La Universo ĉiam fascinis sciencistojn. La plej fama inter la polaj astronomoj sendube estas Nikolao Kopernik, sed ne nur li okupiĝis pri la esplorado de la ĉielaj korpoj. Ĉi-foje ni volas proksimigi la silueton de alia koninda pola astronomo, Tadeusz Banachiewicz. La naskiĝinta en 1882 sciencisto la infanaĝon pasigis en Cychry, la apudvarsovia bieno de siaj gepatroj. Fascinis lin mirinde brilanta Luno, la interesiĝo pri la bienaj komerclibroj iĝis bazo de liaj postaj ĝisfundaj, sciencaj esploroj kaj laboro, al kiuj li dediĉis la tutan vivon. Iom forgesita Tadeusz Banachiewicz estas unu el la plej elstaraj polaj sciencistoj, sed verŝajne malmultaj poloj scias, ke lian nomon portas unu el la krateroj de la Luno. Lia nomo aperas tie inter la du aliaj apartenantaj al la mondfamaj polaj sciencistoj, la jam menciita Mikołaj Kopernik kaj Maria Skłodowska-Curie. Por omaĝi liajn meritojn oni baptis per lia nomo, Banachiewicz, ankaŭ la makovritan en 1933 planetoidon 1286. Tadeusz post la etapo de la baza eduko daŭrigis la lernadon en la 5-a Registara Gimnazio en Varsovio, kiun li finis en 1900 akirinte arĝentan medalon pro brilaj lernorezultoj. En la mezgrada lernejo li profundigis siajn astronomiajn interesiĝojn, tial li elektis studojn en la fakultato pri matematiko kaj fiziko de la Varsovia Universitato. En ilia daŭro li verkis sian unuan sciencan disertaĵon dediĉitan al matematika prikalkulo de steleklipso kovrita, kaŝita de Jovo. Lia tiutema artikolo publikigita en la 1903 en prestiĝa periodaĵo „Astronomiche Nachrichten” alportis al la aŭtoro internacian famon. Unu jaron poste li finis studojn en la Varsovia Universitato distingita per ora medalo. Li restis en la universitato laborante en la katedro de astronomio kaj alta geodezio. Poste Tadeusz Banachiewicz estis inter la fondintoj kaj prelegantoj de la Matematika-Naturscienca Societo de Sciencaj Kursoj en Varsovio, kie li lekciis astronomion. La vojon al internacia scienca kariero malfermis antaŭ li la direktita al la Pariza Akademio disertaĵo vastiginta teoremon de Lagrange pri tri korpoj. En 1906 Banachiewicz forveturis al Getingo, kie sub la gvido de Karl Schwarzschild, rekonita pioniro de astrofiziko li profundigis siajn konojn kaj akiris rekomendojn helpajn en plia kariero. En la periodo 1907-1915 Tadeusz Banachiewicz laboris sinsekve en la observatorioj en Pulkowo apud Sanktpeterburgo ĉe Oskar Backlund, en la varsovia observatorio kaj en la observatorio de Engelhardt apud Kazano (1910-1915). Tie, en 1913 Banasiewicz komencis laborojn pri orbitoj de kometoj. Li modifis la manieron difini parabolajn orbitojn de Olbers kaj adaptis ĝin al la postuloj de la aritmometra kalkulo, nun difinata kiel metodo Olbers-Banachiewicz. Lia rilata disertaĵo aperis en 1915. En la sama periodo li faris longan serion da mezuroj rilataj al la lunbalancado. Ĝuste en la kazana universitato Banachiewicz prezentis sian habilitigan disertaĵon, kiun li defendis jam en Dorpad (la nuna Tartu). Ĝi estis akceptita kun rekono kaj Banasiewicz ligiĝis kun Dorpad-universitato por la sekvaj jaroj 1915-1918. La alternejo distingiĝis per alta scienca nivelo kaj ankaŭ signifa aŭtonomio. Dum tri jaroj Tadeusz Banachiewicz akiris laŭvicajn sciencajn gradojn, lekciis. En 1918 li fariĝis la direktoro de la universitato. Tie li ricevis ankaŭ profesoran nomumon. Post la fermo de la universitato fare de germanoj li revenis al Pollando. Mallonge li laboris en la Varsovia Universitato, ĉar