Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Stanisław Drzewiecki – pioniro de la subakva kaj aera navigado

En la tago, kiam ni ĉiuj festis la nunjaran E-Tagon pasis la 177-a naskiĝdatreveno de la heroo de nia nunsemajna felietono, difinata ankaŭ kiel >pola Edisono<. Stefan Drzewiecki, ĉar pri li temas, estis vera geniulo, la antaŭkuriero de la subakva navigado kaj aviado. Li estis aŭtoro de dekoj da solvoj kaj inventaĵoj, kiuj esence influis la evoluon de tekniko kaj scienco. Stefan Drzewiecki naskiĝis en la nobela familio kun grandaj patriotaj tradicioj. Lia avo estis la deputito por la Sejmo 1792 kaj ankaŭ batalis ĉe la brako de Tadeusz Kościuszko, la patro estis insurgento de la Novembra Insurekcio 1830. La gepatroj donis grandan atenton al la eduko de la plej talenta el siaj ses infanoj kaj jam kiel 15-jarulo Stefan estis direktita al Francio. Tie en la jezuita liceo de s-ta Barbara en la apudpariza Atueil li kompletigis la mezgradan edukitecon. Poste Stefan Drzewiecki daŭrigis matematikajn studojn en Ècole centrale Paris, kiujn li finis kun distingo kaj diplomo de inĝeniero. Tie li konatiĝis kun juna Gustaw Eiffel, la posta konstruinto de la fama pariza turo, kun kiu ligis lin amikeco. Jam kiel famulo Eiffel disponigis al Stefan Drzewicki sian esplorlaborejon, en kiu lia pola amiko laboris preskaŭ ĝis la fino de la 1-a mondmilito. Ankoraŭ antaŭ la fino de la studoj la 19-jara Stefan eksciis pri la eksplodo de laŭvica kontraŭcara Insurekcio, la Januara 1863. Li venis tamen al Pollando tro malfrue, sed la propraokula atesto kiel brutale caraj aŭtoritatoj traktis insuregentojn skuis lin profunde. La sekvan jaron li revenis al Parizo por fini la studojn. Tie li patentumis siajn unuajn inventaĵojn. Ĉio komenciĝis per kilometromezurilo por ĉevaldroŝkoj, kiun oni komencis serie produkti, sed la franca-prusa milito haltigis tiun sukceson. Drzewiecki mem engaĝiĝis en laŭvican konflikton, t.e. Parizan Komunumon. Post ĝia falo li translokiĝis al Vieno, kie kreiĝis liaj pliaj inventajoj. Jam en 1873 dum la Internacia Ekspozicio en Vieno Stefan Drzewiecki ricevis premiojn pro kelkaj inventaĵoj kaj modeloj de planataj konstrukcioj por la subakva navigado. Temis pri cirkelo por konusaj sekcoj, reguligilo de vaporaj kaj hidraŭlikaj motoroj, aŭtomata vagonkulplilo, registrilo de trajnrapideco. La plej grandan interesiĝon vekis lia aranĝaĵo >dromografo< aŭtomate difinanta la ŝipitineron sur la mapo. Ĉi-lasta inventaĵo de Drzewiecki vekis apartan atenton de princo Konstanty, la frato de imperiestro Aleksander la 2-a, kiu troviĝis tiam vizite en Vieno. Li senhezite proponis al Drzewiecki membriĝon kaj funkcion de konsilanto en la Teknika Komitato de la Rusa Mararmeo. Komence surprizita Stefan Drzewiecki akceptis la proponon, ne sciante, ke en Rusio li pasigos la plej proksimajn 20 jarojn. Lia „dromografo” post kelkaj polurlaboroj eniris la ekipaĵaron de la rusa mararmeo kaj Drzewiecki okupiĝis en Peterburgo pri pliaj pioniraj esploroj koncerne la subakvajn ŝipojn. En 1877 li prezentis en Odessa la unuan en la mondo subakvan ŝipon, kiu laŭ la ordono de la caro estis produktita en la kvanto de 50 ekzempleroj. La pola inventinto kreis sekve ĝiajn laŭvicajn versiojn, konstruinte fine en 1888, denove kiel la unua en la mondo, nedronigeblan subakvan ŝipon kun elektra motoro kaj kun la delokiĝa tunaro de 120 tunoj. Ĝi estis ekipita – laŭ la monda skalo, denove la unuan fojon – per du torpedktapultiloj kaj periskopo. Lia plia subakva ŝipo kun vapormotoro kreita kunlabore kun Aleksy Kryło akiris la unua premion en Paizo en 1889. Drzewiecki kreis entute 10 grandajn projektojn de subakvaj ŝipoj. Liaj teknikaj solvoj baldaŭ estis aplikitaj en aliaj ŝtatoj. Stefan Drzewiecki fariĝis mondfama akirante prestiĝajn premiojn kaj distingojn, akirinte membrecon en pluraj prestiĝaj sciencaj societoj. En 1882 Drzewiecki decidis reveni al Parizo. Tio ne signifis finon de liaj inventaĵoj ligitaj kun la subakva navigado. En 1898 li fariĝis laŭretao de la unua premiero en la konkurso de la franca mararmeo pro projekto de moderna subakva ŝipo kun la delokiĝa tonelaro de 120 tunoj. Ĝi posedis hibridan motoron. Surakve ĝi estis puŝata de vapormotoro, subakve de la elektra. Kelkajn jarojn poste en 1908 laŭ la projekto de Drzewiecki en Rusio estis konstruita subakva ŝipo kun la delokiĝa tonelaro de 350 tunoj. Dank’ al liaj matematikaj formuloj eblis precize difini la formon kaj optimuman dimension de la motorhelico.
Sed Stanisław Drzewiecki interesiĝis ne sole pri la subakva navigado. Kiel la unua li esprimis la aserton, ke estas ebla flugo de maŝino pli peza ol aero. Ankoraŭ en 1887 en Peterburgo li verkis sian unuan libreton pri aviadiloj en naturo. En 1909 lia libro pri helicmotoroj estis agnoskita de la scienca medio kaj li mem premiita de la Franca Sciencakademio. Lia helicmotora teorio estis aplikita poste de fratoj Wright en ilia unua sukcesa aviadilo. Sed Drzewiecki estis ne nur teoriulo. En 1909 li prezentis la prototipon de la flugmaŝino „Conard”, en 1913 kreiĝis lia testa aeroplano „Drzewiecki”. Li krome iniciatis la establon de la unua Aviadinstituo en Saint-Cyr apud Versajlo. Kaj tie troviĝis la kreita de li – la unua en la mondo – aerodinamika tunelo por eskperimentoj kaj aviadilprovoj.
En la vivofino Stanisław Drzewiecki skribis: „Ekde mia naskiĝo ĝis hodiaŭ mi estis atestanto de neimagebla revolucio kaj grandega antaŭensalto de la homaj ideoj. Mi antaŭsentas, ke tiu eksterordinara progreso ne haltos. […] Morgaŭ estos ankoraŭ pli interesa ol hodiaŭ. Mi dezirus vivi ankoraŭ kelkajn jarojn por vidi la komencon de tiu ĉi morgaŭo”.
Post 1918 Stanisław Drzewiecki ne revenis al Pollando, li tamen finance subtenadis la polajn sciencajn esplorojn koncerne la aeronaŭtikon, aviadon. Li mortis en 1938 pli ol 93-jaraĝa, ĉiujn siajn sciencajn atingaĵojn kaj la tutan havaĵon heredigante al Pollando.

