Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Historiaj freskoj en Poznano plene malkovritaj

En la 2018-a jaro en la Secesia Salonego de la Urbodomo en Poznano estis malkovritaj la 18-jarcentaj freskoj. La okazigitaj tiam konservistaj laboroj malkovris, prezentis dudek procentojn de la murpentraĵoj faritaj per akvokolorigiloj. Nun oni prezentis ilian ceteran parton, kiu troviĝis sub la surpentrita tavolo. La freskoj prezentas bibliajn scenojn, sanktulojn de la jezuita orideno kaj reĝon Jan Kazimierz Waza en la kardinalaj vestoj. Nome antaŭ ol li fariĝis la reĝo de Pollando li dum du jaroj estis novico de la jezuita ordeno, kaj en 1646 papo Inocento la 10 altigis lin al la kardinala rango. La sekvan jaroj Jan Kazimierz Waza rezignis pri ĝi kaj en 1648 li estis elektita la reĝo de Pollando. La freskoj devenas plej verŝajne el 1732, kiam la jezuita kolegio estis finkonstruita kaj la Secesia Salonego servis kiel refektorio, do maĝoĉambro por la monakoj. Ne estas sciate, kiam la freskoj estis surpentritaj. Tamen laŭ la supozo tio okazis baldaŭ post kiam la jezuita ordeno estis kasaciita en 1773 kaj ĝia konstruaĵo estis destinita por laikaj celoj. Nun konservistoj okupiĝas pri pliaj partoj de la surpentritaj muroj de la iama refektorio.

El la elsendo 25.06.2023. Legas Maciek – 01′ 39″

Eŭropa Nostra pro la restaŭro de Wit Stwosz-altaro

La ĉefaltaro de Wit Stwosz, la gotika artverko en la Maria-baziliko en Krakovo, estis distingita per Europa Nostra 2023, la Eŭropa Premio de la Heredaĵo en la kategorio Konservado kaj adaptado. Ĝi troviĝas inter naŭ aliaj historiaj objektoj distinigitaj per Europa Nostra i.a. el Venecio, Parizo, Vilno, Kopenhago kaj Madera. Per Europa Nostra estas distingataj la plej bonaj inspirpraktikoj rilatantaj al la Eŭropa Kultura Heredaĵo. La konservado de la altaro de Wit Stwosz daŭris ses jarojn kaj estis gvidita de specialistoj el la Belarta Akademio de Krakovo. Ili traktis pli ol 200 figurojn kaj kelkajn milojn da apartaj lignaj elementoj. Dank’ al tiuj labroj estis revenigita la originala, gotika aspekto de la figuroj kaj kadroj, kio ebligas al la vizitantoj kompreni la originajn ideojn de la skulptista laborejo de Stwosz. La restaŭraj laboroj estis konsultitaj kun internaciaj ekspertoj pri la konservado de gotikstilaj skulptaĵoj. La premio Europa Nostra estas atribuata de la Eŭropa Komisiono ekde 2002 kaj la Eŭropa Federacio okupiĝata pri la kultura heredaĵo. Ĝi estas atribuata en la kategorioj – Konservado kaj adaptado, Esploroj, Edukado, Instrukciado kaj kapabloj, Engaĝiteco de civitanoj kaj kreskigo de la konscio, Majstroj de la heredaĵo.

El la elsendo 25.06.2023. Legas Maciek – 0′ 40″

La Nacia Legado 2023

La romano „Apud Niemen-rivero”, la plej bone konata verko de Eliza Orzeszkowa estis elektita kiel la legaĵo por la 12-a eldono de la Tago de la Nacia Legado. Ĝi okazos sabate la 9-an de septembro. Antaŭ kelkaj tagoj okaze de la nunjara eldono de la Nacia Legotago la pola prezidento Andrzej Duda direktis porokazan mesaĝon alvokante al la komuna legado. Li i.a. esprimis la deziron, ke la nunjara legado profundigu enpensiĝon pri tio, kiamaniere ni perceptas nian historion kaj kiamaniere pri ĝi ni memoras. Apud „Niemen-rivero”, la plej konata verko de Eliza Orzeszkowa pro buntaj priskriboj, klare skizitaj herooj kaj pluraj historiaj referencoj estis ofte komparata al „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Ĝi guis grandan popularecon en la intermilita periodo (1918-1939). En 1939 finiĝis la surekranigo de la romano, tamen la filmo perdiĝis dum la 2-a mondmlito. Laŭvica kinobildo baze de la sama romano kreiĝis meze de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. „Apud Niemen-rivero” estas unu el la plej gravaj verkoj traktantaj la kontraŭcaran Januaran Insurekcion 1863, kies 160-a datreveno estas solanta en la nuna jaro.