jam en 1918 li estis invitita de la Jagelona Universitato en Krakovo kiel profesoro de astronomio. Ĝis 1954 – kun interrompo dum la germana okupacio Banachiewicz estis ankaŭ direktoro de la universitata obseratorio, kie li kreis programon de sistema observado de eklipsaj binaraj steloj. Banachiewicz estis pioniro de la pola radioastronomio. Li iniciatis elkonstruon de la unua en Pollando radioteleskopo. La laboroj de Tadeusz Banachiewicz koncernis ĉefe mekanikon de la ĉielo, sferan astronomion kaj geodezion, linearan algebron kaj diferencialan ekvacion. La plej grandan famon alportis al li la teorio de „krakovanoj” ebliganta solvi plurajn problemojn koncerne astronomion, geodezion, mekanikon kaj matematikon. En 1930, baldaŭ post malkovro de la Plutono li estis unu el la unuaj, antaŭinte usonajn sciencistojn, kiu prikalkulis ĝian orbiton aplikante ĝuste la metodon de „krakovanoj”. Ĝi signis grandegan progreson en la astronomiaj kalkuloj, signife simpliginte kaj rapidigante ilin. Li prezentis formulon de sfera astronomio kaj prilaboris tabelojn por solvi ekvaciojn de Gauss. Li konstruis krome instrumenton kronokinematografio, kiun en 1927 li aplikis por la observado de Suneklipsoj en la sveda Sameio (1927), Usono 1932, Greklando, Japanio kaj Siberio (1936). Tadeusz Banachiewicz prilaboris ankaŭ la metodon de geodeziaj mezuroj de la Tero baze de la observado de Suneklipsoj kaj stelkaŝado fare de la Luno. En Krakovo li iniciatis sistemajn observadojn de eklipsaj steloj kaj en la jaroj 1927, 32, 36 kaj 54 li organizis ekspediciojn al Usono kaj Siberio por la observado de plenaj Suneklipsoj. La 20-aj jaroj de la intermilita periodo estis la apogea periodo de famo. Rekone pro siaj meritoj Banachiewicz estis nomumita la vicprezidanto de la Internacia Astronomia Unio kaj prezidanto de Internacia Komisiono por la Esplorado de la Luno. Samtempe Banasiewicz fariĝis membro korespondanto de la Pola Akademio de Kapabloj, membro de la Pola Astronomia Societo, vicprezidanto de la Geodezia Komisiono de la Baltaj Ŝtatoj. Tiuperiode li komencis eldoni Cirkuleron de la Krakova Observatorio, en 1922 laŭ lia iniciato komencis aperi Jaraloj de la Krakova Observatorio, unu jaron poste krome krome aperis Internacia Aldonaĵo al la jaraloj. En 1925 Banachiewiczc iniciatis sciencan periodaĵon Acta Astronomica. Samjare dank’ al li en la montaro Beskidoj estis establita la unua Astronomia Stacio, en kiu estis malkovrita la unua pola kometo. En 1928 li ricevis la honoran doktorecon de la Varsovia Universitato, en 1938 de la Poznana kaj jam postmilite de la Sofia. La sukcesperiodon ĉesigis la eksplodo de la 2-a mondmilito. La 6-an de novembro 1939 kadre de la kampajo Sonderaktion Krakau Tadeusz Banachiewicz kun 182 aliaj krakovaj profesoroj estis arestita kaj direktita al la koncentrejo Sachsenhausen. La familio sukcesis liberigi lin post duona jaro kaj li povis reveni al la krakova observatorio. Postmilite li reakiris la postenon de profesoro kaj direktoro de la Astronomia Observatorio de la Jegelona Universitato. Li ankaŭ estis profesoro kaj estro de la Katedro de Alta Geodezio kaj Astronomio en la Min-Fandindustria Akademio. Li postlasis pli ol 200 sciencajn disertaĵojn ĉefe rilate matematikon, astronomion, geodezion. Li mortis post mallonga malsano en 1954 ĝis la vivofino aktiva profesie, dum lia scienca heredaĵo servis kaj servas kiel instruproramo de multaj universitatoj.

El la elsendo 30.10.2021. Legas Barbara – 10′ 28″