El la elsendo 06.08.2021. Legas Barbara – 08’36’’

Koninda polo_ Hanna Czeczott

En 2021 pasis la 133-a naskiĝdatreveno kaj la 39-a mortodatreveno de la heroo de nia felietono, profesorino Hanna Czeczott, elstara pola paleobotanikisto, fitogeografo. Ŝi naskiĝis en Peterburgo en la pola familio devenanta el Wołyń-regiono. Hanna havis multajn gefratojn kaj la familio ne estis ekonomie forta. Do, post la morto de la patrino en 1903 la 15-jaraĝa junulino devis transpreni parton de la familiaj devoj ligitaj i.a. kun la protekto de la gefrataro. En Peterburgo en 1905 ŝi finis la gimnazian lernadon post kio la tuta familio translokiĝis al Varsovio. Ĉi tie ŝi komencis natursciencajn studojn organizitajn de la Societo de Sciencaj Kursoj kaj samtempe laboris por helpi en la vivteno de la familio. Kvin jarojn post la reveno al la lando Hanna edziniĝis al Henryk Czeczott, minindustria inĝeniero, profesoro de la Minindustria Instituto en Peterburgo. La paro post la geedziĝo forveturis tien. En Peterburgo Hanna en 1911 komencis studojn en la Natursciencaj Kursoj por Virinoj. Post ilia ĉesigo pro revolucio ŝi daŭrigis la studojn en Bio geografia Fakultato de la tiea Geografia Instituto. Ŝiaj studoj iom longiĝis pro la militagadoj. Samtempe kompletigis ilin kaj vastigis vojaĝoj, kiujn ŝi partoprenis akompanante al la edzo dum liaj pluraj esplorveturoj. En 1914 kun li ŝi partoprenis esplorojn en usonaj minejoj en Pensilvanio, Montana, Kalifornio. Sekve ŝi veturis al Alasko kaj Klondike en Kanado. Ŝi partoprenis multajn esplorveturojn i.a. al Malgrandazio kaj Kanariaj insuloj. Ĉie ŝi gvidis proprajn botanikajn esplorojn ĉefe ligitajn kun fotosociologio kaj dendrologio. Kiel ilia frukto ŝi aperigis multajn sciencajn publikaĵojn, riĉajn herbariojn. Ŝia diplomlaboraĵo en Peterburgo en 1922 estis bazita sur la kolektitaj materialoj dum la esplorveturo al la lago Imandra sur la Kola Duoninsulo. En la sama jaro la geedzoj Czeczott revenis al Pollando, komence al Krakovo, kie Henryk Czeczott transprenis katedron en la Min-fandindustria Akademio. Post lia morto en 1928 Hnna Czeczott porkonstante revenis al Varsovio. Estante sendependa ekonomie komence ŝi ne estis ligita kun iu ajn scienca centro. Ŝi tamen kunlaboris kun la krakova Sistematika Instituto, kun la varsoviaj Subinstituto pri Sistematiko kaj Plantgeografio, kun la Instituto de la Ŝtataj Arbaroj kaj Ŝtata Geologia Instituto. Laŭ la komisio de ĉi-lasta en 1937 ŝi okupiĝis pri kolektado de la miocena flaŭro en la loko Zaleśce. Ekde tiam la ĉefa objekto de ŝiaj interesiĝoj farigis paleobotaniko, kaj tute aparte la miocena flaŭro de Pollando. Aldonendas, ke en 1939 ŝi aperigis ampleksan publikaĵon pri flora mondo kaj plantaro de Turkio. Rekone pro ŝiaj esploroj la specio de latiro kreskanta en Turkio ricevis la nomon Lathyrus czeczottianus Bassler. Ŝi elmontris krome baze de botanikaj donitaĵoj la ekzistantan en la pasinteco kontinentan ponton ligintan Kriemon kun la norda parto de Malgradazio. Ŝiajn laborojn ĉesigis la eksplodinta 2-a mondmilito, dum kiu multaj el ŝiaj notoj, tekstaj tajpversioj, parto de herbarioj kaj scienca biblioteko estis detruitaj. Post la milito en 1946 Hanna Czeczot organizis la Paleobotanikan Laborejon en la kreiĝanta Muzeo de la Tero de la Pola Sciencakademio en Varsovio. Ŝi komencis krome kolekton de minflaŭro kaj prilaboron de katalogo de angiospermoj de Pollando. Samtempe ŝi gvidis la kolektivan prilaboron de la miocena flaŭro sur la tereno de la karbominejo en Turów kaj estas la motoro de ĉi tiuj labroj. Dank’ al ŝia energio kaj pasio la flaŭro de Turów estis agnoskita siatempe unu el la plej bone kaj plej ĉiuflanke traktita posteno de la miocena flaŭro en Eŭropo kaj la plantkolektoj el la jaroj 1950-1980 apartenas al la plej grandaj en la mondo. En la kampo de interesiĝoj de profesorino Czeczott estis ankaŭ la botanika konsisto de la baltika sukceno kaj ĝia deveno, pri kio ŝi skribis en aparta publikaĵo en 1961. Hanna Czeczott aktive partoprenis la antaŭmilitajn kaj postmilitajn Botanikajn Kongresojn en Kembriĝo, Amsterdamo, Parizo, Sofio ĉie prezentante rezultojn de siaj esploroj. La viglaj kontaktoj kun multaj sciencistoj en la lando kaj eksterlande, forveturoj al la plej gravaj sciencaj centroj en Eŭropo frukts per riĉaj sciencaj materialoj. Ŝi laboris baze de herbarioj, en bibliotekoj kaj sciencaj instituoj en Leinden, Parizo, Vieno, en Reĝa Botaika Ĝardeno en Kew, en Prago, Berlino, Budapeŝto, Florenco, Kopenhago, Uppsalo, Stokholmo, Peterburgo, Kijevo, Lvovo, Manĉestro kaj Zuriko. Ŝia neelĉerpebla energio kaj pasio manifestiĝis ankaŭ en la plurnombraj landaj esplorveturoj, plej ofte al la minejo Turów, en kiu ŝi estis la lastan fojon kiel la 86-jaraĝa esplorantino. Hanna Czceczott postlasis 32 sciencajn publikaĵojn inkluzive de 16 paleobotanikajn kaj iniciatis laboron de multaj aliaj sciencistoj. Ŝia laboro estis agnoskita per multaj sciencaj premioj kaj ŝtataj distingoj.