El la elsendo 25.06.2023. Legas Tobiasz – 01′ 28″

Historiaj mebloj revenas al la kastelo Książ

Dank’ al la kunlaboro inter la Nacia Muzeo en Poznano kaj Muzeo de Porcelano en Wałbrzych al la kastelo Książ en ĉi lasta urbo revenos originalaj, pli ol 300-jaraj riĉe ornamitaj barokstilaj vitroŝrankoj. Ili kreiĝis post 1722 laŭ la mendo de grafo von Hochberg. Dum 160 komencaj jaroj ili troviĝis en la teretaĝa baraka alo de la kastelo, kie estis aranĝita fama artkabineto. En la vitrumitaj, ruĝe kaj ore lakitaj, ŝrankoj troviĝis kolektoj de moneroj, konkoj, kristaloj kaj mineraloj inkluzive de la ŝtono de Poppea, la edzino de Nerono kaj granda hispana topazo. La kolekto poste kelkfoje ene de la kastelo ŝanĝis sian lokon. La aspekton de la vitrinoj pridokumentas fotoj el 1909.
La mebloj forveturigitaj post la 2-a monmilito al la palaco en Rogalin, apartenanta al la Nacia Muzeo en Poznano, de jardekoj troviĝis en la palacaj kelkoj. Nun ok vitroŝrankoj estos subigitaj al restaŭro, kio okazos laŭetape. La du unuaj revenos al la Kastelo Książ en novembro, la ceteraj en aprilo 2024. Tiel efektviĝos la ideopremiso de la muzeaj kolektistoj, ke laŭeble necesas revenigi la historiajn objektojn al la lokoj de ilia origina deveno, el kiuj ili estis forveturigitaj sekve de la milittempesto.

El la elsendo 15.06.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 01′ 44″

La 64-a sezono de Chopin-koncertoj en Łazienki

En la varsovia Łazienki-parko daŭras la 64-a sezono de Chopin-koncertoj. Recitalojn de polaj kaj eksterlandaj turistoj eblas partopreni ĉiudimanĉe je la 12-a kaj la 16-a horoj ĝis la 24-a de septembro. Nunjare oni atendas ĉe Chopin-monumento stelulojn de la klasika muziko el Argentino, Francio, Hispanio, Italio, Suda Koreio, Ĉinio, Usono, Vjetnamio kaj Japanio.
La varsoviaj subĉielaj Chopin- koncertoj apartenas al la plej malnovaj muzikaj eventoj de la pola ĉefurbo. La unuaj recitaloj okazis en 1959 baldaŭ post kiam la monumento de la elstara pola komponisto estis rekonstruita. En 1939 dum la germana okupacio oni malpermesis ludi Chopin-muzikon, la sekvan jaron la monumento estis eksplodigita. Postmilite oni sukcesis ĝin rekrei laŭ la konserviĝinta gipsa modelo kaj ekde 1958 ĝi revenis al Łazienki-parko.

El la elsendo 15.06.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 01′ 16″

Sybilla 2022 por la Muzeo de Arkitekturo en Vroclavo

La vroclava Muzeo de Arkitekturo ricevis pro sia edukprojekto „Laboratorio de arkitekturo” Grand Prix de la 43-a konkurso por la muzea evento de la jaro, Sybilla 2022. Tio estas la plej prestiĝa premio en la pola muzeista medio. Por la konkurso oni anoncis 140 muzeajn projektojn. Entute estis premiitaj muzeaj centroj el la tuta lando en ses kategorioj: Konservado kaj protekto de la kulturheredaĵo, Edukado, Scienc-esploraj projektoj, Novaj kaj modernigitaj konstantaj ekspozicioj, Portempaj ekspozicioj, Investaĵoj. Nunjare la unuan fojon la statueto de Sybilla estis atribuita en la reta voĉdonado, kiun partoprenis la muzea publiko.
Dum la solenaĵo oni akcentis, ke la polaj muzeoj kun sukceso revenis al la vizitfrekventeco de antaŭ la pandemio. Aktuale post kinejoj ili estas la plej popularaj kulturinstitucioj en la lando.
Sybilla estas la ĉiujara tutlanda konkurso elektanta kaj populariganta la plej bonajn agadojn de la polaj muzeoj en koncerna jaro. Ĝi estas opiniata kiel unu el la plej gravaj konkursoj agnoskantaj la atingaĵojn de la polaj muzeoj aktivantaj kaj realigantaj la statutajn celojn en la lando kaj ekster ĝiaj limoj. La organizanto de la Konkurso estas la pola kulturministerio kaj Nacia Instituo pri Muzeoj kaj Protektado de Kolektoj.

El la elsendo 15.06.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 01′ 49″

Alisorĉante mondon de Małgorzta Mirga-Tas en Varsovio

La ekspozicio de Małgorzta Mirga-Tas „Alisorĉante la mondon” prezentita pasintjare dum la Bienalo en Venecio, poste en Ferrara ekde fino de aprilo estas vizitebla en la varsovia Artgalerio „Zachęta”. Ĝi estas ŝia arta manifesto pri la romaa identeco kaj arto, kiun inspiris la astrologiaj freskoj el Palazzo Schifanoia en Ferrara. Ĝi estas ankaŭ la provo vastigi la arthistorion per la prezento de la kulturo de romoj, la plej granda eŭropa malplimulto. La instalaĵo de Małgorzata Mirga-Tas konsistas el dek du grandformataj teksaĵoj, kiuj rilatas al la 12 lunaj monatoj. La artistino, diplomitino de la Belarta Akademio en Krakovo estas ankaŭ pola-romaa socia aktivulino, kiu en siaj verkoj traktas problemon de kontraŭromaaj stereotipoj klopodante pri memkonfirmo de la romaaj socioj. La verkoj de Małgorzata Mirga-Tas estis prezentitaj en multaj individuaj kaj kolektivaj ekspozicioj.

