Pli ol 130 kristnaskaj kripetoj de profesiaj kaj popolaj kreantoj el diversaj mondopartoj estas  rigardeblaj ĝis la fino de januaro 2016 en la Urba Muzeo de Vroclavo en la sudorienta Pollando. Temas pri rava kolekto de artobjektoj el Eŭropo, Afriko, ambaŭ Amerikoj, Azio kaj Aŭstralio.  Apartan atenton meritas sileziregionaj kestaj kripetoj, kies tradicio radikas en la 16-a jarcento. Ili prezentas kvazaŭ spektaklan spacon kun kripeto en la montara perspektivo kun arkitekturo inspirita de sileziaj vilaĝoj kaj urboj kaj asisto de figuroj personigantaj diversajn sociajn grupojn kaj profesiojn. En la ekspozicio troviĝas ankaŭ dek kelkaj buntaj, akrakoloraj krakovaj kripetoj, kiuj spegulas la arkitekturon de la urbo. Interesaj estas kripetoj faritaj el materialoj ekzotikaj, sed karakterizaj por la regiono, kie ili estis produktitaj, ekzemple el perlamoto, ekzotika ligno, teksaĵoj, vitro, ceramiko, alabastro. La ekspozicion titolitan „Alrapidis Bet Leĥem-on. Kristnaskaj Kripetoj el la tuta mondo” akompanas aĉetebla katalogo.

El la elsendo 25.12.2015. Legas Tomek – 1’22”