Artgalerio. La ekspozician spacon la krakova Akademio de Belartoj, unu el la plej malnovaj polaj artaj altlernejoj atendis jam delonge. La nova rendevuejo kun la arto ligos du funkciojn – de artgalerio kaj librovendejo – en kiu i.a. troviĝos eldonaĵoj de la Akademio: katalogoj, albumoj kaj periodaĵoj. La unua ekspozicio estos dediĉita al vaste komprenataj skizoj prezentonte kulisojn kaj procezon de la kreiĝado de artverko. Ĉar skizon ne ĉiam formas desegnaĵo la ekspozicio prezentos ankaŭ fotografaĵojn, spacajn projektojn kaj skulptistajn projektojn. Ekde la 3-a de marto la krakova Artgalerio de la Akademio de Belartoj estos malfermita al la publiko ĉiutage escepte de semajnfinoj.
El la elsendo 27.02.2015. Legas Maciek
5 mil vitroelfaraĵoj en la Apudkarpatia Muzeo en Krosno
Preskaŭ kvin mil elfaraĵoj el vitro troviĝas en la kolektoj de la Apudkarpatia Muzeo en Krosno (la sudorienta Pollando). En plimulto temas pri produktoj de fandistoj laborantaj en la regionaj fandejoj. Nun prezentataj kadre de la ekspozicio „Vitaĵoj de la apudkarpatiaj fandejoj” ili bildigas la ŝanĝiĝantajn modojn kaj ŝatojn je vitroelfaraĵoj.
Al la plej malnovaj eksponaĵoj apartenas cindrujo el 1924 kaj kalikkompleto el ĉirkaŭ 1930. Plej riĉe estas reprezentita periodo post 1960, kiam oni komencis kolekti la produktomodelojn el unuopaj fandejoj. Krom objektoj de la ĉiutaga uzo kiel kalikoj, karafoj, kruĉoj, glasoj, pokaloj, sukeraĵujoj interesan grupon konsistigas elfaraĵoj kun arta karaktero kiel florvazoj, kandelingoj, dekoraĵoj. Por tiu periodo estas karakterizaj leĝerformaj, riĉe ornamitaj vitroobjektoj. En la sekva jardeko la vitroelfaraĵoj fariĝis pli masivaj. Lime de la 20-a kaj 21-a jarcentoj la plej popularaj estis elfaraĵoj el kirlita vitromaso kun kolorigitaj en vitromaso elementoj. Tio sekvis en sia formo la plej modajn mondtendencojn. En Krosno kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, difinataj kelkfoje kiel Vitroelfara Baseno – troviĝas plej multnmbre en Pollando fandejoj de mastrumaj vitroelfaraĵoj.
El la elsendo 20.02.2015. Legas Maciek
Trezoro de antaŭ tri kaj duona mil jaroj
En la vilaĝo Rzepedź [ĵepeĝ] en la sudorienta Pollando estis retrovita trezoro de antaŭ tri kaj duona mil jaroj. La malkovro okazis iom hazarde, kiam dum promeno oni retrovis bronzan hakilon kaj fragmenton de kolringa ornamaĵo. En la daŭro de serĉlaboroj oni aldone retrovis spiralajn kolornamaĵojn kaj braceleton. Ĉiuj objektoj el bronzo troviĝis en argila poto kun 25-centimetra diametro. Antaŭ ĝia enfoso la ujo estis renversita kaj metita sur grejsan platon. Laŭ eksperto el la Arkeologia Muzeo en la loko Sanok la objektoj estis faritaj sude de Karpatoj kaj transportitaj laŭ la pasanta tie komerca itinero en la valoj de la riveroj Osława [osŭava] kaj San. Enkonduke oni taksas, ke ĉiuj objektoj estis faritaj 1500 jarojn antaŭ Kristo. Ne estas sciate, kiu kaj kial tiom zorgeme kaŝis la trezoron. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento en la troviĝanta 30-40 kilometrojn for de Rzepedź Trzcinica [t-ĉinica] estis malkovritaj la plej malnovaj en Pollando fortikigitaj setlejoj de antaŭ pli ol 4 mil jaroj, kiuj portas spurojn de la transkarpatia civilizacia influo.
El la elsendo 20.02.2015. Legas Tomek
La 150-a naskiĝdatreveno de Kazimierz Przerwa-Tetmajer
Lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de pola poeto, novel- kaj, romanverkisto, Kazimierz Przerwa-Tetmajer en la tombejo de Ludźmierz estis malkovrita porokaza obelisko. Dum la solenaĵo oni elstarigis la ĉarmon de lia poezio kaj prozo emfazanta lian sopiron al Tatry-montaro, al la hejmlanda regiono. Unu el liaj poeziaĵoj tradukitaj de Antoni Grabowski omaĝis lian amatinon – Laura Rakowska, kiu neniam fariĝis lia edzino. Ni aŭskultu ĝin en la traduko de Antoni Grabowski.
El la elsendo 20.02.2015. Legas Maciek