El la elsendo 02.07.2021. Legas Barbara – 7′ 22″

El la E-Gazetaro_29.06.2021

La duobla junia-julia numero de la elektronika „Ora Ĵurnalo” el Gotenburgo tuj pensigis min pri la komenciĝanta feria periodo, kvanam mi ne povas plendi, ĉar sendube la novajn numerojn, la lastajn numerojn de E-gazetoj venintaj elektronike kaj paperpoŝte mi ne sukcesos komplete kunfoliumi hodiaŭ. Tiu ĉi magazino „Ora Ĵurnalo” por kulturo kaj plezuro ekde la komenco kaptis mian atenton. Ne alie estas ĉi-foje. Variaj temoj alternas – rilatante al aferoj svedaj, internaciaj, esperantistaj. Sekvante la svedteman fadenon la unuan lokon okupas la jubileo de la 400-jariĝinta Gotenburgo, kiun datrevenon pro la pandemio oni solenos pompe nur venontjare. Sed jam nun ni ekscias multajn interesajn informojn pri la urbo. Scivolemon tiklas informoj pri diversaj manĝaĵoj, kiuj dum la jarmilo ĝis la 20-a jarcento aperis sur la svedaj tabloj. La gotenburga „magazino por kulturo kaj plezuro” liveras informojn ankaŭ en la kunteksto de esperantista interesiĝo. Kaj tia estas atentigo pri la jutuba intervjuo kun Sten Johansson verkanta kaj svede kaj en Esperanto, tia estas rubriketo pri „falsaj amikoj” por svedaj esperantistoj, kiel „ni/vi”, „semestro/libertempo”. La redakcio instigas krome legantojn el Pollando kaj Litovio skribi pri falsaj amikoj. Kun intereso inter alitemaj kontribuoj mi trovis tiujn ligitajn kun la naturo. Al ili apartenas i.a. raporteto el Gdansko pri viglantaj printempe birdoj, pri vesperaj sonoj de birdoj ĉe la rivero Göta Älv, pri erupto de la konga vulkano, pri afrika savano en Skanio. Sed al ĉiuj niaj aŭskultantoj mi tute aparte rekomendas kaj kun scivolo relegis la eseon de Zofia Banet-Fornal pri kontribuo de Harold Brown al E-teatro. Harald Brown kiel E-aŭtoron, verkiston bone konas aparte varsoviaj esperantistoj, kiuj havis la bonŝancon rigardi spektaklojn de la varsovia teatro „Espero” baze de liaj tekstoj en la aktora plenumo de Jerzy Fornal. La du lastaj numeroj de „La Revuo Orienta” el Japanio ankaŭ liveras al la leganto beletrajn travivaĵojn. En la tria numero temas pri interesa eseo Pri sciencisto kaj artisto, tradukita el la japana fare de Macuki Joŝinobu „Sciencisto kaj artisto”. Per ĝi la tradukinto akiris la unuan premion en la traduka branĉo de Literatura Konkurso 2020. Por proksimigi la temon mi ĉitu el la komenco de ĉi tiu pensiga teksto. „Estas artistoj, kiuj komprenas kaj amas sciencon. Kaj ankaŭ estas multaj sciencistoj, kiuj ĝuas kaj amas arton. Tamen ŝajnas esti artistoj, kiuj vidas sciencon indiferenta aŭ eĉ malamas arton. Kaj estas homoj, kiuj pensas, ke ami arton estas senmorale aŭ honte kiel sciencisto. Aŭ ŝajnas esti puremuloj, kiuj asocias literaturan arton al malmoralo. Ĉu la tero de sciencistoj kaj la mondo de artistoj estas kontraŭstaraj? Tio estas mia delonga demando”. Tiel sian tekston komencis la verkinta ĝin en 1916 Terada Torahiko. Iel ŝajnas al mi, ke en nia epoko, priombrita aldone de pandemio, valorus jen kaj jen halti forkurante de la sieĝata nin hasto por enpensiĝi pri diversaj fenomenoj, nin ĉirkaŭantaj. En la aprila numero aliflanke „La Revuo Oirenta” prezentas en la beletra rubriko la duan premion en la originala branĉo de Lieratura Konkurso 2020. Ĉi-foje aŭtoras ĝin Hori Jasuo kaj la titolo de lia rakonto estas „Renkontiĝo kun infanino Rin en la eksa minejo Aŝio”. Ambaŭ numeroj enhavas tradiciajn rubrikojn, i.a. sinprezetojn de konataj esperantistoj. En la marta numero kun plezuro ni trovas la sinprezenton de nia kolegino, redaktorino Milada Szwedo. Ŝi senĉese kunlaboras kun ni ekde 1975 kaj multaj el niaj aŭskultantoj ŝatas ŝian parolstilon. Do kion Mialada konfesis i.a. al la japana leganto, ni citu: „Ĉu Esperanto kaj mi? Ĉu mi kaj Esperanto? Eble ĉiam homo povas fari pli multe por la ideo, kiu gravas. Eble mi povis pli aktivi por la E-movado? En mia vivo mi donis plej multan atenton al la profesia E-laboro kaj tio daŭras. Kiel skribis Humphery Tonkin: „Zamenhof revis pri mondo de homaranoj-unuopuloj, kiuj estas samtempe parto de kolektivo”. En tiu senco mi estas intime ligita kun Esperanto, mi estas Esperatistino”. Kun granda plezuro mi citas ĉi tiujn vortojn de nia redakcia kolegino. Ne mapli interesa estas la silueto de Miguel Faria de Bastos el Portugalio en la aprila numero de „La Revuo Oriento”. Temas pri la unua parto de lia sinprezento, sed mi trovas jam nun citindaj liajn vortoj. Jen ili ….”iom post iom, (mi) alrigardis Esperanton kiel objekton de homa rajto – pli precize, mi juĝis ĝin aparte konceptenda, nivele de homaraj protektindaj interesoj, kiel rajton je internacia neŭtrala lingvo, enestanta la rajton al la propra gepatra lingvo” – fino de la citaĵo. Jam en majo venis la lasta numero de „Esperantolehti” el Finnlando, en kiun enkondukas la enpensigaj vortoj de Tuomo Grundström pri „Literaturo inter-, sen-, miks-nacia”. La aŭtoro rilatigis sin al la diskuto, kiun spronis la finnalingva eseo „Adiaŭ al la enlanda literaturo”. Por kompreni la rezonadojn de la aŭtoro necesas evidente konscii pri la lingva situacio en Finnlando, en kiu krom la finna funkcias la sveda kaj al la finnlanda literaturo kontribuas ankaŭ aliaj lingvoj kiel la samea kaj ligvoj de novaj kaj „novaj” enmigrantoj. Tuomo Grundström konkludas: „Ni esperantistoj sendube akceptas la ideon, ke la „nocio „enlanda” inkluzivu ĉiujn verkantajn landanojn kaj lingvojn”. Ne mankas E-referenco. La aŭtoro eble ne sole retorike skribas. „Estas verkistoj esperantistaj kontribuintaj al literaturo de siaj hejmlandoj, ankaŭ du- aŭ eĉ trilingve [….]. Ni eldonis nian Kalevala, sed antologiecan kolekton ne. Indus havi tian, eble ne tute ne kiel paperan volumon kun kovriloj, sed retan kolekton de enfinnlanda literatura kreado esperanta kaj esperanten tradukita”. En la kunteksto de libroj ne eblas nerimarki interesan interparolon de Eeva Nikoskelainen kun Jorma Ahomäki, kiun ornamas bela foto pri la vizito de la intervjuantino ĉe Jorma en flegejo. Dum Jorma entuziasme rakontas pri novaj eldonaĵoj de PoMEGo kaj PIV-2020, kiuj atingis lin fizike Eeva Nikoskelainen mencias siajn E-legaĵojn. Fine mi nepre volas konfirmi la ricevon de la lasta „le monde de Esperanto”. Prave atentigas la redaktorino Claude Nourmont, ke „la jaro 2020 en Esperantujo disvolviĝis en ne atendita formo”, sed tio ne malhelpis, ke la numero krom tradicie franclingvaj kontribuoj riĉe bldigu la eventojn el la Bunta Esperantujo. Pri unu el tiuj kontribuoj mi ŝatus atentigi aparte, nome artikolon de Anne Jausions pri la renkontiĝo kun Julia Sigmond dum OSIEK-seminario en Braŝovo, Rumanio en 2014. Tre kortuŝa omaĝo – kiel atentigas Anne -verkita dum kronvirusa epidemio, kies unu el la viktimoj farigis i.a. al Julia.

