Antaŭ unu monato, la 13-an de julio 2021 pasis 500 jaroj post kiam en Krakovo aŭdiĝis la sonoj de la eksterordinara sonorilego de sur la turo de la Katedralo ĉe Wawel-altaĵo, ĝis antaŭnelone la plej granda en Pollando. La fama Sigismunda Sonorilego aŭdiĝis tiutage du fojojn. Je la 17.15 antaŭ solena S-ta Meso kaj je la 21.00, kiam je ĝia sono per la sonorilegaj tonoj respondis ĉiuj krakovaj sonoriloj. De 500 jaroj Sigismundo – komence nomata Magna Campana Regna senĉese anoncas al poloj momentojn ĝojplenajn, animlevajn, sed ankaŭ malĝojigajn. Ĝi aŭdiĝas same dum la religiaj kiel la plej gravaj ŝtataj momentoj. Ĝia sono aŭdiĝis la 1-an de septembro 1939, kiam Pollandon atakis la 3-a Germana Regno, ĝi aŭdiĝis okaze de la elekto de Karol Wojtyła, papo Johano Paulo la 2-a kaj lige kun lia morto en 2005; okaze de la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio en 2004, la 10-an de aprilo 2010 post la aviadila katastrofo, en kiu pereis la pola elito ĉe Smoleńsk kaj ok tagojn poste dum la sepultaj solenaĵoj de la pola prezidenta paro. La delonge uzata nomo Sigismundo deriviĝas de la nomo de ĝia fondinto, la reĝo Sigismuno la Maljuna deziranta, ke la impona sonorilego rolu kiel la simbolo de la Respubliko, ke ĝi samtempe unuigu polojn en momentoj bonaj kaj malbonaj. La reĝo komisiis la taskon al renoma sonorilmuldisto Hans Behem en 1520. La fama metiisto el Nurimbergo laboris por la pola reĝo jam de kelkaj jaroj, ĉefe produktante kanonojn, sed la sonorilmuldado ne estis al li fremda metio. Pli frue lia sonorilo estis instalita ĉe la paroĥa preĝejo en Bayreuth. La sonorilego farita por Wawel-katedralo en Krakovo estis muldita el kupro kaj stano en la proporcio 80 je 20 procentoj. La pendigo estis enorma evento por la tiama pola ĉefurbo. Laŭ legendo la sonorilegon tiris 100 virbovoj, sed efektive oni aplikis solvon pli modernan. Oni aplikis rularanĝajojn por venigi la sonorilegon al Wawel kaj sekve helpe de sistemo konsistanta el takeloj, ŝnuroj kaj stangoj kaj kestego plenigita per ŝtonoj kiel la kontraŭpezo kelkdeko da fortikuloj fiksis ĝin ene de apenaŭ unu horo. Sendube brila rezulto konsiderante, ke Sigismundo pezas preskaŭ 13 tunojn kaj ĝia alteco kune kun kapo kaj koro, t.e. frapilo egalas al 450 centimetroj. Ne malpli interesa estas la historio de sonorilegantoj. Komence tio estis kamparanoj el la apudkrakova vilaĝo. Poste la reĝo dungis tiucele membrojn de la ĉarpentista gildo. Nun la sonorilŝnurojn tiras membroj de la Fratularo de Wawel-Sonorigantoj. Tiel do Sigismundo estas la unusola en Eŭropo tiom granda sonrilego movata per la forto de la homaj muskoloj. Kaj estas bezona granda forto. Por ekmovi la sonorilegon necesas inter 8 kaj 12 homoj, sed entute tiun privilegion havas 30. Ne ĉiu povas ricevi la honoron. Inter la nunaj dominas direktoroj de gravaj institucioj, arkeologoj, muzeaj ekspertoj, arthistoriistoj. Ilia laboro ne estas facila, ĉiu devas ekbalanci dum la sonorado unu tunon. Okaze de la jubileo la plej meritiĝintaj estis distingitaj per Honoris Gratia pro apartaj meritoj por Krakovo kaj ĝiaj loĝantoj. Ĝis hodiaŭ – laŭ la tradicio – ili enspezas kontante – verdire simbolan sumon – por tuj elspezi la gajnon en la proksima kafejo. Apenaŭ eblas kredi, ke en la daŭro de la jarcentoj, dramecaj kaj tragikaj sortoj en la pola historio nenio damaĝis la Sigismundan Sonorilegon. Spite konkerojn de svedoj, aŭstroj, rusoj, germanoj kaj sovetuniaj trupoj. Aliflanke la plej dramecaj estis la korfendoj. Oni traktas ilin kiel minacaŭguron al la lando dum feliĉon alportas la tuŝo de ĝia koro. En 19-a jarcento oni notis tri tiajn dramecajn kazojn, sed antaŭ oni notis tiun el 1862 ĝia la Sigimunda koro laŭ kalkuloj batis pli ol 10 milionojn da fojoj. La lastan fojon, la korfendo estis rimarkita antaŭtage de Kristnasko 2000, sed dum la paska Sankta Sabato de la sekva jaro denove aŭdiĝis ĝia sonado. La malnova koro troviĝas nun ĉe la enirejo al la Sigismunda Turo, la nova pli peza je 42 kilogramoj entute havas 365 kilogramojn. Kaj la sono de Sigismundo estas eksterordinara – milda, sed profunda, nemetaleca. Eblas ricevi la imprson, ke ĝiaj sonoj aŭdiĝas ne stakate, sed kontinue. Malsamas la opinioj pri tio je kiu distanco propagiĝas ĝiaj sonoj. Multo dependas de la vetero, de tio ĉu estas tago aŭ nokto, ĝian sonoradon onidire favoras nebulo. Laŭ la malnovpola enciklopedio de Zygmut Gloger el la komenco de la 1900-a jaro, se Sigismundo aŭdiĝas dum Kristnasko ĝia sono aŭdiĝas ĝis Pasko. Sed ĉi-kaze, Pasko, pole Wielkanoc signifas la nomon de vilaĝo troviĝanta 30 kilometrojn for de Krakovo. Evidente tiuepoke la propagadon influis la malpli granda domkonstrua denseco. Kontraŭ la rava sonorado de Sigismundo ne kapablis rezisti pola renoma pentristo Jan Matejo, kiu je ĝia sono rapidis eksterhejmen. Ne mirige do, ke li dediĉis iun el siaj tolaĵoj al momento, kiam la sonorilo estis lokata ĉe la katedrala turo. La pentristo bildigis sur la tolaĵo la reĝan familion, la bavaran sonorilmuldiston, laboristojn levantajn la sonorilegon. Multaj figuroj sur la bildo havas la vizaĝtrajtojn de Matejko-familio inkluzive de la majstro mem. Ĝis la fino de aŭgusto 2021 la tolaĵo pruntinta el la varsovia Nacia Muzeo estas rigardebla en la Reĝa Kastelo sur la krakova Wawel–altaĵo. Aliflane ĝis la fino de la feria sezono kaj repliko de la Sigismunda Sonorilego estas rigardebla en diversaj lokoj de Krakovo mem.

El la elsendo 13.08.2021. Legas Barbara – 8′ 30″