Morgaŭ, la 26-an de majo finiĝas en Varsovio la nunjara eldono de Internacia Librofoiro, kiun partoprenas preskaŭ 600 ekspoziciantoj el Pollando kaj 14 aliaj landoj. Dum la 4-taga evento estis planiaj ĉirkaŭ 700 eventoj kaj renkontiĝoj. La nunjara honora gasto de la Foiro estas Italio, kiu planis pli ol 20 eventojn en la formo de prelegoj, diskutoj, rondtablaj debatoj, ekspozicio. Pollando estas la tria lando en la mondo konsiderante la kvanton de akirataj aŭtoraj rajtoj por la tradukado de italaj literaturaĵoj. La moto de la itala prezento dum la Foiro devenas el la fama poeziaĵo de Gianni Rodari „Ci vuole unu fiore” (bezona estas floro) kaj spegulas profundan kaj nedisigeblan ligon inter homo, la natura medio kaj la planedo. La novaĵo de la nunjara Internacia Librofoiro en Varsovio estas eventoj kaj ekspozicioj sub la titolo „Renkontiĝoj kun la Scienco” kun oferto de akademiaj kaj sciencaj eldonejoj.

El la elsendo 25.05.2024. Legas Barbara – 01′ 19″