El la elsendo 29.06.2021. Legas Barbara – 10′ 52″

Ĉirkaŭ la somera solstico kaj la Sanktjohana Nokto

Nur antaŭ kelkaj tagoj ni bonvenigis en la Norda Hemisfero la someron kaj tio signifas i.a. ke la 21-a de junio estis la plej longa tago de la jaro kaj la nokto je la 22-a de junio daŭrinte nur 7 horojn kaj 51 minutojn estis la plej mallonga en la jaro. Aparta nokto…, mistera nokto…. memoriganta la malnovan paganan slavan feston, kiu havis diversajn nomojn – la Nokto de Kupała, Sobótka, Palinocka. Niaj prauloj brue ĝin festis i.a. dancante kaj supersaltante la brulantajn ŝtipojn por mense sin purigi kaj fortimigi la malbonajn fortojn. Oni bruligadis la ŝtipojn en bone videblaj lokoj, ĉar eĉ la brilo mem de la fajro forpuŝadis la malicajn fortojn. Kaj krome oni kredis, ke la karbiĝinta lignopeco prenita domen protektas kontraŭ la fulmotondroj, forigas malbonajn potencojn kaj malbonaŭgurojn, certigas bonan geedzecon kaj la bruligitaj lignopecoj disĵetitaj sur kampoj garantias fekundan rikolton. Samnokte fraŭlinoj ĵetadis en riverojn florkronojn plektitajn el rozmareno, levistiko, verbasko kaj hiperiko, dum fraŭloj streĉatendis ĉeborde, saltadis en la akvon aŭ boatnavigante klopodis ilin elpreni. La knabinoj atente sekvis la sorton de siaj flosantaj florkronoj, kiuj ofte kunhavis etajn kandelojn. Se knabo kaptis la florkronon tio estis bona aŭguro, ke ĝia posedantino baldaŭ edziniĝos, se la florkrono flosis tro distance la espero paliĝis. Tute malbonan aŭguron enhavis la fakto, kiam la florkrono dronis aŭ enmiksiĝis en la ĉebordajn kreskaĵojn. La elekto de plekteblaj en kronon floroj gravis, ĉar ili estis protektontaj kontraŭ la malsanoj, malbonaŭguroj kaj certigis la geedzan amon. Do por slavoj temis pri festo de amo, fekundeco, la Suno kaj la Luno dum kiu oni adoris fajron kaj akvon. Nun multajn kutimojn ligitajn kun la pagana somera solstico anstataŭis post la kristanigo amuzoj ligitaj kun la Sanktjohana Nokto, solenata antaŭ la festo de la sanktulo, nokte inter la 23-a kaj la 24-a de junio. Do daŭre dum la sanktjohana nokto gravas fajro kaj florkronoj, sed la Eklezio praktikas aldone la propran kutimon. Nome oni praktikas la akvoaspergadon, kio ĝis nun ĝi estas observata en iuj paroĥoj. Sed apartan signifon havas la aspergado de sanigaj herboj. Unuavice de hiperiko, nomata kelkfoje la sanktjohana herbo aplikata en la popola medicino kaj magiaj praktikoj. Gravis havi hejme kuracan filikon. Kaj ĝuste kun la Sanktjohana Nokto estas ligita aparta legendo, ke ĝuste dum ĝi ekfloras eksterordinara blue brilanta filika floro, la signo de granda feliĉo, saĝo kaj la kapablo vidi ĉiujn trezorojn kaŝitajn en la tero. Ĝi floras nur unu fojon jare kaj ne facilas ĝin trovi. Sed tiu, kiu estas bonŝanca devas esti homo kuraĝa kaj honesto. La filika floro garantias al tiu bonŝanculo feliĉon, riĉon kaj amon. En Pollando la legendon pri la filika floro en la literatura vesto vaste popularigis siatempe tre konata pola verkisto Józef Ignacy Kraszewski. Komence la kutimoj el la antaŭkristana tempo elvokadis akran kontraŭstaron de la Eklezio, pri kio ankoraŭ fine de la 16-a jarcento eblas ekscii el eldonaĵo aperigita de kanoniko de Sandomierz, Marcin el Urzędowo „Herbarz Polski”. La tradicio de la Sanktjohana Nokto ne pasas. En grandaj urboj temas pri amasaj amuzoj. Ekzemple en Varsovio sur la tereno de la Reĝa Kastelo kaj la Multmedia Parko de Fontanoj jam la plej proksiman sabaton disvolviĝos granda pikniko dum kiu oni servos pladojn de la malnovpola kuirarto kaj surhebejan matenmanĝon. Oni rigardos la laboron de floraranĝantoj kaj povos lerni la plektadon de florkronoj, kion finos konkurso por la plej bela florkrono. Eblos aĉeti novajn plantojn kaj kuracherbojn. La florajn atrakciaĵojn en la formo de fabeleska flordanco, movaranĝaĵo de la speco korpodanco, pretigis artistoj kaj plastikistoj el Art Color Ballet. La kulimina evento estos komuna lanĉo de giganta florkrono sur Vistulo. La finan akordon formos la muzika spektaklo „La Slava Preludo”. La atrakciaĵoj de la ĵus komenciĝanta somero sendube estas bela kompenso pro longa, tro longa pandemia tempo.

El la elsendo 25.06.2021. Legas Barbara – 6′ 18″

Koninda Polo – Stanisława Leszczyńska

Nur antaŭ kelkaj tagoj, en junio 2021 okazis solena premiero de la dokumenta filmo pri malliberigitino de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau sub la titolo „Akuŝigistino”. Jam la kunmeto de la koncentreja nomo kun la profesio de Stanisława Leszczyńska sonas ŝoke. La koncentrejo Auschwitz vekas sole asociaciojn kun morto kaj senĉese funkciantaj krematorioj. Malgraŭ tio, tie la vivo ankaŭ komenciĝadis. Kvankam estis malpermesite transporti al Auschwitz gravedajn virinojn, tiun regulon germanoj ofte malobservis. Gravedeco cetere ne ĉiam estis tuj videbla, kelkfoje ignorita. Kelkfoje la koncipiĝo okazis en la koncentrejo mem. En 1942 kaj komence de 1943 gravedaj malliberigitinoj estis rekte direktataj al gaskameroj aŭ mortigataj per fenolaj injekciaĵoj. Meze de 1943 la situacio iom komencis ŝanĝiĝi. Tiam al Auschwitz trafis Stanisława Leszczyńska – de la kunmalliberigitinoj alparolata Panjo – helpinta en enmondiĝo de tri mil infanoj en ĉi tiu morna loko. Ĉiuj naskiĝis vivaj. Malgraŭ tio 76 jarojn post la finiĝo de la milito ŝia figuro estas malmulte konata al vasta publiko, kvankam en la datreveno de ŝia naskiĝo, la 8-an de majo polaj akuŝigistoj solenas sian profesian feston.
Stanisława Leszczyńska naskiĝis en 1896 en Lodzo kaj edukiĝis en laborista familio kun sendependigaj kaj patriotaj tradicioj. Ŝia patro estis lignaĵisto, patrino laboris en teksa fabriko. Junaĝe ŝi kun la tuta familio forveturis al kuzino en Rio de Janeiro reveninte tamen post du jaroj en 1910. Tiam Stanisława daŭrigis la lernadon en gimnazio, kiun ŝi finis en 1914. Dum la 1-a mondmilito ŝi laboris en Helpokomitato por mizeruloj. En la 20-aj jaroj ŝi lernis en la akuŝigista lernejo en Varsovio, kiun ŝi finis kun distingo. Post la varsovia vivetapo kun la edzo, Bronisław, tipografo kaj kvar infanoj ŝi revenis al Lodzo. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito, dum la germana okupacio la tuta familio engaĝiĝis en la konspiran agadon en la strukturoj de Naciaj Militistaj Fortoj kaj en helpadon al judoj. Ilia konspira laboro estis malkovrita. Ĉiuj familimembroj estis arestitaj inter la 19-a kaj la 20-a de februaro 1943. Stanisława kun la filino en aprilo estis transportitaj al la koncentrejo Auschwitz-Birkenau, viraj familimembroj en junio trafis al la koncentrejo Gross-Rosen. En Auschwitz-Birkenau Stanisława Leszczyńska ricevis la koncentrejan numeron 41335, sed dank’ al la kunhavataj dokumentoj ŝi povis plenumi la funkcion de akuŝigistino ĝis la liberigo de la koncentrejo la 27-an de januaro 1945. En la jaroj 1943-45 malgraŭ la ordono de Lagerarzt, la koncentreja kuracisto d-ro Mengele, mortigi ĉiujn novaskitojn ŝi enmondigis pli ol tri mil infanojn. Leszczyńska reganta la germanan ne timis rekte komuniki al li, ke ŝi ne plenumos lian ordonon, ĉar tro alte taksas lian Hipokratan Ĵuron kaj konsternigis lin per siaj raportoj, ke ĉiuj infanoj naskiĝas vivaj. Tian rezulton liaopinie ne povis atesti germanaj universitataj klinikoj. La akuŝoj en Auschwitz estis okazantaj en ekstreme malfacilaj kondiĉoj. Batalon je morto kaj vivo postulis eĉ akiro de sitelo de boligita akvo por la naskanta virino – polino, rusino, judino aŭ aliaj. Ĉiuj – sendepende de la nacieco – estis ĉirkaŭprenitaj per ŝia zorgema protekto. En siaj rememoroj Stanisława Leszczyńska mencias svarmantajn vermojn, enorman malpurecon. Kiel akuŝiga lito servis pasanta tra barako varmiga tubo, kiel littuko plena de pedikoj plejdo. Por protekti la novnaskitojn kontraŭ malvarmo devis sufiĉi kio ajn, eĉ paperfolio. Provizorajn vindaĵojn la patrinoj sekigigadis per la varmo de la propraj korpoj almentante ilin al la femuroj, brakoj, dorso. La alia urĝa tasko estis protekti la novnaskitojn kontraŭ SS-viroj. Eĉ se la infanoj naskiĝadis vivaj ĉerpante el la patrina korpo ĉion, kio necesis por regulkonforma evoluo ne ĉiuj evitis morton. Enĵetataj en sitelojn de la obeemaj al Menegele, la koncentreja Anĝelo de la Morto „Schwestern”, forkaptataj de SS-viroj, ankaŭ pro malsato kaj malvarmo. Leszczyńska ne cerbumis pri la vivoŝancoj de la savataj infanoj, eĉ se estis nedubine, ke ili ne estas altaj. Malgraŭ tio kun plej granda zorgo kaj peno ŝi zorgis pri ĉiu gravedulino, pri ĉiu naskiĝanta vivo. La lastan akuŝon antaŭ la liberigo ŝi akceptis en la flamanta barako klopodante distancigi la brulantajn lignoelementojn disde la naskanta virino. Postmilite ŝi ne multe ŝatis rakonti pri la koncentrejaj spertoj. Siajn koncentrejajn travivaĵojn ŝi priskribis en „Raporto de akuŝigistino” post sia emeritiĝo en 1957. La unua libroeldono aperis dank’ al „Kuracista Periodaĵo” en 1965. Ĝi fariĝis bazo por la teatra rapsodo „Oświęcim-Oratorio” por la muziko de Jerzy Maksymiuk. La polan tekston verkis Alina Nowak, siatempe konata pola esperantistino, kaj la ĉefan virinan kantrolon plenumis ŝia fratino, Danuta Alczewska-Klus ankaŭ esperantistino. Fragmenton de la Oratorio en Esperanton tradukis Andrzej Pettyn. La dokumenta filmo „Akuŝigistino”, kiu ĵus havis la premieron en junio 2021 baziĝas sur ŝia raporto, sur rememoroj de infanoj, al kiuj ŝi helpis naskiĝi en Auschwitz-Birkenau, sur la familimemoraĵoj. Ĝi estas atesto ne sole pri geheno kaj heroeco, sed ankaŭ pri la vivamo kaj amo al alia homo, kvankam la heroino mem, Stanisława Leszczyńsks ne estis ĝis nun ĉirkaŭita per adekvata rekono kaj memoro.