El la elsendo 05.06.2023. Legas Maciek – 01′ 08″

La premio Found in Translation 2023 por Anna Zaranko

Anna Zaranko ricevis la premion Found in Translation Award pro sia anglalingva traduko de la romano „La Kamparanoj” de Władysław Reymont. La premio estas atribuata ĉiujare de la pola Instituto de la Libro kaj Institutoj de la Pola Kulturo en Londono kaj Novjorko. Ricevas ĝin tradukisto pro la plej bona en la kuranta jaro traduko de la pola literaturo en la anglan lingvon, kiu aperis libroforme. La ĵurio aprecis la eksterordinaran kapablon de Anna Zaranko rekrei atmosferon, dramecon kaj humoron de la originala romano. La tradukistino estas diplomitino de la rusa filologio en Durham, la dufoja stipendiitino de British Council en la Jagelona Universitato en Krakovo. En 2015 kiel stipendiitino de la Usona Tradukista Asocio ŝi laboris sub la gvido de Bill Johnston. En 2020 ŝi ricevis la premion Found in Translation pro la traduko de „Taglibro de antiheroo” de Kornel Filipowicz. La libro aperis en 2019 en la serio Penguin Modern Classics.

El la elsendo 05.06.2023. Legas Maciek – 01′ 13″

La plej popularaj muzeoj de la mondo

Jam la 46-an fojon nunjare estis solenita la Internacia Tago de Muzeoj. Ĝia celo estas atentigi pri la rolo de muzeoj kaj aliaj kulturinstitucioj en la socio kaj por la socia evoluo. Tiukuntekste The Art Newspaper, dediĉita al internaciaj artaj aktualaĵoj kaj eventoj prezentis raporton pri 100 plej popularaj muzeaj en 2022. Ĝi estis pretigita baze de donitaĵoj pri la muzeaj vizitoj, kiuj en 2021 egalis entute al 141 milionoj. Tio estis duoble pli ol 2021 kaj eĉ trioble pli ol 2020. Malgraŭ signifa kresko de muzeaj vizitoj tiu rezulto foras disde la donitaĵoj de antaŭ la panedmio. En 2019 la muzeojn vizitis entute 230 milionoj da personoj. En 2022 en la unua loko, la laŭvican fojon, ektroviĝis la pariza Luvro, kiun vizitis pli ol 7,7 milionoj da personoj, je 20 procentoj malpli ol en 2019. La duan lokon okupis la Vatikanaj Muzeoj, kiujn vizitis 5,08 milionoj da personoj, la trian – la londona Brita Muzeo, kiun vizitis preskaŭ 4,1 milionoj da personoj. En la rangolisto de la 100 muzeoj de la mondo plej multnombre vizititaj en 2022 troviĝas du polaj muzeoj. La 23-an lokon okupis la Reĝa Kastelo en Varsovio kun 1 miliono 755 mil vizitoj kaj la Nacia Muzeo en Krakovo. En 2022 vizitis ĝin 1 milionono 365 mil personoj.

El la elsendo 25.05.2023. Legas Maciek – 01′ 55″

Japanio en la varsovia Stereoskopia Aŭtomato Fotoplastykon

En la Varsovia Stereoskopia Aŭtomato Fotoplastykon ĝis la 16-a de junio daŭras ekspozicio „La lando de la klera regado. Japanio sur la fotoj el la limo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj”. Temas pri la regadepoko de imperiestro Mutsuhito. 24 fotoj pri tiu epoko estis apartigitaj antaŭ jarcentduono kaj ekde tiam ili neniam estis prezentitiaj kune. Tiun eblecon donas la nuna ekspozicio en Varsovio dank’ al la Muzeo de Kinematografio en Lodzo, kiu estas ĝia kunorganizanto. Oni pretigis multajn akompanajn eventojn – i.a. kursetojn pri la japana kaligrafio, kiujn gvidas studentoj el la Pola-Japana Akademio de Komputilaj Teknikoj. Okazas filmprezentoj kaj prelegoj pri la nuntempa Japanio. La varsovia Stereoskopia Aŭtomato Fotoplastykon apartenas al la plej malnovaj en Eŭropo. Ĝi posedas kolekton de pli ol tri mil stereoskopiaj fotoj, i.a. ligitaj kun la malfermo de Sueza Kanalo. Ekde 1987 la varsovia Fotoplastykon troviĝas en la registro de varsoviaj historiaj objektoj. Nun ĝi funkcias kiel la filio de la Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944. Lige kun tio aldonendas, ke dum la germana okupacio ĝi plenumis la kontaktorolon por la Pola Konspira Ŝtato.

El la elsendo 25.05.2023. Legas Maciek – 01′ 31″