Ekde lundo ĝis la plej proksima dimanĉo en Gdansko daŭras la 5-a Festivalo Actus Humanus, dum kiu prezentiĝas tiom elstaraj artistoj de la malnova muziko kiel violonisto  Giuliano Carmignola kun Accademia Bizantin kaj Ottavio Dantone, kontratenorulo Franco Fagioli, la formacio Graindelavoix kaj Björn Schmelzer,  Akademie für Alte Musik Berlin. Actus Humanus estas renoma festivalo, kies famo jam delonge transpaŝis la limojn de Pollando. Kun zorgeme prilaborita repertuaro prezentata de elstaruloj de la malnova muziko Actus Humanus de kelkaj jaroj okupas pintan lokon en la kulturaj rangolistoj. En la nuna jaro ĝi ricevis prestiĝan distingon EFFE – Europe for Festivals, Festivals for Europe. Atribuas ĝin la brusela societo Eŭropa Festivala Asocio. Tiamaniere la internacia ĵurio agnoskis la festivalon, kiu popularigas la eŭropajn heredaĵon kaj valorojn, artan rafinitecon kaj pripensitan, koheran programon. Konforme al la tradicio en la festivalo aŭdiĝas komponaĵoj ligitaj kun Kristnasko. La festivalaj koncertoj okazas en la gotikaj preĝejoj de sanktaj Johano kaj Jakobo, kaj ankaŭ en la historia 14-jarcenta Artus-Kortego. La festivalajn trasmisiojn realigas la 2-a Programo de la Pola Radio kaj rete Nacia Aŭdiovida Instituto.

El la elsendo 11.12.2015. Legas Tomek – 1’33”