El la elsendo 18.06.2021. Legas Barbara – 8′ 47″

Koninda Pollando – Antonin

La ligna palaco de Radziwiłł-familio en Antonin, en la okcidenta Pollando estas la plej fama kaj plej impona ĉi-speca ligna konstruaĵo en Pollando. Origine temas pri ĉasista palaco, komence enloĝata sole dum la ĉassezonoj. Ĝi estis konstruita laŭ la komisio de princo Antoni Henryk Radziwiłł blazone Trąby deziranta havi inter vastaj terenoj surkreskitaj de maljunaj arbaroj someran rezidejon. En la nomo de la reĝo de Granda Poznana Princolando li rezidis kun sia edzino, prusa principo Luiza Hohenzollern, nevino de reĝo Frederiko la 2-a en Poznano. La somera rezidejo estis projektita de la plej fama tiumomente berlina arkitekto Karl Friedrich Schinkel kaj estis realigita en la jaroj 1822-24. La flavkolora konstruaĵo konsistas el moduloj geometriformaj. Ĝian bazon formas la greka kruco. La centra parto havas oklateran formon, kiun kovras tendoforma tegmento. Ĉirkaŭas ĝin kvar malpli altaj aloj. Interne la atenton kaptas alta je tri etaĝoj reprezenta salonego ornamita per ĉasistaj trofeoj. Centre de ĝi altiĝas kolono, kiu rolas samtempe kiel arkitektura kolono kaj kiel kameno. La koncepto de tiu interno emfazas la demokratajn konceptojn de la princo. Tie ĉi ĉe la kameno egalrange pasigadis la tempon eĉ 24 invititaj gastoj, ĉiuj disponantaj pri samrange aranĝita individua apartamento konsistanta el eta vestiblo, saloneto kaj dormoĉambro. La originala projekto de alarika palaco en Antonin, tre moderna konsiderante la epokon, eleganta sed samtempe komforta transdaŭrs ĝis nun – nedamaĝita dum la militoj – preskaŭ en ideala stato. Ne eblas kaŝi, ke post la 2-a mondmilito la palaco estis forte neglektita. La unuaj konservistaj laboroj okazis nur en la mezo de la 70-aj jaroj. La renovigo post la incendio parte damaĝinta tegmenton komence de la 90-aj jaroj estis honorita per la premio Europa Nostra ’94. Nun funkcias en ĝi hotelo kaj restoracio. Princo Antoni Radziwiłł homo klera kaj ĉiuflanka estis ne sole politikisto, sed ankaŭ granda ŝatanto de la arto, desegnisto, violonĉelisto, komponisto ne nur de etaj muzikformoj, sed ankaŭ de muziko por la ŝatata de si Fausto de Goethe. Antonin estis do vigla centro de la kultura vivo, en kiu la atento koncentriĝis ne sole ĉirkaŭ la ĉasado, sed ankaŭ ĉirkaŭ muziko, literaturo, plastikaj artoj. Cetere post jaroj pasigitaj en Poznano la princa familio translokiĝis por konstate al Antonin. Inter a renomaj gastoj en la palaco du fojojn en la jaroj 1827 kaj 1829 troviĝis Frederiko Chopin. Tie li ludis dum muzikaj vesperoj, donis muziklecjonojn al la princidino Wanda, disputis pri la mistroj de la komponista arto kaj mem verkis. En Antonin li komponis – plej verŝajne por la komunua muzikado – polonezon Do-Maĵoran por fortepiano kaj violonĉelo, pianotrion Sol-Minoran adresitan al Radziwiłł. Ĉi lasta mem dum la estado de Chopin prezentis al juna komponisto nefinkomoponitan tiam partituron kun sia muziko por Fausto. La dua filino okaze de la vizitoj de Chopin en la palaco en Antonin, la princo Eliza pentris du portretojn de Frederiko. Chopin estis ravita pri siaj vizitoj, pri kio li skribis en letero al sia amiko, kaj varme rememorigis ĝin jam estadante en Parizo. Tiun etoson de muzikvesperoj spegulas la interesa kaj fama tolaĵo de pola 19-jarcenta pentristo Henryk Siemiradzki „Chopin en salono de princo Antoni Radziwiłł en 1829”. Verdire, la lastan fojon ĝi estis prezentita antaŭ 133 jaroj en Krakovo. Tamen ekde la plej proksima dimanĉo ĝis la 31-a de aŭgusto eblos ĝin rigardi en la Muzeo en la proksima al Varsovio Nieborów. Por la nuna prezento ĝi estis prunteprenita el la privata kolekto en Novjorko. Kaj Antonin daŭre spiras per atmosfero de Chopin-vizitoj kaj sonas per lia muziko. La Kamenan Ĉambron ornamas portretoj de Antoni Radziwiłl, liaj du flinoj Wanda kaj Eliza kaj ankaŭ portreto de Frederiko Chopin. Staras tie ankaŭ lia fortepiano. En iu el la flankaj ĉambroj troviĝas la Muzika Saloneto, en kiu estis arigitaj eldonaĵoj pri Antonin kaj memoraĵoj ligitaj kun Chopin – muldaĵo de la komponista manplato, la postmorta masko, Buchholtz-fortepiano, portretoj de Chopin kaj lia busto. En la Palaco daŭre eĥas Chopin-muziko. La plej grava muzika evento estas la organizata en septembro internacia festivalo „Chopin en la koloroj de aŭtuno”. Sed Chopin-muziko sonas tie ankaŭ alisezone, aparte en la datrevenoj ligitaj kun la naskiĝo kaj morto de la komponisto.

El la elsendo 11.06.2021. Legas Barbara – 6′ 28″

Koninda polo_Michał Jankowski

La nunsemajna heroo de nia felietono estas plia polo pionire esploranta la Foran Orienton, Michał Jankowski. Li establis la unuan en la cara Rusio plantejon de ginsengo, bredis ĉevalojn kaj makulcervojn. Li esploris la siberian faŭnon kaj flaŭron, sekve kelkdeko da specioj de birdoj, papilioj, plantoj kaj geografiaj objektoj portas lian latinigitan nomon Jankowski. Li gvidis arkeologiajn esplorojn kaj meteologiajn observadojn. Sed Jankowki ne venis al Siberio kiel turisto aŭ esploristo. Kiel patriota pola studento, partopreninta la kontraŭcaran januaran insurekcion 1863 li estis kondamnita je 8-jara ekzilo al Siberio kaj samtempe konfisko de la havaĵo, kio ruinigis la tutan familion. La suferigan, turmentan distancon inter Smolensk kaj la ekzilcelo la deportitoj tramarŝis piede. Michał Jankowski naskiĝis en 1842 en la nobela familio blazone Nowina kaj sian infanaĝon li pasigis en la lokoj Złotoria kaj Tykocin en la nordorienta Pollando. Li studis sekve en la agronomia altlernejo en Horki. Tie li engaĝigis en la patriotan agadon fariĝinte insurgeto, kio rekte kaŭzis lian ekzilon al Siberio. Tie ĉi dum la estado en transbajkala regiono li konatiĝis kun la meritiĝintaj jam kaj konataj vaste Benedykt Dybowski kaj Wiktor Godlewski (E-elsendo 25.05.2013), kun kiuj poste en la jaroj 1872-74 li partoprenis sciencan ekspedicion, por kies bezonoj li konstruis la boaton „Espero”. Dum la ekspedicio li kaptis la bacilon de esploristo. Sub la gvido de Dybowski li lernis krome prepari kaj priskribi la natursciencajn eksponaĵojn. Ankoraŭ antaŭ la ekspedicio la ekzilperiodo de Jankowski estis mallongigita je duono, sed pro erara decido de caraj oficistoj li estis kondmanita je pliaj trudlaboroj. Antaŭ la ekspedicio li laboris en orminejo en Badajsk en la regiono de Irkucko. Kiam la ekspedicio finiĝis li transprenis en 1874 la postenon de administranto en orminejo sur la insulo Askold proksime de Vladivostoko. Tie ĉi Jankowski establis meteologian stacion kaj siajn esplorrezultojn estis transsendanta al la Ĉefa Astronomia Observejo en Pulkovo. Lia estado sur Askold fruktis en 1881 per nelonga artikolo, tamen sendube interesa kaj valora, ĉar premiita per la arĝenta medalo de Rusa Geografia Societo. Baldaŭ Jankowski aĉetis 550 hektarojn sur la duoninsulo Sidemi, nun portanta lian nomon. Sur ĉi tiu areo Jankowski establis la hortikulturan plentejon, abelujojn kaj bredejojn de makulcervoj. Lia noveca bredmetodo ebligis akiri ilian valoran kornaron sen la neceso mortigi la bestojn. La sama animalo povis do liveri kelkfoje la kornaron konservante la generopovon. Komence de la 20-a jarcento lia grego konsisitis el pli ol du mil ekzempleroj. Paralele al la cervoj li okupiĝis pri la ĉevalbredado i.a. kun la celo akiri fororientan ĉevalspecion. Tiel kreiĝis la specio portanta lian nomon. Sed oni bredis samtempe pursangajn anglajn ĉevalojn, malpezajn trajnĉevalojn kaj rajdĉevalojn. Krakterizis ilin ĉiujn la bruligata signo en la formo de la litero de la rusa alfabeto „Я”=ja, signifanta evidente la nomon, Jankowski. Ĝi i.a. ebligis identigi la naskiĝjaron de la besto. Siajn spertojn pri la ĉevalbredado Jankowski priskribis kaj eldonis en Sankt Peterburgo en 1896. Samtempe unika en sia speco estis en Sidem plantejo de ginseko , kiun li inaŭguris per kelkaj grajnoj kaj plantoradikoj transdonitaj de indiĝena tribo. Komence de la 20-a jarcento la plentejo havis jam kelkdek mil radikojn. Ĝis nun oni ne sukcesis ripeti tiun atingaĵon laŭ tioma skalo. Sed la duoninsulo Sidemi pro sia situo proksime al la manĝuria limo ne estis loko sekura. Al homoj minacis bandoj de lokaj banditoj „hunhuzoj”, al animaloj tigroj kaj lampartoj de Ussuri-regiono. Viroj devis dormi kun armilo. La domo estis fortikigita, la tereno ĉirkaŭita per palistaro kun sistemo de gardopostenoj, kiu poste estis ligitaj per la telefono kun la domo kaj pere de militista postenejo en la loko Slowianka telegrafe kun Vladivostoko. Michał Jankowski la tutan vivon kolektis, preparadis kaj liveradis faŭnajn kaj flaŭrajn objektojn al la rusaj kaj eŭropaj muzeoj. I.a. ili atingis al Branicki-muzeo en Varsovio, la nuna Zoologia Instituto de la Pola Sciencakademio. Li gvidis ankaŭ arkeologijn esplorojn. En 1887 li fariĝis membro de la Esplorsocieto de Amura Lando. Du jarojn poste Jankowski subvenis la elkonstruadon de la muzeo en Vladivostoko kaj poste aktive riĉigadis ĝiajn kolektojn. En 1890 estis forigita la polica kontrolo super Michał Jankoski, sed la reveno al la teritorio de antaŭdispartigita Pollando, estis limigita. Jankowski daŭrigis riĉan je ideoj vivon. En 1890, li establis firmaon kiu en 1893 konstruigs fabrikon de ledaj efaraĵoj, en 1902 li malfermis librovendejojn. En la daŭro de sia eventoriĉa vivo Jankowski priskribis ĉirkaŭ 100 speciojn de papilioj, de nekonataj ĝis tiam karaboj kaj plantoj. En 1897 li helpis organizi la entomologian ekspediicon al Koreio. Michał Jankowski meritiĝis ankaŭ por la arkeologiaj esploroj ĉe la elfluejo de Sidemi-rivero elfosante objektojn el la periodo ekde la 8-a ĝis la 3-a jarcentoj antaŭ nia erao. Li prisribis ilin kaj liveris al la Orientsiberia Filio de la Rusa Geografia Societo. Ili kaj pli postaj elfosaĵoj estis difinitaj ekde 1972 kiel Jankowski-kulturo. Ĝia geografia areo etendiĝas laŭe de la marbordo de la Japana Maro de la golfo Ungi en Koreio ĝis la golfo Peobrazhenie en Rusio. En 1905 Michał Jankowski translokiĝis al Vladivostoko. Post peza pulmoinflao li forveturis kuraccele al Semipalatinsk. Li mortis en 1912 en Soĉio revenvoje al Pollando. En la 150-a naskiĝdatreveno de Michał Jankowski en 1991 sur la duoinsulo portanta nun lian nomon estis starigita lia monumenta statuo kun la surskribo: „Li estis nobelo en Pollando, ekzilito en Siberio, domon kaj famon li akiris en Ussuri-lando. Tio, kion li kolektis ekstu ekzemplo por estontaj mastroj de ĉi tiu tero”.

El la elsendo 05.06.2021. Legas Barbara – 8′ 50″

Koninda Pollando_La Pola Dezerto

En Pollando postpandemie reviviĝas – eĉ se kun kelkaj limigoj – turismo, funkcias hoteloj. Des pli volonte mi invitas vin por konatiĝi kun iu aparta vidindaĵo de Pollando. Eĉ se plurfoje ni menciis ĝin en niaj elsendoj, nun venu momento konatiĝi kun ĝi iom pli proksime. Verŝajne ne multaj el niaj aŭskultantoj aŭdis pri pola dezerto. Tia ja ekzistas kaj temas pri Pustynia Błędowska, Błędowska-Dezerto, la plej granda en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo regiono de fussabloj. Ĝi troviĝas en la suda Pollando sur la tereno de la Panorama Parko de Aglaj Nestoj. La nomo dezerto ne signifas tamen terenon laŭ strikta geografia senco, aliflanke reliefigas la apartecon de la tereno kaj ĝiaj panoramoj. Kiel ĝi kreiĝis? Laŭ legendo diablo disŝutis la sablon dum fuŝa provo superŝuti arĝentominejojn en la proksima loko Olkusz. Kolerigis diablojn la ministaj frapbruoj dum la elterigado de i.a. arĝentaj ercoj. Jen ili ne povis trankvile dormi, jen kolerigis ilin la fakto, ke tiel oni rabis propraĵon nur al ili apartenantan. Pli fidinda tamen estas la infomo, ke la sablon kunportis ĉi tien la akvo elfluanta el sub glaĉero. Tio komenciĝis lime de terciaro kaj kvaternaro. La posta helocena varmiĝo kaŭzis, ke la tereno surkeskis per arbara plantaro. La preparo de la tereno por la kreiĝonta „dezerto” komenciĝis en la mezepoko lime de la 13-a kaj 14-a jarcentoj, kiam oni komencis forhaki arbarojn por la kreiĝantaj min- kaj fandmetioj en la regiono de Olkusz. La ligna karbo estis bezona por la hejtado de fandfornoj kaj ĉirkaŭkonstruo de la minejaj ŝaktoj. La kreiĝon de „dezerto” favoris aldone la malaltiĝo de la grundakvoj, kio kaŭzis ke plantaro ne povis naturmaniere reveni al la senigita je akvo grundo. Tiel kreiĝis pli ol 150-kvadratkilometra surfaco, kvinobe pli granda ol la nun ekzistanta. Laŭ kalkuloj Błędowska Dezerto enhavas ĉirkaŭ 2, 5 miliardojn da kubometroj da sablo. Al la plej grandaj atrakciaĵoj apartenas sablozaj dunoj kaj fulguritoj, vera raraĵo, kio estas sablo fandita pro la frapinta ĝin fulmotondro. Antaŭ la 2-a mondmilito, kiam signifaj surfacoj de la tereno estis kovritaj de sablo eblis admiri ĉi tie eĉ fatamorganon. Tio, kion ni nun admiras estas pala eĥo de tio, kio iam estis difinata Granda Błędowska-Dezerto, kelkfoje eĉ Pola Saĥaro. Błędowska-Dezero dum kelkcent jaroj havis efektive dezertan karakteron, eĉ se ne temis pri dezerto en geografia senco. La situacio ŝanĝiĝis post la 2-a mondmilito. Tiam venis la decido forigi la sablozan terenon. Tiucele oni amase plantis pinojn kaj fremdan, venigitan el Azio Salix acutifolia, en la pola nomata kaspia saliko. La homa interveno rapide kaŭzis, ke la sabla tereno surkreskis per plantaro. Nur en la 21-a jarcento oni komprenis, ke tio ne estis la plej trafa solvo kaj oni decidis savi, restarigi la sabloregionon. En 2013 komenciĝis longdaŭra procezo de la forigado de arboj, arbustoj kaj alia plantaro por konservi la dezertan karakteron de la regiono. Bedaŭrinde la delikata ekosistemo estis perturbita kaj nun por konservi la dezerton estas necesa daŭra homa asisto. Ja Błędowska-Dezerto meritas tion, ĉar temas pri la tereno unika en la skalo de Pollando kaj de Eŭropo sur kiu vivas maloftaj flaŭraj kaj faŭnaj specioj. Nun la tuta tereno de la dezerto Błędowska estas protektita per la programo Naturo 2000 kaj pri ĝia popularigo kaj protekto okupiĝas la societo Pola Saharo. Aldonendas, ke ĝuste la pola dezerto servis por la kamerado de iuj scenoj de tiel famaj polaj filmoj, kiel „La faraono” kaj „Tra dezerto kaj praarbaro”. Evidente la pola Saharo estas loko turisme aparte alloga. Kondukas tra ĝi interesaj itineroj kaj kaj en ĉirkaŭaĵo troviĝas multaj vizitindaj lokoj.

El la elsendo 28.05.2021. Legas Barbara – 5′ 57″

Sensacia malkovro de polaj arkeologoj/egiptologoj

La monata arĥeologia revuo Journal of Archeological Science en la aprila numero aperigis artikolon pri la sensacia malkovro de polaj sciencistoj el la Varsava Universitato, kiuj esploris la unuan en la mondo antikvan egiptan mumion de graveda virino. Ĝis nun oni trovis en la egiptaj sabloj nur skeletojn de virinoj, plimulte naninoj, kun ostorestaĵoj de fetoj, sed neniam temis pri konservitaj mumioj. Tio spronis Michał Łabenda sekvi la temon. La historio de la malkovro estas tiel nekutima, kiel la historio de la mumio mem. Unu el la unuaj polaj egiptologoj Jan Wężyk-Rudzki alportis el sia vizito en Egiptujo en 1826 du bone konservitajn mumiojn, kune kun multkoloraj, riĉornamitaj sarkofagoj, gipsoŝtonaj ĉerkoj. Poste li donacis ilin al la Varsova Universitato. Gravas, ke liaj paŝoj estis plene laŭleĝaj. Li havis ĉiujn permesojn de la egiptaj aŭtoritatoj kaj limimpostajn kvitancojn. Dume eĉ nun multaj egiptaj artefaktoj, ŝtelitaj en ĉi tiu epoko, troviĝas en la plej renomaj muzeoj en diversaj landoj kaj Egiptujo ne sukcesas rericevi ilin. Wężyk-Rudzki pravis dirante, ke tio estas mumio de virino. Li tamen iomete kolorigis sian rakonton deklarante, ke la mumio estis trovita en la fama Valo de Reĝoj, kio devis supozigi la faraonan originon de la virino. La koloroj de la sarkofago estis tre helaj kaj paŝtelaj, kaj ĝi mem iom in-forma, do oni eĉ ne supozis, ke ĝi ne apartenas al la ina mumio. Oni devas memori, ke en la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento oni nur komencis deĉifri la hieroglifojn. Neniu klopodis, ho, eĉ ne havis konojn kaj kapablon legi la skribitajn egiptajn tekstojn. Sufiĉis, ke la ĉerko kun la mumio prezentiĝis kurioze kaj orientece. Post pli ol unu jarcento iu deĉifris ĉi-tiujn hieroglifojn kaj malkovris, ke la sarkofago apartenis al la gravega religiulo Hor-Ĵehuti, konta laŭ kelkaj skribaj fontoj el la unua jarcento antaŭ Kristo. Sekve, oni atribuis la mumion al ĉi-tiu fama pastro. En 2016 profesorino Marzena Ożarek-Szilke, egiptologo kaj fizika antropologo, inaŭguris programon por detale esplori ĉiujn 42 mumiojn kaj mumiopartojn el la universitata deponejo. Ŝi antaŭvidis iujn surprizojn. Oni uzis por ekzamenoj la plej modernan tomografon. Kaj efektive, la mumio de Hor-Ĵehuti evidentiĝis la muzea perlo, ideale konservita kaj belega. Verdire ĝi havis du truojn en la bandaĝokovrilo, sur la koro kaj sub la kolo. Tio atestas, ke sendube iu en la antikva epoko aŭ en la 19-a jarcento ŝtelis amuleton de la korskarabo kaj kolĉenon, sed ĝenerale la stato estis preskaŭ perfekta. Dum la tomografia ekzameno aperis la unua surprizo. La mumio havas longan hararon, artstile kombitan laŭ la formo de ĉevala vosto. La egiptaj religiuloj ja ĉiam estis kalvaj, tio estis ilia karakterizaĵo! La dua surprizo. La skeleto certe estis ina, la formo kaj proporcioj de la ostoj montris tion sen ajna dubo! Tio signifis, ke la sarkofago ne apartenis al la pastra mumio, aŭ pli precize, la pastra mumio ne apartenis al la ĉerko. La alia afero, la konservitaj organoj – pulmoj, koro, hepato – troviĝis ene de la korpo. Tiu praktiko fariĝis ofta dum la regado de la 20-a, 21-a kaj 22-a dinastioj, ĉirkaŭ mil jarojn antaŭ la Komuna Erao. Antaŭe kaj poste la internaj organoj estis apartigataj en funebraj etvazoj, nomataj kanopaj urnetoj, ĉiu kun la kovrilo en formo de malsama dia bestio. La kvalitmaniero de la bandaĝenvolvo estis tipa por la unua jarcento antaŭ Kristo, sed atingebla nur por riĉeguloj. Krome, sub la umbiliko de la mumio oni trovis strangan objekton. Tio estis ŝtona konuso envolvita per iuj rubandoj. Verdire en la faka literaturo oni priskribis similajn artefaktojn, sed ili estis tre maloftajn. Tamen ĝia celo daŭre estas vigle disputata. La tomografiaj esplorrezultoj estis ellaborindaj pli detale. Profesorino Ożarek daŭrigis la komputilan analizon jam hejme. Pli frue ŝi distingis en la ventro de la mumio ion kun nekutima denseco. Kiel antropologo ŝi antaŭsupozis kanceron aŭ alian malsanospuron. Sed ŝi apenaŭ kredis rimarkinete ion en la formo de malgranda piedeto? Ĉu tre eta fibulo en la mumioventro? La profesorino havas tri gefilojn, ŝi faris pli ol unu ultrasonan ekzamenon, do ŝi rimarkis analogion. Tamen pri la graveda mumio oni neniam aŭdis, neniam. Post kiam ŝi ekzamenis la bildojn kaj la mumion mem, ŝi povis konstati, ke temis pri graveda virino, pri virino, kiu aĝis ĉirkaŭ 25-30 jarojn kaj devenis el riĉega familio. Ŝi estis graveda dum 24-26 semajnoj. La mortakaŭzo restas nekonata – eble temis pri la antaŭa placento, eble iu virusa aŭ bakteria malsano, eble pri gravedeca diabeto. Certe la mortokaŭzo estis natura, la rompiĝo de pelvo rimarkita en la tomografia bildo okazis jam post la morto, dum la mumiigo. Nun profesorino Ożarek planas ekzameni la histojn de la mumio, kio povas klarigi almenaŭ parton de ĝiaj pliaj sekretoj.

El la elsendo 21.05.2021. Legas Barbara – 7′ 18”

Koninda Pollando_La Geoparko Łuk Mużakowa

Nur antaŭnelonge vi aŭdis gesinjoroj en nia programo pri la dua pola geoparko, la Sanktakruca, kiu ekde fino de aprilo ektroviĝis en la reto de la geoparkoj de Unesko. Unesko-reto kreiĝis en 1997 kun la premiso, ĉirkaŭpreni pli ol 500 geoparkojn. Laŭ donitaĵoj el 2018 troviĝas en ĝi 140 objektoj en 38 landoj, inkluzive de 69 eŭropaj en 23 landoj. Kvar inter ili estas la translimaj geoparkoj. Tems pri terenoj apartenantaj al la monda geologia heredaĵo, terenoj kun esenca signifo por geologio. Samtempe objektoj unikaj aŭ ravaj, reprezentaj por koncerna regiono kaj ĝia geologia historio. La principa celo etabli ilin estas protekti la tiean nevivantan naturon, eduki kaj esplori, favori la lokan soci-ekonomian evoluon konforme al la principoj de ekvilibra evoluo. Ligiĝas kun tio ankaŭ i.a. la kreado de novaj laborlokoj, ekzempe en geoturismo. La Geoparko Arko de Mużaków, kiun lokon ni menciis en 2016 kiel unu el la deklaritaj tiam plebiscite 7 mirlokoj de Pollando, distingiĝas pro sia grandeco, formo kaj la konserviĝinta stato. Ĝi devenas el la glaĉera epoko, el plejstoceno kiam la glacio kovris la terenojn de la centra Eŭropo, centra Pollando, inkluzive de la tereno de Odra-rivero. Apartan atenton meritas ĝia hufa formo longa 40 kilometrojn kaj vasta je 3-5 kilometroj. Ĝi respegulas la formon de la glaĉera lango. Arko de Mużaków estas bonege deĉifrebla en topografiaj mapoj kaj bitaj modeloj de la terenstrukturo. Dank’ al sia arka formo ĝi estas la unusola finmoreno sur la Tero videbla el la Kosmo. Ĝi etendiĝas ambaŭflanke de la pola kaj germana limo. La centra parto de la morenaj altaĵoj estas disdividita per la valo de la rivero Nysa Łużycka indikanta la limon inter ambaŭ landoj. Sur la tereno de la geoparko troviĝas antropogena lagoregiono. Ĉe la pola flanko ĝi konsistas el pli ol 100 akvoreceptakloj, kiuj mirigas pro siaj kolornuancoj kun la dominanta blua kaj rusta-oranĝa koloroj. Preskaŭ ĉiu lageto havas alian koloron, kio ravas ne sole infanojn. Ilia geologia pasinteco ligiĝas unue kun glaĉero kaj sekve kun la eleterigado de bruna karbo. La plej valoraj estas viziteblaj laŭ la geoturisma itinero „Malnova minejo Babina” kiel la postekspluataj fruktoj de la iamaj surfacaj minejoj. Esenca panorama elemento de la tereno estas malnovaj parko-ĝardenoj kaj La Panorama Parko de Mużaków, la plej granda anglastila parko en Pollando kaj Germanio. Ĝi apartenas al la plej vastaj eŭropaj protektataj panoramaj parkoj kun la surfaco de ĉirkaŭ 700 hektaroj. Pli granda parto de la parka komplekso troviĝas ĉe la pola flanko. Oni pridokumentis sur ĝia tereno multajn protektatajn speciojn de insektoj, fiŝoj, amfibioj, rampuloj, birdoj kaj mamuloj. Al aparte protektendaj plantspecioj apartenas Erica tetralix kaj Helosciadium nodiflorum. Al la protektendaj tiuregione animaloj apartenas i.a. alpa trituro, botaŭroj, blankvosta maraglo, iu vespertospecio. La plej valora objekto de la panorama parko estas la rezervejo „Apud la Mueleja Rojo” situanta en la regiono de la enbuŝiĝanta en la riveron Nysa Łużycka rivero Skroda. Temas pri arbaristika rezervejo kreita por protekti la prindundatajn terenojn, en kuj dum indundoj sedimentiĝas fekunda silto. Aldonendas, ke la Parko ekde 2004 troviĝas en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Tiam ĝi estis la 12-a tia objekto el Pollando. Sed parolante pri la polaj geoparkoj ni aldonu, ke la statuson de la Landa Geoparko havas la regiono de la Monto Sankta Anna kaj Nacia Parko de Karkonosze-montaro kun ĉirkaŭaĵo. Krome en multaj regionoj kreiĝas geoparkoj kun loka signifo kiel Geoparko Kielce aŭ Geoparko Ŝtona Arbaro en la geografia regiono Roztoce en la sudorienta Pollando.

El la elsendo 14.05.2021. Legas Barbara – 5′ 34″